Ladislao Published on March 13, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 19 months ago)
Intervjuo kun Leonard Orban - jam legeblas ĉe Esencoj kaj Libera Folio
Posted on March 17, 2008
4 comments (latest 19 months ago)
Esperanto 2.0 TV - ĉio en unu retkanalo?
Posted on March 15, 2008
Invito al IRIS Festivalo - julio 2008, Hungario
7 comments (latest 19 months ago)
Pri ĵurnalismo kaj e-movado
Posted on March 10, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Esperanto en reklamo de McDonald's
Posted on March 5, 2008
3 comments (latest 20 months ago)
Demandoj duonpersonaj
Posted on February 9, 2008
24 comments (latest 16 months ago)
Esperantistoj-denaskuloj
Posted on February 4, 2008
6 comments (latest 21 months ago)

Keyword tags

Hungaria Esperanto-Asocio
HEA
Hungario
IRIS
Esperanto 2.0 TV
Inter-Regiona Internacia Semajno
Magyarországi Eszperantó Szövetség
MESZ

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 135 times

Invito al IRIS Festivalo - julio 2008, Hungario

Thursday March 13, 2008 at 10:50AM
2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008

En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.

Partoprenkotizo: po 5000 Ft (ĉ. 19 eŭroj) tage, kiu inkludas la kostojn de tranoktado kaj manĝado, respektive tiun de multaj programeroj. Ni ofertas ankaŭ al vi eĉ la senpagan partoprenon kun senpagaj manĝoj kaj tranoktado eble eĉ por ĉiuj 7 tagoj, sed eblas partopreni ankaŭ nur kelkajn tagojn. Se vi aktivos en la Festivalo kiel kunlaboranto aŭ helpanto, ni ofertas rabaton en 3 kategorioj:

1. Helpeganto: al tiu, kiu efektive ĝisfine partoprenas la organizadon kaj aranĝadon, ni donas rabaton de 100%-oj.
2. Helpanto: tiu, kiu povas helpi nur en kelkaj programeroj ĝuas rabaton de 50%-oj.
3. Helpetanto: tiu, kiu helpas nur en unusola programero, ricevas rabaton de 25%-oj.

Alia kondiĉo por ricevi la rabaton estas aliĝi kiel eble plej frue! Ankaŭ se vi ne povas aktivi kiel helpanto, vi povas ĝui aparte prezentatajn favoraĵojn, se vi aliĝos kaj registriĝos ĝis la 30-a de aprilo 2008!

Registri vin vi povas sur la hejmpaĝo http://iris.eszperanto.info. Klakante al la ligilo 'IRIS tagaj programeroj' (dekstre supre) vi povas vidi la ankaŭ la planatajn programerojn. Se vi havas ajnan demandon aŭ se vi fiaskis ĉe la registriĝo, ni helpas pere de la retadresoj mesz@eszperanto.info kaj esperantohea@t-online.hu.

Se vi volas esti daǔre informata kaj/aŭ ankaŭ vi volas partopreni la ĉiutagan, reciprokan informadon vi povas aliĝi al junulara info@heszperanto.hu aǔ al la plenkreskula eszperanto@googlegroups.com korespondlistoj.

Rigardu la filmon pri la pasintjara IRIS-Festivalo (kun aliaj filmoj de Esperanto 2.0 TV) ĉe la retadreso: http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv/
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Amike,
Ladislao SZŐKE - oficejestro de HEA
en la nomo de organizantoj

--
ESENCOJ -
http://esencoj.info, http://hungario.hu/esencoj
LIBROSERVO RETA - http://libroservo.esencoj.info
Esperanto 2.0 - http://esperanto2.info
Hungaria Esperanto-Asocio - http://eszperanto.info

7 Comments / add your comment?

Tereza Kapista says:
Mi gxojis vidante la invitilon cxar mi memoras kiel bele kaj utile mi pasigis la IRISZ semajnon, en lasta jaro. Do, mi proponas al cxiuj partopreni, vi certe gxuos la diversajn programojn kaj tiopn ke vi povas mem partopreni en multaj aktivadoj. ALIGXU Saluton al organizontoj Tereza Kapista
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi dankas pro chi tiuj utilaj informoj...se mi sukcesos liberigi min en tiuj tagoj, mi volonte partoprenos! Roberto
Posted 20 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
La organizantoj plilongigis la rabatricevan aliĝdaton. Aliĝu!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 19 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Kara Ladislao, cxu vi ricevis mian demandon pri la dua numero de Beletra Almanako?
cxu oni vendas en la strato Kenyérmező Latinan Antologion?

amike

Blazio
Posted 19 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Kara Blazio,
laŭ miaj scioj, ankoraŭ ne vendiĝas la dua numero de Beletra Almanako; kun la eldonisto mi interkonsentis pri tio, ke li sciigos kun mi la daton de apero, kaj poste alsendos al ni la menditajn numerojn. Pri Latina Antologio: mi devus mendi ilin ĉe UEA-libroservo.
Amike,
Ladislao
Posted 19 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon pro la informo. Prefere mendu mi, rekte, cxu jes?

Blazio
Posted 19 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Jes, mi tiel faros!
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...