Ladislao Published on August 11, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
La Manipulanto - forumo kontraŭ la manipulado de publika E-opinio
Posted on December 8, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
La redaktoro de Libera Folio ploras verdajn larmojn
Posted on December 4, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio
Posted on December 3rd, 2008
8 comments (latest 11 months ago)
Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?
Posted on August 14, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo
Posted on August 3rd, 2008
24 comments (latest 14 months ago)
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 19 months ago)
Intervjuo kun Leonard Orban - jam legeblas ĉe Esencoj kaj Libera Folio
Posted on March 17, 2008
4 comments (latest 18 months ago)

Keyword tags

HEA
ESENCOJ
UEA
Universala Kongreso
Roterdamo
UK 93

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 751 times

ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008

Monday August 11, 2008 at 08:45PM

Ĉi-tiu artikolo aperis en la retpaĝo ESENCOJ. Mi tial publikigis ankaŭ ĉi-tie, ĉar iusence resumas la kritikon kaj la komentojn alvenintajn ĉe Ipernity. La komuna aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas la Redakcio de ESENCOJ.

[Redakcio] S-ro Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio reagis al iu blogafiŝo, kie la aŭtoro kritikis la ĉi-jaran kongreson, pli precize ĝiajn organizajn cirkonstancojn. László SZŐKE, ankaŭ redaktoro de ESENCOJ, en lia persona blogo ĉe Ipernity publikigis opinion rilate la misaĵojn dum la Universala Kongreso el Roterdamo.

Interalie, Szőke kritikis la indiferentecon de organizantoj: Eble kiel ĵurnalisto mi estas pli sentema ol kutimas je la indiferenteco, tamen, dum miaj tri tagoj dumkongresaj tio estis la plej ofta kaj ofenda sento, kion mi kolektis rilate la (re)agojn de organizantoj. Atenton ne nur tiuj devas ricevi, kiuj "jam estas pli famaj aŭ konataj" en E-movado aŭ en la internaj rondoj de UEA. Eĉ, novaj aliĝintoj same, se ne pli gravas ol la testitaj kaj ĉiotolerantaj kongresanoj. Tiu sinteno de indiferenteco estis la plej ĉagreniga cirkonstanco en la UK 2008 en Roterdamo - almenaŭ por mi, kompreneble -- finiĝas la kritiko.

La prezidanto unue dankis la kritikon agnoskante ankaŭ tion, ke samkiel al la aŭtoro de kritikoj, UK 2008 ankaŭ al li estis la unua kongreso post lia enposteniĝo, kaj ke ne ĉio estis perfekta: nia skipo certe devas multon ankoraŭ lerni; koran dankon pro la atentigoj -- li aldonis. La prezidanto komentis ankaŭ la komentojn aldonitajn al la kritika opinio; laŭ li, ŝajne temas pri iasenca maturiĝo de esperantistoj -- de ipernity-anoj --, ĉar antaŭ kelkaj jaroj se oni legintus similan artikolon ie ajn, la reagoj estus abundintaj je t.n. senutilaj "solvo"-proponoj.

Nun evidente la komentantoj diras ion nur se ili certas, ke ĝi estos utila en la praktiko. Eble ni tamen havos iom da kunflikaj solvetoj por estontaj kongresoj -- tio estas mia modesta deziro, kaj al tiu celo mi ŝatus pli da konstruaj sugestoj -- finas sian komenton s-ro Dasgupta.

La redakcio de ESENCOJ pritraktis ankaŭ la opinion de sia redaktoro. La ĉefa demando kiu leviĝis dum la diskuto estis: ĉu ne troigis László SZŐKE en lia persona blogo? Siavice, la redaktoro de ESENCOJ tiel klarigis lian agon: Mi neniel kritikis la enhavon mem de la kongreso, eĉ, tia konduto estus tute erara, ĉar persone mi partoprenis nur kelkajn programerojn dum UK, do ĝenerale mi ne rajtas kritiki. Mi vortumis negativan opinion nur pri la sinteno de organizantoj, pri ilia indiferenteco rilate la novajn partoprenantojn-kongresanojn. Tie ne temas pri mia ebla valoro/malvaloro persona ene de Esperantujo, sed mi certas: se mi estus kaŝinta, ke mi estas ankaŭ esperantisto, ne nur ĵurnalisto, tiam -- ŝajne -- la atento ricevita de organizantoj estus pli altkvalita. Se tiel (mal)atentas UEA la novajn aliĝintojn/anojn (havu ili ian ajn sperton aŭ fakon), do, tio estus tute misa sinteno.

3 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Eble Loka Kongresa Komitato (?) pli influas la praktikon de informado dum UK, ol la Probal Dasgupta aŭ iu ajn, iam-ajna prezidanto de UEA, ĉu jes? - Mi havas la impreson (sen kompetento), ke inter UEA kaj LEAoj devus esti prefere konstanta kunlaboro, UK (mi supozas) tempe ne sufiĉas por profundaj kaj konkretaj traktadoj. Aliflanke, mi imagas, ke kaj ĉe UEA kaj ĉe LEAoj mankas tempo kaj laborforto por tia konstanteco. Do mi mem estus senkonsila, mi deziras sukceson al ĉiu organizanto, ĉe ĉiu nivelo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 14 months ago.
Mirna Marino says:
Kara mi:

Jes, mi agordas kun viaj sentoj! Tiu estis mia unua internacia kongreso kaj se vi, kiel Euxropano, sentis tion, imagu min kiel 3-a mondanino, sudamerikanino. Ne cxiuj esperantistoj havas la saman pezon kaj la saman mezuron en la movado - sendepende de iliaj e-konoj aux movadaj voloj - jen cxio. Tamen Probal nur estas la prezidanto de UEA kaj eble li mem iam sentis tion (eble...). kion fari? Pensi pri iu movado for de Euxropo! Mi eble cxeestos en Kubo, nur cxar la kongreso estos en Kubo. Kiam gxi estos en sudameriko aux azio mi eble cxeestos ankaux...
Euxropo estas bona loko por turismado, nur tio.

Kore via, Mirna Marino
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Korektita :-)
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...