Racio ? intuicio ? indulgemo ?

126

LETERO TRIDEK DUA
Al Parizaj Gek-doj Surŝipe, de Marsejlo al Port-Said, oktobre 1936.
Miaopinie la P. K. ( I ) ne devas subskribi iun ajn deklaron, alvokon k. s., kiuj havas politikan karakteron. Mi ne komprenas, ke SAT-ano povas pri tio ŝanceliĝi. Tio ne signifas, ke la P. K. ne devas okaze pulblikigi alvokojn, deklarojn ktp. en Ia SAT-organoj. Sed tia publikigo ne signifas, ke la P. K. aprobas aŬ malaprobas ties enhavon. La respondecaj gvidantoj simple demandu sin: ĉu tiu organizo havas la karakteron de tiuj, al kiuj SAT laŬstatute devas helpi. Tamen, kiel apartaj individuoj, la P. K.-anoj rajtas en sia propra nomo havi politikan opinion k eldiri ĝin publike.
Vi certe komprenas, ke ni aludas al la " aperta " letero, kies tekston vi komunikis al mi. Kaj pri la enhavo de la letero mem mi diru tute malkaŝe, tamen konfidence, ke mi havas nek simpation, malpli admiron por Zinovjev k K-io: ĉiuj el ili estas mense pli malpli el la speco de Stalin; ili aplikus la samajn procedojn al ĉi tiu lasta, se ili gajnus en la fia ludo politika. Stalin estas malaminda, sed iel oni povas admiri lin pro lia lerto en la ludaĉo. Trocki k ceteruloj perdis, sed ĉiuj kun malpli da majsreco ludis la saman

127

ludon; por ili temas pri proporcio de fortoj; moralo en la homaj rilatoj estas " burĝa antaŬjuĝo ". Lenin mem kulpas, kiu rekomendis la ĉiarimedecon. Mi tre hontas, ke iam mi apartenis la bolŝevistan partion. Sed, fakte, mi ne konis ĝin. La legado de "Stalin" de Boris Suvarin instruis min k nun mi komprenas pli bone kelkajn aferojn, kiuj antaŬe ne estis al mi klaraj. Mi ja ricevis siatempe ekstrakton el " The M. G. " (I ) . Kun granda intereso mi legis ĝin k okaze transsendos al korespondanto. Kompreneble mi ĝojas konstati, ke iom post iom tio, kio estas al mi sunklara jam de du-tri jaroj, aperas tia ankaŬ al aliaj personoj. Mi ŝatus ekscii la nunan opinion de......... Kiam li sendis sian abonon por " Herezulo ", li skribis proksimume jenon: " Mi abonas, tial ke via opinio estas neniel malatentinda, sed mi devas averti vin, ke vian vidpunkton mi malaprobas... "
Kio ne estas al mi klara nun estas ĉi tio: mia hodiaŬa firma opinio, bazita sur observado de faktoj naskiĝis intuicie, okaze de mia vizito en Sovetio. Vi scias, ke jam en tiu epoko mi estis kritikata de pluraj K - doj (i. a. Revo) pro tio, ke mi raportis pesimiste pri Sovetio. Tamen mi ne diris tute malkaŝe, kion mi sentis; tiam mi ne povus argumenti kiel hodiaŬ, menciante faktojn; tamen mi jam estis tute konvinkita, ke la Oktobra Revolucio fiaskos. Jes ja, tiu konstato en la analizo super mia intelekto starigas filozofian problemon, kiun mi ne kapablas solvi. Eble neniu kapablas... Racio ? Intuicio ?...
... Jes, mi memoras pri la " malsimpatia ulo ". Sed li parolas same malsaĝe, kiel antaŬ jaroj, kiam li diras, ke oni devas " faligi " la tiranon el la Kremlo, por liberigi la sovetian popolon. La problemo ne estas tiel simpla. Mi jam diris komence, ke la viktimoj, kiel Zinovjev k. c., tute parencis mense al Stalin... Ĉio en la revolucia movado estas rekonstruenda ĉe la bazo mem; novajn vojojn oni devas ektrovi k sekvi. Tion mi nun diras ankoraŬ intuicie; necesus

128

dika volumo por racie surbazigi mian konvinkon. Mi memoras tamen, ke en la konkludo de mia raporto pri Sovetio, publikigita antaŬ 14 jaroj, mi diris, ke por ordigi k savi la homaron, du aferoj ŝajnas al mi alcelendaj: internacia mono k internacia lingvo. HodiaŬ mi uzus la terminon sennacieca. La liberala kapitalismo kvazaŬ kolapsas; tio estas fakto, sed la socio ne povas tamen trovi resaniĝon en burokrata ŝtatsocialismo, aŬ ŝtatkapitalismo. Oni devas trovi socisistemon, kiu ebligus individuan iniciativon, ĝuadon de la planedaj riĉaĵoj k kiu tamen malebligus la ekspluatadon de homo super alia homo.
Mi skribas ĉi tion, kiam la " Tlgre " preterveturas Korsikon. La ĉielo estas nube kovrita k ankaŬ kelkaj montoj de la insulo estas kronitaj per nuboj. Ĉe la vido al tiu sovaĝa mondparteto, en la cerbon venas la nomo Napoleono. Kaj mi ne povas forteni min de la penso, ke estas bedaŬrinde, ke li fiaskis en la entrepreno unuigi EŬropon. Tamen ĝi devas unuiĝi. La internacia laborista movado estas nur embrio sen ia efika vivo. Kiu unuigos EŬropon ? Ne estas Britio, kies politiko daŬre klopodas male malhelpi tian unuiĝon k eĉ ne volas toleri, ke iu ajn nacio sur la kontinento havu hegemonion. Se oni priatentas la fakton, ke Germanio, kun 75 miliona popolo en la centro de EŬropo, kun sia organiz-kapablo, kun sia altgrade malvolviĝinta tekniko, reakiris grandan militan potencon, ŝajnas al mi, ke estus tute reakcie kontraŬstari al eventuala provo unuigi EŬropon fare de Germanio. Ĉu vi legis atente la paroladon de Hitler en Nuremberg ? Estas en ĝi tre atentindaj diroj; ekzemple, pri la malapero de la 16 " Landtags " de la 16 naciaj flagoj de la 16 tradicioj ktp. Fakte necesis la alveno de Hitler por finunuigi Germanion. Je tiu vidpunkto Hitler agas en la direkto de la historia procezo, dum la bolŝevistoj kun sia agitado por la sendependeco de Korsikoj Bretonio ktp. Iudas reakcian rolon.
La fakto, ke Hitler devigas elementojn el ĉiuj klasoj kunvivi k manlabori en la t. n. Iaborkampoj helpas al forigo de I' kasteca menso, kiu karakterizis la oficiraron k junkraron...

129

Kial mi faras tiajn rimarkojn ? Ne kredu, ke estas pro simpatio al la naciisto Hitler. Ne ! Sed mi volas prijuĝi aferojn laŬ konkreta maniero. Kaj la faktoj estas jenaj: En Sovetio regas ruĝa faŝismo; en Germanio, bruna; en Italio, nigra...... Nu, ĉu iun ni subtenu prefere aliun ?.......
Mi facile komprenas, ke Sid..., post la sperto, kiun li antaŬnelonge faris, tamen kuraĝas skribi al mi k deziras denove interrilati per esp-o. Tia fidelo al nia lingvo memorigas min pri iu diro de Demidjuk ĉe la kongreso en Lajpzig. Vi scias, ke li mem devis kritiki mian gvidadon, sed ne faris tion tiel forte kiel Drezen. Post la batalo k ilia malvenko mi havis la okazon interparoli duope, intime kun Demidjuk. Mi diris al li mian miron, ke ili fariĝis konsentemaj ĉe la fino de la kongreso k responde li diris kun tono, kiu impresis min: " Nu, vian politikan linion ni devas ja kontraŬbatali; sed ni ne povas fari tion tre akre, tial ke en la fundo de nia koro ni estas unue esp-istoj "... Eĉ Drezen... Mi sentis, ke Demidjuk parolis sincere k pli poste mi komprenis pli bone ol antaŬe la signifon de tio, kion esprimis Zamenhof per sia " interna ideo ". Kiam oni konas la situacion en Sovetio, oni povas esti indulga eĉ al Drezen. Kompreneble mi ne admiras liajn farojn, nek tiujn de Demidjuk, Nekrasov k. c. Mi admiras Krijukov (1), kiu kuraĝis eldiri sian opinion k dankas simpatie al tiuj, kiuj kuraĝis... silenti. Sed la ekster sovetiaj bolŝevistoj povus agi iom honeste, eĉ ne havante animon de heroo. La sinteno de iaj Kibl, Bubu, Janere (neniam forgesu, ke tiu ĉi lasta fotis dokumenton, kiun ni metis dispone al la Kontrol-Komitato, k sendis la foton al Moskvo; ne forgesuneniam, ke li k Berje subskribis prihonoran deklaron, ke ili traktos plej konfidence la dokumentojn, kiujn ni liveris al ili) k. c. estis vere fia, tial ke ili ne bezonis timi kiel niaj kompatindaj K-doj el Sovetio.
Tre grava estas la informo pri U.E.A. Fakte la verko de Hodler estas detruita... Kaj SAT devus fariĝi la natura here-

(1) Sed pri la sorto de tiu kuraĝa K-do neniu povis ĝis nun ekscii, ĉu li estas en malliberejo aŬ mortpafita.

130

danto de la Hodleraĵo. Mi kredas, ke estas eble kun iom da takto k persisto varbi al SAT inter la malnovaj U.E.A.-anoj. Kompreneble tiuj, kiuj ludis elstaran rolon, ne aliĝos, tial ke ili ne estas sufiĉe modestaj por resti simplaj anoj en SAT dum kelkaj jaroj... U.E.A. pereis pro fuŝgvidado k ambiciemo de uloj. Ĝia starpunkto ankaŬ ne estis tute ekvilibra: ne eblis akordigi la Zamenhofan esp-ismon kun plena neŬtralo. Se Hodler vivus, eble li SAT-aniĝus !
La raporto de Atli en " L'Ceuvre " estas senvalora. Mi atentigas vin pri la nefidinda enhavo de tiu ĵurnalo; nur Lafuŝardjer (I ) eldiras ion saĝan en tiu gazetaĉo. En " La Revolution Proletarienne " Luzon daŬre baraktas en kontraŬdiroj, kiam temas pri naciismo, imperiismo k. s. Ekzemple, parolante pri Etiopio, li diras, ke eĉ militajn sankciojn oni devus apliki al Italio. Nu, bone, sed kial kritiki registaron, kiu pligrandigas militbugeton ?
Entute sur la ŝipo estas 9 pasaĝeroj. Ni ĉiuj manĝas en la sama ĉambro kun la kapitano. Nur mi iras ĝis Japanio; la aliaj pasaĝeroj elŝipiĝos en Singapur. Mi gratulas al mi ke mi elektis tian varoŝipon; estas nur unu klaso k mi havas fakte ĉambron, ne kajuton. Plie, la ŝipo haltas pli longe en havenoj, ol faras pasaĝerŝipoj k tio ebligos al mi viziti urbojn survoje. La manĝaĵo estas laŬ la skandinava maniero, abunda k sufiĉe bongusta. Kvankam tiu kompanio estas norvega, tamen la ŝipo estis konstruita en Francio ĉe la konstruejo Normandie k nur per la angla lingvo mi povas iomete interkompreniĝi kun norvegaj maristoj !...

(1) La Fouchardire. - (Kompil.)