About this blog

Ĉi tie vi trovas mian vagadon en Esperantujo. Legi ankaŭ la retpaĝon ESENCOJ.

  • 18 posts
  • 5051 visits

» add a comment?

august 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

August 14, 08

Kiel organizi pli bone Universalajn Kongresojn?

Mi ŝuldas pri konkretaj proponoj, t.n. "solvo"-proponoj -- esprimo transprenita de la prezidanto de UEA -- rilate la Universalajn Kongresojn, post mia kritiko koncerna la organizajn mankojn de la lasta UK el Roterdamo. Necesas mencii, ke la ĉi-subaj proponoj priatentas la cirkonstancojn spertitajn de mi dum UK 2008, kaj mi klopodas kiel eble plej konkrete skribi pri miaj proponoj. Mi eĉ momenton ne kredas, ke mi estas ĉioscia, do tiu ĉi artikolo povas enhavi ankaŭ erarojn kaj misaĵojn, pri kiuj mi pardonpetas anticipe. Jen mia "disertacio" por ĝui ĝin ĉiuj, kiuj havas aŭd- kaj vidkapablon.

Al kiuj akordigi la informadon kaj organizatecon dum kongresoj?
Nu, laŭ mia opinio, al novaj/unuafojaj kongresanoj (1), al maljunuloj (2) kaj al handikapuloj (3). Kial? Ĉar pli spertaj kongresanoj jam scias multe pri kongresoj, kaj ilin certe ne ĝenos pli da informoj dise sur la muroj, flugfolioj aŭ eble en etero, sed novaj aliĝantoj certe havas neceson pri pli detala informado. Sed kiel fari tion? Nu, ni prenu laŭvice...

Neceso de afiŝoj, flugfolioj
En la kongresejo el Roterdamo ni devis transiri almenaŭ tri ejojn (sed ne fermitaj ĉambroj) por atingi la centran halon-placon, kiu funkciis kiel la ĉefa ripozejo antaŭ, inter kaj post la programeroj. (Tie estis organizita la Interkona Vespero kaj Movada Foiro - vidi tiun ĉi videon). En transiritaj ejoj troveblis nenie inform-afiŝoj, nek tie funkciis la inform-tablo. La sola sencumiga/direktiga aĵo estis la bruado de jam alvenintoj. Mi eĉ ne povas imagi, kiel orientiĝis unuafoje ekz. iu ĵus alveninta kongresano, kiu ne nur nova, sed aldone ankaŭ aŭdhandikapulo estis?


Mi scias, problemojn ja mi havas, sed mi povas malfacile deĉifri ankaŭ nun tiun ĉi mapenigmon.

Do, kvankam al la "spertohavaj" kongresanoj eble ŝajnas stultaĵo, tamen, kaj la inform-tablo, kaj la diversaj afiŝoj pri sciindaĵoj devus esti tuj post la ĉef-enira pordo. Almenaŭ, tiel estintus logika por mi. Oni povus reagi al tiu ĉi rimarko, sed homoj ja havas langon, do ili kial ne povus demandi iun ajn? Simple, ĉar novuloj aldone pritimas prononcadon, ili ne fidas pri sia lingvorego; bonvolu rememori viajn unuajn frazojn elbuŝitajn... Kaj laste: mi scias, ke ĉiu spertohava kongresano estas spertulo ankaŭ pri mapolego (la kongresa libro enhavis ankaŭ mapon pri la kongresejo), tamen, ekzistas iuj, kiuj pli facile orientiĝas laŭ akurataj kaj direktitaj sagoj. Plejparte oni ja estas bildig-tipaj!

Ankaŭ ion pri orientiĝ-kapablo: modernaj uzaĵoj ofte ne faciligas, sed malfaciligas ilian uzon, kiel okazis minimume dufoje ankaŭ kun la lifto en la kongresa konstruaĵo. Dufoje mi devis persone liberigi malspertulojn pri liftoj, ĉar la hipermoderna maŝino havis du kontraŭajn pordojn: unu kondukis al kongresejon, sed la alia al la fermitan ŝtuparon de la personaro, kaj tiu koridoro post la sesa tute fermiĝis. Tiel mi povis lerni, kiel povas oni komuniki kun sekurgardisto nederlande, por liberigi niajn kompatindajn kongresanojn kiuj trafis en panikon. Ne forgesi, ne ĉiuj havas amikajn kaj memevidentajn rilatojn kun modernaĵoj!

Resumante: ĉiu organizanto pensadu unue kiel nov-kongresano, maljunulo, handikapulo kaj ankaŭ komencanto, kaj nur poste decidi pri la praktikaj solvoj, kiuj informoj superfluas aŭ estas memevidentaj!

Ĉiĉeronado aŭ gvidado de kongresanoj
Tezo: ne nur intelektan nutraĵon soifas la homo! Do, la ĉiutaga bezono same karakterizas ankaŭ la kongresanon, estu ŝi/li la plej fama movadano. Kaj tio simile veras en la kazo de nov-kongresanoj, eĉ, duoble, se ili estas ankaŭ eksterlandanoj. Bonvolu ne preterlasi tion kiel organizanto troŝarĝita kun intelektaj valor(aĵ)oj. Tial estus inda, se okaze de kongresoj ĉiu grupo de 30-50-70-100 anoj havus propran gvidanton, laŭeble enlandanon (t.n. voluntulon), kiu estas informita pri la lokaj sciindaĵoj praktikaj. Ekzemple, en Roterdamo mi ne havis kiun pridemandi, de kie mi povus aĉeti vindotukon/vindaĵon por mia fileto? Kompreble, en tiuj kazoj trivialaj vi ne nepre volus kontakti la ĉeforganizanton, ĉu ne? Ho, mi solvis la problemon, sed tio forrabis de mi/ni duontagon.

Laŭ la (mis)ekzemplo de Roterdamo, la interesiĝanto preskaŭ neniam ricevis surloke utilan respondon se ŝi/li havis demandon, ĉar preskaŭ ĉiam troviĝis aliloke la respondeculo pri tiu temo/kampo. Nu, se ene de kongresejo troviĝas pli da varmaj punktoj organizaj, mi ne komprenas kial ne havis tiuj rektan kontakton inter ili: per telefono, radio (walkie talkie), interreto - ekzemple. Tiel oni estus ricevintaj respondon ĝustamomente, kaj ne poste, iam, aŭ absolute ne. Ĉar respondoj, reagoj - plejparte - tiam utilas, se ili alvenas en la ĝusta momento.

Unuspaca etoso kongresa
Ankaŭ ĉi-tie mi estos konkreta, havante akuratajn "solvo"-proponojn. Do, kial ne havu propran radio-elsendon dum la kongresoj? Kial ne dissendi dumkongrese ankaŭ interrete la sonmaterialojn? La tekniko ne estas multekosta, kaj tiel la organizantoj povus informi ĉiun kongresanon pri la plej gravaj informoj, prelegoj k.t.p., kaj tio ne nepre postulas profesian radiostudion kaj redakcion. Mi donas konkretan proponon pri la necesaj iloj. Jen:

Radiosendilo
La sendilo konekteblas rekte al komputilo, sed ankaŭ al sonamplifilo uzata dum prelegoj. Helpe de ĝi oni povas dissendi aktualaĵojn, anonc(et)ojn ankaŭ. Ĝia dissenda areo atingas ĉ. 300-500 metrojn

Detaloj pri la radiosendilo; prezo ĉ. 155 USD aŭ 105 eŭroj.

Tri proponoj pri radioriceviloj 'klasikaj'


Prezo - 412 HUF, ĉ. 1,73 eŭroj.




Prezo - 669 HUF, ĉ. 2,81 eŭroj.


Prezo 1.024 HUF, ĉ. 4,30 eŭroj.

La radioricevilojn enhavus la kongresa inform-pakaĵo, do la prezon de radioj entenus la aliĝkotizo, kio ja signifas maksimume 5 eŭrojn pli. La radiosendilon mem, post la UK 94 el Bjalistoko oni povus uzi aŭ en la E-muzeo, aŭ en la Esperanto Centro kiel helpilo.

Nu, karaj venontaj kongresanoj kaj organizantoj, jen miaj proponoj por plibonigi la venontajn Universalajn Kongresojn. Ek!

Aldono:
Ne forgesi, ne la kritiko mem gravas - ĉar dum amaseventoj maleblas kontentigi ĉiujn partoprenantojn unuope -, sed la ebla akceptemo de la organizantoj de novaj kongresoj pri tiuj temoj/atentigoj, kiujn mi koncernis. Miaj "solvo"-proponoj ne nepre devas esti aplikotaj, ili estas nur variacioj je unu temo.

© Published at 14:25 ( 7 comments / 242 visits )
This post is public

August 11, 08

ESENCOJ: La prezidanto de UEA akceptas kritikon pri UK 2008

Ĉi-tiu artikolo aperis en la retpaĝo ESENCOJ. Mi tial publikigis ankaŭ ĉi-tie, ĉar iusence resumas la kritikon kaj la komentojn alvenintajn ĉe Ipernity. La komuna aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas la Redakcio de ESENCOJ.

[Redakcio] S-ro Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio reagis al iu blogafiŝo, kie la aŭtoro kritikis la ĉi-jaran kongreson, pli precize ĝiajn organizajn cirkonstancojn. László SZŐKE, ankaŭ redaktoro de ESENCOJ, en lia persona blogo ĉe Ipernity publikigis opinion rilate la misaĵojn dum la Universala Kongreso el Roterdamo.

Interalie, Szőke kritikis la indiferentecon de organizantoj: Eble kiel ĵurnalisto mi estas pli sentema ol kutimas je la indiferenteco, tamen, dum miaj tri tagoj dumkongresaj tio estis la plej ofta kaj ofenda sento, kion mi kolektis rilate la (re)agojn de organizantoj. Atenton ne nur tiuj devas ricevi, kiuj "jam estas pli famaj aŭ konataj" en E-movado aŭ en la internaj rondoj de UEA. Eĉ, novaj aliĝintoj same, se ne pli gravas ol la testitaj kaj ĉiotolerantaj kongresanoj. Tiu sinteno de indiferenteco estis la plej ĉagreniga cirkonstanco en la UK 2008 en Roterdamo - almenaŭ por mi, kompreneble -- finiĝas la kritiko.

La prezidanto unue dankis la kritikon agnoskante ankaŭ tion, ke samkiel al la aŭtoro de kritikoj, UK 2008 ankaŭ al li estis la unua kongreso post lia enposteniĝo, kaj ke ne ĉio estis perfekta: nia skipo certe devas multon ankoraŭ lerni; koran dankon pro la atentigoj -- li aldonis. La prezidanto komentis ankaŭ la komentojn aldonitajn al la kritika opinio; laŭ li, ŝajne temas pri iasenca maturiĝo de esperantistoj -- de ipernity-anoj --, ĉar antaŭ kelkaj jaroj se oni legintus similan artikolon ie ajn, la reagoj estus abundintaj je t.n. senutilaj "solvo"-proponoj.

Nun evidente la komentantoj diras ion nur se ili certas, ke ĝi estos utila en la praktiko. Eble ni tamen havos iom da kunflikaj solvetoj por estontaj kongresoj -- tio estas mia modesta deziro, kaj al tiu celo mi ŝatus pli da konstruaj sugestoj -- finas sian komenton s-ro Dasgupta.

La redakcio de ESENCOJ pritraktis ankaŭ la opinion de sia redaktoro. La ĉefa demando kiu leviĝis dum la diskuto estis: ĉu ne troigis László SZŐKE en lia persona blogo? Siavice, la redaktoro de ESENCOJ tiel klarigis lian agon: Mi neniel kritikis la enhavon mem de la kongreso, eĉ, tia konduto estus tute erara, ĉar persone mi partoprenis nur kelkajn programerojn dum UK, do ĝenerale mi ne rajtas kritiki. Mi vortumis negativan opinion nur pri la sinteno de organizantoj, pri ilia indiferenteco rilate la novajn partoprenantojn-kongresanojn. Tie ne temas pri mia ebla valoro/malvaloro persona ene de Esperantujo, sed mi certas: se mi estus kaŝinta, ke mi estas ankaŭ esperantisto, ne nur ĵurnalisto, tiam -- ŝajne -- la atento ricevita de organizantoj estus pli altkvalita. Se tiel (mal)atentas UEA la novajn aliĝintojn/anojn (havu ili ian ajn sperton aŭ fakon), do, tio estus tute misa sinteno.

© Published at 20:45 ( 3 comments / 131 visits )
This post is public

August 3rd, 08

Ekster la klubo, aŭ kial mi ne iĝos kongresemulo

Ĉi-jare mi partoprenis unuafoje - almenaŭ parte - Universalan Kongreson; post mia eniĝo en la movadon mi aliĝis kaj al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj al UEA. Kiel novulo en la t.n. organizata movado mi tiel decidis, ke mi - ŝajne - devige devas partopreni ankaŭ UK-on en Roterdamo. Kvankam HEA organizis grupan veturadon al UK 2008, mi elektis la peraŭtan solvon vojaĝi al kongreso, ĉar kune kun mia familieto ŝajnis al mi pli oportuna tiu solvo. Nun jam mi scias, ke ne estis malbona elekto, ĉar post tritaga kongresumado mi jam tiel decidis, ke mi forlasos UK-on. La kialoj pluroblas.

Mi ne nepre volas kritiki nek UEA, nek organizintojn, tamen, kiel ĵurnalisto partopreninta pli da grandaj aranĝoj, min ĝenis la registrada procedo de novaj alvenintoj. Krom kelkaj E-flagoj antaŭ la kongresejo, nenie mi trovis inform-havajn afiŝojn pri kion mi devas fari, se ĝuste tiam mi alvenis? Mankis ankaŭ la bona lingvorego de registrantoj ĉe la alven-tabloj, kaj al mi devis plurminuta pensado por konsciiĝi, ke kion signifas la numeroj 1300-1500, ekzemple? Nu, tiuj numeroj signifis la kongresajn numerojn de aliĝintoj - nun jam ankaŭ mi scias. En kongresejo mi trovis grandan rumoron, nenie informoj pri tio: kie mi estas, kaj kion mi devas fari - eble tial, ĉar mi estis komencanto-kongresano kaj mi ne havis spertojn pri UK-oj. Do mi povis fari nenion alian, ol trinki kafon kaj poste bieron.

Pri tio ne kulpas la organizintoj, ke ĝis la komenco de Interkona Vespero, pli precize de Movada Foiro ne alvenis la aŭtobuso de nia asocio, do, kvankam nia organizo havis tablon rezervitan je ĉi-tiu evento, mi ne havis eĉ iun flugfolion, per kiu mi povintus prezenti ion ajn pri la hungara E-movado, pri la Hungaria Esperanto-Asocio. Eĉ, ĉar ene ne kongresejo ne estis interreta konektebleco, mi povis uzi nek mian komputilon almenaŭ prezenti la iniciatojn interretajn de HEA (Esperanto 2.0 TV, ESENCOJ, retpaĝo de HEA aŭ nia esperantlingva retejo pri hungaraj setlejoj - hungario.hu). Konektebleco tamen ekzistis al tiuj, kiuj antaŭe aĉetis t.n. ret-alirajn kartojn. Pri tiu ebleco nenie mi ricevis informojn, ke kie mi povus aĉeti tian ret-karton por uzi interreton ene de kongresejo, kaj ĉar mi ne naskiĝis en Roterdamo, mi ne havis konojn pri la aĉetejoj.

Mi tiel pensis, ke eble en la ejo de la Gazetara Servo mi trovos interreton por aĉeti konekteblecon, sed neniu ĉe informtablo povis min informi pri detaloj: kie troviĝas la t.n. Gazetara Servo? (Dua tage mi trovis tiun servon, sed post la 18a horo ĝi fermiĝis ĉiutage; ŝajne post la sesa postagmeze en Nederlando kreskas nek herbo!) Do, dum unua tago de UK mi ne havis interreton, tial mi povis helpi nek en la prezento de Dua Vivo. Grandan(?) helpon mi signifis tiel al la iniciantoj prezenti Duan Vivon - kaj tiel forpasis mia unua vespero kongresa. Estas vere, ke en nia inform-pakaĵo ni ricevis la kongresan libron kun pli da informoj pri la kongreso, tamen, oni ne povis tralegi ĝin en kelkaj minutoj (do, nek mi!) tuj post la alveno...

Paneo de Dua Vivo ĝuste dum ĝia prezentado

Paneo de Dua Vivo dum Movada F…

Por mi la dua tago komenciĝis lunde. Mi tiel pripensis, ĉar mi respondas pri la informado de HEA (kaj en ĉiutagoj mi estas ĵurnalisto), ke mi partoprenos la kunsidon de Subkomitato 2 (laŭ programo el kongresa libro) pri informado en la salono Teo Jung. Ho ve, tio ja estis malbona decido. Mi aŭskultis enorde ĝeneralaĵojn pri la problemoj de Esperantujo pri komunikado - ankaŭ fare de Barbara Piertzak, respondeculo pri informado de UEA -, kaj kiam mi vortumis komenton pli konkretan, ke nia informagentejo - kie mi deĵoras - aĉetus novaĵojn-informojn/temojn esperantlingvajn ankaŭ, sed ne nepre pri Esperanto, s-ino Piertzak, la kara, aldonis siavice ŝercan mencion, ke "la temo ja estas aĉetita, he-he". Kvankam mia komento/propono ne sonis en bela kaj flua Esperanto - mi nur klopodis komprenigi la esencon de mia propono -, tamen, mi ne atendis tian reagon, precipe de la respondeculo pri informado de UEA. Nun jam mi scias, ke estis superflue deziri meritplenan diskuton pri la ebla uzo de Esperanto ankaŭ en la komerco pri informoj. Mi pardonpetas pro mia stulta propono ankaŭ denove, postfoje! Tiel finiĝis mia dua tago kongresa...

Intervjuo kun Barbara Piertzak preparita en marto 2008

Pri ĵurnalismo kaj e-movado
S-ino Piertzak en intervjuo kondamnis antaŭjuĝojn dum la solvo de diversaj diskutoj-disputoj (ĉe 2'40"). Nu, tiom pri ŝia aŭtenteco profesia rilate la antaŭjuĝojn.

Mardo estis mia tria tago, kaj mi tiel pripensis, ke meritus mian partoprenon la kunsido pri la (re)naskiĝo de Tudmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La porokaza kunsido iĝis la unua fondkunsido de la nova TEĴA - kiel oni eksciis surloke -, kie oni aprobis la statuton de nova TEĴA por registrigi la organizon en Litovio oficiale. Kvankam mi jam aliĝis rete al TEĴA, mi aliĝis denove - ĉar mia reta aliĝo forvaporiĝis intertempe -, kaj ankaŭ mi voĉdonis jese al la nova statuto. Do, TEĴA funkcios en Litovio, kie ĝi havas promesplenan apogon de diversaj ŝtataj organizoj ankaŭ - kiel mi komprenis. (La membrokunsido de TEĴA aŭskulteblas ĉi-tie!) Kaj tiel finiĝis mia tria tago kongresa...

Kvaran tagon mi ne havis, ĉar mi decidis pri forlaso de UK. Ŝajne, eniĝi vere en la klubon fermitan de UEA mi povos nur post multe da jaroj (kaj kongresoj), se ili tiel funkcias. Mi ne estas senpacienca, nek adepto de postenismo mi estas. Kaj same, nek tiom da tempo mi ja havas ankoraŭ... Kiam kaj UEA, kaj la kongresoj organizotaj iĝos pli akceptemaj kaj malfermitaj al novuloj (aŭ novaj anoj), eble tiam mi partoprenos denove kongreson. Ankoraŭ mi estas ekster la klubo, kaj bone estas tiel...

Aldono: Indiferenteco de organizantoj
Eble kiel ĵurnalisto mi estas pli sentema ol kutimas je la indiferenteco, tamen, dum miaj tri tagoj dumkongresaj tio estis la plej ofta kaj ofenda sento, kion mi kolektis rilate la (re)agojn de organizantoj. Atenton ne nur tiuj devas ricevi, kiuj "jam estas pli famaj aŭ konataj" en E-movado aŭ en la internaj rondoj de UEA. Eĉ, novaj aliĝintoj same, se ne pli gravas ol la testitaj kaj ĉiotolerantaj kongresanoj. Tiu sinteno de indiferenteco estis la plej ĉagreniga cirkonstanco en la UK 2008 en Roterdamo - almenaŭ por mi, kompreneble.

© Published at 22:15 ( 24 comments / 448 visits )
This post is public

April 21, 08

Diversnivela komunikado kun nacilingvaj (amas)komunikiloj pri Esperanto

Resumo de mia prelego okaze de la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj el Vilno, Litovio - 26-30a de majo 2008

Demandoj respondotaj (enhavo)

Kiel komuniki pri Esperanto kun la nacilingvaj (amas)komunikiloj? Kiel "stultigi" diversajn informojn pri Esperanto tiom, ke ili estu kaj restu allogaj ankaŭ al diverstipaj gazetoj, radioj kaj televidoj (publikservaj, bulvardaj, fakaj) nacilingvaj? Kiel komuniki sukcese, konsiderante kaj uzante la strukturojn kaj specifaĵojn de la presaro mem? Aliflanke: kiel helpi E-organizaĵojn kaj iliajn decidpovulojn pri komunikado ekster la E-movado? Tiujn demandojn provos respondi tiu ĉi prelego helpe de konkretaj ekzemploj (laŭ la hungara presa medio)...

Mesaĝi malpli anstataŭ troigi (metodoj trovi mesaĝojn kaj komuniki kun ĵurnalistoj)

Esperantistoj, E-movadanoj ofte falas en tiu eraro, ke ili provas komuniki ĉion pri Internacia Lingvo kiam kontaktiĝas kun ĵurnalistoj. Movadanoj ofte superŝutas ĵurnalistojn kun informoj, kiam aperas la eblo publikigi ion ajn rilate Esperanton. Kvankam necesas nur(!) trovi la plej gravajn mesaĝojn, kiujn oni volas distrumpeti. Ekzistas ĵurnalisme jam testitaj metodoj priserĉi tiujn mesaĝojn. Kaj ne forgesi: ĵurnalistoj – estimo al esceptuloj! – estas ĝenerale tro supraĵaj, ĉar ili laciĝas dum la pelado trovi la plej freŝan presinform(er)on. Eĉ, ĵurnalistoj plie servas siajn ĉefojn/redaktorojn, ol la t.n. meritplenan konsumantaron de informoj. Indas kalkuli kun tiuj tristaj(?) faktoj...

Elprofiti ŝtoniĝitajn strukturojn (metodoj pri interveno de profesiuloj)

Iel-tiel ĵurnalistoj jam konas, aŭ espereble havas informojn pri la strukturo de (amas)komunikiloj, pri ĝiaj funkciado kaj regularo. Tiuj ĵurnalistoj, kiuj prenas sur sin servi kiom ajn E-komunumojn, samtempe surprenas al si ankaŭ la taskon informi decidpovulojn pri la teknikaj sciendaĵoj. Teknikajn, laŭ la senco de funkciado! Ĉu havas tiajn taskojn E-ĵurnalistoj?

Kiuj kaj kiaj estas ili? Kiu devas fari la unuan paŝon en la komunikado inter la ĵurnalistoj kaj diversnivelaj E-organizaĵoj? Kiumaniere? Eĉ, ĉu devas kaj eblas iamaniere interveni en la natura evoluo de organizoj? Ĉu eblas kaj devas iu organizo de profesiaj ĵurnalistoj, ekzemple TEĴA, prilabori la metodojn de interveno? Aŭ simple lasi ĉion (mal)evolui de si mem, ĉu?

Ekstere kontemplantoj aŭ partoprenantoj interne (metodoj trovi nian ĝustan lokon)

Kia profesio estas ĵurnalismo? Ĉu ni trovis nian lokon en niaj (E-)komunumoj? Kiajn rolojn ni havas? Jen ebla respondo laŭ iu figuro poetika:

Leono kuŝanta digne en kaĝo observadas triste la homojn ekster kradoj, kaj tiel bedaŭras pri ili: kiom malgaje al tiuj, kiuj eĉ ne konscias pri tio, ke mi estas ekstere kaj ili interne...
© Published at 21:23 ( 8 comments / 444 visits )
This post is public

April 7, 08

Nova aplikaĵo por videokonferencoj

Nova aplikaĵo por videokonfere…

OoVoo estas nova aplikaĵo testita de mi kaj de aliaj kvar esperantistoj el kvar landoj. Indas submeti al provo ankaŭ al vi! La aplikaĵo ŝajne pli bonas ol Skajpo... Jen la ligoadreso por elŝuti kaj instali la programeton - www.oovoo.com//download ...

© Published at 10:43 ( 9 comments / 415 visits )
This post is public

March 17, 08

Intervjuo kun Leonard Orban - jam legeblas ĉe Esencoj kaj Libera Folio

Aktualigo: Antaŭ kelkaj minutoj aperis la intervjuo kun EU-komisonano pri multlingveco, Leonard Orban en Esencoj kaj Libera Foiro. Nepre legi kaj reagi!

Rapidanonco: Hodiaŭ alvenis la respondoj de s-ro Leonard Orban, EU-komisaro pri lingvoj. Mi tradukos la intervjuon baldaŭ (semajnfine) kaj intencas publikigi ĝin ĉe Esencoj kaj Libera Folio samtempe. Do, en Ipernity aperos nur resumo kun ligiloj. Detaloj baldaŭ...

© Published at 00:17 ( 4 comments / 333 visits )
This post is public

March 15, 08

Esperanto 2.0 TV - ĉio en unu retkanalo?

Vizitoj de Esperanto 2.0 TV
De kiam mi disendis en diversaj retlistoj la anoncon pri Esperanto 2.0 TV, ĝi havas pli ol 100 vizitantojn tage - ŝajne pro kuriozaĵo de novaĵo. En la aplikaĵo mem tio bonas, ke preskaŭ de ĉiu retejo mi povas aldoni filmojn, preskaŭ en ĉiuj formatoj sen multe da prilaboro. La servilo, de kie oni povas spekti la videokanalon ankoraŭ permesas dissendi nur 100 + 100 filmojn.

La programistoj de aplikaĵo promesas, ke post kelkaj semajnoj aperos ankaŭ la ebleco fari ene de kanalo dosierujojn pri diversaj temoj, do, tiam spektantoj rekte povos alklaki al tiu rubriko, pri kio li/ŝi interesiĝas.

Alvenis al mi kritikoj pri la kvalito de propraj filmoj - kameraista prilaboro ktp. -, do, mi devas anonci, ke tial nomiĝas la kanalo mem 2.0 TV, ĉar tie vi ne trovos nur teknike profesiajn raportojn/filmojn, sed ankaŭ amatorajn, eĉ, nia celo estas kolekti kiel eble plej multe da filmoj de esperantistoj mem. Kaj, por klarigi por ĉiam: ni ne volas iĝi Ĝangalo 2.0 aŭ ITV 2.0! Ni konkuras nek kun CNN, nek kun BBC.

Mi, kiel inicianto de reta televido, pli precize reta dissendo de filmoj en Esperanto volas uzi la eblecojn de tn. 2.0-aj interretaj aplikaĵoj konsciante pri miaj/niaj povoj. Kritiku mian agadon senhezite, sed ne postulu de mi nerealigeblon: Esperanto 2.0 TV estas tio, kio enestas ankaŭ en ĝia nomo - ebleco spekti filmojn unuloke, videomaterialojn en kaj pri Esperanto.

Se vi konsentas kun niaj celoj, helpu nin por igi kiel eble plej bona la enhavon. Helpu nin diskonigi la retadreson de aplikaĵo, kaj sendu al mi ligilojn de filmoj trovitajn ĉie ajn en la reto. Dankojn!

---

 

Esperanto 2.0 TV

Simbolo/marko de Esperanto 2.0 TV. Vi povas viziti la dissendaĵojn de Esperanto 2.0 TV ĉe la retadreso de http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv. Vi povas uzi ankaŭ la aplikaĵon de Ustream.tv, kies retadreso estas http://www.ustream.tv/channel/dissendoj-de-esperanto-20-tv.

© Published at 11:24 ( 0 comments / 239 visits )
This post is public

March 13, 08

Invito al IRIS Festivalo - julio 2008, Hungario

2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008

En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.

Partoprenkotizo: po 5000 Ft (ĉ. 19 eŭroj) tage, kiu inkludas la kostojn de tranoktado kaj manĝado, respektive tiun de multaj programeroj. Ni ofertas ankaŭ al vi eĉ la senpagan partoprenon kun senpagaj manĝoj kaj tranoktado eble eĉ por ĉiuj 7 tagoj, sed eblas partopreni ankaŭ nur kelkajn tagojn. Se vi aktivos en la Festivalo kiel kunlaboranto aŭ helpanto, ni ofertas rabaton en 3 kategorioj:

1. Helpeganto: al tiu, kiu efektive ĝisfine partoprenas la organizadon kaj aranĝadon, ni donas rabaton de 100%-oj.
2. Helpanto: tiu, kiu povas helpi nur en kelkaj programeroj ĝuas rabaton de 50%-oj.
3. Helpetanto: tiu, kiu helpas nur en unusola programero, ricevas rabaton de 25%-oj.

Alia kondiĉo por ricevi la rabaton estas aliĝi kiel eble plej frue! Ankaŭ se vi ne povas aktivi kiel helpanto, vi povas ĝui aparte prezentatajn favoraĵojn, se vi aliĝos kaj registriĝos ĝis la 30-a de aprilo 2008!

Registri vin vi povas sur la hejmpaĝo http://iris.eszperanto.info. Klakante al la ligilo 'IRIS tagaj programeroj' (dekstre supre) vi povas vidi la ankaŭ la planatajn programerojn. Se vi havas ajnan demandon aŭ se vi fiaskis ĉe la registriĝo, ni helpas pere de la retadresoj mesz@eszperanto.info kaj esperantohea@t-online.hu.

Se vi volas esti daǔre informata kaj/aŭ ankaŭ vi volas partopreni la ĉiutagan, reciprokan informadon vi povas aliĝi al junulara info@heszperanto.hu aǔ al la plenkreskula eszperanto@googlegroups.com korespondlistoj.

Rigardu la filmon pri la pasintjara IRIS-Festivalo (kun aliaj filmoj de Esperanto 2.0 TV) ĉe la retadreso: http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv/
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Amike,
Ladislao SZŐKE - oficejestro de HEA
en la nomo de organizantoj

--
ESENCOJ -
http://esencoj.info, http://hungario.hu/esencoj
LIBROSERVO RETA - http://libroservo.esencoj.info
Esperanto 2.0 - http://esperanto2.info
Hungaria Esperanto-Asocio - http://eszperanto.info
© Published at 10:50 ( 7 comments / 388 visits )
This post is public

March 10, 08

Pri ĵurnalismo kaj e-movado

Intervjuo kun redaktorino de Pola Radio, Barbara Pietrzak okaze de 24a Pedagogia Tago el Budapeŝto, Hungario. Temo: ĵurnalismo, publika opinio esperanta, konfliktoj ktp.

Pri ĵurnalismo kaj e-movado

(Pardonpetojn pro bruoj, la cirkonstancoj ne estis ege idealaj intervjui...)

© Published at 00:29 ( 1 comment / 179 visits )
This post is public

March 5, 08

Esperanto en reklamo de McDonald's

Aperis surrete nova ludo pri “alterna realo” en kiu Esperanto ŝajne ludos gravan rolon.

 

 

 

 

 

 

Laŭ filmeto ĉe la oficiala retejo, temas pri junulino suferanta de amnezio, kiu vekiĝas en sudafrika maiz-labirinto kun mistera tatuaĵo surbraka. En ĝi legeblas kvar vortoj en senmakula Esperanto: “Trovu la ringon perditan.” Jen artikolo pri la afero (anglalingva).

Kaŝita profunde en leĝa kontrakto ĉe la retejo troviĝas eta mencieto pri la subtenanto: la firmaego McDonald’s. (Esperanto-USA, ESENCOJ.info)

 

© Published at 12:59 ( 3 comments / 359 visits )
This post is public

February 9, 08

Demandoj duonpersonaj

Nu, ĉar tiun ĉi blogon mi dediĉis pli al personaj demandoj, ol 'oficialaj', la sekvontaj havas sian lokon ĉi-tie malgraŭ tio, se ili rilatas pli-malpli ankaŭ mian deĵoran taskaron ĉe Hungaria Esperanto-Asocio.

Kvankam mi ne estas dependanta de opinioj apogantaj aŭ kontraŭaj, tamen, se oni iamaniere havas laboron, kiu koncernas komunumon (mi nun nomu tiel ankaŭ du personojn, se ilian movadan partoprenon kaj kontentecon povus influi miaj decidoj!), kelkfoje indas paroli laŭte pri la vojo, kiun oni elektas por solvi problemojn dum siaj agadoj.

Ĵurnalisme mi estus pli ĝusta, se mi ne ĝeneraligus, sed nun mi estas simpla memdemandanto. Punkto.

Kial (mem)demandadi tiom? Tio estas mia karakterizo personeca, foje utila, alifoje ne. La utilecon de aferoj mi konsideras iomete alimaniere-nekutime: tien-reen promenante antaŭ spegulo kaj enrigardante (preterlasinte la aspekton, ja mi ne estas iu Swarczenegger, he-he), gravas ke ĝi restu senrompa. Se tiel okazas, mia agado estis-restis utila sendepende de tio, ke finance-materie kion rezultigis (al mi!) mia decido (nenia hipokriteco, tio ĉi estas mia elektita vivmaniero por prosperi!). Sed kiel agi, se mia decido koncernas ankaŭ aliajn? Jen la unua demando...

Kiajn kaj kiom kompromisojn alporti, se - kiel en la kazo de hungaria e-movado - ekzistas almenaŭ du, bone distingeblaj grupoj kontraŭstaraj? Por respondi la antaŭan demandon, devas respondi alian: kiel ekscii, ke mi enas en la ĝusta flanko? Jen ebla respondo: se ĝi (mia organizo) ne difinas sin kontraŭe al la alia - ni preterlasu nun la surpaperajn statutojn. Sed kiel konsciiĝi pri tio? Se la agado kaj komunikado ne kritikas abunde, superflue la alian grupon kaj ĝian agadon. Ĉar nia aktiveco estos neniel pli sukcesa nur pro la kritikemo kaj atakoj.

Sed kion fari, se la aliaj [el la kontraŭstaranta grupo] daŭre atakas, kritikas vin kaj vian agadon? Ĉu lasi senresponde, sen reagoj malgraŭ tio, se atakoj preterlasas eĉ minimuman faktecon? Se vi reagas, via agado ĉu iĝos pli bona, sukcesa aŭ rezulthava? Se vi sammaniere batalas(?), ĉu vi ne estas simila al tiuj, kiuj frapas sub la zono? Se vi kontraŭatakas, ĉu vi daŭre rajtas aserti pri vi mem, ke vi staras en la ĝusta flanko?

Se vi ne reagas, ne respondas je atakoj kaj senbazaj kritikaĉoj, ĉu vi faris ĉion fareblan por defendi vian agadon? Ĉu kredi en tiu idealo, ke la boneco kaj ĝusteco ĉiam evidentiĝas ankaŭ sen defendo? Eĉ, ĉu vi havas rajton je digneco, ĉu ene de e-movado (e-komunumoj) ekzistas tiuj instancoj, kiuj klopodas defendi vin? Ĉu havas rolon kontrolan la publiko esperanta? En kiu kanalo, en kia medio diskuti/disputi? Ĉu akcepti la fermitajn, paralelajn kanalojn (ekzemple retlistojn)? Ĉu e-komunumoj ankoraŭ vivas siajn feŭdalajn periodojn, sen vera defendebleco kontraŭ potenciuloj/bienuloj, kiuj gardas siajn privilegiojn ĉiumaniere?

En kio diferencas e-komunumoj de aliaj komunumoj? Ĉu indas, eĉ, endas demandi tiujn ĉi? Se la supraj demandoj karakterizas ĉiujn komunumojn, ĉu akcepti ilin kiel normalan fenomenon? Ĉio dependas nur de la personeco de partoprenantoj, de individuoj, de ilia sangvineco? Ĉu paco ĉiupreze kaj ĉiumaniere? Ĉu la ĝusta vojo estas la senproblema, senkonflikta agado? Ĉu pli utilas al movado resti legomo?

Ĉu vi havas respondojn?

Aldonoj:
Kvankam mi aludis al hungaria e-movado, mi ne parolas nur pri ĝi. Pli da demando validas ankaŭ ĝenerale: ĉu la movada elito (opini-formanta, se ĝi ekzistas) adoltiĝis tiomnivele, ke konsciu pri la stato de (ne)normaleco de e-komunumoj? Eĉ, pri kiaj komunumoj ni povas paroli? Kiomnivele ili estas memorganizantaj, kaj kiumaniere oni devas enmiksiĝi pro ilia evoluo? Se devas...

Kaj ion pri miaj personaj kredoj: laŭ mi la memevoluo de komunumoj estas miskredo, ĉar ĉio dependas de la agado de siaj membroj. Preterlasinte tion ĉi, ni simple adaptus darvinismon (laŭ Darwin) je la evoluo de komunumoj.

© Published at 02:39 ( 24 comments / 916 visits )
This post is public

February 4, 08

Esperantistoj-denaskuloj

De kiam mi estas patro kaj miaj gefiloj kreskas, mi pli kaj pli ofte pripensas, ke eble mi devus ilin instrui ankaŭ pri esperanto, sed sen la apogo de mia edzino tio maleblas, ĉar se ni ne estus parolantaj esperante en ĉiutagaj cirkonstancoj, al geknaboj ŝajnus tro strangaj tiuj ĉi fremdaj vortoj. Sed hieraŭ okazis io eksterordinara: mia edzino decidis lerni esperanton. Grava decido, ĉar ĝis nun ŝi ne estis tro apogema, pli precize ŝi rilatis internacian lingvon nur kiel ia hobio mia ne tro ŝatinda, ĉar ŝi pensis pri mia e-agado kiel temporabo de nia familio. Hm...

Ŝia sinteno ŝanĝiĝis iomete post kiam mi iĝis deĵoranto ĉe Hungara Esperanto-Asocio, de kie mi ricevas ankaŭ iom da salajro. Sed trarompo okazis, kiam mi decidis partopreni Universalan Kongreson en Roterdamo kune kun ŝi, kaj post kiam ŝi aŭdis min voĉparoli plurfoje esperante tra Skajpo - lastfoje (hieraŭ) kun Gabriel Corsetti, kiu parolas ege flue.

Do, ŝajne ni iĝos familio esperantista; mia kvinjara filino estis elparolinta siajn unuajn e-vortojn same hieraŭ, kiam dum matenmanĝo mi parolis al ŝi kelkajn vortojn esperante. Ŝia prononco estas bona, kio pruvas, ke oni estas pli akceptemaj infanaĝe je lingvolernado, ol la plenkreskuloj.

Vi povas aŭskulti mian intervjuon kun iu esperantisto-denaskulo ĉe mia dosierujo, kaj povas legi pli pri tiu ĉi temo ĉe ESENCOJ.

© Published at 07:54 ( 6 comments / 515 visits )
This post is public

January 24, 08

Video-elsendoj - retaj dissendaĵoj

Nu, de du semajnoj funkcias la tn. Esperanto 2.0 TV. La nomo de projekto ŝajnas troa iomete, tamen ĉiusemajne mi (ni - Hungaria Esperanto-Asocio) volas dissendi ĉ. 10 minutajn filmetojn (plejparte intervjuojn), en la unua periodo de la projekto ĉefe kun eminentaj esperantistoj el Hungario, sed ne nepre pri Esperanto mem.

Eĉ, mia/nia intenco daŭre restas pruvi la uzeblecon de la lingvo. Do, la temoelekta procedo ne striktiĝas nur je la lingvaj/movadaj temoj. Laŭ mi, same (aŭ plej!) gravas, ke ni ĝuu la komunikadan eblecon de Esperanto. Mi ne volas igi nian projekton memcela, bonvolu helpi min per viaj reagoj, se vi havas, kompreneble... Tion vi povas fari ankaŭ vizitante nian retpaĝon, la informkolektan retejon ESENCOJ.info.

Dankojn, kaj jen la unuaj du filmetoj. Kritikemuloj bonvenaj, kiel ĉiam!

Timoj pri la rekono de E-lingvoekzamenoj
Pri la Programo Lingvolanĉilo

© Published at 08:42 ( 0 comments / 302 visits )
This post is public

December 13, 07

Plupensita Tago de Blogo - sukceso!

La plej granda novaĵportalo el Hungario partoprenas Zamanhof Tagon. Dum unu tago ĝi publikos esperantlingvan artikolon - espereble sur ĝia ĉefpaĝo. La portalo ĉiutage havas pli ol 500.000 individuajn vizitantojn. Detalojn poste kun ligilo! Ĉar portalo dokumentos la vizitontojn de esperanta artikolo, bonvolu reklami ankaŭ vi ĝin, do reveni ĉi-blogen por detaloj! Antaŭan dankon!

© Published at 12:31 ( 0 comments / 225 visits )
This post is public

December 8, 07

Tago de Blogo - plupensita

Interesa provo estas la iniciato de Esperanto-USA (ELNA) lanĉi denove la Tagon de Blogo en Esperanto. Laŭ iniciantoj, la celo estas verki sur du- aŭ multlingvaj blogoj afiŝojn pri lingvaj problemoj, kaj publiki ilin en pli da lingvoj la 15a de decembro. Mi iomete plupensis la inicaton...

Laŭ mi estus interesa ekprovi ĉe iuj pli grandaj naciaj portaloj traduki al pli da lingvoj - helpe de Esperanto - iun artikolon proponitan/elektitan de la redakcio mem, kaj peti de ili publiki la multlingvajn tradukojn dum unu tago, en la 15a de decembro.

En la kazo de Hungarujo, mi ekprovos kontakti la plej grandajn novaĵportalojn (index.hu kaj origo.hu), sed mi serĉas almenaŭ du-tri kunlaborantojn, kiuj tradukus la esperantigitajn artikolojn (maksimume du!) al siaj gepatrlingvoj (angla, rusa, hispana, franca k.t.p.). Ŝajne, ni ne havas multe da tempo, do laŭ mi estos sukceso se mi/ni konvinkus nur unu grandan portalon...

Ĉu vi havas emon helpi min/nin?

Aktualigo:
Nu, mi sendis mian/nian oferton al la plej granda portalo el Hungario, index.hu. Senpacience mi atendas ilian respondon... Pri ĝi ŝajne naskiĝos nova afiŝo.

Sukceso!
La plej granda novaĵportalo el Hungario partoprenas Zamanhof Tagon. Dum unu tago ĝi publikos esperantlingvan artikolon - espereble sur ĝia ĉefpaĝo. La portalo ĉiutage havas pli ol 500.000 individuajn vizitantojn. Detalojn poste kun ligilo! Ĉar portalo dokumentos la vizitontojn de esperanta artikolo, bv. reklami ankaŭ vi ĝin! Antaŭan dankon!

© Published at 13:02 ( 2 comments / 330 visits )
This post is public

December 7, 07

Ĉu vigliĝis la esperantlingva Ipernity?

Mi estus scivolema ankaŭ pri via opnio: ĉu nur mi observas tion, ke la E-lingva spaco de Ipernity ekde kelkaj tagoj ege vigliĝis? Ŝajnas al mi, ke pli kaj pli da hungaraj esperantistoj aperadas ĉi tie, kaj dank' al Dio, iuj el inter ili ankaŭ kunportas realan enhavon (nun mi ne parolas pri mi mem :-)...

Ŝajne, Ipernity estas alloga ankaŭ tial, ĉar ĉi tien oni povas publiki ian ajn formon aŭ formaton de produktaĵoj (dokumentojn, fotojn, muzikojn, videojn k.t.p.). Jen, Ipernity ekis montri sian imponecon danke al la multtipaj aplikaĵoj uzeblaj sur ĝi.

Estus bone, se la portalo havus opcion importi blogojn, blogafiŝojn el aliaj, pli maljunaj blogserviloj, ekzemple el Blogspot. Ankaŭ tial, ĉar mi translokigus mian alian blogon ĉi tie. Ĉu havas iu ajn ideon, kiun kontakti por certe realigi tian eblecon?

 

© Published at 20:57 ( 4 comments / 301 visits )
This post is public

November 14, 07

La interreta projekto de HEA

Videbla aŭ ne, sed la Hungara Esperanto-Asocio (HEA) ekis sian interretan projekton. Sub mia gvidado (hehe) ni lanĉis (krom mia persona blogo) ankaŭ la centran informkolektan e-lingvan portalon ESENCOJ. Ĉi-lasta paĝo enhavas, enhavos ne nur novajn sciindaĵojn pri hungara e-movado, sed laŭ nia intenco troviĝos tie ankaŭ mondaj informoj rilataj Esperanton. Kaj kompreneble babilejo, fotokolektaĵoj, dokumentaro ktp.

La plej nova novaĵo de ESENCOJ estas la Libroservo Reta, de kie oni povas aĉeti diversajn eldonaĵojn interrete (tra PayPal, helpe de kreditkarto, aŭ uzante pli tradiciajn pagmanierojn).

© Published at 08:25 ( 1 comment / 310 visits )
This post is public

October 12, 07

Jen mia alveno al la Ipernity

Se mi estus trovinta tiun ĉi aplikaĵon ankaŭ esperantlingvan antaŭ julio, eble mia oficiala blogo estus ekonta ĉi tie. Eble mi translokigos ĝin, sed Ipernity tien kaj reen, ankoraŭ ĝi ne povas konkuri Google-on. Kion fari, tio ja fakto restas ankoraŭ...

read more
© Published at 21:30 ( 3 comments / 169 visits )
This post is public


( 18 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ladislao