Lantiano2's blog

Archives Comments Favorites Popular Write a new post





December 6, 2009

Unua Letero de E. Lanti - Migremo



Unua -Migremo

17





Leteroj de E. Lanti





Letero Unua

Al S-ro K.S., Nag., Japanio
Jamaŝiro; 29-7-1937.
Estiminda Samcelano,
< Pro viaj afablaj k kuraĝigaj vortoj, kiuj evidente fontas el pure Zamenhofa interideismo, bonvolu akcepti mian koran dankon. Per via letero vi donis al mi novan pruvon, ke vole nevole la esp-a movado estas io plia ol pure lingva. Kaj tiel devas esti por ke la artefarita, sennacieca lingvo povu venki en pli malpli fora estonto. Vi faris al mi demandojn, kies konvena pritrakto necesigus longan respondon. Ili eĉ povus esti la temo por ampleksa libro. Kelkfoje mi sentis la emon ekverki biografieton. Sed mi forlasis la ideon, tial ke plej ofte la konkludo de miaj pripensoj estas pesimisma : " Ne utilus... Vana laboro... Tiom malmulte da legantoj havas esp. librojn......" Tiel mi ofte monologis. Nu, ĉar hodiaŭ la vetero estas pluva, la kuloj malpli pikemaj ol kutime, mi volonte babilos kun vi skribe dum unu aŭ du horoj; eble pli, se dume ne aliiĝos mia nuna humoro. Kial mi forlasis Parizon, mian hejmon k venis Japanion? vi interalie demandas. Kiam mi mem faras al mi tiujn demandojn k pripensas la kialojn de mia migremo, tiam mi trovas ĉe la origino iun "kulpulon ", la instruiston de la vilaĝa lernejo en Normandio, kie mi naskiĝis. Li instruis al mi legoscion k varme rekomendis la legadon de libro kies titolo estas : " La Migrado de du knaboj ĉirkaŭ Francio " (franclingve : " Le Tour de France par deŭ enfants"). Tiu legada vekis mian entuziasmon k naskis en mi la fortan deziron iam viziti la lokojn priskribitajn en la legolibro. Mi

18

estis dek-du-jara, kiam mi ĉesis viziti la lernejon k tiam en mi la ideo vidi grandajn urbojn, belajn monumentojn, altajn montojn k revigajn pejzaĝojn ĉiam estis viva en mia animo. Prezentu al vi, ke Normandio konsistas preskaŭ nur el ebenaĵoj; k tie la ĉefa okupo de la kamparanoj estas la bredado de bovoj, de ŝafoj, de porkoj k la rikoltado de pomoj, el kiuj ili faras cidron k el tiu trinkaĵo brandon. Kiam mi legis pri la regionoj el Francio, kie kreskas vitoj, olivarboj, k.a. plantoj tute ne konataj en la nordo; kiam mi vidis bildojn pri la Pireneoj k la Alpoj, sur kies plei altaj montoj eterne sterniĝas neĝo, tiam mi sentis nekontraŭstareblan deziron iam koniĝi kun tiuj mirindaj lokoj.Sed por efektivigi mian projekton, necesis, ke mi havu rlmedojn. Pripensinte la aferon dum monatoj, mi alvenis al la konkludo, ke ne ekzistas por mi alia elturniĝo ol lerni metion por havi la eblon perlabori monon en iu ajn urbo. Sed kiam mi konigis mian intencon al la gepatroj, tiam ili surprize k indigne admonis min forlasi tian malsaĝan projekton. Ili ja bezonis mian helpon en la mastrumado de sia farmbieneto. Sed admonoj ne efikis k mi obstinis en mia intenco lerni metion. Mi kvazaŭ strikis k intence fuŝlaboris. Mia patro ĉagreniĝis, konstatante, ke mi estas tlel mallerta, maltaŭga helpanto. Sed fine li komprenis mian konduton k ekkriis kolere : " Ci ne estas tiel stulta !... Intence ci fuŝas!... Ĉu? " Mi silentis, k kiam ĉe minaco mi devis respondi, tiam mi simple eldiris mian intencon fariĝi lignaĵisto... k migri tra Francio kiel la du knaboj el la lernollbro... Miaj gepatroj malbenis la lernejon k hodiaŭ ankoraŭ sonas ĉe miaj oreloj la vortoj de mia patro: " Kulpas S-ro Panten (la instruisto); kulpas la lernejo; tie la knabo akiris tiun malsaĝan ideon.." Kaj mia patrino, kiu estis analfabeta, aprobe aldonis, ke eble lernejoj estas utilaj en la urboj, sed certe ili estas senutilaj k eĉ danĝeraj en la vilaĝoj. K ĉagrene sin turnante al mi, ŝi demandis : " Ci do volas esti vagulo kiel la ciganoj, kiuj venas al nia pordo por almozpeti ? Ĉu ci ne hontas ?.... Kiam ŝi priparolis la aferon kun genajbaroj, ŝi kelkfoje

19

diris ŝerce k rezigne : " Mi kredas, ke ciganino ŝteleniris nian domon k rabe anstataŭigis en la lulilo mian infanon per la sia..... Ne eblas, ke mi mem naskis tiun strangetan vagemulon....." Tamen ŝi tre amis min k konsilis cedon al mia obstina projekto. La patro finfine ankaŭ konsentis k okazis, ke mi estis lokumita ĉe mastro el la plej proksima urbeto, por tie lerni dum du jaroj la lignaĵistan metion. Sed post 20 monata restado, mi opiniis jam esti sufiĉe kapabla por labori en pli granda urbo. Senaverte mi forkuris k dungiĝis kiel meti-helpanto en la ĉefurbo de la distrikto; tie mi restis dum kelkaj monatoj k poste iris en la ĉefurbon de la departemento; pli poste en la ĉefurbon de la provinco k mi estis nur 18-jara, kiam mi venis al Parizo. Tie mi unue restis dum l5 monatoj; poste mi laboris en aliaj grandaj urboj provincaj k ekde mia 24-a jaro mi daŭre Ioĝis en la ĉefurbo de Francio. Sed mi ne volis resti simpla lignaĵisto k sukcesis fariĝi ebonisto, poste meblodesegnisto. Dume mi studis por partopreni konkurson kun la celo akiri postenon de fakinstruisto en Parizaj lernejoj. Mi sukcesis k havis la bonŝancon enoficiiĝi, kiam mi estis 30-jara ĝuste ĉe la plej frua limaĝo tiam postulita. De tiu tempo ĝis antaŭ du jaroj mi instruis al ll - l5 jaraj knaboj k deĵoris po 22 horoj semajne. Mi do havis sufiĉe da libera tempo k tiam povis studi diversajn lernobjektojn. Ĝis l914, kvarfoje en la semajno k dimanĉe matene, mi vizitis kursojn ĉe la liceo "Charlemagne" (Karlo Ia Granda). Kiam eksplodis la milito, mi estis mobilizita k tiam kunportis al la fronto esp-an lernolibron. Tie mi lernis nian lingvon. Mi deĵoris kiel flegisto en ambulanco, kie ankaŭ same deĵoris l3 katolikaj pastroj. Kun unu el ili mi amikiĝis k dum kvar jaroj li instruis al mi la latinon. Sendube estas superflue diri, ke tiu antikva, mortinta lingvo ĉiam restis al mi plena je misteroj, kvankam mi dediĉis al ĝia lernado almenaŭ dudekfoje pii da tempo oI al esp-o. Almenaŭ tiu lernado iom helpis al mi forpeli la nigran humoron, la malesperon, kiun mi ofte spertis ĉe la konstato, ke la homoj fariĝas kruelaj bestoj kiam ili opinias batali por la "rajto k justo" laŭ la

20

kredo de la britoj k francoj, aŭ por defendi la "kulturon" kiel asertis la germanoj. Post la malmobilizado mi decidis dediĉi mian liberan tempon al la propagando de esp-o. Pri mia esp-a kariero vi sendube estas pli malpli bone informita k pri ĝi ni ne parolos. Sed la posedo k praktikado de nia lingvo donis novan instigon al mia vojaĝemo. Ĉar mi havis somere dumonatan libertempon, mi profitis tiun oportunon por viziti la eŭropajn landojn. Preskaŭ ĉiujare mi estis for el Francio dum aŭgusto k septembo. Eĉ okazis kelkfoje, ke ĉe la paska (aprila) libertempo mi ankaŭ vojaĝis eksterlanden. Kaj jen antaŭ du jaroj mi atingis la aĝon laŭ kiu mi rajtis ricevi pension de la pariza urbadministracio. Kiam la perspektivo esti tute liberigita de ofico aperis antaŭ mi, tiam mia migremo fariĝis tute senbrida. Eŭropo aspektis al mi tute ridinde malgranda sur la mapo k mi decidis nepre konatiĝi kun aliaj mondpartoj.. Jam vi povas iomete kompreni, kial mi nun troviĝas en Japanio, en " via " lando, en kontakto kun simpatiinda popolo, kies menson mi provas kompreni. Se ne estus tiu malbeninda lingva baro kun kiu mi ĉiupaŝe kolizias, vi estu certa, ke mi ne sentus min fremda ĉi tie. Aŭ pli ĝuste : mi ne sentus min pli fremda ol en Francio. Ĉie mi ja sentas fremdon inter filistraj homoj, k ili svarmas en ĉiuj landoj. Nur en Esperantio mi sentas min hejme. Esperanto ja ne estas por mi helpa lingvo, sed mia preferata esprimilo, kiun mi uzas pli facile ol la francan idiomon. Ĉi tiu lasta estas ja tre malfacila k malmulte da francoj uzas ĝin korekte. La samon oni sendube povas diri pri ĉiuj naturaj lingvoj. La unua kaŭzo de mia ĉeesto en mondparto 20,000 km. for de Francio fontas el la lernejo de mia naskiĝvilaĝo, kuŝas en la legolibro, kiun rekomendis al mi la instruisto. Li ja estas la unua "kulpulo", laŭ la esprimo de mia patro, k la dua estas Zamenhof mem. Se esp-o ne ekzistus, verŝajne neniam mi venus ĉi tien. Kaj, inter ni dirite, mi kredas, ke la germanaj faŝistoj estis pravaj, kiam ili diris, ke la praktikado de sennacieca lingvo povas nur difekti la naciemon ĉe ties

21

uzantoj. Tian konfeson mi ne volus fari publike, nacilingve. Sed estas tute certe, ke kiam mi konstatis, ke per esp-o mi pli faciile esprimas miajn pensojn ol per la franca lingvo, de tiam mortis ĉia naciemo en mia menso; de tiam mi sentas min sennaciulo, sopiras al mondcivitaneco k sentas min kore ligita nur al Esperantio. Kaj ĉe tia konstato mi klare ekkomprenis, ĝisoste konvinkiĝis, ke la homoj, kiuj pretendas klopodi por starigo de mondpaco k tamen ignoras esp-on, tiuj estas ja filistroj mokindaj. Inter ili mi sentas min fremda kie ajn. Diri ke la instruisto el mia naskiĝvilaĝo k Zamenhof kaŭzis mian mondmigremon, tio estas iom supraĵa prikonsidero super faktoj. Ĉe plifunda pripensado baldaŭ aperas pli malproksimaj k interplektiĝintaj kaŭzoj; la menciita lernolibro ne ekzistus, se antaŭe homoj ne estus elpensintaj alfabeton, paperon, presmaŝinon ktp. ktp. Kaj la mirinda elpensaĵo Zamenhofa estus senutila, se ne ekzistus la modernaj trafikiloj k universala poŝto. Sed ili ekzistas k la plej reakciaj diktatoroj ne kuraĝus ordoni ilian detruiĝon. Sekve, kiam Hitler malpermesas la propagandon k publikan instruadon de nia lingvo en Germanio, tiam li per tio nur ridindigas sin antaŭ la estontaj generacioj. La malpermeso, cetere, estus senefika, se la milionoj da homoj, kiuj pli malpli kaŝe opozicias al la regado havus la firman volon lerni k praktikadi esp-on. Eĉ se la presado de esp-aj lernolibroj en Germanio estus malpermesita, nia lingvo tamen povus tie disvastiĝi. La primitivaj kristanoj celebris la ritojn de sia religio en katakomboj dum tri jarcentoj, k fine venkis la kristanismo. La sukceso k nuna forto de Hitler kaŭzas ĉefe en tio, ke liaj kontraŭuloj ĝenerale ne multe diferencas de li ideologie. La internaciismo estas nur ia nuancigita naciismo. Tial la socialistaj k komunistaj gvidistoj neniam interesiĝis pri nia afero. Mi petas pardonon, ke mi ne sukcesis bremsi mian herezemon k eble plej miaj diroj incitos vin. Almenaŭ ne timu, ke mia ĉeesto en via lando povus okazigi al la esp-a movado la saman sorton kiel en Germanio. Por konvinki vin pri tio mi sendas la junian numero-n de "Tempo" en kiu aperis

22

Intervjuo al mi fare de la redaktoro. Per ties Iegado vi konstatos, ke, miaopinie, la japanaj esp-istoj povas trafe propagandi nian aferon je pure naciista vidpunkto. Kaj, ĉar vi legis mian verketon " For la Neŭtralismon", eble vi memoras, ke sur iu paĝo estas dirita proksimume jeno (mi ne povas citi tute precize, tial ke mi ne havas kun mi ekzempleron): "... Kiam esp-o sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas, tial ke mi havas la konvinkon, ke esp-o entenas en si econ revoluciigan". Sekve ne ekzistas kontraŭdiro inter la vidpunkto, esprimita en"Tempo"k tiu el la menciita broŝuro. Mi estas konvinkita, ke la homaro ne ĝuos definitivan pacon ĝis estos formalaperintaj la naciismo k la absolutismo el la spirito de la homoj. Mi celas al mondregno k mia sennaciismo ne estas pensebla sen esp-o. Tial mi nenial volus konduti laŭ maniero, kiu povus malutili al nia afero. Mi scias, ke la malpermeso al esp-o en Germanio k ankaŭ en Portugalio rezultas grandparte de tlo, ke malsaĝuloj agitis politike malantaŭ la ŝildo de esp-a grupo aŭ organizo. Tiuj blindaj fanatikuloj neniam komprenis la ĝustan, profundan signifon de sennacieca lingvo. Por ili esp-o ĉiam estis io akcesora, dum por mi ĝi estas io tre grava, fundamenta. Iam mi havis la iluzian esperon, ke eblos atingi, ke "Komintern" alprenu k utiligadu oficiale esp-on. Jam de longe forflugis de mi tiu iluzio. La fama organizo Moskva fariĝis propagand-aparato, laboranta en la nura intereso de l naciismo Sovetia. Fariĝis por mi tute klare, ke la Stalina diplomatio Iaboras tute samcele kiel la cara. Nur blinduloj ne vidas tion; nur dungitoj ne volas konfesl tion, se ili mem ekvidis la artifikon... Ĉu mi intencas resti longe en Japanio, vi ankaŭ demandas. Tiun demandon mi ne povas respondi. Difinitajn intencojn mi ne havas. Mi ne ligis min per iu ajn pIano. Almenaŭ nun mi ne sentas la deziron iri en alian landon. Povas esti, ke mi restos dum kelkaj jaroj en ĉi tiuj insuloj. Sed la mllito kiu komenciĝis dum tiu ĉi monato, portas en si neantaŭvideblajn konsekvencojn. Ĝi eble aliiĝos en mondmiliton. Tamen ŝajnas al mi, ke viaj registoj elektis tre orportunan tempon

23

por efektivigi sian bone pripensitan planon: nun Britio ne estas preta por militi; ĝi unue devas efektivigi la gigantan armad-programon, kiun la Parlamento alprenis, kun la aprobo de la labor-Partio. La interna situacio en Sovetio ne estas tre firma. La fakto, ke Stalin estas devigata malliberigi aŭ mortigi preskaŭ ĉiujn malnovajn bolŝevistojn k aron da marŝaloj k generaloj atestas pri tio. En Francio ankaŭ la ĥaoso estas pli malpli latenta. Aliflanke la situacio en Hispanio devigas britojn k francojn teni militfortojn en la Mediteraneo. Unuvorte, mi kredas, ke Britio bridos sian militemon ĝis pli oportuna tempo. Sed mi ne dubas, ke la sorto de la homaro, por 50-60 jaroj armile decidiĝos en la Pacifiko dum pli malpli proksima estonto... Se ial mi estos devigata forlasi Japanion, tiam mi verŝajne veturos al Aŭstralio, al Nov-Zelando, k poste al Sud Ameriko. Kiam mi legas pri la politika situacio en Eŭropo ĝenerale k pri Francio aparte, mi ne sentas emon reiri tien. Kiam la homaro denove tute freneziĝos k militas, tiam mi penos trovi lokon for de la frenezulejo. Kelkfoje mi demandas min, ĉu ne estus preferinde esti freneza inter frenezuloj, malsaĝa inter malsaĝuloj, patrioto inter patriotoj k buĉisto inter buĉistoj. Sed ne eblas ŝanĝi sian pensmanieron, same kiel oni ne povas aliformigi sian nazon, sian mentonon aŭ alikoIorigi siajn okulojn. Kredeble vi miros, ke mi skribis al vi ĉi tiun longan leteron. Eble ĝia lego tedos vin. Se tiel estus, bonvolu indulgi min, pensante, ke mi ne havas la eblon publikigi tute senĝene miajn herezajn pensojn. Tlal hodiaŭ mi sentis la emon kvazaŭ malŝarĝi mian animon per tiu ĉi skribaĵo. La vetero ĉi tie tre rapide ŝanĝiĝas; jen la suno brilas nun la cikadoj ektrilis. Mi enpoŝtigos ĉi tiun leteron nur morgaŭ k dume iros fari viziton al la 87 Buda statuetoj, kiuj staras laŭlonge de vojeto, serpentumanta sur la deklivo de proksima monteto. Preskaŭ ĉiutage mi faras tiun promenadon. La loko estas soleca k mi povas paroli kun la diversaspektaj enkorpiĝoj de Ŝakamunio. Plejofte el la migdalformaj olkuloj de lstatuetoj mi kredas vidi nepriskribeblan

24

mokemon, subtilan ironion kaj rezignan kompatemon. Eble la fama saĝulo opiniis, ke la homaro kiel tuto estas nekuraceble freneza. Se tiel estas, mi emus konvertiĝi al la budaismo. Kaj nun mi nepre metu la finan punkton al tiu tro longa babilado, salutante vin homece kaj sennaciece.



Published at 12:39 ( 0 comments / 3 visits | edit? )

This post is public



December 6, 2009

Sennaciismo de Kamarado E. Lanti

Sunday, December 6, 2009

Antaux kelkaj jaroj, Esperanto amiko kiu laboris cxe la Simon Fraser Universitato en Kanado alportis tiujn 60 leterojn de Kamarado E. Lanti post kiam li tralegis gxin. Tuj mi konstatis la valoron de cxi tiuj leteroj kiujn mi kopiis sur mian komputilon kaj poste publikigis je Yahoo, geocities.com. Yahoo fermis mian pagxon tie. Cxar Ipernity permesas blogi, mi intencas republikigi gxin cxi tie.

















LETEROJ de E. LANTI





kun antauxparolo de

PROFESORO G. VARINGJEN

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

67, avenue Gambetta

Paris 20





Eldona pravigo





luj povas aprobi, aliuj malaprobi la herezajxojn " de Lanti, sed cxiuj interkonsentas, ke ili estas pensinstigaj, primeditindaj, unuvorte nepre legindaj. Aprobantoj k malapobantoj ankaux samopinias pri tio, ke lia verkmaniero k stilo estas klara, interesa, sprita... imitinda. Tial ni nelonge cxanceligxis por konsenti al la eldono de cxi tiuj leteroj. Ni estas certaj, ke cxiuj legintoj opinios kiel ni, ke estus bedauxrinde, se tiaj tekstoj restus nekonataj en Esperantio. Ni tamen tre bone scias, ke pluraj pensoj de nia herezulo hirtiigos la harojn de kelkaj legantoj; sed cxu tio ne estas preferinda ol, se la efiko de la legado estas dormiga?.., Krome ni menciu ; ke amikoj de Lanti ne nur kolektis la materialon por cxi tiu volumo, sed plie puntedonis la monon por la preskostoj. En tiaj kondicxoj mankis ia ajn bona motivo por malkonsenti al la eldono de cxi tiu Iibro.





ELDONA ENHAVO





2 - Portreto de la auxtoro

Klarigo - 7

Antauxparolo - 9

Al la Forironto - 13

Letero Unua. - Migremo-17

Dua. -- Sennaciismo k Pasporto -24

Tria.-- Parolas arbaro - 30

Kvara. -- Kantismo - diismo - 34

Kvina -- Lingvaj demandoj - 38

Sesa. - 42

Sepa - 45

Oka - 51

Nauxa. - 56

Deka. - Advokatecaj diroj - 58

Dek Unua. - Kvaza&#365;a konfeso pri Sovetio - 64

Dek Dua. -- Konscieno k percxiarimedeco - 71

Dek Tria. - Moskva mistiko - 73

Dek Kvara. - Monismo aux dualismo - 75

Dek Kvina. - Rolo k karaktero de S.A.T - 79

Dek Sesa. - Pri Polico - 83

Dek Sepa. - Rabelezo k herezo - 85

DekOka.-Dubemo - 94

Dek Nauxa. - Relativa slgnifo de titoloj - 96

Dudeka. - Persekutatoj - persekutantoj - 97

Dudek Unua. - Respondo al enketo - 99

Dudek Dua. - Marksismo -sennaciiismo - 104

Dudek Tria. - Se Marks vidus la aplikon de sia teorio - 111

Dudek Kvara. - La sennaciistoj estu modestaj - 113

Dudek Kvina. - Pri kunlaborado de Lanti al Sovetia jxurnalo - 115

Dudek Sesa. - Organizita trompado - 117

Dudek Sepa. - Mensoganto senmaskigita - 118

Dudek Oka. - Okuloj malfermigxis - 119

Dudek Na&#365;a. - Pregxejoj bruligitaj - 120

Trideka. - Eblo de fasxismo en Francio - 122

Tridek Unua. - Emancipigxi de kuratoroj - 124

Tridek Dua. - Racio? intuicio? indulgemo! - 126

Tridek Tria. - Kun cxina k japana esp-istoj en Hongkong - 131

Tridek Kvara - Impresoj el Tokio - 133

Tridek Kvina. - Pripensoj el Tokio - 136

Tridek Sesa. - Inter japanaj kamparanoj - 144

Tridek Sepa. - Pripensoj el jarpana kamparloko - 147

Tridek Oka - El Japanio al la filozofo-verkisto H. Riner - 150

Tridek Na&#365;a. - El Japanio pri perforto k cetero - 159

Kvardeka. - Pri japana polico k cetero - 163

Kvardek Unua. - El Japanio pri moralo k historia materialismo 169

Kvardek Dua. - El Japanio pri kelkaj temoj - 179

Kvardek Tria. - El Japanio pri budaismo,polico ktp. - 182

Kvardek Kvara - El Japanio pri la Moskva

fasxismo185

Kvardek Kvina - El Osaka pri sinmortigo se SAT anino - 186

Kvardek Sesa - El Osaka pri la cxin-japana milito k cetero - 189

Kvardek Sepa - El Osaka pri moralo k budaismo - 193

Kvardek Oka - El Osaka pri japanaj virinoj - 196

Kvardek Nauxa - El Osaka pri la morto de SATano - 210

Kvindeka - Sursxipe al Auxstralio - 213

Kvindek Unua - Pri judismo - 215

Kvindek Dua - Pripensoj el Japanio - 217

Kvindek Tria. - Pri Auxstralio, Japanio k Hispanio - 219

Kvindek Kvara. - Impresoj pri la vivo en Sidnejo - 221

Kvindek Kvina.- Pri moralo k cetero - 224

Kvindek Sesa. - El hospitalo en Auxstralio - 230

Senbarba portreto de la auxtoro.

KvindekSepa.- Kulto al kadavroj - 231

Kvindek Oka - Pri sennaciismo - 234

Kvindek Nauxa. - Pri sennaciisrmo - 250

Sesdeka.- Pri sennaciismo - 259

El diversaj leteroj - 267

Listo de l’verkoj de E. Lanti - 273





KLARIGO





<p>En cxi tiu libro la sengxena pensesprimo de K-do Lanti pri Ia esperanta afero gxenerale ; pri la skismo, kiu okazis en nia movado; pri marksismo, bolsxevismo, judismo, moralo ktp.; pri budaismo, Rabelezo, japanaj virinoj ktp. ktp. Se oni rimarkas, ke tiuj leteroj estis skribitaj en la plej diversaj lokoj de nia planedo, ekzemple, en Narvik. kiu situas 100 km. trans la polusa cirklo norda, en Japanio, Auxstralio, Portugalio, Francio ktp, cxiu facile komprenos, ke la skribinto povis prikonsideri aferojn laux largxa pli profunda perspektivo. Almenaux ni mem havis grandan intereson k plezuron en la legado de tiuj Lanti-ajxoj; tial ni klopodis por ke cxiuj esperantistoj havu la eblon ankaux gxui tiun legajxon.

Rilate al Ia elekto k arangxo de l’ materialo kolektita, ni renkontis malfacilajxojn. Ne povis temi pri enmeto de I' tuto; sed ni ne estas certaj, cxu nia elekto estis cxiurilate trafa. Povas esti, ke ni formetis kelkajn leterojn, kiuj trovus de iuj legantoj pli da sxato ol tiuj, kiujn ni enmetis. Plie, ial ni forstrekis kelkajn partojn, kiuj ankaux povus interesi legantojn. Nu, ni almenaux povas diri, ke ni agis bonintence, se ne cxiel trafe.





Pri la ordo alprenenda ni ankaux estis en granda embaraso. cxu ordigi lauxdate aux lauxteme? En pluraj leteroj pli ol unu temo estas priparolita.

Ordigo laux datoj ankaux ne estus tauxga helkrilate. Tial ni decidicxis por arangxo, kiu, miaopinie, ebligos al la Iegantoj unue ekkoni la personecon de l’ verkisto k poste hompreni lian spiritostaton k sintenon antaux diversaj demandoj.





Tamen rilate la longajn leterojn pri sennaciismo, ni ne sxanceligxis por decidi, ke ili devas esti kunigitaj k ordigitaj lauxdate, kiel ili aperis en " Herezulo ". Tiuj leteroj ja estas unutemaj k povus konsistigi tutan brosxuron. Ni opiniis necese represigi tiujn leterojn, tial ke jam de longe ne plu ekzistas kolektoj de la revueto menciita k tial ke sen konatigxo kun tiuj tekstoj la penso de Lanti povus iel montrigxi vere kastrita. Nepre necesas, ke cxiuj legantoj de cxi tiu volumo havu la eblon konatigxi kun tio, kion skribis nia K-do pri sia preferata temo.





Cxu aldoni titolon al cxiu letero? Pri tio ankaux ni sxanceligxis. Fine ni decidis ne fari tian arangxon, sed simple indiki Ia enhavon de Ia leteroj en la enhavtabelo, kiun ni enmetis komence de l’ volumo.





Pro sia herezemo Lanti memkompreneble altiris al si kritikojn k ecx malsimpation en kelkaj rondoj. Sed ni scias, ke dum sia gvidado super S.A.T. li cxiam celis esti lojala al cxiuj tendencoj, ekzistanta en la laborista kaj revolucia movadoj. Pro tio, ke li sukcesis malebligi, ke nia Asocio farigxu kvazaux filio de iu politika partio, Lanti estis dum kelkaj jaroj la celtabulo de cxiaj partifanatikuloj. Sed li forlasis la gvidpostenon nur kiam la pafintoj k insultintoj farigxis senpovaj. Tial ni opinias, ke la eldono de cxi tiu volumo estas nur eta atesto de danko al tiu, kiun oni iafoje nomas la "Patro de S.A.T.".

AMIKOJ DE LANTI Oktobro 1938





ANTAUXPAROLO





Ercitetheis pothen eie -- Kosmapolites, ephe (1). Tiu antikva aforismo pri Diogeno plej bone difinas la novan koncepton, kiun la plej auxdaca el la helenaj filozofoj, Ia fama cinikulo, faris al si pri la vera situacio de l’ sagxulo en, aux pli gxuste, ekster la sxtato. Estis la unua fojo en la historio de l’ homaro, kiam pensulo kuragxis levi la kapon kontraux tiun timigan monstron, la sxtaton, kiu sub diversaj, plimalpli perfektigitaj formoj, de la klano gxis la vastegaj orientaj imperioj aux la malvastaj helenaj civitoj, obstine sufokis cxian individuecon. Kaj tion Diogeno povis fari nur dank' al tiu favora cirkonstanco, ke la helena farigxis kvazaux komuna Iingvo en la tuta oriento, kaj tiel iompostiom estigxis pensmaniero pli kaj pli libere je la katenoj de la sxtataneco.

Estas frapanta fakto, ke kiam, post la longaj hxaosaj jarcentoj de l’ feuxda regximo, ree, sub la nova specifa formo de I' naciismo, la antikva tiraneco premegis la Iiberajn konsciojn, oni devis atendi Ia disvastigon de alia komuna lingvo, Esperanto, por ke aIia auxdaca pensulo frontu al la problemo kaj donu al gxi solvon en tiu " Manifesto de la Sennaciistoj " kiun la estontuloj rigardos eble la pIej signifoplena en la nuntempa literaturo. La nova Diogeno ne tre malsimilis al la unua : ne nur per sia barbo, sed ankaux per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de gxia gxentileca hipokrito, li meritis aligxi al la skolo de I' cinikuloj. Kaj oni facile imagas lin, sub la filozofa mallonga mantelo, trairantan la stratojn de la urbo, kun lanterno en la mano, kaj sercxantan ankaux unu viron...





(1) - Al demando pri lia patrio li respondis: mi estas mondcivitano. -

Mi konatigxis kun E. Lanti okaze de la Plena Vortaro. Oni ne suficxe scias, ke al Lanti, al Lanti sola sxuldigxasas la ideo pri tiu libro. En letero de 20.X1.27 Grosjean-Maupin skribis al mi : (( Hieraux Lanti sciigis al mi sian intencon kiel ebIe plej baldaux eldoni vortaron Esperantan- Esperantan t.e. ian kompletigitan Kabe- vortaron. Li opinias, ke tia libro mankas, kaj en nia medio oni gxin nepre bezonas. - - Necesas, li diris, unu gvidanto: ne gravas, cxu tiu gvidanto ne estas perfekfa : la cxefa afero esfas, ke oni gxin sekvu, kaj gxi kreu unuecon en Ia uzado. - - Li proponas, ke mi sxargxu min per tiu tasko..." De tiu momento Lanti vartis la entreprenon kun senlaca zorgado. Estas li, kiu konvinkis Grosjean-Maupin preni sur sin la aferon: kiu diskutis kun li pri fiksado de la gxeneraIaj trajtoj de la verko (enkonduko de novaj vortoj, citado de ekzemploj, difino de la plantonomoj ktp.); kiu dum la verkado ofte helpis nian laboron per siaj sagoplenaj rimarkoj : kiu dum la presado solvis la mil etajn problemojn pri tipografio kaj atente legis cxiun presfolion. Placxas al mi ripeti cxi tie la ateston, kiun Ia verkintoj donis pri lia rolo, fine de ilia antauxparolo : " Ni citu la nomon de s-ro Lantl, kiu seninterrompe bonvolis al ni helpadi kaj konsiladi, kaj nur dank' al kies aktiveco, cxiam sagaca sinteno kaj fakto efektivigxis la entrepreno. " Cxu ne pensige, ke al tiu, kiu tiel krude kondamnis la neuxtralismon, la movado sxuldas verkon, kiu utilas tiel bone al la neuxtraluloj, kiel al la aliaj -2-?





-2- Aiia kurioza afero estas, ke tiu sama Lanti, kiu insistis cxe ni por ricevi vortaron vere detalan de la klasika Esperanto, ecx se tre ampleksan (Letero de Grosjean- Maupin al mi, ]an. I928:) " Lanti postulas ekzemplojn, multajn ekzemplojn, precipe por la plursignifaj aux plurnuancaj vortoj... Li volas vere seriozan verkon...." nun ne sentas la neceson de same detala kaj ampleksa gramatiko: vidu cxi tie, pg. 53.

Des pli kurioze, ke li iam skribis, artikolon sub jena titolo " Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo " (Vortoj, Pg. 23), en kiu li argumentas, ke Esperanto estas tiel malfacila, cxar gxi estas nepre logika, kaj oni de tro longa tempo kutimas en naciaj lingvoj uzadi nelogikajn esprimmanierojn, ol ke oni kapablus atingi senmankan korektecon. Jen gxuste kial ni estis devigitaj tiel detale esplori la Esperantan gramatikan materialon.

Mi renkontis Lanti la unuan fojon, okaze de tiu verko, en la studcxambro de Grosjean- Maupin. Mi demandis lin pri Ia strukturo de SAT, kaj post lia klarigo, antauxdiris al li, ke, tuj kiam SAT estos atinginta suficxan amplekson, la politikaj partioj klopodos aux gxin monopoligi, aux gxin disfaligi. Mi neniam forgesos lian respondon : - Jes, tion ankaux mi pensis. gxuste tial mi dedicxis min al tiu tasko. lu diris, ke oni ne bezonas esperi por entrepreni ; sed ja en la entreprenoj, kiujn ni opinias senesperaj, ni devas strecxi nian tutan forton, por ke, se ni pravis en nia pesimismo, oni ne povu rigardi tiun nian pesimismon kiel kauxzon de la malsukceso.- Kiel bela vivmaksimo !

Pli poste mi estis akceptita en lia hejmo. Ekde la sojlo, li alparolis min Esperante, kaj mi baldaux konstatis, ke nur tiun lingvon oni uzadas cxe Ii. Tio efikis iom strange sur min : en cxiuj miaj rilatoj kun francaj esperantistoj, mi kutimis uzadi la francan. Kaj jen sxajnis al mi, ke mi eniras en alian landon, kie Esperanto estas ne plu simpla helplingvo, sed la cxefa kaj vera esprimilo. Imitinda ekzemplo, kiun, miaparte, mi ne neglektis. Se mi sxuldas al Grosjean-Maupin la nocion pri la logikeco kaj korekteco de la lingvo, al Lanti mi sxuldas la senton pri ties vivanteco. Nur poste mi legis liajn librojn, admirante la cxiam klaran stilon kaj la cxiam sentiman pensadon. Lanti ofte fieris pri sia herezeco : gxi estas nenio alia, ol la kuragxo pensi per si mem. Sed ne estas pli facila penado, nek tamen pli utila al la homprogreso. Ecx plej firmaj kredantoj tion konfesas, se ili estas inteligentaj: " Necese estas, iam skribis la apostolo Pauxlo, ke ankaux herezoj estu inter vi" ( l Kor. XI. 19 ). La esperantistaro, kiu per tiom da trajtoj similas la fruan kristanaron, povus gxoji, ke gxi entenas en sia sino tian idolrenversiston kiel Lanti. Bedauxrinde la tradicioj, kutimoj, rutino tiel strikte nin ligas, ke sxajnas vera skandalo, kiam ni vidas homon rompi tiujn katenojn kaj elpasxi per senbaraj movoj. Multajn tiajn skandalojn liberigxojn la leganto trovos en la cxi tie kolektitaj leteroj : mi nur deziras al li ne indignu, k ja la liberigxon li imitu Sed mi timas, ke cxe la plimulto okazos la malo, kaj mi povus, sur la unua pagxo de cxi tiuj leteroj, kopii la epigrafon, kiun mia amiko G.E. Mauxra skribis sur la

- Vortoj de k-do Lanti-: Parolas la raci’.................. G. VARINGJEN

Konsilo al la legantoj

Por legi cxi tiun volumon, konsultu unue la enhavo tabelon kaj elektu laux via duma humoro, intereso pri la temo aux ecx laux la hazardo. Atentu la daton de la skribajxo, kaj ne forgesu, ke temas pri leteroj k ne pri romano. Almenaux ne dubu, ke cxiu letero estas pensinstiga k do lege profita por via intelekto.