| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
La ideo agi iel kontraŭ tiuj opini-aĝiotantoj, kiuj uzas siajn (interretajn) publikaĵojn kiel simplan borzon por manipuladi, naskiĝis post iu artikolo aperigita en la Libera Folio. Laŭ La Manipulanto ankaŭ en Esperantujo devas funkcii iu publika forumo, kie oni povas protekti sin mem kontraŭ opinioruboj aperantaj en diversaj publikaĵoj.
La Manipulanto revas pri tiu E-movado, kie iĝas iaspece institucia en la strukturo de publika E-opinio la postulo pri minimuma etiko por gardi la honestecon de ĉiu homo, en nia kazo de ĉiu esperantisto. Laŭ La Manipulanto, la rajto pri honesteco ja estas io tre grava - se ne la plej - el inter la homaj rajtoj. Bedaŭrinde en la e-komunumo (estu ĝi ia ajn) ankoraŭ funkcias preskaŭ neniaj metodoj por sin kontroli kaj sin gardi - rilate la homajn rajtojn (gardi honestecon) eĉ malpli.
La Manipulanto ankoraŭ estas t.n. opini-blogo apogata de ESENCOJ (la informkolekta retejo de Hungaria Esperanto-Asocio - HEA). Kvankam la iniciato ankoraŭ havas nur unu kunlaboranton (nome László Szőke), ĝi revas pri pli multe da kunverkantoj, kunagantoj kontraŭ manipulado.
La Manipulanto kredas ke ĉiu publika ago havas respondeculon, kaj ĉiu aganto respondecas pri siaj agoj antaŭ la komunumo, kie ŝi/li agas. La Manipulanto same kredas, ke ĉiu komunumo havas rajton gardi sin kontraŭ la misagoj de siaj anoj, ankaŭ se tiuj (etikaj) grupreguloj troviĝas skribitaj en neniu leĝo.
La Manipulanto revas akiri ankaŭ la apogon de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) por atingi la celon: plimaturigi la publikan E-opinion kaj ĝiajn strukturojn.
La Manipulanto
interrete baldaŭ
P.S.: Ĉu vi konsentas? Apogu nin, sciigu ankaŭ viajn konatojn pri tiu ĉi iniciato!
Send a message
Search for members