Kvantumo Published on November 18th, 2010
by Kvantumo

Kvantumo's blog

Browse posts
Rejkio kaj Transformado
Posted on January 13rd, 2011
Rapida serĉado en Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV - 2002) pdf
Posted on December 16th, 2010
Hipotezo de Gaja kaj la Vivo, kiu kreas sin mem.
Posted on November 25th, 2010
Restu Malsata. Restu Naiva. - Steve Jobs prelego
Posted on November 23rd, 2010
6 comments (latest 7 months ago)
Kiel rapide serĉi per NPIV 2002 (papera aŭ pdf-a versio): litera indekso
4 comments (latest 17 months ago)
Misteroj de la Naturo: la komplekseco de la svarmoj
Posted on September 18th, 2010
2 comments (latest 19 months ago)
Ĉu la ideoj estas vivaj?
Posted on September 16th, 2010
2 comments (latest 12 months ago)
Eksterterano-ĉasistoj devus serĉi artefaritajn inteligentojn
Posted on August 23rd, 2010
2 comments (latest 20 months ago)
Al la italoj...
Posted on June 21st, 2010

Keyword tags

script
bash
Linukso
PIV
shell script
Plena Ilustrita Vortaro
NPIV
Nova Plena Ilustrita Vortaro
litera indekso
skriptoj
linuksa skriptoj

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 479 times

Kiel rapide serĉi per NPIV 2002 (papera aŭ pdf-a versio): litera indekso

Thursday November 18th, 2010 at 05:14PM

La Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV) estas tre bela kaj unuopa libro. Tamen ĝi ankoraŭ estas papera libro, kaj uzi ĝin, kiam oni devas rapide skribi interrete, ne estas la plej facila de la agoj.

Tial, mi imagas, ke multaj ol la esperantistoj, post la akiro de la papera vortaro, serĉis pdf-version. Ĉi tiu versio ekzistas, kaj tamen la paĝoj ne estas tekste serĉeblaj, ĉar ili estas kiel bildoj, ne kiel tekstoj. Bedaŭrinde, uzi la pdf-versio de NPIV tiel maniere estas verŝajne nur iomete pli komforta ol la papera versio.

Pli bona metodo estas la jena: noti la paĝojn de la diversaj literoj de la alfabeto en la pdf. Tio multe helpus. Se oni tiam konservas ĉi tiun liston "litero - paĝo" en simpla teksta dosiero, vi povas uzi la funkcio "serĉi" (kaj sub Vindozo, kaj sub Linukso) por trovi la ĝusta litero kaj do la ĝusta paĝo.

Tiel vi povas serĉi pli rapide kaj por la papera kaj por la pdf-a versio de via NPIV.

Krei tiun liston estas iom teda, do mi decidis kunpartigi mian laboreton.

Jen la listo: NPIV 2002 - Litero-indekso



Por tiuj, kiuj havas Linukson kaj deziras uzi pli rapide sian pdf-an version, mi skribis etan skripton (shell script, bash, ktp). Tiu skripto permesas vin aŭtomate serĉi la litero(j)n per la indekson kaj aŭtomate malfermi la pdf-version de via NPIV ĉe la trovita paĝo.

Jen la skripto: serĉiNPIV2002.sh

La ruĝaj partoj estas tiuj, kiujn vi devas ŝanĝi por rilati la skripton al viaj dosieroj kaj dosierujojn. La variablo "$HOME" estas la kutima: "/home/vianomo", kiu estas via homa, ĉefa dosierujo en Linukso.

La verda parto, la vorto "evince", estas alia aĵo, vi eble devas ŝanĝi. Mi uzas Ubuntu 10.04, kaj sub ĝi la programo por legi la pdf-on nomiĝas precize "evince"; la parametro "-p" utilas por klarigi la paĝon, kie la pdf-o devas esti malfermita.

La lazuraj partoj estas nur la ripeto de la nomo, kiun mi uzis por mia skripto. Vi kopias ĉi tiun skripto kaj vi konservas ĝin per teksta dosiero (pli bone se .sh). Kaj en la lazuraj lokoj, vi metas la nomon, kiun vi donis al la skripton.

Eta konsilo: estas multaj metodoj por komenci skripton. Mi konsilas uzi la sintakson:

". skripto.sh"

kie la punkto permesas la komenco de ĝi.

translate into English

4 Comments / add your comment?

Kvantumo
Kvantumo says:
Ekde la unua publikigo de ĉi tiu skripto, mi ŝanĝis ĝin iomete, aldonante la funkcion "grand" (kiu signifas "grandilo"). Fakte, la funkcio "tr", por grandigi aŭ malgrandigi la literojn, ne sukcesas grandigi la esperantajn diakritajn literojn. Do "grand" okupiĝas precize pri tio.
Kaj nun la algoritmo bone funkcias!
17 months ago
Kvantumo
Kvantumo says:
Mi aldonis alian ŝanĝeton al la skripto.
Estis eraro, pro kiu la skripto ne permesis serĉi la unuopajn literojn. Nun la eraro estis korektita. Supre estis la ĝusta skripto. :)
17 months ago
Kvantumo
Kvantumo says:
Finfine, mi decidis krei html-dosieron, kiun vi povas vidi pere de via foliumilo (Internet Explore, Firefox, ktp). Tiele vi povas vidi la ŝanĝindajn pecojn de ĝi (kiel mi priskribi supre) kaj konservi ĝin kiel teksta dokumento (".sh").
17 months ago
Kvantumo
Kvantumo says:
Mi kreis novan version de la skripto. Ĝi nun estas pli multe rapida: mi sukcesis trovi metodon por elekti preskaŭ ĉiam la ĝustan paĝon (tiu, kie troviĝas la vorto serĉita).
17 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...