Ladislao Published on December 3rd, 2008
by Ladislao

Ladislao's blog

Browse posts
Kalkuli la manipulmontran ciferon de iu artikolo/teksto
Posted on December 9, 2008
12 comments (latest 9 months ago)
La Manipulanto - forumo kontraŭ la manipulado de publika E-opinio
Posted on December 8, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
La redaktoro de Libera Folio ploras verdajn larmojn
Posted on December 4, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio
8 comments (latest 11 months ago)
Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?
Posted on August 14, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008
Posted on August 11, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo
Posted on August 3rd, 2008
24 comments (latest 14 months ago)
Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto
Posted on April 21, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Nova aplikaĵo por videokonferencoj
Posted on April 7, 2008
9 comments (latest 19 months ago)

Member tags

Ladislao

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 657 times

Reago de HEA al la artikolo aperinta en Libera Folio

Wednesday December 3rd, 2008 at 12:57AM

Senpruva kvalifikado estas falsaĵo

Redaktante tiun ĉi reagon en la nomo de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) responde al la redakcia artikolo aperinta en Libera Folio (LF) – Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion, la 24an de novembro 2008 (1) –, ni reale sidis inter duboj: ĉu klerigi la aŭtoron pri etiko, ĉu lasi la tuton aŭ defendi nin kontraŭ la fontomankaj akuzoj kaj unuflankaj malicaĵoj, eble reataki? (2) Fine ni decidis resti ĉe la faktoj argumentante kiel eble plej logike kaj klare.

Kvankam tie kaj ĉi tie ni ne povos preterlasi personajn aludojn, ni intencas prezenti finfine la konsideron de HEA rilate al la vera fono de la problemoj en la E-movado en Hungario. Kaj asertas neniu, ke la artikolo de LF ne enhavus malmultajn spuradajn ver-eretojn, sed ĝia plej grava manko estas la supraĵeco, preteratento de la kontrolita bazo, ĉar estas tro simple-facile nigrigi aŭ blankigi la aferojn...

"La lasta sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio iĝis seksgvatejo (3)"

Surstrata klaĉado. Precipe tiel en pasinta tempo. Fakte ĝi iĝos pordistejo de iu baldaŭa motelo aŭ hotelo, kies proprietulo aĉetis la tutan domegon apud kies enirejo troviĝis ankaŭ la luita „librovendeja truo”. El la citita aserto pravas nur tiom, ke la sama posedanto (ne la firmao aĉetinta la lurajton!) havas interesojn ankaŭ en la apuda seksgapejo. Aliflanke, la loka aŭtonomio triobligis la luprezon, do HEA devis pagi por tiu truo tiom (en la lastaj tri monatoj), kiom valoras iu duoble pli granda ejo en la sama distrikto en Budapeŝto.

Estas okulplaĉe legi, ke la stato de iu oficejo fidinde indikas la prestiĝon kaj financojn de iu organizo, sed en nia kazo la ĝisnuna oficejo en la strato Kenyérmező neniel estis luksa kaj neniel estis taŭga por protokolaj celoj, nek taŭga por organizi tie lingvokursojn aŭ kunvenon por komisionoj. Kaj, ĉu ekzistas regulo, laŭ kiu devas troviĝi la landa oficejo tie, kie la organizaĵo estas registrita laŭjure? La vera demando pri la sidejo de HEA estas: kiajn taskojn ĝi havu?

Rilate la situacion de posedaĵoj de la asocio: la menciita estraro kritikita ekfunkciis en 2006 (kaj la nova elektiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj), kiamaniere povas oni kulpigi la nunajn estraranojn pri la antaŭjaraj administradoj? (4) Por aperigi la kalumnian artikolon oni devis do eluzi tiujn kelkajn tagojn, kiam la malnova estraro jam ne funkciis, kaj la nova ĵus ekfunkciis.

(Sur)paperaj membroj

Ŝajne Libera Folio malkovris la demandon fundamentan: ĉu ovo aŭ kokido ekzistis la unua? Ni ne scias el kiuj fontoj, sed LF asertas ke „mankas spuroj de la mil-membra aktivado”, aliloke ĝi eldiras, ke la „freŝe fonditaj fondaĵoj” ne agadas. Sed la fondado jam en si mem ĉu ne estas agado, eble la unua, la plej grava paŝo? Ĉu laŭ LF eĉ ne ekzistas tiuj personoj, kiuj estas fondintoj de la novaj fondaĵoj kaj societoj? Laŭ hungara tribunalo ili ja estis kaj estas realaj, alikaze ili ne estus registritaj oficiale, kaj troveblaj en la publika datenbazo (5) de funkciantaj organizoj.

Ni staras nekompreneme antaŭ la postuloj prezenti la nomliston de HEA-membroj por konvinki iun ajn pri ilia ekzisto. Ĉu ni reiris en iun epokon? Ni komprenas, ke iuj dubas pri ĉio, sed plenan nomliston ili ricevos neniam – nek LF –, ĉar ni devas procedi laŭ la leĝo pri datenprotektado. Postuli la personajn indikojn de niaj membroj estas senesence kaj neplenumeble, diskonigi ilin estus kontraŭleĝe nepre en ĉiuj landoj de Eŭropo.

Fantomaj membroj ĉe Libera Folio

Kvankam Libera Folio fieras pri ĝia multcento da membroj, maleblas koni la certan nombron de aliĝintoj. Ni testis ankaŭ tion, ke unu persono povas registriĝi multfoje ĉe LF: ŝi/li devas havi nur pli da retadresoj.
Ni petis de la redakcio la liston de registritaj uzantoj (nomo, retadreso, IP-adreso) por ekkoni la nekontesteblan nombron de LF-anoj, sed ni ricevis nenian liston ĝis hodiaŭ, kvankam ni atendas de unu semajno la pruvon. La certa listo de realaj membroj restas plu en mistero...
(
pseŭdonovaĵo)

La membraro aktuale estas pli alta ol 1300 personoj, kaj ekzistas pli da organizaĵoj ol menciite; grava plimulto de tiuj organizaĵoj estas elstare publikinteresaj, do ili devas multe pli strikte raporti pri sia agado ol ekzemple simplaj firmaoj. Ni mencias krome, ke fondaĵoj ne estas membroorganizaĵoj de HEA.

Eble alifoje ni povos paroli detale pri la servoj de HEA (kaj ĝiaj organizoj) al siaj membroj. Nun ni prenu nur la abonantaron de la t.n. poŝtelefona E-grupo/reto. Tiun servon ĝuas pli ol 600 personoj, kiuj devas havi ian konekson kun Esperanto (ekz. familianoj), alikaze ili ne povus aliĝi al tiu grupo. La membroj ricevas senpage aŭ altrabate telefonilon, kaj ili povas telefoni inter si senpage, ekstergrupen laŭ signife pli malaltaj tarifoj ol kutime. (Tiun saman povus fari iu ajn laŭ speciala kontrakto kun la poŝtelefonaj firmaoj en la koncerna lando!)

Por kvietigi la nekredantojn, ekzistas du vojoj: aliĝi al la Hungaria Esperanto-Asocio kaj trankviligi sin ene de organizaj strukturoj, aŭ kalkuli laŭ nerektaj fontoj. Al tiuj, kiuj dubas pri la nombro de aktivaj esperantistoj en Hungario, nu, tiuj unue devas konsideri fakto la nombron de listanoj sur la retlistoj grandaj (eszperantoforum ĉe Google Group – listo de HEA, kaj esp-en-hung ĉe Yahoo! Groups – listo de László Szilvási). La unua listo havas 554 membrojn (6), la dua 478. Eĉ se triono el inter la listanoj membras en ambaŭ listoj, ni povas paroli pri ĉ. 700 pli-malpli aktivaj esperantistoj.

El statistikoj (7) koneblas, ke en 2008 la nombro de hungaroj, kiuj uzas interreton estas 40-procentoj de la loĝantaro; eĉ se tiu proporcio ĉe esperantistoj estas 60-procenta (konsiderante esperantistojn pli akceptemaj je interreto ol kutime), ni jam povas kalkuli pri pli ol 1000 esperantistoj aktivaj. Kaj ni ne kunhelpu al la virtuala mondo ataki la realan mondon: tre granda parto ekzistas ekster la ekranoj, kaj tiuj – precipe maljunuloj – forgesitaj de la komputilmoguloj agas, kunvenas en siaj kluboj por altaj idealoj.

Reen al (sur)paperaj membroj – la nuna strukturo de HEA plie similas al t.n. konsorcio de diversaj organizaĵoj fonditaj ne nepre por servi ekskluzive Esperanton, sed ili ĉiuj senescepte konsentas pri la uzado de Esperanto por atingi siajn celojn. Do la membroj de aliĝintaj societoj – kvankam ili utiligas Esperanton – ne estas devige ankaŭ bonaj lingvoparolantoj, nek individuaj membroj de HEA; pri ili dispozicias la statuto de la Asocio.

Laŭ la Jarlibro 2008, UEA – administrate pere de la ĉefdelegito, ankaŭ kiu estis estrarano de HEA – havas delegitojn en pli ol 25 urboj en Hungario (vidu la apudan mapon!), do nei ilian ekziston eblas, sed senutilas.

El la supraj fontoj sendependaj de HEA ne ŝajnas troige aserti, ke en Hungario tutcerte troviĝas pli ol 1000 agemaj esperantistoj; devas havi kelkajn centojn da ne bone lingvoparolantoj ankaŭ la aliĝintaj societoj; dise en la lando ekzistas delegitoj, do en tiuj lokoj ankaŭ ia E-agado povus ekzisti. La demando estas: al kiu organizo ili aliĝis? Ni atendas scivole la nomliston de aliĝintoj al la Kultura Esperanto-Asocio (de László Szilvási), kaj tiel – per simpla subtraho – ni ricevas la ĝustan nombron ankaŭ de HEA-membroj. Simple, ĉu ne?

Kiel Libera Folio mordas sian propran voston?

Vole-nevole LF sugestas maloportuna la modelon mem: ĉu vere estas suspektinde, kiam diversaj, civilaj organizoj kunagadas, intime kunlaboras? LF kritikas ĝuste tiun starpunkton de HEA, laŭ kiu pli bonas ĉeesti surloke komunumajn ĉiutagojn, ol deklari kiel unusola aŭ ununura la servon de movado kaj Internacia Lingvo. Se anstataŭ nura okupiĝo pri Esperanto inter kvar muroj, oni volas servi ankaŭ lokajn komunumojn, do la socion – ne kontraŭ, sed per Esperanto!

LF kaj ĝiaj nekonataj fontoj subdiras, ke estus malbeninde se civilaj organizaĵoj serĉas kaj trovas diversajn subvenciojn de la ŝtato, de la diversaj eŭropuniaj adjudikoj por civilaj agadkampoj. LF prijuĝas malice ankaŭ la ideon, kiam la librotenadon pluraj societoj – por ŝpari kostojn – aranĝas ĉe la sama firmao.

Pri fraŭdakuzoj

1. - Neniu denunco koncernas Hungarian Esperanto-Asocion, la organizon mem. 2. Hungaria Esperanto-Asocio denuncis neniun. 3. - Antaŭ la fino de ajna polica enketo la estraro de HEA ne komentas. 3. Ĉiuj rajtas al la supozo de senkulpeco.

Estraro de HEA

Rimarko: La polico devas esplori ĉiujn denuncojn, ankaŭ la kaŝnomajn, nebazitajn kaj sennome disvastigitajn en la reto.

Ĉi-tie temas pri iu nova modelo funkciigi landan/centran asocion kiel kadro-organizon kun pli da aliĝintaj membroasocioj, kiuj loke transprenas la farendaĵojn. HEA, la centra organizo havas plejparte kunordigajn kaj interesreprezentajn taskojn; la ideo estas delegi diverskampajn agadojn al tiuj funkciantaj organizoj aliĝintaj, kiuj fondiĝis por plenumi diversajn celojn. La strukturo (8) mem gravas nun, kiun elektis la estraro de HEA por organizi sian agadon. Kaj aldone ne forgesu, ke en HEA ricevas salajron neniu (9).

Ne papagumi, temas ankaŭ pri mono!

Nur supraĵe eblas aserti, ke “la movado estas dividita en du malamikajn frakciojn” (tiel vortumita!). Fakte la merkato ĉirkaŭ Esperanto en Hungario dividiĝas laŭ pli-malpli normalaj karakterizoj de konkuro pri profito. La grupo de László Szilvási (ĉirkaŭ tri organizaĵoj (10): Fondaĵo Esperanto en Hungario, Kultura Esperanto-Asocio – KEA kaj Hungara Esperanto-Junularo) vivtenas sin tute per Esperanto, la alia flanko, Hungaria Esperanto-Asocio – kiu de tempo al tempo devas tamen defendi la tutan Eperanto-movadon sendepende, kiu apartenas al ĝia organizite, do ankaŭ la ĵusmenciitajn tri organizojn – (kaj la Fondaĵo por la Internacia Lingvo Esperanto) gajnas sian vivrimedon ne rekte el Esperanto.

La (1a) diagramo estas kompilita laŭ la publikaj datenoj de hungara fisko (do sendependa de HEA) (11). Tiu speco de enspezo estas nur unu el la eblaj, tamen ĝi ilustras bone la tendencojn de la lastaj jaroj: kiam ricevas pli multon la organizaĵoj de HEA, tiam malkreskas la enspezoj de la organizaĵoj de Szilvási (la supera linio).

Pli interesa estas la 2a ilustraĵo (sube), kiu prezentas la dividon en procentoj de la ricevita monsumo de la 1% de la imposto donita de hungaraj civitanoj al E-organizaĵoj. Videblas klare, de la jaro 2006 (kiam elektiĝis la ĵus abdikinta estraro de HEA) la enspezoj de la Asocio kreskas, la alia flanko (tiu de Szilvási) perdas monon. Okulfrapa estas la 2005a jaro: la organizaĵoj de László Szilvási ĝuste tiam enspezis plej multe, kiam li respondecis ankaŭ pri la financoj de HEA.

Samaj tendencoj ekzistus ankaŭ se ni prezentus la enspezojn de la librovendado kaj lingvokursoj. La merkato ĉirkaŭ Esperanto estas limita, do la ekzistado de László Szilvási kaj tiu de liaj organizaĵoj dependas – vole-nevole – ankaŭ de la agado de HEA. Tiel kompreneblas, kiaj interesoj troviĝas reale en la fono de t.n. “malamikaj luktoj” en la E-movado en Hungario. Sed tiu konkuro neniam estas karitata...

Laste permesu unusolan demandon: se la Esperanto-movado en Hungario estas tiom malgrava, kial meritis la temo tiel longan debatan artikolon? Kaj unusolan atentigon: se iu organizo pereigus HEA-n, poste ankaŭ ĝi mem pereus. Ĉu ne estus bone prefere helpi la centran organizon kaj ne ataki?

László SZŐKE
respondeculo pri komunikado de HEA

---

Notoj:

1 - Ni memorigas pri tio, ke la dato de la publikigo de la artikolo estis nur kelkajn tagojn post la elekto de la nova estraro.

2 - Kie vi troviĝas Jorge Camacho? Ni legus vian analizon pri la lingvaj manipulistoj ankaŭ en nia kazo! Kara Camacho, se vi legas tiun ĉi artikolon, bonvolu analizi la jenajn 'verkojn': Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion, Senbaza kalumnio - kaj publika pardonpeto!; nepre enmetu ankaŭ tiun ĉi reagon al via analizo! Dankon.

3 - Anstataŭ seksgvatejo ni uzas seksgapejo.

4 - Ni devas mencii, ke ekzistis en la pasinteco iu eksa estrarano, kiu siatempe luktis por nuligi la luadon de la multe pli taŭga ejo en la strato Andrássy pro financaj kialoj. Estas fakto, ke por la transdono de la librovendeja truo, la prezidinto de HEA (József Baksa) akiris pluroble pli ol la menciita persono (László Szilvási) por la ejo en strato Andrássy. Kaj tiu sumo estas nun sur la konto de HEA.

5 - Hungarlingva fonto.

6 - Post pluraj atakoj, foje ekzemple nekonataj kodrompistoj, retpiratoj kaŝe malĝustigis la retadreson de 200 listanoj, alifoje iuj simple ŝtelis amason da adresoj.

7 - Hungarlingva fonto pri statistikoj validaj en marto 2008.

8 - Asertas neniu, ke la funkciado de HEA ne havus mankojn, kiel havas ankaŭ mi, la respondeculo pri komunikado de HEA, sed la agoj de la estraro de Asocio ne estas porokazaj. HEA provas plenigi la priskribitan kadron de funkciado – pli-malpli sukcese.

9 - Nek mi vivtenas min el tiu 'salajro', ĝi estas plie simbola.

10 - La publikaj nomoj de la organizaĵoj de László Szilvási ŝanĝiĝas ofte, la Kultura Esperanto-Asocio nuntempe havas la nomon Esperanto-Asocio ĉe Eventoj. Same, la Fondaĵo Esperanto en Hungario nun nomiĝas Fondaĵo Esperanto – Budapeŝto. En aparta studo valorus analizi la fenomenon Szilvási, ja ĝi aperos ankaŭ en aliaj landoj – post certa evoluo de Esperanto.

11 - En la kazo de Fondaĵo Esperanto en Hungario, la statistikoj de fisko (fine de novembro) ankoraŭ ne enhavas datenojn validajn por la jaro 2007. Ni taksis ĝin je 450.000 HUF, sed se la tendenco restus la sama, ankaŭ la sumo egalus la antaŭjaran. El la statistiko intence mankas la pli malgrandaj E-organizaĵoj.

---

Dokumento elŝutebla en pdf-formato.

---

Aldono: Mesaĝo al la redaktoro de Libera Folio rilate liajn ĵurnalistajn manierojn

Kara Kalle,

En tio vi pravas ke persone mi estas kolerema, eble tro (reference al iu persona retletero). Tamen, en la nuna situacio ne tio estas ĉagreniga, sed la fakto ke mi kredis, ni ambaŭ ludas laŭ la samaj reguloj, sed ŝajne ne. Mi koleras min mem, ĉar mi ne rimarkis ĝustatempe ke vi ludas nur je via amuzo, vin ne interesas vere nek ĉi-tiu afero, nek la fono de la t.n. "movada konflikto" en Hungario, aŭ vi havas jam de multe viajn konvinkojn pri la hungara movado kaj ties rolantoj. Tial mi ne kredas, ke havas sencon atendi de vi objektivecon.

Tio perturbiĝas min, ke kial mi ne povis pli frue dedukti vian atendeblan sintenon, ke dum tiu ĉi (pseŭdo-)diskuto fakte ne okazos alia, ol nura ludo per vortoj, prisilentoj, troigoj, (duon)falsaj asertoj, misfamigoj, bagateligoj, ambiguoj k.t.p. laŭ kutimaj(?) ĵurnalistaj rimedoj. Espereble ankaŭ vi konscias pri tio...

Do, ni alvenis al la dua akto de tiu ĉi fuŝa tragikomedio: al la primoko, satiro kaj humuro. Nu, ek al la daŭrigo!

Amike,
László Szőke

8 Comments / add your comment?

Olivier says:
Mi nenion komprenas en tiu afero.

Dume, mi sentas malamikecan etoson inter LiberaFolio kaj HEA, kies fonton mi ne konas. Mi neniam aŭdis pri tiu afero antaŭ LF verkis. Ŝajnas personaj konfliktoj ĉeesti.

Mi notis tiun malakordon en viaj diroj:

« Ni petis de la redakcio la liston de registritaj uzantoj (nomo, retadreso, IP-adreso) por ekkoni la nekontesteblan nombron de LF-anoj, sed ni ricevis nenian liston ĝis hodiaŭ, kvankam ni atendas de unu semajno la pruvon. La certa listo de realaj membroj restas plu en mistero... »

Tio estas personaj informoj! Neniam tiaj informoj devas eliri de iu retejo, krom por policanoj. Ĉu vi estas policano ?

Kiel vi unue diris « ĉar ni devas procedi laŭ la leĝo pri datenprotektado ».

Mi bondeziras al via asocio longan vivon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Nu, kara Oliver, tiu novaĵo kaj informopeto adresita al Libera Folio estas nur PSEŬDONOVAJO, do nereala afero. Mi nur tiel provis elmontri, ke kiom mallogike estas, se oni - en nia kazo niaj kontraŭuloj - postulas la membroliston de Hungaria Esperanto-Asocio, ĉar ili dubas pri nia membraro.

Ĝis nun mi ne sciis, ke ekzistas malamika etoso inter LF kaj HEA, sed ŝajne jes, kvankam ne la vorto 'malamika' priskribas nian ĝustan rilaton.

Mi esperis, ke tiu ĉi reago enhavas ankaŭ ĝeneralaĵojn iel rilate ankaŭ al nehungara e-movado. Ĉu ne?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 11 months ago.
Jens S. Larsen replies:
Mi ne tute komprenas por kio gravas la nombro de LF-legantoj. Ĝi ne estas asocio, kaj oni ne bezonas registriĝi por legi ĝin.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Kiel skribis ankaŭ Cindy, temas pri falsa novaĵo: personajn datenojn ne eblas eldoni nek pri LF-legantoj, nek pri HEA-membroj. Postuli tion estas sensence...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Mi pensas ke LF volas kvereli kun ĉio kaj kun ĉiu. Mi ĉiam trovas novaĵojn plenaj de aĉaĵoj kun atentokaptaj titoloj por legi ilin. Kiu estas la celo de LF? ĉu bone kaj "demokratie" informi aŭ altiri kiel eble plej multe da legantoj?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Eble iam demandos pri tio sin mem ankaŭ la redaktoro/redakcio de Libera Folio. Tamen, demokration kaj ĵurnalistan etikon oni povas aliri diversmaniere... Mi konscias ankaŭ pri tio, ke ne nepre mia 'vero' estas la ĝusta.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
'La nombro de LF-legantoj' estis satiro. Miaopinie, li satiris la artikolon en Libera Folio tre bone.
Kaj Andy pravas pri LF. Kiam mi legis tiun artikolon antaŭ tagoj, la aperigo de 'seksgvatejo' en grasa tiparo malgajigis min.......temis pri tuta manko de profesia sinteno. Tio estis kotŝmiro kontraŭ organizaĵo kiu jam forlasis tiun konstruaĵon.
Nu. Se mi volas plendi pri la manko de profesiismo tie, mi devus plendi tie.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
La ĵurnalistoj pardonu min, tamen ĵurnalistoj ofte aĉas - eĉ en Esperanto... Pli malinteresa materio ne eblas! Fi al tiu senklasa klaĉado.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...