fonto:

Facebook-paĝo de la grupo

Kiam estis via lasta Internacia Seminario (IS)? Ĉu antaŭ longa tempo?

Ĉu vi foje kaptas vin ridetante kiam vi memoras la festadon ĝis la matenmanĝo? La bambumadon kaj tekilumadon? La dancadon sur la tabloj de la trinkejo? La eksciton dum la "Final Countdown", la lastaj sekundoj antaŭ la novjariĝo? Aŭ la trankvilon de la vintraj tagoj en Germanio? La ripozon en la gufujo? La amason da amikoj kiuj ĝuis tiujn momentojn same kiel vi?

Se vi ŝatus sperti tian etoson almenaŭ unu fojon denove: aniĝu en tiu ĉi grupo! Se estas sufiĉe da interesitoj, ni klopodos organizi "lastan" IS-n, en kiu vi havos la eblon rerenkonti viajn malnovajn amikojn, babili pri la malnovaj kaj nunaj tempoj, festi kaj ĝenerale fari ĉion kion vi ŝatis fari en la IS.

Ni esperas je granda interesiĝo!



la evento:

kalendaro ĉe Facebook

(2011-12-27 - 2012-01-03)