May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (1)
September 2009 (1)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
April 2009 (4)
March 2009 (2)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
October 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (5)
April 2008 (12)
March 2008 (12)
February 2008 (4)
January 2008 (1)

May 2nd, 2008

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (23)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (23)

Antaŭlasta tago

Merkredon la 29-an de oktobro

Matene sinjorino ITÔ venis ĉe sinjoro AKADA. La edzino de sinjoro AKADA servis verdan teon “Ousu”, kio estas speciale preparata verda teo tre densa kun forta aromo. Post la bonega matenmanĝo, sinjorino ITÔ kaj sinjoro AKADA akompanis min por vidi Akasi Pontegon, kiu ligas ĉefinsulon “Honsyû” kun insulo “Sikoku”. Tiu ĉi pontego estas vere impresa. Ŝajnas ke ĝi estas la plej granda pendanta ponto en la mondo. Ĉi sube vi povas vidi du fotojn. La unua

Dikeco de portantaj dratoj
Dikeco de portantaj dratoj
montras la dikecon de portantaj dratoj de la ponto. Sur la dua estas la ponto mem. Ni ne restis longe ĉe la ponto ĉar mi devis baldaŭ envagoniĝi por iri al Kioto kie Masakato devis atendi min sur la kajo por daŭrigi la vojaĝon al urbo Siga. Por ke mi ne tro serĉu la bonan trajnon por
Pontego akasi
Pontego akasi
daŭrigi tiun vojaĝon, ni interkonsentis ke Masakato atendu sur la kajo kaj ke mi estos en la antaŭlasta vagono. Subite estis informo ke la trajno malfruos pro la homa akcidento. Kompreneble, mi ne povis kompreni tion, sed Masakato tion aŭdis kaj tuj telefonis al sinjoro AKADA por informi lin. Mia bileto jam estis aĉetita kaj mi adiaŭis kun afablaj geamikoj el Kôbe. Feliĉe la trajno ne tro malfruis kaj sur la kajo troviĝis mia “anĝelo” kiu fidele kaj daŭre zorgis pri mi. Masakato eniris kaj per la sama trajno ni daŭrigis vojaĝon al Siga. Ĉe la stacidomo JR-Kusatu, Siga, atendis min k-do ÔNISI Sin’iti kaj s-ro KUDÔ Hisasi. Ili estis tie per aŭto.
En auto en Siga
En auto en Siga
Pro dekminuta malfruiĝo de la trajno ili jam iom maltrankviliĝis. Masakato transdonis min al la du amikoj kaj revenis hejmen.

Per la aŭto ni iris al la lago Biwako, la plej granda lago en Japanio. En tiu ĉi loko troviĝas muzeo “Siga-Gubernia Muzeo de Biwako” kiu enhavas multajn akvariojn kun diversspecaj fiŝoj. Inter diversaj specioj ni eĉ vidis fiŝojn kiuj ne havas masklojn, do la nuraj femaloj naskas idojn per la spermoj de alispecaj fiŝoj. Krom la fiŝoj ni vidis aliajn ekspoziciaĵojn etnografiajn. Ekzemple, kiel la Japanoj lavis vestaĵojn per lavtabulo en pelvo kaj ĝian evoluon ĝis primitiva lavmaŝino kaj fine ĝis tute moderna. Same oni vidis etnografiaĵojn pri la vivo en la kamparo.

K-do ÔNISI donacis al mi belan libron pri la “Lagoj en la mondo” en Esperanta-traduko. Tiun tradukon faris lokaj esperantistoj el Siga laŭ la originalo de Biwako-Instituto.

Post tiu vizito, kiu estis tre interesa por mi, kaj antaŭ la renkontiĝo kun kelkaj esperantistoj de Ôtu/Konan Esperanto-Societo, ni iris serĉis bangladeŝan esperantiston, s-ron Roy. Li estas blinda junulo, kiu jam de ok jaroj vivas en Japanio kaj perfekte lernis la japanan lingvon. Li lernis la akupunkturon kaj nun instruas akupunkturon en la lernejo. Kun li ni iris renkonti la aliajn esperantistojn. Poste ni ĉiuj kune vizitis restoracion kie ni vespermanĝis. Ĉi-foje mi mendis nur tre bonan salaton.
Post tiu renkontiĝo, mi dankis al miaj japanaj geamikoj kaj kun k-do ÔNISI vojaĝis per trajno al Kioto. Li akompanis min ĝis la stacidomo de Kioto kie ni adiaŭis unu la alian. Tiel fakte finiĝis mia lasta tago en Japanio. Per la buso 26 mi veturis al la domo de Masakato ĉar mi devis ankoraŭ paki miajn valizojn. Ĉi-foje mi ne maltrafis mian haltejon kaj tute sen problemo retrovis la loĝejon de Masakato.

Antaŭ mia foriro mi deziris havi foton kun miaj karaj gastigantoj kiujn mi ĝenis plej longe sed kiuj neniam montris al mi ke mia ĉeesto pezas al ili. Temas pri Masakato kaj Minoru TAHIRA. Mi volas aparte danki al ili pro ilia amikeco.  Mi finfine pakis mian grandan valizon kaj enlitiĝis.

Published at 14:34 / 0 comments / 186 visits
This post is public

May 5, 2008

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (24) - FINO KAJ KONKLUDO

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (24) - FINO KAJ IMPRESOJ

Ĵaŭdon la 30-an de oktobro

Antau la foriro
Antau la foriro
Post la matenmanĝo per taksio ni iris al la stacidomo kaj de tie per superekspresa trajno al la Kansai Internacia Flughaveno. La flughoro de la aviadilo estis ŝanĝita kaj ĝi devis forflugi dudek minutojn pli frue. Ĉar mankis seĝoj en la ekonomia klaso, mi ricevis lokon en la komercista klaso, multe pli luksa. Post la ŝanĝo de japanaj enoj en eŭrojn mi ankoraŭfoje fotis mian “fenestron” en Japanio, Masakaton, en la flughaveno
Masakato en flughaveno
Masakato en flughaveno
(vd. foton ĉi dekstre). Tiam venis momento de adiaŭo. Mi dankis al Masakato pro vere mirinda laboro kiun ŝi faris rilate al mi malgraŭ sia neatendita malsano.

La vojaĝo al Parizo estis tre agrabla kaj okazis sen iu ajn problemo. Bedaŭrinde, la vetero kiu atendis min en Parizo, estis tre malagrabla, malvarma kaj pluva, dum en Japanio estis ĉiam (aŭ preskaŭ) tre bela kaj milda. Mi eĉ ne estis bone vestita por la pariza vetero. Do, mi uzis taksion por reveni hejmen, kvankam la veturado tre longe daŭris pro tro da trafiko.

Tiel finiĝis mia vojaĝo al Japanio, kio certe estis mia vivvojaĝo. Dankon al ĉiuj kiuj ebligis ĝin.

**************

MIAJ IMPRESOJ

Ĝis nun vi povis sekvi mian itineron kaj ĉion kion mi faris dum tiuj tagoj. Nun fine de mia raporto, mi donu al vi kelkajn ĝeneralajn impresojn kaj surprizojn kiujn mi havis en Japanio. 

PURECO - Vere mi estis surprizita kiel puraj estas la urboj en Japanio. Nenie oni povas vidi iun ajn papereton aŭ malpuraĵon. Oni daŭre purigas. En komercaj centroj aŭ publikaj lokoj estas daŭre purigistoj kiuj senĉese purigas, ekzemple la tenilojn de moviĝantaj ŝtuparoj aŭ aliajn publikajn surfacojn. En la aŭtobusoj, trajnoj - ĉio estas tre pura. En la fervoja stacio de Kioto mi atendis trajnon. Kiam trajno alvenis, kaj ĉar estis la lasta haltejo, ĉiuj vojaĝintoj eliris. En tiu momento, junaj virinoj, uniformitaj, eniris ĉiujn vagonojn, metis sur la pordojn informon ke oni ne povas eniri kaj tuj purigis la vagonojn. Nur post tio la novaj vojaĝantoj povis eniri.

ALTA VIVNIVELO
- tion mi juĝas laŭ la vivnivelo de lokoj en kiuj mi estis. Ĝenerale la urboj estas tre bone prizorgitaj kaj elektronigitaj. Mi konstatas ke la elektroniko estas tre uzita ĉie en la vivo. En la stacidomoj preskaŭ ne ekzistas giĉetoj. Ĉie estas maŝinoj kiuj vendas la biletojn aŭ aliajn varojn. Ĉie estas elektronikaj indikoj pri diversaj aferoj. En la surstrataj bushaltejoj ĉie estas aŭtomataj elektronikaj indikoj pri la alveno de nova buso, post kiom da minutoj ktp. En la busoj, ĉe ciu sidloko troviĝas butono por haltigi la buson, sur la muroj estas elektronikaj indikoj pri la venontaj haltejoj kaj ĉe la ŝoforo estas maŝinoj por kontroli la biletojn aŭ pagi per mono. Ĉiuj pasantoj (aŭ preskaŭ) en Kioto promenas kun portebla telefono, ludante per ĝi aŭ simple uzante ĝin.
Malgraŭ tre forta aŭtomatigo en la ĉiutaga vivo, surprizas la fakto ke ĉiuj elektraj fadenoj en la urbo estas ekstere (kiel en Usono!!!) kaj ne subtere kiel en Eŭropo. Laŭ mi tio estas sufiĉe malbela, sed la klarigo estis ke tiel estas pli facile ripari eventualajn paneojn.
Ĉiuj homoj estas bone vestitaj kaj nenie oni vidas almozulon. Evidente, tio ne signifas ke ne ekzistas malriĉuloj kaj senhejmuloj, ĉar ilin mi eĉ persone vizitis kaj vidis en Kôbe. 

TAKSIOJ - Tre surprizis min taksioj kaj ilia aspekto. Estas tre multaj taksioj kaj tre multaj taksikompanioj. Por distingi la kompanion, ĉiu havas sian propran signon. Do sur la tegmento de taksioj vi povas vidi diversajn lumsignojn - ekzemple : koro, karo, kubo, kuglo, ktp. La pordoj de taksioj malfermiĝas kaj fermiĝas automate kaj la ŝoforoj estas uniformitaj kaj stiras kun blankaj gantoj. Samaj estas la ŝoforoj en publika transporto.

SALUTADO - En Japanio oni ne premas la manon de la alia nek interkisas. Oni salutas per plurfoja kliniĝo antaŭ la alia kaj tio estas reciproka. Mi havas la impreson ke per tiu maniero oni devas honorigi la alian kaj montri sin humila antaŭ li. Eĉ kiam la homoj interŝanĝas kelkajn afablajn vortojn ili tion faras en la kliniĝinta pozicio. Laŭ mi tio estas humiliga.
En la trajno mi rimarkis, ke kiam la kontrolisto de biletoj eniras en la vagonon, li malfermas la pordon, haltas, formetas sian kaskedon, salutas kaj dankas al pasaĝeroj kaj nur tiam remetas la kaskedon kaj komencas kontroladon de biletoj. Ĉe la fino, li returnas sin al la pasaĝeroj, denove dankas, salutas kaj tiam eliras el la vagono. La samo valoras por vendistoj de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kiam ili eniras la vagonon kaj eliras.

RELIGIOJ - La du ĉefaj religioj de Japanio estas ŝintoismo kaj budaismo. Kvankam la ŝintoismo estis unua en Japanio kaj estas la religio de Tenoo (imperiestro), budaismo estas hodiaŭ pli forta. Multegaj ŝintoismaj sanktejoj kaj budaistaj temploj troviĝas ĉie. Laŭdire en Kioto estas 2800 diversaj temploj. Ĉiakaze, ili estas ĉie. Oni ĉiam diris al mi ke budaismo ne estas religio sed estas filozofio. Tamen, mi tion ne komprenas ĉar estas tiom da temploj en kiuj estas grandegaj budaoj al kiuj oni iras preĝi, lumigas kandelojn kaj praktikas ritojn, ke estas malfacile kompreni, ke tio ne estas religio. Estas ankaŭ multaj budaistaj monaĥoj kaj monaĥejoj. Estas interese ke kiam mi demandis klarigojn al miaj japanaj geamikoj, mi konstatis ke ili mem ne komprenas multon pri tio, sed tio estas iu tradicio kiun oni praktikas. Por ili la plej grava “religia” momento estas enterigo kaj enteriga ceremonio. Ili ĉiuj esperas post la morto iri al paradizo (nirvano). Post la morto oni ŝanĝas sian nomon por la tomba ŝtono kaj oni pagas tre multekoste por tiu nova postmorta nomo. Evidente oni pagas tion al bonzo, kiu principe ne devas postuli tiun monon sed oni devas pagi al li. La koston de la nova nomo oni negocas inter bonzo kaj familio. Iu mia amiko diris al mi ke lia patro ŝparis dum sia tuta vivo por povi pagi sian postmortan nomon. Li pagis ĝin pli ol unu milionon da enoj.
Homoj ofte aĉetas budaistajn altarojn kiujn ili havas hejme por tie preĝi kaj havi parton de iu osto el la gorĝo de la mortinto. Alia parto de la sama osto troviĝas en la tombo. Tiujn tradiciojn praktikas ĉiuj, eĉ tiuj, kiuj principe tute ne estas religiemaj.
En Kioto mi vidis kelkajn kristanajn preĝejojn kaj tio surprizis min ĉar tre malmultaj Japanoj estas kristanoj. Tamen mi ofte vidis homojn (ĉefe virinojn) kiuj portas ĉirkaŭ la kolo cenon kun kruco. Tio surprizis min sed klarigo estis ke tio estas modo kaj havas nenian rilaton kun la religio.
Unu el la simboloj de budaismo estas la svastiko (alispeca kruco), kiu devenas el Hindio (same kiel budaismo) kaj reprezentas la sunon. Mi estis tre surprizita vidante diversflanke tiun simbolon kiu havas evidente malbonajn konotaciojn. Nu, estas vero ke tiu nazia svastiko estis inversita, sed unuavide oni tion ne rimarkas.

UNIFORMOJ
- Krom la ŝoforoj kaj aliaj ŝtataj kaj privataj oficistoj, ankaŭ ĉiuj lernejanoj estas uniformitaj. Diversaj lernejoj havas siajn proprajn uniformojn. Dum la ekskursoj mi povis tion konstati kaj same vespere kiam la lernejanoj revenas hejmen.

VIROJ-VIRINOJ
: Kvankam iom mapli nun, virinoj estas daŭre duagradaj homoj. Tion oni povas konstati diversmnaiere. Jam en parolmaniero. Viroj parolas virece kaj virinoj, virinece. Tion mi eksciis hazarde ĉar mi aŭdis pri iu Japanino kiu edziniĝis al Bulgaro kaj ili vivas en Bulgario. Ili havas filon kiu laŭdire tre bone parolas japanan sed kvankam knabo, li parolas virinece. Mi petis la klarigon. Jes, ĉar li lernis la lingvon de sia patrino, li parolas kiel ŝi, virinece. Mi volis scii kia estas diferenco kaj jen la klarigo: Virino diros al la viro: “Ĉu vi estus tiel afabla bonvoli doni al mi libron?” kaj la viro diros al virino: “Donu al mi libron!”
Virina rolo en la domo kaj en la familio estas tute klara - ŝi servas la edzon kiu estas domestro kaj familiestro. Evidente tio ne validas ĉe kelkaj homoj, kiel ekzemple en la domo de nia k-dino Viola, kiu certe ne estas plimulto en Japanio. 

KULPOSENTO
- Multaj Japanoj havas tre grandan kulposenton rilate al Koreanoj kaj Ĉinoj (tamen ĉefe Koreanoj), pro teruraj krimoj kiujn faris japana armeo dum sia okupado de tiuj landoj, kaj sklavigo de tiuj popoloj (multaj sekssklavinoj). Ankoraŭ nun en la koreaj lernejoj oni instruas al la lernantoj kiel aĉaj kaj danĝeraj homoj estas Japanoj. Pro tio kreiĝis multaj asocioj de koreo-japana amikeco, kie Japanoj provas helpi la koreanojn finance kaj per aliaj manieroj. Ili ofte vojaĝas al Koreio por doni alian bildon pri Japanoj kaj montri ke ne ĉiuj Japanoj estas aĉuloj, kaj ke nunaj generacioj ne kulpas pri la krimoj de iliaj antaŭuloj.

SIMPATIO KAJ AMIKECO
- Mi renkontis dum la vojaĝo vere multajn novajn nekonatajn esperantistojn kaj mi konstatis ke ili ĉiuj estas tre simpatiaj kaj amikemaj. Evidente, nun mi ne povas paroli ĝenerale pri Japanoj sed nur pri japanaj esperantistoj. Ĉie, kie mi estis, mi estis akceptita kun multe da simpatio kaj ĉarmo. La personaj kontaktoj estis vere tre varmaj kaj amikaj kaj mi sentis min tre tre bone inter tiuj novaj geamikoj. Vere mi ne sentis min fremda, malgraŭ la kompleta analfabeteco rilate al la japana lingvo kaj skriboj. Danke al la sindonemo de tiuj karaj homoj, la lingvaj baroj ne vere ekzistis, kaj por mi estis plia pruvo ke kiam oni ne havas komunikproblemon, la koroj de la homoj estas tuj malfermitaj. Do dankon al vi ĉiuj, miaj karaj japanaj geamikoj, kiuj ebligis al mi senti min en via bela lando kaj inter vi kiel hejme. Ni ne estis japanoj kun kroato/franco sed nur homoj kun homo (kiel antaŭ  100 jaroj tion konstatis kaj diris doktoro Zamenhof). Ĉion bonan kaj sukceson al vi ĉiuj elkore deziras via
Kreŝo

 

Published at 12:00 / 5 comments / 441 visits
This post is public

May 13, 2008

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS

En la jaro 1965 mi enskribiĝis en la unuan jaron de la medicina fakultato en Zagrebo. Konante

Med.fakultato-Zagreb.jpg
Med.fakultato-Zagreb.jpg
neniun mi sidiĝis en la granda amfiteatro de la anatomia instituto por aŭskulti la unuajn prelegojn kaj komenci la unuajn praktikajn ekzercojn dum posttagmezaj horoj. Apud mi sidis samaĝa junulo kun kiu mi dum la paŭzo konatiĝis kaj amike babilis. Li nomiĝis Davor Doršić, kaj li poste iĝis unu el miaj plej bonaj amikoj. Sur lia brusto mi rimarkis verdan stelon kaj mi demandis lin ĉu li estas esperantisto. (Ja, mi jam konis la ekziston de Esperanto ĉar unu el miaj kuzoj estis esperantisto kaj membro de la grupo de junuloj, kiuj kadre de la Zagreba Observatorio verkis originalan sciencfikcian romaneton en Esperanto). Je mia demando, Davor respondis:
"Jes, mi estas esperantisto kaj eĉ vic-prezidanto de Studenta Esperanto Klubo, kiu troviĝas en Amruŝeva strato. Ĉu vi ne volus veni kun mi al la klubo kie vi renkontos aliajn esperantistojn? "
Mia respondo estis pozitiva, kaj post la finitaj studhoroj ni kune piedmarŝis al Amruŝeva. La sidejo de SEK troviĝis en la unua etaĝo. Enirinte la unuan ejon, mi vidis kelkajn junajn personojn kiuj inter si parolis en Esperanto. Mi evidente komprenis nenion. Aŭskultante ilin, mi diris al mi ke mi neniam povos lerni tiun lingvon, kvankam mia amiko Davor asertas ke ĝi estas facila.

Sur la muro de la ejo troviĝis bildo de granda krokodilo kaj estis skribite : NE KROKODILU! Evidente, mi tuj demandis kial estas tiu krokodilo kaj kion signifas tiu frazo. Oni klarigis al mi ke por esperantistoj, vorto krokodili signifas paroli la nacian lingvon inter si aŭ en E-ejoj. En la klubo estis malpermesate krokodili, kaj ĉiu, kiu malobservis tiun regulon devis pagi punon. Do ili ne krokodilis, krom kun mi, kiu estis ĵus alveninta novulo, neesperantisto. Davor prezentis min al la aliaj, kaj mi konatiĝis kun Zlatko Tiŝljar (Pajo), Roger Imbert, Kruno Tišljar kaj pluraj aliaj. Roger Imbert estas franco kiu edziĝis kun zagrebanino kaj vivis en Zagrebo. Ĝuste li morgaŭan tagon devis komenci gvidi novan E-kurson. Davor tuj venis al ideo ke mi povus enskribiĝi kaj jam de morgaŭ komenci sekvi la kurson. Tiel efektive okazis.

Kiam Roger komencis la kurson mi eĉ ne povis imagi ke kelkajn jarojn poste mi vivos en Francio kaj li restos en Kroatio. Ankaŭ mi ne povis imagi ke mi parolos lian lingvon (la francan) kiel li parolas la mian  (kroatan).  Mi ekkomencis la kurson kaj en la komenco ne estis tiel facile. Ja, por slavlingvano, multaj vortoj estis nekonataj. Apartan problemon mi havis por memori la korelativojn kaj inter ili, pro iu kialo nekonata, mi tre malfacile memoris la vorton "Kial?" Davor kaj mi interkonsentis, ke ĉiutage, post la fakultato, ni iros kune piede, kaj li paroligos min en Esperanto. Por helpi al mi memori la vorton "kial", mi devis parkerumi la frazon: "Kial vi ne scias "kial"?

En la klubo ekzistis diversaj aktivecoj kaj sekcioj, inter kiuj koresponda sekcio, drama sekcio ktp. Mi tuj eniris la korespondan sekcion, ĉar la korespondado certe povis helpi al mi en la lernado de la lingvo. Danke al la "Koresponda servo Mondskala" (servo de UEA), mi akiris plurajn adresojn de esperantistoj el la tuta mondo. Fine mi havis 20 korespondantinojn kaj unu korespondanton el Argentinio, kiu estis same medicinstudento. Tiu korespondado estis tre kara al mi kaj mi iĝis konata de mia leterportisto, kiu preskaŭ ĉiutage havis almenaŭ unu leteron por mi. Tiuj leteroj estis ĉiam belege afrankitaj kaj devenis el tre diversaj landoj. Kompreneble mi kolektadis bildkartojn, diversajn folkloraĵojn, ktp. Kun miaj korespondantinoj mi interŝanĝis multajn interesajn informojn, mi multe lernis pri diversaj landoj, kutimoj, kaj popoloj.

Krome, en la klubo la kompliceco kaj kamaradeco inter ni ĉiuj estis tre forta. Ni ĉion faris kune, kune ekskursis, kune amuziĝis, kune diboĉis. Por mi tiu klubo iĝis mia dua hejmo.

Alproksimiĝis la fino de la lernojaro 1966 kaj fino de nia kurso kun la ekzameno. Antaŭ la komisiono de Kroata Esperanto-Instituto mi sukcesis mian unuagradan bazan ekzamenon (diplomo A). Tiam mi ricevis tre bele faritan diplomon en Esperanto kun la subskribo de ekzamenantoj kaj oficiala stampo de la Instituto. Evidente mi estis tre ĝoja kaj decidis daŭrigi la kurson B en aŭtuno.

En tiu ĉi jaro, 1966, la internacia Junulara Kongreso devis okazi en la najbara hungara urbo Pécs kaj miaj geamikoj insistis ke mi partoprenu ĝin. Mi iom timis ĉar mi ne sentis min ankoraŭ sufiĉe forta lingve por partopreni. Aliflanke, tio estis bona okazo partopreni, ĉar Pécs estas relative proksima urbo kaj la tuto ne estis tro kosta. Mi do rakontis pri tio al mia patrino kaj ŝi promesis pagi al mi tiun vojaĝon kaj restadon. Fine, estis decidite. Mi vojaĝos al IJK en Pécs.


(daŭrigota)

Published at 07:13 / 7 comments / 475 visits
This post is public

May 16, 2008

KIEL MI ESPERANTISTIĜIS (daŭrigo)

MIA UNUA ESPERANTO-KONGRESO

Kiel tute freŝa "Esperantisto" kun ĵus akirinta unuagrada diplomo, mi preparis min vojaĝi al mia unua E-Kongreso. Evidente mi iom timis pro mia nesufiĉe altnivela kono de Esperanto, sed tamen mi kuraĝe ekiris al tiu aventuro. Al Pécs mi vojaĝis per trajno. Tiun tagon la trajno estis sufiĉe plena kaj mi restis en la vagona koridoro rigardante tra la fenestro la naturon kaj pejzaĝojn. Evidente, mi havis nenian lingvan problemon ĉar kun mi vojaĝis kroatoj. Post iom pli ol unuhora vojaĝo ni atingis la landliman urbon Koprivnica. En tiu ĉi haltejo subite ĉiuj kroatoj forlasis la trajnon kaj mi restis sola en la vagono. Kun multaj pensoj en la kapo, mi rigardis tra la fenestro kaj kun scivolemo mi volis vidi la faman interŝtatan landlimon. Ja, por la unua fojo en mia vivo mi vojaĝas al eksterlando. Kiam la praktike malplena trajno ekveturis, mi povis konstati ke ekstere la tero estis la sama, la plantoj, herboj kaj arboj estis la samaj, la bestoj estis la samaj kaj nenie oni vidis iun ajn spuron de ia limo. Fakte por miaj okuloj nenio ŝanĝiĝis. Post kelkminuta veturado la trajno atingis la hungaran landliman urbon, kaj amaso da homoj eniris la vagonon. Nur tiam mi povis konstati ke ili parolas por mi tute nekompreneblan lingvon, kaj fine tio estis pruvo ke mi troviĝas en eksterlando. Eĉ aspekte, tiuj homoj praktike estis tute samaj kiel la kroatoj kiuj eliris en Koprivnica. La sola diferenco estis, ke ili ne parolis la saman lingvon. Mi ne plu povis komuniki kun tiuj simpatiaj homoj. Mi ne povis demandi al ili post kiom da tempo ni atingos la urbon Pécs. Do kiel fari, por ne maltrafi la bonan haltejon? Mi turnis min al la najbaraj kunvojaĝantoj, per la mano mi montris min mem kaj diris "Pécs, Pécs" montrante per fingro ke mi devas forlasi la trajnon en tiu ĉi urbo. Kun simpatio ili rigardis min, parolis pri io kion mi tute ne komprenis.

Kiam fine la trajno preskaŭ atingis la urbon Pécs, subite ĉiuj homoj en la vagono turnis sin al mi dirante, Pécs, Pécs. Kun danko, mi salutis ilin kroate kaj forlasis la vagonon. Sur la kajo mi vidis multajn gejunulojn kaj grandan banderolon sur kiu estis skribite "BONVENON!". Ha, mi estis tre ĝoja, ĉar fine mi komprenis tiun belan frazon. Pluraj gejunuloj tuj venis al mi demandante kiu mi estas kaj de kie mi venas. Mi multe pli bone komprenis Esperanton ol mi kapablis paroli. Jam estis vespero kaj mi esperis ke ni tuj iros al la ĉambroj, sed montriĝis ke la studentaj ĉambroj de la universitato estos liberaj kaj pretaj nur matene, venontan tagon. Tio signifis, ke ni devos pasigi nokton en la stacidomo. Ĉiuj alvenintaj kongresontoj kolektiĝis en aparta atendejo, kie oni povis lasi la pakaĵojn kaj sen ŝarĝo iri promeni tra la urbo. Estis tre bela, varma somera nokto . Mi estis scivolema pri la urbo kaj kun kelkaj aliaj gejunuloj ni foriris promeni. En nia grupo estis hungaroj, rusoj kaj poloj. En iu momente ni alvenis al la granda monumento kiu estis gardata de soldatoj. Unu ruso el nia grupo demandis: "Sed kial tie estas niaj (rusaj) soldatoj?". NI ĉiuj miris, kie li vidas rusajn soldatojn. Fakte, la monumento estis gardata de rusaj soldatoj. La respondo de la hungara amiko estis: "Sed ĉu vi ne scias kial ili estas ĉi tie?" Je la negativa respondo de rusa esperantisto, la sola komento estis: "Se vi ne scias, kiel ni aliaj povus tion scii!" Kompreneble, neniu kuraĝis diri pli. Ne estis normale ke en lando Hungario ne estis hungaraj soldatoj sed rusaj. Mi mem poste diskutis kun la ruso kaj efektive li ne sciis ke en Hungario estas multaj sovetiaj soldatoj, kiuj zorgas pri la "paco" de hungaroj.

Venontan matenon ni fine povis eniri en niajn ĉambrojn. Kiel mi jam diris, ni loĝis en studentaj ĉambroj. En mia ĉambro estis kvar unuetaĝaj litoj, do entute por 8 personoj. Mia loko estis en la supra lito. La organizantoj tre bone faris kaj tiel miksis nin, ke praktike ne eblis krokodili. Mi mem ne tro multe parolis ĉar multaj vortoj mankis al mi kaj mi ne havis sufiĉe da sperto. Tamen, mi ne povis silenti, ĉar miaj kunĉambranoj daŭre demandis ion. Tre ofte mi devis konsulti mian poŝvortaron por povi respondi.

La saman vesperon okazis interkonatiĝa vespero. La kongreson partoprenis 900 gejunuloj el la tuta mondo kaj ni okupis tri grandajn salonegojn. Mi esperis renkonti mian hungaran korespondantinon Eva, kiun mi ĝis tiam ankoraŭ ne renkontis kaj ne konis persone. Malgraŭ miaj klopodoj kaj serĉoj mi ne sukcesis trovi ŝin. Fine mi sidis ĉe granda tablo kun dudeko da aliaj gejunuloj el diversaj landoj. Mi ĉefe aŭskultis kaj povis konstati ke ni ĉiuj, senkonsidere de la devenlando, havas la samajn problemojn, la samajn ŝatojn kaj ĝojojn. Danke al Esperanto, ni ne plu estis fremduloj, sed geamikoj tre proksimaj.

En iu momento okazis al mi io tre agrabla. Tre bela junulino venis al mia tablo kaj turnis sin al mi per demando: Ĉu vi estas Kreŝo Barkoviĉ?" Mi tute ne konis ŝin. Ŝi havis tre nigrajn harojn kaj mirinde belajn, kiel ĉielo bluajn okulojn. Mi respondis jese kaj demandis ŝin kiel ŝi konas min. En tiu momento ŝi montris al mi mian foton. Do, la surprizo estas ankoraŭ pli granda. De kie ŝi havas mian foton? Tuj poste venis la klarigo. Ŝi estis amikino de mia rusa korespondantino Nataŝa, kiu mem ne povis veni, kaj petis al ŝi serĉi kaj saluti min. Ŝi klarigis, ke ŝi venas el unu sovetia Respubliko kiu troviĝas ĉe la Bajkala lago. Mi devis agnoski ke mi ne restis indiferenta antaŭ la brilo de ŝiaj bluaj okuloj.

Jiri, Maria, Eva kaj mi
Jiri, Maria, Eva kaj mi
Venontan tagon, fine, mia hungara korespondantino sukcesis trovi min kaj tiel ni ankaŭ persone konatiĝis. Ankaŭ ŝi estis tre ĉarma kaj simpatia junulino, kaj evidente dum la tuta kongreso ni restis kune.

Iu evento aparte markis min. Temas pri procesio de kongresanoj kiu trairis la urbon Pécs. Por montri la ideon de Esperanto kaj la fratecon inter la popoloj, la organizantoj petis al ĉiuj laŭeble vesti siajn naciajn kostumojn por tiu procesio. Ni ĉiuj donis la manojn unu al la alia kaj tiel marŝis tra la urbo. Multaj el la kongresanoj portis paperajn lumigitajn lampionojn. Vere en tiu momento mi sentis ke fakte ni ĉiuj estas nur homoj, kvankam diverskulturaj kun certaj detalaj diferencoj, tamen nur homoj. Estis vere mirinde kaj neforgeseble.

Kiel la tagoj pasis, tiel mi malpli bezonis mian vortaron kaj sentis min tre komforte en nia kara lingvo. Fine mi praktike ne plu bezonis ĝin (la vortaron).

Dum la adiaŭa vespero ankoraŭ plia evento markis min. Estis organizita elekto de "Miss Esperanto". Ĉiuj junulinoj ricevis numeron kiun ili devis alkroĉi sur la bruston kaj nur junuloj voĉdonis por iu numero. Mi mem, pro afableco, voĉdonis por mia korespondantino Eva kiu sidis apud mi, sed la venkinto estis belega japana junulino en kimono. Temis pri  f-ino NOZIMA (Noĵima) Natuko (Nacuko), 24-jara oficistino de Ŝtata Universitato Tokio. Ŝi tiel impresis min, ke dum longa tempo mi kredis ke mi nepre edziĝos al japanino. Mi trovis ke ŝi estis vere belega kaj tiel delikata en tiu bela japana kostumo. Mi havis la ideon ke japaninoj estas tiel delikataj kaj fragilaj ke oni devas atenti por ne difekti ilin per eventuala neintenca movo aŭ tuŝo. Evidente, poste mi konstatis ke tio estis naivaj junulaj revoj kaj falsaj ideoj kaj ke japaninoj estas same fortikaj kiel ĉiuj aliaj junulinoj en la mondo.

Tiel finiĝis mia unua neniam forgesebla esperanto kongreso. La fakto ke mi troviĝis inter 900 gejunuloj el la tuta mondo, en vera kosmopolita medio en kiu mi povis ĉiujn kompreni kaj komuniki. Sen lingva baro, ni ĉiuj estas samaj, senkonsidere de etaj eksteraj diferencoj, kaj tio repensigis min al miaj medicinaj studoj kie mi povis konstati la samon, sekciumante la kadavrojn en anatomia salonego. Se oni forigas la haŭton kiu povus esti iom alikolora, sub la haŭto ni ĉiuj estas ekzakte samaj, ĉiuj havas la samajn organojn, la saman sangon. Ekzistas nur kulturaj diferencoj, kiuj cetere alportas multon al tiu mirinda mozaiko kiu estas nia bela Mondo.

Do, mi decidis resti por ĉiam esperantisto kaj daŭrigi la plibonigon de mia lingva nivelo. Mi amis la tutan mondon danke kaj pere tiu mirinda ilo kiu estas nia kara lingvo Esperanto.

(eble daŭrigota)

Published at 11:22 / 12 comments / 796 visits
This post is public

May 28, 2008

LA INSULOJ KORNATOJ

Ĉi tie mi prezentas poemon de nia Lucija Borĉić pri la mirinda arkipelago en Adratika maro - KORNATOJ (Kornati). Tiu arkipelago estas unu el la naturparkoj en Kroatio.

Published at 11:21 / 3 comments / 482 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...