Kvankam mia gambo doloras, mi partoprenis en nia dancleciono. De mia hejmo mi iris per mia aŭto al la luita aŭtoparko proksime de fervoja stacio Higaŝi-Ŭaŝinomija. De la aŭtoparko mi piede iris al la stcio. Tiam mi ne sentis doloron. Tie mi prenis la trajnon ĝis  Omiya stacio. Feliĉe mi povis trovi vakantan seĝon en la trajno. De Omiya stacio al nia danclernejo ordinare mi bezonis ĉirkaŭ 20 minutojn, sed hodiaŭ pli ol 30 minutojn, cxar mi survoje ofte haltis por masaĝi mian maldekstran femuro

Dum la leciono mi ofte ripozis ekster la grupo, permesite de la instruisto. Tial mi povis sendolore piediri la revenan vojon al Omiya stacio. Reveninte hejmen, mi sentis neniun doloron tre feliĉe. Ĉu fizika ekzerco modera estas bona por la sano?