Saluton Lantiano2 Agordoj | Helpo | Elsaluti

Alŝuti Verki Mesaĝoj Kiu estas enreta?

Serĉi

traserĉi viajn artikolojn

Mia spaco

Mia reto

Grupoj

Esplori



Via blogo/

Arkivoj Plej ŝatataj Popularaj

SEPTEMBRO 2010



DIM

LUN

MAR

MER

ĴAŬ

VEN

SAB











1

2

3

4





5

6

7

8

9

10

11





12

13

14

15

16

17

18





19

20

21

22

23

24

25





26

27

28

29

30







Arkivoj

septembro 2011 (1)

julio 2011 (1)

junio 2011 (2)

aprilo 2011 (3)

marto 2011 (7)

decembro 2010 (4)

novembro 2010 (5)

oktobro 2010 (59)

septembro 2010 (15)

aŭgusto 2010 (4)

julio 2010 (2)

junio 2010 (1)

februaro 2010 (6)

decembro 2009 (9)

16a de Septembro 2010

Sennaciismo kaj Pasporto

Sennaciismo kaj Pasporto





LETERO DUA





Al S-anoj E.J. k T.T.
Tokio 13 - 4 - 37
Estimataj Sinjoroj.
Al vi kore mi dankas pro via afabla letero, kiu pruvas, unu fojon pli, ke Esperantio ne estas regiono tute fikcia ; malgraŭ cirkonstancoj ne tre favoraj, tamen komuneco de sennacieca lingvo montriĝas reala ligilo.... Kredeble vi opinias, ke via demando pri mia pasporto forte embarasas min aŭ ke ĝi sendube estas sprita. Mi riverencas al vi pro la sprito, tamen rimarkigante, ke la plej bona ŝerco povas iafoje fariĝi nura malĝentilaĵo. Ĉu konvenus en ĉeesto de ĝibulo ŝerci pri ĝibo ? Ĉu decus fari spritaĵon ĉe funebra ceremonio ? Ĉu ne estus kruele moki liberemulon en lia karcero ? La samon oni povus diri pri mi

25

mem, tial ke mia sopiro al senpasporta mondo, al mondregno, unuvorte al sennacieca stato ne estas malpli forta ol tiu de enkarcerigito por liberiĝo. Kvankam mi mense k kore sentas min sennaciulo, tamen mi ja devas konfesi, ke mi havas francan pasporton. Tiun dokumenton mi eĉ devas montri ĉe ĉiu transirota landlimo. Laŭ pasporte mi do estus, se ne franco, almenaŭ franca civitano, kio tamen ne estas tute la sama afero. Sed eble vi pensos, ke tiu mia lasta aserto estas nur vanta frazo. Ĉar vi ne povas rigardi en mian koron por kontroli, ĉu mi parolas sincere aŭ ne, mi mencios al vi fakton, kontroleblan fakton, kiu pruvas nerefuteble, ke mia korligiteco al Francio ne ekzistas aŭ estas vere tre malstreĉa : en la jaro 1915, kiam furiozis la patriotisma febro k tondris la kanonoj, -- kiam Francio estis invadita de germanaj armeoj, tiam mi verkis artikolojn en kiuj mi elmetis tezon, laŭ kio la venko de Germanio iel estus preferinda, ol tiu de "Entente". Kompeneble neniu franca gazeto tiam povus aperigi tiajn artikolojn. Sed unu, ampleksa, tradukite aperis en Usono; k tiu sama fine aperis ankaŭ en Francio dek-naŭ jarojn poste, t. e. en 1934!..... (1). Ĉu tia fakto atestas favore al mia franceco? Ĉu male ĝi ne pruvas, ke mia aserto estas plenenhava frazo? Estas ankaŭ fakto, - kvankam ne facile kontrolebla, - ke, kiam okaze mi eldiris miajn herezaĵojn antaŭ ĝismedole aŭtentikaj francoj, tiam ne malofte mi konstatis, ke: ili kolerete sulkigis la brovojn k eldiris : " Fi ! vi devus honti !...vi ne estas franco..." Mi povus mencii aliajn faktojn kiuj donas bazon al mia pretendo esti sennaciulo. Sed kredeble ĉi tuj faktoj ne havas valoron antaŭ viaj okuloj. Kio gravas por vi, tio estas, ke mi naskiĝis en Francio k ke mi havas en la poŝo francan pasporton. El tiu vidpunkto vi pravas k mi povas esti nur sennaciemulo. En diskutado kun harfendemuloj estus eĉ prefer

-------------------------------------------------------------------------------------------

(I) La menciita artikolo aperis en " La Voix Libertaire ". - (Kompil.)

---------------------------------------------------------------------------------------------

26

inde diri pliprecizige : sennaciecemulo. Sed tia diskutado estus nur ĵonglado per vortoj k pensigas pri disputoj inter diversekleziaj teologoj. Bedaŭrinde, sed fakte, nacioj, patrioj ekzistas. Ili estas konkretaĵoj, kiujn neniu povas praktike ignori. Ĝuste pro tio mi devas havi pasporton, Mi ne volas rezigne vivadi ĉiam en la sama terparto, arbitre limigita; mi volas ĝui la belaĵojn k bonaĵojn el nia komuna planedo k ne nur tiujn de unu el ĝiaj partoj, k tial mi malbenas ĉiujn land- k lingvolimojn k sopiras al unuregneco, al unulingveco, unuvorte al la efektiviĝo de la sennaciismo. Plie mi kredas ke havi la rajton nomi min sennaciulo, tial ke mia preferata lingvo estas esperanto k ne la franca. Estas fakto, ke mi esprimas pli facile miajn pensojn per la artefarita, simpla, racia, sennacieca lingvo, ol per la natura, komplika, malracia, nacia lingvo franca. Cetere esperanto estis mia hejma lingvo dum 10 jaroj k jam de unu jaro mi tre malofte havis la okazon aŭdi aŭ paroli france. Kiu povus kontroli la sentojn-en mia koro, tiu konstatus, ke reale, ne image, mi havas impreson de fremdo inter neesperantistaj francoj, dum mi sentas min hejme ĉie ajn sur la tero, kiam mi troviĝas kun esperantistoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi diris en iu artikolo, ke mi preferas esti insultata en esperanto ol laŭdata en franca lingvo : tio estas vera, laŭfakta. Eble vi pensos, ke mi estas nenormala homo. Pri tio mi mem ne povas havi objektivan opinion. Vi kredeble havas la konvinkon, ke la amo al la patrio estas io tute natura. Tion mi ne kontraŭdirus, se la vorto patrio estus konservinta sian originan signifon. Sed la loko, kie oni naskiĝis, kie entombiĝis la gepatroj k prauloj, estas tro malgranda k ne povas rilati al tuta nacio. La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas la du terminojn kun la sama senco) estas la rezulto de edukado. Ĝi naskiĝas en la lernejo k estas poste kulturata per la gazetaro k libraro. El ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu francan, ĉu germanan, ĉu japanan patrioton, - tute same kiel eblas fari el ĝi ĉu kristanon, ĉu budaanon, ĉu islamanon. Kaj farinte tiun konstaton oni povas aserti, ke el ĉiu

27

ajn Infano oni ankaŭ povus fari mondcivitanon. Sekve, la sennaciismo ne estas tiel fantazia teorio, kiel vi verŝajne pensas. ALiparte, oni ne devas ignori la fakton, ke okazis -- k daŭre okazas -- en la mondo popolmiksiĝoj. Koncerne min, estas certe, ke mia patro estis nordano k mia patrino sudanino. Ambaŭ apartenis al du malsamaj rasoj, se mi uzas tiun terminon laŭ la senco donita al ĝi de kelkaj antropologoj. Mi naskiĝis en Normandio k estas historia fakto, ke tiun provincon konkeris en la 9-a jarcento invadintoj el Skandinavio. Tiuj nordanoj -- aŭ normandoj -- konkeris, du jarcentojn poste, Anglion k fondis tie dinastion. Se mi devus havi specialan naturan amon por miaj prauloj, mi estus en granda embaraso k devus rigardi jen al Iberio, jen al Skandinavio. Pri la nacia demando mi verkis libreton, kies titolo estas << Naciismo >>. Se vi do sincere deziras koni mian opinion vi havas tiun eblon per lego de tiu verko. Estas memkompreneble, ke en letero mi povas eldiri nur kelkajn ĝeneralaĵojn pri la temo. Se vere mi havus ankoraŭ emon al paradoksoj, mi povus pruvi al vi ke, fakte ekzistas sennaciuloj. Vivas en la mondo homoj, kiuj efektive apartenas al neniu nacio; ili havas-la "Nansen pasporton", liveritan de la Ligo de Nacioj. Oni do povas esti sennaciulo k tamen havi pasporton. Sed La plimulto da tiuj homoj sopiras al iu nacio; oni povas diri, ke ili estas patriotaj sennaciuloj ! ! La Versajla kontrakto, kiu starigis en Centra Eŭropo, plurajn malgrandajn ŝtatojn k arbitre difinis al ili limojn, kreis tiajn " sennaciulojn ", kiuj estas naciemaj, tamen havas sennaciecan pasporton !... Mia sennaciuIeco estas do pli reala ol tiu de homoj, kiuj estas nur ĵure k ne kore sennaciaj ĉar mi sincere sopiras al mondregno, al sennacia, senpasporta stato sur la tero. Ĉu pro tio, ke mi bedaŭrinde ne povas ignori la naciojn k devas havi pasporton, mi tamen devas riverenci antaŭ tiu realaĵo, kiun mi abomenas ? La naciismo estas la plej granda ideo

28

forto el nia epoko; mia sennaciismo sonas kvazaŭ voĉo en dezerto; ĉu tio pruvas, ke la unua ismo estas saĝa k la dua malsaĝa? La naciismo povas sklavigi mian korpon, sed ne mian animon k mi certigas al vi, ke iafoje mi sentas neesprimeblan ĝojon ĉe la penso, ke mi persone havas nenian respondecon en la granda katastrofo milita, kiun preparas nun la ĉiea naciismo... Rilate al via aludo pri la pensio, kiun mi ricevas de la " franca nacio " vi ne estas tute ĝuste informitaj. Pagas al mi pension la pariza urbo, ne la franca ŝtato. Tamen mi volonte konfesas, ke la pliprecizigo, kiun mi faras ne estas muItvalora k indas je argumentado de harfendemuloj, ĉar Parizo ja estas franca urbo. Sed mi enspezas tiun sumon sen ia konsciencriproĉo, tial ke eĉ en sennacia mondo, la instrua laboro, kiun mi faris dum 30 jaroj, estus same utila. Mi ne instruis patriotismon al miaj lernantoj, sed geometrian desegnon k manlaboron. Se Francio ne estus sendepeda lando, suverena ŝtato, tamen tiu instruado estus farata en la lernejoj. Cetere, mi malkaŝe deklaras al vi, ke ne estus ĝuste riproĉi al proleto, pro tio, ke li plenumas taskon, kiu ne akordas kun lia konvinko. (Kaj tia ne estis mia kazo). Kiu volus vivi en la nuna mondo laŭ sia hereza idealo, tiu simple kondamnus sin al morto. Kiam oni aĉetas la plej simplan objekton, tiam vole nevole oni pagas imposton k per tio subtenas ŝtaton, eĉ, se oni malbenas ĝian politikon. Mi ne estas profeto k ne scias, ĉu iam efektiviĝos la sennaciismo. Por ke mi propagandu ĝin k provu laŭpove konformigi mian vivon al mia idealo, sufiĉas ke mi estu konvinkita pri ties efektivigindo. La sennaciismo ŝajnas al mi ne nur efektiviginda, sed laŭa al la historia procezo. Ĉu la starigo de mondregno okazos laŭ la ĝisnuna procedo permilita, kiu el provincoj faris nacion, aŭ per pli saĝaj procedoj, tion mi ne scias. Sufiĉas al mi havi la konvinkon, ke mia agitado estas evoluobeema k ne konservativa, reakcia, kiel estas tiu de la internaciistoj, kiuj senĉese k bombaste agitas

29

pro la rajto de la popoloj al memdispono, t.e. por la starigo aŭ pluigo de sendependaj nacioj. Verŝajne vi miros, ke viaj rimarkoj, kiuj eble estis en via intenco nur ŝercaj, instigis min skribi ĉi tiun longan leteron. Pardonu min ! sed mia sennaciisma konvinko estas tiel forta k sincera, ke ĝi ne toleras ŝercon. Vi mem, kiuj kredeble estas sinceraj naciistoj, certe ne tolerus de mi ĉercon pri via nacio. Tion mi ne permesus al mi, - k estu certaj, ke kiam patriotoj, naciuloj el malsamaj landoj buĉas unuj la aliajn, mi trovas tion tute normala k eĉ laŭdinda....... Bonvolu akcepti, mi petas, kun sincera danko pro via pruvo de Zamenhofa samideaneco, la sennaciulan saluton de laŭpasporta franco.



Publikigita je 22:24 / 0 komentoj / 140 vizitojĈu modifi?

Tiu ĉi artikolo estas publika



18a de Septembro 2010

3. Parolas arbaro

3. - Parolas arbaro

30

LETERO TRIA
Arbaro de fontenblo sen dato (1).
Antaŭ kelka tempo mi ricevis vian leteron k estis tre surprizita, ke en tiel malproksima loko kiel... estas persono, kiu interesiĝas pri mi. Sincere dirote, mi ekĝojis k eĉ fieris ĉe la legado de viaj komplimentoj. Kvankam poetoj prikantis min; kvankam scienculoj pritraktis min en libroj, tamen mi devas konfesi, ke nenio estas al mi tiel valora k kara, kiel via simpla, senartifika eldiro k amanta koro. Precipe ĝojigis min la konstato, ke nun vi pll bone konas k komprenas nian komunan amanton. Jam de multaj jaroj mi konatiĝis kun li. Antaŭ la milito li Kelkfoje vizitis min bicikle; sed tiam apenaŭ li amindumis min; li ankoraŭ ne kapablis ĝuste taksi miajn belojn k ĉarmojn ; distrite, preskaŭ filistre li trakuris la komunajn vojojn k ne penis por eltrovi la kaŝitajn lokojn, kiujn mi rezervas por miaj intimaj vizitantoj. Unuvorte, min, kiel mi volas esti amata. Li ĝuis nur kelkajn el miaj eksteraj logaĵoj kiel viroj kutimas ĝui pagatajn karesojn de prostituinoj. Komprenu min bone, kara amikino, kvankam mi estas nur arbaro, ligita per miliardoj da radikoj al la loko, amantoj malkovru k komprenu tiun mian kaŝitan memon.

(1) En la arkivo, lasita de Lanti, ni trovis jenan leteron, kiun ni opinias inda aperi en ĉi tiu volumo. Ĝi montras unu el la trajtoj de nia K-do, kiun legantoj de liaj verkoj verŝajne ne konas: klarigcele ni aldiru, ke la aŭtoro de tiuj leteroj dum pluraj jaroj kutimis ĉiuĵaŭde viziti la grandan arbaron de Fontenblo (Fontaine bleau), kies plej proksima parto kuŝas 50 km. for de Parizo. Ĉu la letero, kies malnetaĵon ni trovis, estis aŭ ne sendita al reala persono, aŭ ĉu Lanti nur fahtaziis, pri tio ni ne havas intereson k kredeble la legantoj samopinios kiel ni. Ni nur rimarkigu, ke la arbaramanto provis identigi sin kun la amatino k kvazaŭ parolas per ŝia buŝo. (Kompil.)

31

Nur antaŭ kelkaj jaroj via -- nia -- amanto akiris tiun kapablon... Ĉar vi fariĝis mia amikino, permesu, ke mi diru al vi miajn ĉagrenojn. Da ili mi ja havas multe. Ho ve ! iel mi estas publikulino k devas akcepti ĉiun ajn. Inter miaj vizitantoj estas multaj maldelikatuloj. Precipe dimanĉe k dum festotagoj venas amase tiaj homoj. IIi kondutas kiel petolemaj bubaĉoj ; eble eĉ la vorto barbaroj pli taŭgus por kvalifi tiajn krudajn personojn. Veninte kun korboj aŭ kestoj, en kiuj troviĝas manĝaĵoj, envolvitaj per papero, kun boteloj, ladskatoloj ktp, ili sin instalas en la plej aportunaj por si lokoj k poste foriras, lasinte makulitajn paperaĉojn, fruktoŝelojn, rompitajn botelojn, malplenajn skatolojn k similan rubaĵon. Ĉu tio ne estas la faro de barbaroj ? Sed kelkfoje mi eĉ devas elsuferi pli terurajn maIbontraktojn. Dum varmaj, sunaj tagoj, okazas, ke homoj ĵetas teren al sekaj folioj aŭ al filikoj brulantajn alumetojn aŭ neestingitajn cigaredojn. Kaj iafoje rezultas de tio grandegaj bruIadoj, kiuj detruas ĉiun vegetaĵon sur ampleksa spaco. Por tiajn vundojn pli malpli bone kuraci, mi bezonas almenaŭ kvindek jarojn. Ĉu la faro de tiuj homoj ne estas krueIa k signas barbarecon ?
FeLiĉe inter miaj vizitantoj troviĝas bone edukitaj homoj, kiuj amas k respektas min. Inter ni estas via amato. Neniam li forlasas post si paperpecon aŭ iun ajn rubon, kiu povus difekte malbeligi min. Kaj ne estas timinde, ke li okazigu bruladon per ĵeto de cigaredo, ĉar neniam Ii uzas tabakon. Por li k similaj homoj mi rezervas sekretajn lokojn, nealireblajn bicikle aŭ aŭtomobile. Tie estas plej bele, plej solece, plej bonfare por la koro k la animo. Tie majeste staras miljaraj kverkoj; fieraj, fortikaj fagoj k elegantaj pinoj; tie blankŝelaj betuloj, delikataj juniperoj, fleksemaj filikoj ombrelformaj, fungoj, muskoj k mil allaj specoj de kreskaĵoj konkuras inter si por plibeligi min orname. Por kvazaŭ kontraste elstarigi la riĉon k abundon de Ia ve-

32

getaĵaro tiea, en apudaj Iokoj kuŝas preskaŭ nur ŝtonegoj inter kiuj atrofie kreskas arbetoj. Enigme strangajn formojn havas kelkaj rokoj. Iuj konsistigas grotojn, kavernojn, kien povas rifuĝi miaj vizitantoj, kiam la ĉielo ial larmas pluve. Nia komuna amanto pasigis multajn horojn en tiuj naturaj grotoj. Liberigite de la bruoj k tedoj de la granda urbo, li tie parolis silente kun si mem, tiel konsiciante pli forte ol kutime pri sia vera Individueco. Kelkfoje li eĉ tranoktis en kaverno, kuŝante sur tavolo el kolektitaj filikoj sekaj k el diversaj folioj. Tial mi ne plu havas por li sekretojn. Li aŭdis nokte la ululojn de noktuoj k la kantojn de najtingaloj... k fine mi sentis, ke lia animo k la mia tute harmonias.
Kara amikino, mi ja tre bone konas vian amaton. Jam de kelkaj jaroj li kutimas veni al mi frue matene k foriri nur kiam eknoktiĝas; kiam la cervoj k.a. daŭraj gastoj miaj eliras el siaj kaŝejoj por siavice ĝui libere mian noktan gastadon. Neniam li venas dimanĉe, tiel evitante renkontiĝon: kun la "barbaroj", pri kiuj mi rakontis al vi. Nun, kiam mi skribas al vi, li estas en la proksimo k mi vidas lin salti de roko sur alian rokon. Eble baldaŭ li imitos la sciurojn k grimpos sur arbon. k balanciĝos ĉe la plej supra branĉo. Tiajn malprudentaĵojn li ja kutimas fari k kelkfoje miras mi ĉe la konstato, ke li ankoraŭ ne rompis al si la kolon...
Eble tio mirigos vin, sed estas fakto, ke en ĉi tiu novembra tago sunas en la ĉielo. Mi estas certa, ke neniam nia amanto trovis min pli bela ol nun. La suno varmetas kiel en marto k la koloroj, per kiuj mi ornamis min, estas pli belaj ol tiuj el la printempo k somero. La fagoj k betuloj aspektas kvazaŭ ili estus kovritaj per oro, dum la abioj, ileksoj k juniperoj estas same verdaj kiel printempe. Cetere, estas eĉ kelkaj fagoj, kiuj konservis ankoraŭ parte verdetajn foliojn. La arboj, kiel la homoj, havas sian individuecon k ne konsentas blinde, imiti unuj la aliajn. Kial ? Mi ne scias k cetere sentas min ĉirkaŭita de misteroj. Jes, mi kredas esti tre bela en ĉi tiu aŭtuna tago. Kaj

33

kokete mi ŝanĝis antaŭ kelkaj horoj mian vestaĵon. Matene mi estis prujne kovrita k aspektis tute blanka kiel ceremonie vestita junedzino. Sed en la deka horo mi demetis tiun blankaĵon k nun brilas per fIavo, verdo, bruno, oro kun multaj diversaj nuancoj. Kaj mi estas pli kvieta, pli seriozaspekta, pll emocidona ol en aliaj sezonoj. Mi ja scias, ke en ĉi tiu tempo vizitas min nur komprenemaj, fidelaj k amkapablaj homoj. Por pli konvene akcepti ilin, mi forigis, pelis en truojn la impertinentajn insektojn k la malicajn serpentojn. Mi donas min tute al la homo, al ĉiu homo, kiu komprenas k amas min...
Jen mi sentas malvarmeton k tio ekkonsciigas min, ke jam delonge mi babilas kun vi. La flava sunodisko pli k pli malleviĝas k baldaŭ tute malaperos malantaŭ la formiĝantajn nubojn, kiuj kronas ĉe la horizonto la altkreskajn, duonflavajn, duonverdajn kverkojn. Nia amato ĵus surmetis sian dorsosakon k tuj sin direktos al la stacidomo. Unuhora marŝado, unuhora veturado pertrajna k tiam la urbego estos rekaptinta la dizertinton. Cetere atendas lin amaso da poŝtaĵoj, alvenintaj el diversaj mondpartoj... Mi ne ĵaluzas vin, kara nekonatino, sed mi konfesos al vi ke esperanton mi malamas, ĉar nur ĝi kapablas tute forIogi nian amanton k kaŭzi forgeson pri mi en lia cerbo. Sed eble estas pere de tiu lingvo, ke vi mem konatiĝis kun li ; eble ĝi estas la komprenilo inter vi ambaŭ. Se tiel estas, pardonu min k ne forgesu, ke arbaro ne bezonas artefaritan lingvon por diri sian amon k por logi amantojn...



<p style="margin: 0px; line-height: normal;