Ladislao Published on December 8, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
Kalkuli la manipulmontran ciferon de iu artikolo/teksto
Posted on December 9, 2008
12 comments (latest 9 months ago)
La Manipulanto - forumo kontraŭ la manipulado de publika E-opinio
4 comments (latest 9 months ago)
La redaktoro de Libera Folio ploras verdajn larmojn
Posted on December 4, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio
Posted on December 3rd, 2008
8 comments (latest 11 months ago)
Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?
Posted on August 14, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008
Posted on August 11, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo
Posted on August 3rd, 2008
24 comments (latest 14 months ago)
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 19 months ago)

Keyword tags

manipulado
forumo
La Manipulanto
publika E-opinio

Member tags

Ladislao

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 440 times

La Manipulanto - forumo kontraŭ la manipulado de publika E-opinio

Monday December 8, 2008 at 09:35AM

La ideo agi iel kontraŭ tiuj opini-aĝiotantoj, kiuj uzas siajn (interretajn) publikaĵojn kiel simplan borzon por manipuladi, naskiĝis post iu artikolo aperigita en la Libera Folio. Laŭ La Manipulanto ankaŭ en Esperantujo devas funkcii iu publika forumo, kie oni povas protekti sin mem kontraŭ opinioruboj aperantaj en diversaj publikaĵoj.

La Manipulanto revas pri tiu E-movado, kie iĝas iaspece institucia en la strukturo de publika E-opinio la postulo pri minimuma etiko por gardi la honestecon de ĉiu homo, en nia kazo de ĉiu esperantisto. Laŭ La Manipulanto, la rajto pri honesteco ja estas io tre grava - se ne la plej - el inter la homaj rajtoj. Bedaŭrinde en la e-komunumo (estu ĝi ia ajn) ankoraŭ funkcias preskaŭ neniaj metodoj por sin kontroli kaj sin gardi - rilate la homajn rajtojn (gardi honestecon) eĉ malpli.

La Manipulanto ankoraŭ estas t.n. opini-blogo apogata de ESENCOJ (la informkolekta retejo de Hungaria Esperanto-Asocio - HEA). Kvankam la iniciato ankoraŭ havas nur unu kunlaboranton (nome László Szőke), ĝi revas pri pli multe da kunverkantoj, kunagantoj kontraŭ manipulado.

La Manipulanto kredas ke ĉiu publika ago havas respondeculon, kaj ĉiu aganto respondecas pri siaj agoj antaŭ la komunumo, kie ŝi/li agas. La Manipulanto same kredas, ke ĉiu komunumo havas rajton gardi sin kontraŭ la misagoj de siaj anoj, ankaŭ se tiuj (etikaj) grupreguloj troviĝas skribitaj en neniu leĝo.

La Manipulanto revas akiri ankaŭ la apogon de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) por atingi la celon: plimaturigi la publikan E-opinion kaj ĝiajn strukturojn.

La Manipulanto
interrete baldaŭ

P.S.: Ĉu vi konsentas? Apogu nin, sciigu ankaŭ viajn konatojn pri tiu ĉi iniciato!

4 Comments / add your comment?

Dr. Molnár Lajos says:
Kara Ladislao!
Kiam - kiel juna gimnaziano - mi decidis fariĝi kuracisto, mi forte kredis, ke ĉiuj kuracistoj estas humanistoj. Kiam mi transprenis mian kuracistan diplomon, mi devis konvinkiĝi, ke ankaŭ inter la kuracistoj estas fihomoj...
Analogie: ankaŭ inter la esperantistoj estas tute diversaj homoj, - eĉ manipulistoj...
Oni devas iri antaŭen kaj ne zorgi pri ili.
Multsalute
Ludoviko
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Fakte mi ne tre bone komprenas vian artikolon, nek kion vi celas?

Eble mi pli bone komprenos kiam ekzistos la retejo.

Ĝis nun, mi havas impreson ke la manipuladon faras tiuj, kiuj vendas al ni la sonĝon ke morgaŭ ĉiuj interkomunikos efike libere kaj egalrajte per la angla lingvo...

Aŭ, ekzemple la riĉegaj amikoj de nia franca prezidento... KTP ktp...
.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Kiu el la antaŭaj francaj prezidantoj havis malriĉajn amikojn? Eble Mitterand?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Kiu el prezidentoj tutmonde havas malriĉajn amikojn? Kaj se jes, ili ne longe malriĉos.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...