Vizitoj de Esperanto 2.0 TV De kiam mi disendis en diversaj retlistoj la anoncon pri Esperanto 2.0 TV, ĝi havas pli ol 100 vizitantojn tage - ŝajne pro kuriozaĵo de novaĵo. En la aplikaĵo mem tio bonas, ke preskaŭ de ĉiu retejo mi povas aldoni filmojn, preskaŭ en ĉiuj formatoj sen multe da prilaboro. La servilo, de kie oni povas spekti la videokanalon ankoraŭ permesas dissendi nur 100 + 100 filmojn.

La programistoj de aplikaĵo promesas, ke post kelkaj semajnoj aperos ankaŭ la ebleco fari ene de kanalo dosierujojn pri diversaj temoj, do, tiam spektantoj rekte povos alklaki al tiu rubriko, pri kio li/ŝi interesiĝas.

Alvenis al mi kritikoj pri la kvalito de propraj filmoj - kameraista prilaboro ktp. -, do, mi devas anonci, ke tial nomiĝas la kanalo mem 2.0 TV, ĉar tie vi ne trovos nur teknike profesiajn raportojn/filmojn, sed ankaŭ amatorajn, eĉ, nia celo estas kolekti kiel eble plej multe da filmoj de esperantistoj mem. Kaj, por klarigi por ĉiam: ni ne volas iĝi Ĝangalo 2.0 aŭ ITV 2.0! Ni konkuras nek kun CNN, nek kun BBC.

Mi, kiel inicianto de reta televido, pli precize reta dissendo de filmoj en Esperanto volas uzi la eblecojn de tn. 2.0-aj interretaj aplikaĵoj konsciante pri miaj/niaj povoj. Kritiku mian agadon senhezite, sed ne postulu de mi nerealigeblon: Esperanto 2.0 TV estas tio, kio enestas ankaŭ en ĝia nomo - ebleco spekti filmojn unuloke, videomaterialojn en kaj pri Esperanto.

Se vi konsentas kun niaj celoj, helpu nin por igi kiel eble plej bona la enhavon. Helpu nin diskonigi la retadreson de aplikaĵo, kaj sendu al mi ligilojn de filmoj trovitajn ĉie ajn en la reto. Dankojn!

---

 

Simbolo/marko de Esperanto 2.0 TV. Vi povas viziti la dissendaĵojn de Esperanto 2.0 TV ĉe la retadreso de http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv. Vi povas uzi ankaŭ la aplikaĵon de Ustream.tv, kies retadreso estas http://www.ustream.tv/channel/dissendoj-de-esperanto-20-tv.