9-a kongreso de kroataj esperantistoj Published on April 17th, 2011
by 9-a kongreso de kroataj esperantistoj

9-a kongreso de kroataj esperantistoj's blog

Browse posts
RETEJO DE LA 10-a KONGRESO
Posted on October 21st, 2011
PARKUMADO
Posted on May 5th, 2011
ALIĜINTOJ
Posted on May 5th, 2011
LA KONGRESA PROGRAMO
Posted on May 2nd, 2011
KONGRESA KOMUNIKO n-ro 2
LISTO POR BUSTRANSPORTO ZAGREBO-BJELOVAR-ZAGREBO
Posted on April 17th, 2011
2 comments (latest 12 months ago)
LA KONGRESA EKSKURSO
Posted on February 23rd, 2011
LOĜADO
Posted on January 18th, 2011
KROATA KONGRESO EN 2011 OKAZOS EN BJELOVAR
Posted on December 13rd, 2010
3 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 350 times

KONGRESA KOMUNIKO n-ro 2

Sunday April 17th, 2011 at 01:57PM

KONGRESEJO

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/9636667 http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/9636666

Nia kongresejo estas la urba Kulturdomo (Dom kulture), Ivana Mažuranića 6, Bjelovar.

La akceptejo funkcios ekde la 8h00 la 14-an de majo.



KONGRESA KARTO http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/10406821

Per poŝto ĉiu kongresano ricevos kongresan karton, kiun nepre kunportu al la kongreso kaj montru ĝin ĉe la akceptejo por ricevi viajn kongresajn dokumentojn kaj nomŝildon. La numero de la kongresa karto estas via kongresa numero el la Kongresa libro.



PAGOJ

La kongresajn kostojn vi povas pagi favore al la ĝir-konto de Hrvatski savez za esperanto / Kroata Esperanto-Ligo, n-ro 2484008-1100881157. Por faciligi la administradon, en la rubriko “poziv na broj” ĉiam menciu vian kongresnumeron. Kvitancojn pri viaj pagoj laŭeble kunportu al la kongreso. Pagojn vi povos fari ankaŭ ĉe la kongresa kasisto tuj post transpreno de viaj kongresaj materialoj.



KONGRESA LIBRO

En la saketo kun la kongresaj materialoj troviĝos ankaŭ la Kongresa libro kun ĉiuj gravaj informoj kiuj helpos al vi esti bone informita pri la kongresa programo kaj la horaro.



PROGRAMO

La programo komenciĝos la 14-an de majo je la 10h00.

Detala programo de la kongreso troviĝos en la Kongresa libro kaj en la kongresa retejo ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/blog/kroata.kongreso/320613



KONGRESA RETEJO

Oficiala retejo de la 9-a kongreso estas:

http://www.ipernity.com/home/kroata.kongreso

Konsultu ĝin ofte, aparte senpere antaŭ via alveno al Bjelovar.



LISTO DE KONGRESANOJ:

Listo de kongresanoj troviĝos en la Kongresa libro kaj ĉe la interreta adreso:

http://www.ipernity.com/blog/kroata.kongreso/297682



KONGRESA BUSO

Komuna buso por kongresanoj el Zagrebo startos la 14-an de majo je la 7h00 el la busparkejo apud la Hotelo “Esplanade” (Fervoja stacidomo). La sama buso startos en Bjelovar por retransporti la kongresanojn al Zagrebo, la 14-an de majo je la 22h00 el la parkejo de la Urba hospitalo (50 metrojn de la restoracio “Golub" en kiu okazos la amuzvespero).



GRUPO DE FERVOJISTOJ EL ZAGREBO

La 15-an de majo grupo de zagrebaj fervojistoj-esperantistoj organizas komunan trajnvojaĝon al Bjelovar. Al tiu grupo povas aliĝi ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj bonvolu kontakti la gruporganizanton Roža Brletić-Višnjić (telefono: 091192688). La trajno alvenas al Bjelovar je la 9h08. En la Fervoja stacidomo de Bjelovar la kongresanojn atendos la busoj, kiuj veturigos ilin al la kongresa ekskurso. La ekskursantoj revenos al la stacidomo(j) de Bjelovar ĝustatempe por kapti trajnon aŭ busojn por reveni al Zagrebo.



KOMUNA FOTADO

Komuna fotado okazos ĉe la pavilono

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/9901074

en la urba parko tuj post la kultura parto de la kongresa programo. Kongresanoj estas petataj post la finita programo direktiĝi al la pavilono kaj partopreni la fotadon. Se vi deziras havi profesie faritan foton (13x19 cm) kiel memoraĵon, bonvolu mendi ĝin en la akceptejo je prezo de 10,00 kunaoj. La disdonado de fotoj okazos la 14-an de majo dum la komuna tagmanĝo en la restoracio “Golub”.



TAGMANĜO KAJ AMUZVESPERO

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/9872422

La komuna (malfrua) tagmanĝo kaj amuzvespero kun (danc)muziko okazos la 14-an de majo en la Restoracio "Golub". La kongresanoj direktiĝos al la restoracio post vizitado de la ekspozicio en la Urba muzeo, kaj la amuzvespero daŭros ĝis la 22h30, kiam ekveturos la kongresa buso al Zagrebo.



MANĜOJ

Principe la kongresaj manĝoj estas nevegetaraj. Se iu kongresano estas strikta vegetarano aŭ pro sanproblemoj ne rajtas manĝi viandaĵojn, tiu bonvolu informi la Organizan komitaton. Ni esperas trovi ankau la eblecon por organizi la vegetarajn manĝojn.



FILMO PRI LA KONGRESO

Kompleta kongreso estos profesie filmita. El la filmita materialo estos ekstraktita kongresa filmo kiun ankaŭ la kongresanoj povos mendi je la prezo de 60,00 kunaoj ĉe la akceptejo. La filmo estos distribuata perpoŝte post la kongreso.



EKSPOZICIO EN LA URBA MUZEO

En la Urba muzeo estos organizita ekspozicio pri Esperanto, kiu oficiale estos malfermita la 13-an de majo (vendrede) je la 19h00. Kongresanoj kiuj tiutage atingos Bjelovar, estas invitataj ĉeesti la malfermon. Kongresanoj kiuj venos al Bjelovar la 14-an de majo, organizite vizitos la ekspozicion post la komuna fotado.



LOĜADO

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/9872160

LKK organizis loĝadon por kongresanoj en la Hotelo “Central” (V. Lisinskog 2, Bjelovar) kaj en pluraj privataj apartamentoj. Se vi ĝis nun ne rezervis vian lokon por loĝado, bonvolu nepre tuj kontakti la Organizan komitaton. Surlokaj mendoj de loĝado eblos nur en esceptaj kazoj, kaj nur en la Hotelo "Central".



KONGRESA EKSKURSO

Detalojn pri la kongresa ekskurso vi legos en la Kongresa libro. La ekskursaj busoj startos je la 9h00 la 15-an de majo. La ekskurso inkluzivas viziton al Daruvar, Centro de Mato Lovrak en Veliki Grđevac kaj komunan tagmanĝo en la Rekreacia centro Kukavica. Vidu ankaŭ ĉe: http://www.ipernity.com/blog/kroata.kongreso/311200



FILATELAĴOJ

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/10407060

http://www.ipernity.com/doc/kroata.kongreso/10407061

Okaze de la kongreso aperos speciala filatela koverto, kaj la 14-an de majo en la poŝtoficejo de Bjelovar funkcios porokaza stampo. La kongresanoj en siaj kongresaj materialoj ricevos donace unu ekzempleron de speciala koverto. Pliajn ekzemplerojn oni povos aĉeti en la poŝta giĉeto funkcionta en la kongresejo.



MEDICINA HELPO

La kongresa kotizo inkluzivas nenian asekuron. Ĉiu kongresano bonvolu mem zorgi pri tio kaj kunporti siajn medicinajn dokumentojn. Se vi uzas medikamentojn aŭ malsanas je specifaj malsanoj, bonvolu ĉe vi havi dokumentojn por helpi al medicinistoj en krizaj situacioj. Se vi estas handikapulo, la kongreson senpage povas partopreni via akompananto. Bedaŭrinde, la kongresejo ne estas adaptita por bezonoj de rulseĝuloj.



ENURBA TRANSPORTO

Bjelovar estas malgranda urbo kaj ne havas urban transporton. Por eventualaj transportaj bezonoj de niaj kongresanoj, staros je dispono kelkaj bonvolemaj helpantoj. Bonvolu ne misuzi iliajn servojn kaj kompreni ke temas pri amika helpo, sed neniukaze profesinivela servo.



PARKADO

Por parki en Bjelovar oni uzas biletaŭtomatojn, sed same kiel en aliaj urboj, malmultas lokoj por parkado. La Organiza komitato klopodas solvi tiun problemon. Se vi venas per propra aŭtomobilo, kaj se vi mendis loĝadon en Bjelovar, uzu la parkejojn de via hotelo kaj privata ludonanto.



LIBROSERVO

En la kongresejo ekde la 14-an de majo je la 7h00 ĝis la 15h00 funkcios kongresa libroservo, en kiu vi povos aĉeti ĉiujn librojn prezentotajn en la kongreso, sed ankaŭ tre favorpreze aliajn librojn.



MONŜANĜEJOJ

Proksime al la kongresejo situas kelkaj bankoj en kiuj eblas ŝanĝi eksterlandajn valutojn. La sabata labortempo de bankoj estas ĝis la 12h00.



POSTKONGRESA EKSKURSO

La Organiza komitato proponas al la kongresanoj ankaŭ la postkongresan ekskurson kiu efektivoĝos nur se estos minimume 50 aliĝintoj. Lundon, la 16-an de majo ni planas fari viziton al Krapina (trovejo de neandertalanoj), Trakošćan (fama kastelo) kaj Terme Tuhelj (3-hora banado en termalbanejo). Prezo: 235,00 kunaoj (neinkluzivita tagmanĝo kiu mendeblas je 45,00 kunaoj, kaj asekuro - 3,00 kunaoj). Limdato por (antaŭ)aliĝoj: la 30-a de aprilo telefone: 098/248-574 aŭ pere de la oficiala kongresa retadreso: lkk.bjelovar@gmail.com. Kunvojaĝi povas ankaŭ neesperantistoj.



TELEFONO POR URĜAJ BEZONOJ

Se vi havos ian urĝe solvendan problemon post via veno al Bjelovar, telefonu al 091/1905083 (Ljerka Stilinović) aŭ 098/248-574 (Josip Pleadin).

NEPRE UZU TIUJN ĈI NUMEROJN NUR EN URĜAJ KAZOJ.



KONTAKTO:

Kontaktadreso de la Organiza komitato estas:

lkk.bjelovar@gmail.com



translate into English

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...