13a de Februaro 2011

Vojaĝo Tra La Pensomondo de E. Lanti

Vojaĝo tra la pensomondode E. Lanti

Dum Sennacieca Asocio Tutmonda, iniciatita de Eŭgeno Lanti je la fino de la Unua Mondmilito kaj fondita oficiale en Prago dum la 21-a Universala Kongreso de Esperanto, en somero 1921, — do ekzakte antaŭ kvindek jaroj, — senŝancelige daŭrigas sian agadon sur la esperanta kaj socipolitika kampoj, ĝia eldonagado dum la lasta periodo de relativa stagnado reduktiĝis je la regula aperigo de l'monata ,,Sennaciulo" kaj de la jara kajero de ,,Sennacieca Revuo", krom Jarlibro, kies periodeco jam de 1950 fariĝis . . dujara. Certe aperis pluraj libroj post tiu dato ĉe S.A.T., eldoniĝis suplemento al la ĝis tiama ,,Plena Vortaro de Esperanto", kaj ĉi tiu verko travivis ankoraŭ nombron da pliaj eldonoj, el kiuj la lasta estis foto reproduktita en Japanio, por la ĝeneralaj bezonoj de la esperantistaro. Kaj en tiu ĉi jaro eliros finfine tutpreta la giganta volumo ,,Plena Ilustrita Vort aro de Esperanto", kiel kronado fierinda sur la vortar-teknika tereno, kiel rimedo en la manoj de la praktikantoj de nia lingvo, por antaŭenpuŝi la disvastiĝon de esperanto kune kun la propra pliprofundigo de la lingvoscio.

Sed . . intertempe elĉerpiĝis gravaj verkoj de la fondinto de S.A.T., liaj originalaj ,,Vortoj de Kamarado Lanti" (aperdato 1931) kaj ,,Leteroj de E. Lanti" (aperdato 1940). Antaŭ tiu situacio, kompreneble la respondeculoj de S.A.T. vidas la neceson reeldoni tiujn valorajn skribaĵojn, kiuj ne nur pentras la personecon de la barba filozofo, sed precipe ankaŭ lian koncepton pri mondo kaj socio. Ja, dank' al sia racia pensado Lanti fariĝis esperantisto, dum ankoraŭ furiozis la terura milito (li komencis studi la lingvon, mobilizita kiel sanitaristo postfronte deĵoranta). Kaj dank' al tiu pensado, kaj pelite de forta impulso, kuntrenite cetere de la ĝenerala revoluciemo kiu eksplodis en la sekvo de la milito, kiam oni komencis fari bilancon, firmiĝis en Lanti la decido starigi, kune kun samidealanoj, asocion, kies tasko estus helpe de esperanto forbalai la maljustan sociordon bazitan sur ekspluatado de homoj, kaj ekstermi la subjektivajn (se eble, eĉ la objektivajn) kaŭzojn de la Milito, kiujn li trafe formulis en sia broŝuro ,,Naciismo". Ne estas hazardo, se ĝuste la gvidantoj de la Junulfako de S.A.T. en sia bulteno ,,La Juna Penso", aŭ pli vere, kiel aneksaĵon al ĝi, publikigis ekstraktojn el tiuj elĉerpitaj verkoj de Lanti. Ankaŭ entuziasma sennaciisto A.V. financis la presigon de eta broŝuro, entenanta kelkajn plej instruajn artikolojn de Lanti (,,Lanti pri Sennaciismo", 16 paĝoj). Sed tio ja povas esti nur paliativo. Ni diru ankaŭ, ke la kvintesencon de la Lantia penso oni trovas en lia ,,Manifesto de la Sennaciistoj" (mi estus tentata skribi: ,,.... al la Sennaciistoj", ĉar nur unu persono verkis ĝin); tiu ĉi en rigora stilo verkita broŝuro, en kiu neniu vorto estas troa aŭ sensignifa, aperis tradukite en pluraj lingvoj. La unua eldono aperis anonime, sed la dua sub la nomo de ĝia aŭtoro. En ĝi ni trovas tre zorge desegnitan analizon de la historia evoluo, kiu kondukis tra la stadioj de naciismo kaj inter-naciismo (ĉi lasta longe predikita kaj organize prezentita de la laboristaj movaj trafan organizsistemon. Laŭ tiu sistemo la laboristoj ne estus nacie kaj internacie organizitaj, sed tutmonde laŭ industrioj.

Ekzemple, la ministoj el la tuta mondo apartenus al la sama sindikato, kaj kiam tiu organizo decidus strikon, tiu decido valorus por ĉiuj anoj. Kaj kiam la kapitalismo estus finvenkita, tiu Sindikato organizus la minindustrion laŭ la bezonoj kaj postuloj de 1' tuta homaro." — ,,Kompreneble ni ne kredas, ke la sennaciismo estos morgaŭ akceptata de la klasbatala proletaro. Sed Marks kaj Engels povis ankaŭ aspekti kiel utopiistoj, kiam ili verkis antaŭ 83 jaroj *) la Komunistan Manifeston. Post tiu longdaŭra tempo la socio, kiun ili prezentis al si kiel nepre starigontan, ankoraŭ ne ekzistas." ,,.. La sennaciistoj havas la konvinkon, ke la praktika aplikado de esperanto en organizo kiel SAT, kies strukturo estas sennacieca, estas tre taŭga grundo por dissemi la sennaciismon....Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi. Partopreni ĝiajn

batalojn, kiam ili fakte estas klasaj kaj sekve liberigaj . " (p. 43). Tiuj laste cititaj frazoj kaj ĉio, kio sekvas en la broŝuro, memorigas ne nur stile, sed eĉ enhave pri la skribmaniero uzita de Marks kaj Engels en ilia ,,Komunista Manifesto". Lanti intence uzis imite tiun saman prezentmanieron, por per sia ,,Manifesto" rememorigi pri la en laboristoj medioj famiĝinta historia dokumento. Kvankam la Lantia Manifesto ankoraŭ ne trapenetris vastajn tavolojn de la homa loĝantaro,—eĉ ne tuŝis ĉiujn personojn scipovantaj

*)Nun 122 jaroj.—N.B.

esperanton — ne ĉiuj esperantistoj ja, bedaŭrinde, havas emon konsideri la sociajn kaj politikajn problemojn de la mondo, ĝis ili, iun tagon, staras ekmirigitaj antaŭ la abismo, vide al la kataklismo .. —ĝia estonteco ŝajnas al ni certigita, pro tio ke ĉiu jaro alportas novajn pruvojn kaj demonstrojn pri la praveco de la Lantia koncepto, pri la nerefutebla ekzakteco kaj ĝusteco de lia penso. En la sama volumeto troviĝas la ,,Postulatoj Sociologiaj" formulitaj de Lanti. Kaj kiel personoj, kiuj propagandas kaj praktikas esperanton, ni havas apartan intereson legi en la konkludaj linioj jenon: ,,Nova socio racia ne povas stariĝi mirakle el la kaoso. Necesas jam nun laŭcela pioniragado de homoj, kiuj akiris klaran komprenon pri la realaj kaŭzoj de milito kaj socia malordo, kaj, plie, kapablaj anticipi. Tiaj anticipuloj devas organize grupiĝi kun la celo konsistigi dinamikan forton, kiu kapablas bonefiki sur la statikan amason, kiu sopiregas savon el la kaoso, kiam tiu estos atinginta sian apogeon. . "

En ,,Vortoj" kaj en ,,Leteroj" oni ne trovas tiom densigitaj la formulojn kiel en la ,,Manifesto", en kiu lasta neniu vorto estas troa ! Tiu ŝparemo en la esprimmaniero, tiu redukto de 1' teksto je la absolute necesa minimumo da vortoj, sen endanĝerigo pri la klareco kaj komprenigo por la legantoj, estas karakteriza por la verkmaniero de Lanti. Sed estas nature, ke en ,,Leteroj" precipe, sed foje ankaŭ en ,,Vortoj" montriĝas ripetadoj—en kvindek ok Leteroj tio estas neevitebla.... kaj la ,,Vortoj" ja konsistas el artikoletoj, kiuj laŭ la bezonoj de 1' horo aperis en tiu aŭ alia numero de ,,Sennaciulo", plej ofte por vipi iujn politike nehoneste agantajn kontrauulojn, kiuj deziris fariĝi mastroj super S.A.T. Aŭ . . . por sarkasme trakti tradiciojn kaj rutinojn, kiuj devus esti delonge formalaperintaj en nia jarcento. Planante reeldonon de la plej gravaj ,,Vortoj" kaj ,,Leteroj" ni do volus amalgami la tekstojn en unu sola volumo kaj elimini pli malpli ĉion, kio estas ripete skribita. Samokaze devus esti eliminataj artikoloj, ĝenerale polemikecaj, kiuj celis en la dato de la verkado okazintaĵojn kiuj havis nur tiumomente aktualan gravecon. La skismo en la Laborista Esperanta Movado, kiu tra la tridekaj jaroj minacis la vivon de nia SAT-organizo, reflektiĝas ja en multaj ,,Leteroj" de la aŭtoro, — parte ankaŭ en ,,Vortoj", kvankam Lanti en tiu libro tuŝas plej ofte pli abstraktajn temojn, utiligante nur por klarigo kaj komento iun konkretan, realan fakton aŭ cirkonstancon. Diversaj polemikaĵoj el la tiama epoko, kiam la atakoj kontraŭ la ,,socialfaŝista" S.A.T. pli kaj pli fortiĝis kaj multnombriĝis, hodiaŭ estus komprenataj laŭ neĝusta maniero, se ne tute miskomprenataj, — escepte se tiaj skribaĵoj estus akompanataj de tre detalaj komentoj de la eldonantoj, kiuj finfine estus pli ampleksaj ol la originala verkaĵo mem!

Al ,,Vortoj", kiu aperis en la jaro 1931, sed kies ĉapitroj estis verkitaj ĉefe en la jaroj 1925-1929, unu el la kunfondintoj de S.A.T., K-do L. Bannier, sub pseudonomo ,,Banmer", verkis ,,Antaŭparolon", en kiu li sub rakonta formo eldiras siajn impresojn pri la personeco de Lanti, kun kiu li konatiĝis en la jaro 1919, tuj post militĉeso. Fakte en tiu momento Lanti komencis sian vojon de pioniro kaj gvidanto sur la laborist-esperantista kampo; pretere Bann. priskribas la karakteron de Lanti mem, lian eksplodeman humoron, lian dubemon pri ĉiuj aferoj, lian

herezulecon. Al ,,Leteroj" K-do Waringhien prezentis antaŭparolon, en kiu la nuna Prezidanto de la Esperantista Akademio klarigas, kiam kaj kiel li konatiĝis kun Lanti, nome okaze de la priparoloj pri kreo kaj eldono de Plena Vortaro de Esperanto (1927). Poste — li skribas, — ,,mi estis akceptita en lia hejmo. Ekde la sojlo, li alparolis min Esperante, kaj mi baldaŭ konstatis, ke nur tiun lingvon oni uzadas ĉe li. Tio efikis iom strange sur min: en ĉiuj miaj rilatoj kun francaj esperantistoj, mi kutimis uzadi la francan. Kaj jen ŝajnis al mi, ke mi eniras en alian landon, kie Esperanto estas ne plu simpla helplingvo, sed ja la ĉefa kaj vera esprimilo. Imitinda ekzemplo, kiun, miaparte, mi ne neglektis. . "

,,Lanti pri Edukado" ŝajnis al la gvidantoj de nia Junulfako plej interesinda temo por broŝura reprodukto. Fakte en liaj ,,Vortoj" rangiĝas dudek artikoloj sub tiu ĝenerala titolo ,,Edukado". Lanti ne turnas sin edukcele al infanoj li eĉ ne parolas pri ili.* ) la aŭtoro direktas siajn pripensigajn

*) Escepte de unu rimarkigo ( ,,Leteroj ",

p. 229), ke ,,la cerbo de geknaboj estas

influebla per la edukado, kaj gxenerale

la ricevita influo dauxras dum la tuta

vivo".

verkaĵojn al plenaĝaj homoj. Por li temas reeduki laŭ la vojo de nova pensmaniero tiujn malfeliĉajn, sed ribelemajn ekspluatitojn, kiuj estis devigataj partopreni en la militbuĉado kiel peonoj, kun la iluzio esti ,,savantoj de la patrio". Tre baldaŭ li konstatas ke la revoluciaj sentoj kaj strebadoj de la laboristaro en ĉiuj landoj estas ekspluatataj de novaj gvidistoj favore al kreo de iu nekritikenda reg-aparato, kiu multe diferencas en ]a praktiko, en la realo de la ideala sociordo, pri kiu revas ĉiuj sinceraj socialistoj, indiferente al kiu tendenco politika ili inklinas. Kaj de tiu momento por Lanti ekzistas nur unu zorgo: ŝirmi la anaron unuigitan en la SAT-organizo kontraŭ la politikaj demagogoj kaj hazardludistoj, kontraŭ starigo de nova burokrata kasto pli rigida kaj pli diktatoreca ol iu ajn popola parlamento en demokrata lando (eĉ eventuale kun laŭ noma Reĝo aŭ Reĝino ĉe la pinto de la hierarkio). Kaj tiel li insistas en multaj ,,Vortoj " pri la kvalito de la de li inspirita asocio (SAT), ke ĝi devas esti edukejo, ne agitejo. ,,En nia esperanta asocio ni ĉiuj lernu, esploru, komparu la tezojn, la taktikojn, la metodojn. Kaj kiu alvenis al la konkludo, ke la anarkista metodo estas la plej trafa, tiu provu apliki ĝin en sia anarkista rondo; kiu akiris la konvinkon, ke la komunista taktiko estas la plej ĝusta, tiu obeu la disciplinon de sia partio. Same agu socialisto aŭ sindikatisto .. Politika agitado estas ia batalo, kaj sekve la gvidprincipoj de SAT tie ne taugas; sed ankaŭ ne taŭgas la agiteca spirito stato en nia esperanta organizo tutmonda." (Vortoj, p. 92-93). Same (p. 97) li admone parolas: ,,Malmulte da homoj kapablas observi kaj raporti objektive. Ni sekve devas celi kreskigi objektivecon ĉe homoj. Se sufiĉe da SAT-anoj sukcesus akiri tian econ, tio estus bono, profito por ĉiuj partioj, por ĉiuj tendencoj . ĉiuj ja havas intereson esti ĝuste informataj pri la vera stato de la viv-, labor- kaj batalkondiĉoj de la laboristaro en la tuta mondo... " Tuj ĉe militfino. kiam regrupiĝis

malnovaj laborist-esperantistaj batalantoj, kiuj transvivis la katastrofon: kaj al kiuj aliĝis novaj elementoj, inter kiuj nia Lanti, plena de revolucia fervoro, aspektis la problemoj ne same. La grandaj ribel-ondoj, kiuj ĵetegis sin sur Eŭropon post fiasko de unu civilizacio, kuntrenis senkondiĉe ankaŭ la pionirojn de 1' Labor ista Esperantismo. Tamen eĉ en tiuj monatoj, kiam ŝanceliĝis tronoj, la alvoko de 1' Liberig-stelanoj (tiuj kiuj poste fondis S.A.T.) — vera manifesto — reliefigis la bazajn principojn por la esperantistaj batalantoj. Oni jam trasentas la verkmanieron de Lanti, —tiam ankoraŭ tre nekonata, senfama novbakita adepto de la Zamenhofa lingvo, legante jenon: ,,Nia tasko ne estas rekte kontraŭbatali la materiajn fortojn de la nuntempa socio ni ne havas la intencon elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj... La tasko de 1',,Liberig-stelanoj" estos lukti kontraŭ la moralaj, spiritaj fortoj, kiuj transdaŭrigas la maljustan, la ĥaosan reĝimon kapitalistan.... krei mensostaton, kiu akordiĝas kun la estonta socio, —kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj kaj naciaj limoj ne plu ekzistos. La ideala socio ne naskiĝos tutpreta el la Revolucio, kiun iuj imagas al si kiel panaceon. Oni bone anstataŭigas aferon nur, starigante je ĝia loko alian pli perfektan aferon. Oni do devas prepari sin, ekzerci sin por la tasko de mondcivitano, forŝirane el si la naciajn ecojn, kiujn la ŝtata eduko artefare depost la infanaĝo ŝovis en niajn kapojn kaj en niajn korojn.. ." Kaj en la konkludo de tiu alvoko jam troviĝas tiu frapanta devizo, kiun SAT anoj ĉiam ankoraŭ fiere elmetas en siaj debatoj kun malsamopiniantoj: ,,Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas ke ĝi kutimiĝu al eksternacia sent-, pens kaj agad-kapablo." Certe Lanti jam tiutempe antaŭvidis, ke la lukto estos longdaŭra, peniga kaj ne ĉiam sukcesdona. Li antaŭsentis, ke lia infano—kiel ŝate li titolis la SAT-organizon — trapasos malfacilajn periodojn. Tamen, ke tuta kolektivo da membroj, pro parti-fanatikeco, provokus skismon en la movado, kiu kondukis ĝin ĝis la rando de l' abismo (financa bankroto likvido), tion li kaj liaj samidealanoj ne estus kredintaj okazebla. Kaj tiuj jaroj de lukto kontraŭ potenca malamiko, kiu ŝirmis sin post muro de dogmoj, igis amara Lanti-n. Kaj tion ni konstatas legante multajn el la Leteroj, kiuj aperis (1940) en libroformo. ,,Kiam Lenin rekomendis—ni legas en la 41-a Letero (p. 174)—uzi ĉiajnrimedojn en la politika batalo, tiam fakte li elpensis nenion novan. Tri cent okdek jarojn pli frue Ignaco de Lojola, la fondinto de l' jezuita ordeno, faris similan rekomendon, kiam li diris, ke ,,la celo pravigas la rimedojn". Sekve, mensogo, kalumnio, murdo ks. estas allaseblaj, se ili kondukas al la celo. La sola demando estas: ĉu bone kaj ĝuste la celo? .... " ,, .... La fruktoj de l' bolŝevista arbo estas tre amaraj kaj malmolaj: oni do povas konkludi, ke ĝi estas malbona kaj kreskis en netaŭga grundo.. . "

Jam en la jaro 1925 Lanti skribis al du sinceraj Moskvaj SAT-anoj (kiuj redaktis kaj eldonis ,,La Nova Epoko"-n) — 15-a Letero, p. 81:—,, . por paroli sincere mi devas konfesi, ke kelkfoje mi sentis laciĝon kaj dubon, eĉ naŭzon por mia laboro, kiu tre ofte konsistis nur en flikado de la truoj, faritaj de diverstendencaj fanatikuloj aŭ ambiciuloj. Ankaŭ vizitis min skeptiko, ne nur pri la ekzistebleco de nia entrepreno, sed pri la progresebleco mem de la homa speco. Nur unu motivo retenas min: se ekzistas io bona en la mondo, tio povas esti nur io farita sindone. Se okazas progreseto, tio rezultas de sindonaj progresemuloj. Se malaperus tiuj sindonaj progresemuloj el la mondo, verŝajne la homaro revenus al la moroj pratempaj. La malbonuloj estus ankoraŭ pli malbonaj, se ili ne devus iafoje atenti la riproĉojn de la bonuloj " En junio 1933 (en Letero 11-a, p. 69) li skribas profete: ,,Verŝajne la homaro marŝas al nova mondmilito, en kiu oni vidos Sovetion partopreni aliance kun kelkaj kapitalistaj landoj. Nu, laŭ ideologia vidpunkto ĉu ne estis en 1914 ankaŭ monstraĵo, ke la franca respubliko, la liberala Britio havu la caran Rusion kiel aliancanon? Estas tre ĉagrene konstati, ke la proletaro ne akiris sufiĉe fortan kaj viglan klaskonscion por ne povi esti influebla per naciecaj konsideroj. Unu el la plej gravaj kaj urĝaj taskoj estos detrui ĝisfunde, ĝisradike la naciismon ..." Tamen, en junio 1933 ni legas sub lia plumo (Letero 2-a, p. 28): ,,Mi ne estas profeto kaj ne scias, ĉu iam efektiviĝos la sennaciismo. Por ke mi propagandu ĝin kaj provu laŭpove konformigi mian vivon al mia idealo, sufiĉas ke mi estu konvinkita pri ties efektivigindo. La sennaciismo ŝajnas al mi ne nur efektiviginda, sed laŭa al la historia procezo .... " Ekde 1936 Lanti forvagadis, unue al Portugalio, kaj poste ekster-eŭropen, vagulo sennaciista, propagandanta ĉie sian idealon. Multaj el liaj ,,Leteroj" estas skribitaj en Japanio; ili tuŝas ne nur la politikan aktualaĵon en la mondo, sed ankaŭ

priskribas la morojn kaj vivregulojn en Ekstrema Oriento, poste en Aŭstralio kaj en Suda Ameriko. La sekvantan tekston ni ekstraktas el ,,Letero", kiu estis verkita en oktobro 1945 en Meksiko, lia lasta restadejo, ĉi tiu aperis en ,,La Kosmopolito" ( tiama provizora titolo de ,,Sennaciulo") de marto 1946. Mallonge antaŭ la fino de lia vivo ni retrovas ĉi tie la malnovan batalanton Lanti: ,, Hodiau mi estas pli firme konvinkita ol kiam mi verkis la Manifeston de la Sennaciistoj ke la agitado por Ia suvereneco nacia estas trompo al la popolo, estas artifiko de regaviduloj. Nia maksimo estu KLAS- ne nacibatalo! Kaj paca povas esti klasbatalo. Se la

laboristoj de iu industrio strikus en la tuta mondo, ties mastroj devus cedi. Ni batalu por starigo de justa sociordo.... . "

La batalo kontraŭ la ,,materiaj fortoj" ĉi kaze kontraŭ la bolŝevismo, kiu el Moskvo sendadis siajn mesaĝojn, ambasadorojn kaj. . ordonojn tra la mondo kaj infektis eĉ multajn kredemulojn inter laboristaj esperantistoj — malgraŭ la fulmado de Stalin kaj aliaj sovetiaj eminentuloj (ekze la vidvino de Lenin mem Krupskaja ) kontraŭ esperanto, — forrabis multe da energio kaj tempo al Lanti. Tial en tiu malkvieta periodo la filozofo Lanti malaperis iom super la peza tasko certigi la pluekzistadon de SAT, ,,lia infano"—vidu suprajn specimenojn el lia insistado por la neceso de sennaciigo de la homspiritoj ! Li devis okupi sin pri la ĉiutagaj malhelpoj, kiuj dum longaj jaroj krucis la rektan vojon en la sino de la Asocio mem. Oni facile kredus, ke tiuokaze dronus la filozofo en la marĉo de la vulgara politikeca rezonado kaj polimikado.

Nu, la granda merito de Lanti kuŝas en tio, Ke nemam li ĉesigis la eduklaboron en senco de raciismo; sur tuta lia vivo vojo akompanas lin mondkoncepto firme ankrita, per spertoj alproprigita, kvankam tute ne dogmeca: ja laŭ li ,,ateistoj estas tre malmultaj" (p. 85 en ,,Vortoj"),ĉar .. eĉ en SAT troviĝas iuj, kiuj kultas kadavrojn. ,,(Tiu kulto) estas plej evidenta pruvo de religieco ĉe la kultantoj, laŭ ies asertoj. Ĉu ni sekve devus eksigi la kamaradojn el Sovetio, kiuj enbalzamigis la kadavron de Lenin kaj starigis por ĝi maŭzoleon?".... Li konkludas tiun artikolon jene: ,,Kiuj kredas, ke ili estas posedantoj de la tuta vero, tiuj ja ne povas edukiĝi. Edukiĝo ne povas

akordiĝi kun idea ŝtoniĝo. Kaj ni ne opiniu, ke nur en la eklezioj troviĝas kreduloj, t.e. homoj kun ŝtoniĝintaj ideoj. ."

Simile ni legas en ,,Leteroj" (p. 232, kvindek-sepa letero): ,,La kulto al kadavroj grandparte kaŭzis la pereon de la egipta civilizo. Estas tre notinda fakto ke la antikva Tebeo (hodiaua Luksor) konsistis ĉefe el funebraj monumentoj kies nombro, dimensio kaj lukso estas apenaŭ penseblaj. Kaj ĉirkaŭ la grandioza civito el mumioj vivaĉis la popolo en mizeraj kabanoj.... Homoj, kiuj ne liberigis sin el la kulto por kadavroj; homoj, kiuj ne kuraĝas malobei al malsaĝa tradicio, tiaj ne estas veraj revoluciuloj. Kiam oni mumiigis la kadavron de Lenin kaj konstruis por ĝi monumenton sur la Ruĝa Placo en Moskvo, tiam mi ne povis deteni min pensi, ke tio signifas la entombigon de 1' rusa revolucio. Hodiaŭ mi ĉagrene konstatas, ke mia tiama penso intuicia ne estis erara. .." Lia ŝato por Rabelezo kaj Voltero, mordantaj kritikistoj de sia epoko kaj de siaj samtempuloj, montras al ni, kies spirita heredanto estas Lanti, kies aserto ke la morala evoluo de 1' homaro ne egalpasas kun la rapida disvolviĝo de la teknikaj inventoj kaj materia komforto

rezultanta de ĝi, vidas ĉiutage en nia nuna vivo pruv-atestojn. Lia dubemo pri la progresoj de 1' venontaj homaj generacioj, eco kiu esprimiĝas en multaj el liaj skribaĵoj, tute ne estas bremso por lia socia aktiveco. Legu kion li skribis en ,,Vortoj" (p. 106) en la jaro 1930: ,,Kiu entreprenas vojaĝon, tiu tute prave povas dubi, ĉu li atingos la celon. Tamen ĉiutage homoj ekvojaĝas. Mi tute ne bezonas havi ,,fidon" kaj ,,kredon" por labori. La Kamaradoj kunfondintoj de SAT povus atesti, ke mi ĉiam estis la plej dubema el ĉiuj pri la vivkapablo de nia Asocio. Kaj tamen mi laboris. La eksperimento ŝajnis al mi interesa kaj inda je oferoj. Tial mi oferis al ĝi tempon,

energion kaj ceteron " Kiam eksplodis la Dua mondmilito, en septembro 1939, kaj ni devis ĉesigi nian por-esperantan, por-SAT-an laboron, nur esperante ke iun tagon la movado

renaskiĝos el la cindroj, tiam kaptis nin simila sento, kiel tiu, kiun Lanti vortigis jene

(en ,,Leteroj", p. 269): ,,La tuta mondo ja freneziĝas; sed vi konsideru, ke, se saĝa homo ial devus vivi en frenezulejo, tio ne signifas, ke li ankaŭ kondutu tie kiel frenezulo. Kaj por savi homon, kiu falis en puton, oni ne devas tien sin ĵeti." Oni povus diri, ke Lanti estas moderna pensulo, kiu akceptis kun malfermita spirito la ideojn kaj konceptojn de sia, — de nia — epoko, aplaŭdis Edison en sia junaĝo, kiam tiu scienculo progresigis per siaj inventoj la universalismon per la tekniko, kaj kiu aplaŭdis, pli maljuna, la teoriojn kaj esplorojn de Einstein, servantaj kiel bazo al novaj progresoj en fiziko kaj tekniko. Sed Lanti, kiel socialista filozofo, ĉerpis profunde ĉe la puto de la antikva saĝeco.

Li ligis en sia pensado la malnovan filozofian heredaĵon el la antikveco kun la ideoj, kiujn maturigis la moderna tempo kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kun siaj esperigaj konkeroj kaj siaj gravaj danĝeroj por la pluekzisto de la terloĝantaro. Kio laŭ mi konsistigas la plej grandan valoron en Lantia pensado, tio estas lia alt-intelekta kapablo prijuĝi fenomenojn kaj okazaĵojn laŭ nuntempa kriterio, plenhoneste, absolute sincere kaj sen kompromise, tamen ne puŝante for de si la rezonmanieron de la grandaj antikvaj kaj mezepokaj pensuloj. N. Bartelmes.