march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

august 2008 (1)
july 2008 (1)
may 2008 (5)
april 2008 (12)
march 2008 (12)
february 2008 (4)
january 2008 (1)

March 1st, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO


MIA VOJAĜO AL JAPANIO (3)

Ĵaŭdo, la 9-an de oktobro

Hodiaŭ matene la plano de mia vojaĝo estis aparte interesa, ĉar mi havos okazon vidi multajn belajn junulinojn, kion mi cetere tre ŝatas. Masakato rezervis kaj aĉetis biletojn por la teatraĵo en la urbo Takarazuka. Per trajno ni ekiris post la matenmanĝo al la gubernio Hyôgo, en kies teatro okazas Junulina Muzika spektaklo, tute speciala. Fakte ĉiujn rolojn, virajn kaj virinajn ludas belaj junulin
 

Ambau roloj inaj
oj. La spektaklo konsistis el du partoj. La unua parto temas pri Parizo el la 19-a jarcento, fakte de la Franca Revolucio ĝis la 19-a jarcento. Nobeloj, urbanoj, aktoroj prezentas sin mozaike per belegaj kantoj kaj dancoj. Evidente la kantado estis japanlingva kaj mi nenion komprenis. Tamen la spektaklo estis tre bela por okuloj kaj oreloj. Kiel mi jam diris, ĉiujn rolojn rolas tre belaj junaj stelulinoj. Vera regalo por belecŝatanto. La dua parto estis kabareda revuo. Mi elkore dankis al Masakato pro tiu tre agrabla ero de mia vizito kaj ankaŭ ŝi mem estis kontenta ĉar ŝi ankaŭ ĝis nun neniam vidis tiun spektaklon.

Rigardante la homojn mi konstatis ke sufiĉe multaj virinoj (kaj eĉ viroj) portas ĉirkaŭ la kolo pendantan krucon. Sciante ke Japanoj principe ne estas kristanoj, tio vere mirigis min. Laŭ Masakato, ĉefe temas pri modo.

Post la tagmanĝo ni iris al la urbo Uzi, kie okazis kunsido de Uzi/Zyôyô-Esperanto-Rondo.
Ĉeestis 8 esperantistoj kiuj tre afable akceptis min. La prezidanto, s-ino AIKAWA Setuko petis min klarigi al la komencantoj kio estas SAT. Evidente ke mi tion faris kun plezuro. Pro la baldaŭa Japana kongreso pluraj el la ĉeestantoj promesis revidi min en Kameoka.
Revene al la hejmo ni promenis en la parko kun Imperiestra Palaco en Kioto.

© Published at 14:21 / 1 comment / 191 visits
This post is public

March 3rd, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (4)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (4)

Vendredon, la 10-an de oktobro.

Matene antaŭ la posttagmeza forvojaĝo al Kameoka kie okazos la Japana E-Kongreso kaj ankaŭ la 80-jariĝo

Papilio
de Esperanto-Propagando Societo de Oomoto, ni vizitis la Nisizin-Teks-Centron en Kioto. Tie oni povas lerni kiel fari fadenojn el la silkraŭpoj, kiel kolorigi ilin, teksi mane kaj maŝine, kiel desegni ŝtofojn mane kaj maŝine, kiel fari Kimonojn kaj vestaĵojn. La Centro multon lernis pri la tekniko de silkistoj el Liono (Francio). Surloke oni povas ankaŭ aĉeti multajn jam pretajn objektojn. Ĉiuhore en la Centro ankaŭ okazas prezentado de kimonoj fare de sep belaj modelinoj. Mi rigardis ĝin dufoje kun granda plezuro kaj faris plurajn fotojn. Ŝajnas ke tiu mia ĝuado spekti tion iom surprizis Masakaton. Ankaŭ tie estis je la dispono manekeno por la fotado kaj mi profitis esti fotita kun kimonulino.

Posttagmeze ni kuris al la trajno kun pezega pakaĵo de libroj kaj aliaj necesaĵoj por mia prelego dum la japana Kongreso. Ni entrajniĝis ne en la centra stacidomo de Kioto sed en iu pli proksima trajnhaltejo de la loĝejo de familio Tahira. Okazis al ni “aventureto”. Babilante kun mi, Masakato iom eraris kaj ni subite troviĝis en la ĉefa stacidomo de Kioto. Fakte ni veturis al kontraŭa direkto. Nu, tio ne tro gravis ĉar tie ni renkontis kelkajn esperantistojn inter kiuj k-don Yamasaki, kiuj ankaŭ iris al Kameoka. Ni atingis la urbon Kameoka sufiĉe malfrue kaj ni devis kun ĉiuj pakaĵoj iri tuj al la restoracio en kiu devis okazi bankedo okaze de la 80-jariĝo de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto. Afablaj restoraciestroj disponigis al mi lokon kie mi povis ŝanĝi miajn vestaĵojn ĉar estis necese aperi dece vestita por tiu evento. Al la festo venis multaj esperantistoj kaj estraranoj (gvidantoj) de Oomoto. Dum la bongusta vespermanĝo pluraj gastoj el Japanio kaj eksterlando devis saluti kaj gratuli al Oomoto tiun jubileon. Unu el prestiĝaj gastoj estis s-ro Selten el Germanio (nobelpremiito). Inter la salutantoj estis ankaŭ mi kiu gratulis nome de SAT kaj je mia persona nomo. Mi parolis pri mia dankemo al miaj japanaj gekamaradoj kiuj ebligis al mi tiun ĉi vojaĝon kaj mi aludis pri la vizito de k-do Lanti al Japanio en la jaro 1937.

Saluto nome de SAT

Fine de la bankedo, post konatiĝo kun multaj novaj geamikoj, ni iris al la Centro de Oomoto, kie ni loĝos dum la kongresaj tagoj. Kiel kutime, ĉe la eniro oni devis tuj formeti la ŝuojn kaj en la ŝtrumpoj daŭrigi la serĉadon de la ĉambro. En la granda japanstila tradiciaspekta ĉambro kun tatami surplanke mi loĝis kune kun bahaa aŭstraliano kiu nun vivas en Ĉinio. Li havas junan ĉinan edzinon kiu nun atendas bebon, (intertempe la bebo naskiĝis!!!) sed li devis veni al Japanio por havi rajton plilongigi sian restadpermeson en Ĉinio, kvankam li tie instruas la anglan lingvon. Li estas tre simpatia viro kaj ni tre rapide kaj facile amikiĝis. Lia nomo estas Paul Desailly. Kiam mi venis al la ĉambropordo, ĝi estis ŝlosita. Do mi uzis la ŝlosilon, provis malfermi, sed la ŝlosilo subite rompiĝis. Feliĉe alvenis mia suprenomita samĉambrano kiu iris al la akceptejo peti la duoblaĵon kaj tiel ni povis eniri. Paŭlo jam estis sperta pri la japana vivmaniero ĉar li jam plurfoje vizitis Japanion kaj eĉ dormis en tiu Oomoto-centro. Fakte, la tranoktado por esperantistoj estas tre malmulte kosta. Estas interese scii por tiuj kiuj vojaĝos al Japanio ke unu el la aneksoj de Oomoto Centro troviĝas ankaŭ en Tokio.
Do post babilado kun Paŭlo, mi endormiĝis ĉar la venontan tagon atendis nin tago kun tre densa programo.

© Published at 14:51 / 0 comments / 136 visits
This post is public

March 5, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (5)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (5)

Sabaton, la 11-an de oktobro

Ĉe Oomoto la reguloj estas sufiĉe striktaj. Oomotanoj leviĝas tre frue kaj je la sesa matene ili jam estas en la sanktejo (preĝejo) por komune preĝi. La matenmanĝo, kiun sincere dirite mi tre malŝatis, ĉar por mia eŭropeca buŝo ĝi ne plaĉis al mi. Fakte ĝi eĉ ne plaĉis tiagrade, ke mi dum la tuta kongresa perio

Relig.ceremonio Oomoto.png
do ne plu matenmanĝis. Post la matenmanĝo ni ĉiuj iris al la templo de Oomoto kie okazis religia ceremonio okaze de la 80-jariĝo de Esperanto-Propaganda-Asocio de Oomoto. Invititaj esperantistoj, eksterlandaj kaj enlandaj havis preparitajn seĝojn por sidi dum la ceremonio, dum aliaj oomotaj esperantistoj kaj neesperantistoj sidis rekte sur planko kun tatami matracoj. La ceremonio daŭris pli ol du horojn kun ŝintoisma rito. La riton aktive partoprenis krom la Oomota pastraro (celebrantoj) ankaŭ la Supera spirita gvidantino de Oomoto. Estas interese ke Oomoto estas unu el raraj religioj kie la Supera spirita gvidanto estas ĉiam kaj devige virino. La aktuala Spirita gvidantino de Oomoto estas tre bela juna virino kiu antaŭ la konsakriĝo estis profesie farmaciistino. Ŝi lernas aktive Esperanton kaj bonege jam elturniĝas kun tre bona prononcado. Ŝi estas daŭre fraŭlino kaj ŝin ĉirkaŭas amaso da sopirantoj, sed ĝis nun ŝi ne faris elekton.

Post la religia ceremonio sekvis salutoj de kelkaj gastoj kaj kultura parto de la ceremonio. Gejunuloj prezentis teatraĵeton en Esperanto kun la japana tradukado skribe sur ekrano. Sekvis kantado de ĥoruso kiu inter la aliaj kantis “La Esperon” en tute alia, sed tre bela aranĝo kiun Oomotanoj trovis antaŭ nelonge.

Oomoto monumento
Post tagmanĝo mi promenis tra la botanika ĝardeno kiu troviĝas kadre de la granda Oomoto-tereno (kun sciencaj esploroj pri flaŭro). Fine kun kelkaj junuloj ni vizitis monumenton de Oomoto kun la skribo: “Unu Dio, unu Mondo, unu Interlingvo”.
Poste mi iris iom ripozi ĉar vespere mi estis invitita de kelkaj oomoto-amikoj, ĉefe s-roj SAITÔ Tadasi kaj lia frato, al popola restoracio en Kameoka. En tiu tre interesa popola restoracio ni sidis laŭ la tradicia japana maniero sur niaj kruroj planke. Ni trinkis tre bongustan bieron (sufiĉe multe) kaj manĝis popolan manĝaĵon Okonomiyaki (japanstila pico, io kiel itala pico, Tizimi-korea, aŭ takoso -meksika), kiun mi trovis tre bongusta. La etoso estis tre tre amika kaj ni multe ridis kaj ŝercis. Ili deziris scii kiaj estas miaj impresoj pri Japanio kaj pri ilia Supera spirita gvidantino. Mi tute sincere diris ke la Supera gvidantino estas tre bela, inteligenta juna virino  kiu tre plaĉas al mi. Kompreneble ili ĉiuj tute konsentis kun mi kaj esprimis bedaŭron ke ŝi ankoraŭ ne trovis al si edzon. Se mi ne eraras iliaj koroj tre forte batas kiam ili estas kun ŝi aŭ en ŝia proksimo. Ankaŭ ĉi foje mi volas elkore danki al tiuj simpatiaj amikoj pro tre agrabla kaj interesa vespero en simpla, popola japana restoracio.

© Published at 09:38 / 2 comments / 177 visits
This post is public

March 7, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (6)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (6)

Dimanĉon, la 12-an de oktobro 2003


Alvenis la tago de la 90-a Japana Esperanto-Kongreso en la kultura domo Galleria Kameoka” sub la temo “Kultura vojkrucifĝo el ĉiuj direktoj: okcidento, oriento, nordo, sudo”. Per aŭtobusetoj ni estis transportitaj de niaj loĝejoj al la kongresejo. Mi havis ŝancon jam ricevi kongresan materialon en tre bela kaj praktika plasta kvazaŭ vojaĝsako fabrikita de la entrepreno “EZ-SWANY”, kies posedanto estas konata esperantisto kiu pagis grandajn reklamojn pri Esperanto en diversaj okcidentaj gazetoj. La francoj certe legis ĝin en "Le Monde".


Dum la mateno mi renkontis multajn interesajn kaj konatajn esperantistojn. Tamen, por mi estis aparte kortuŝa la persona konatiĝo kun nia bonega japana peranto, k-do TANI Hiroyuki, kaj kun mia tre tre kara amiko, kuracisto, KAWANISI Teturô “Semanto” (interalie esperanto-instruisto de nia Viola, kaj konata zamenhofisto). Semanto estis taskigita prezidi mian prelegon lunde matene.


Posttagmeze okazis je la 14-horo solena malfermo de la kongreso. Mirinda granda salonego kun ĉiuj teknikaj eblecoj estis praktike plena (partoprenis pli ol 600 partoprenantoj sed aliĝis pli ol mil - inkluzive de neesperantistaj oomotanoj kiuj simpatias kaj subtenas Esperanton). Sur la podio sidis honoraj gastoj inter kiuj ankaŭ mi. Mi salutis la kongreson nome de SAT kaj de aliaj eksterlandaj gastoj ( Gesinjoroj Reinhard kaj Elisabeth Selten (DE), Lee Chong-Yeong kaj Lee Yung-Kee (Koreio), Yu Tao de El Popola Ĉinio, Agnieszka Barbara Pietrzak de Pola Radio, Yu Jianchao de Ĉina Radio, Maritza Gutierez Gonzalez el Kuba radio, ktp). En mia saluto mi esprimis la deziron kunlabori kun ĉiuj E-asocioj sur la terenoj kiuj estas al ni komunaj. En la interpretista budo Masakato tradukadis japanen mian salutparoladon. Bedaŭrinde mi ne havas foton pri la solena malfermo, ĉar ĝis nun mi ne ricevis iun kaj nek Masako nek mi mem povis foti.


Je la 16-a horo okazis informa kunveno pri SAT. Alvenis sufiĉe multaj SAT-anoj (20) kaj ne-SAT-anoj (8). Niaj k-doj SYOZI Nobuyuki kaj Yamasaki Seikô starigis la demandon ĉu SAT post du-tri jaroj bankrotos. Mi respondis ke mi esperas longan kaj daŭran vivon de SAT, sed ke ĉio

Informa SAT-kunveno
dependas de niaj SAT-anoj. Ja SAT-bezonas novajn membrojn kaj la unua tasko de SAT-anoj estas varbi novajn membrojn. K-do Yamasaki proponas krei LEA-on , tiel ke okaze de malapero de SAT, LEA-oj povos daŭrigi la laboron. Mi provis klarigi al li kaj aliaj ke ili ne bone komprenas la rolon de LEA-o kaj fakte kio ĝi estas. LEA-oj estas laboristaj asocioj kies celo estas varbi novajn SAT-anoj kaj krei novajn SAT-anojn. Ili estas konvencie ligitaj al SAT (cetere eĉ multaj nomoj tion diras, ekz. SAT en Britio, SAT-en Hispanio), kaj se SAT-mortos tiam ankaŭ LEAoj kiel tiaj ne havos sian sencon. Tiam tiuj LEAoj eble fariĝus apartaj novaj asocioj. Nu ni decidis pri tio pli detale tion diskuti dum la baldaŭa kunveno de japana SAT en Kaga. La celo de tiu ĉi kunveno estas konigi SAT al "neŭtralaj" esperantistoj kiuj interesiĝas pri SAT. Finfine la kunveno estis tamen tre sukcesa.
Amikino Keiko

Amiko Nobuyuki

Post la kunveno mi renkontis miajn malnovajn geamikojn, k-don Syozi Nobuyuki kun la edzino Keiko.


Vespere okazis bankedo dum kiu krom bonega manĝo oni havis okazon ankoraŭ pli bone amikiĝi kaj konatiĝi. La sidlokoj estis anticipe fiksitaj kaj oni ne povis sidi tie kie oni volis sed tie kie estis indikita. Dum la vespero okazis aŭkciado de kelkaj malnovaj libroj. La aŭkcion faris  Yamasaki Seikô kaj Semanto.

Rugxa SAt-ano

Tre amuzis min la reago de miaj geamikoj Syôzi kiuj estis ŝokitaj vidante min en la ruĝa (malhele) kostumo kaj ruĝa kravato. Li diris ke mi aspektas kiel vera franca “dando”. Laŭ ili neniu Japano kuraĝus tiel vestiĝi. Efektive, ĉiuj estis en grizaj tre klasikaj kostumoj krom mi. Sed mi mem tute ne sentis min malbone. Tamen, ŝajnas ke al virinoj tute ne ĝenis mia kostumo kaj ke ili ne trovis min ŝoka. Ankaŭ Masakato diris al mi ke tio tute ne ŝokas ŝin ĉar ŝi ŝatas ruĝan koloron. Post la fino de la bankedo ni ĉiuj iris dormi. Morgaŭ matene okazos mia prelego pri “7000 tagoj en Siberio”.

 

© Published at 11:18 / 0 comments / 172 visits
This post is public

March 10, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (7)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (7)

Prelego "7000 tagoj en Siberio…
Lundon, la 13-an de oktobro

Tuj post la matenmanĝo ni iris al la kongresejo, ĉar matene devis okazi mia prelego. Mi kontaktis kun mia amiko Semanto por interkonsenti kiel la tuta afero evoluos. Li devas prezidi la kunvenon kaj prezenti la preleganton.

Al la prelego alvenis pli ol 160 personoj. Mankis seĝoj kaj multaj ne povante sidi rezignis. Mi vere estis tre tre surprizita pri tiu intereso. Mia prelego okazis sen interpretado nur por esperantistoj, ĉar temis pri mia traduko de “7000 tagoj en Siberio” de Karlo Ŝtajner.

K-do Semanto (KAWANISI Teturô) tre afable prezentis min per sia tre bela Esperanto. Li akcentis ke ni du naskiĝis en la sama jaro, samjare ni esperantistiĝis, samjare komencis studi medicinon. Li paroli
Post la prelego
s pri siaj impresoj kiujn li havis leginte la libron kaj fine transdonis al mi parolon.

Mi parolis pri la cirkonstancoj en kiuj mi decidis traduki la libron, pri miaj kontaktoj kun la aŭtoro Karlo Ŝtajner, pri la maniero kiel finfine la libro aperis kaj kial restis pluraj eraroj en ĝi, kaj kiel la korektita manuskripto perdiĝis. Same mi parolis pri la dua libro de Ŝtajner kiu nomiĝas “Reveno el GULAGO”, kaj kiu alportas plurajn pliajn informojn al la unua libro. Sekvis pluraj demandoj kaj diskuto. La prelego provokis grandan intereson pri la libro kaj ĉiuj libroj en la kongresa libroservo vendiĝis. Ili bedaŭris ne mendi pli sed neniu imagis ke estos tia interesiĝo de kongresanoj. Pluraj el la ĉeestantoj esprimis deziron foti sin kun mi. Vere mi estis tre kortuŝita.

Degucxi Kurenai - Oomoto
Posttagmeze okazis solena fermo de la kongreso. Dum solenaĵo parolis Supera spirita gvidantino de Oomoto, fraŭlino DEGUĈI Kurenai, kiel Honora Prezidanto de la kongreso, kiu dankis al ĉiuj, ĉar la kongreso okazis helpe de Oomoto, kiu invitas la Japanan Esperanto-kongreson ĉiujn dek jarojn. Ŝi donis la rendevuon post dek jaroj.

La solenaĵon plibeligis la ĥoruso kiu kantis “La Esperon”, ĉifoje en klasika formo de ĉiuj konata, kaj la
Infana hxoruso
etuloj de Oomoto, kiuj kantis en Esperanto kaj muzikis. Ili estis tre fieraj povi montri siajn konojn kaj talentojn al tiel granda aŭskultantaro. Evidente ne mankis aplaŭdo.

Post la fermo de la kongreso sekvis ĝis-revidoj kun multaj gekongresanoj kaj poste ni rapidis al la tranoktejo, por preni niajn valizojn kaj per trajno urĝis al Kioto, ĉe la loĝejo de Masakato. Vespere ni havis rendevuon en la hotelo kun ge-Syôzi. Ni apenaŭ havis tempo por lasi niajn bagaĵojn kaj ni urĝis al la hotelo. Fakte ni sukcesis alveni ĝustatempe. En la hotelo kun ge-Syôzi ni trinkis aperitivon atendante la horon por kiu nia amiko Nobuyuki rezervis lokojn en la luksa restoracio de italaĵoj. Ni vere ĝuegis amikan etoson kaj multajn bongustaĵojn. Fine de la vespero Nobuyuki proponis ke mi revenu morgaŭon al la hotelo por ke ni promenu iomete en Kioto, antaŭ lia posttagmeza reveno al Tokio. Mi akceptis la inviton.

© Published at 13:33 / 0 comments / 181 visits
This post is public

March 12, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (8)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (8)

Mardon, la 14-an de oktobro

Matene Masakato kaj mi biciklis al la hotelo de ge-Syôzi. Esti vere speciala sperto ĉar la japanoj multe biciklas kvankam mankas spaco. Pro tio ili biciklas sur trotuaroj kaj tre lerte "slalomas" inter la piedirantoj. Mi devis tre atenti, speciale kiam necesis transiri stratojn, ĉar en Japanio oni veturas maldekstre kaj la danĝero alvenas unue de dekstre. Masakato devis reveni por ion fari hejme kaj mi turismis kun Nobuyuki. Lia edzino Keiko havis iun ceramikan kurson. Per taksio ni vizitis tri templojn Kinkaku-zi, Kodai-zi kaj Kiyomizu-dera, (biciklo restis ĉe la hotelo).

Survoje al

Elektraj dratoj estas ekstere
unu el la temploj mi fotis la straton en kiu oni bone vidas multe da elektraj fadenoj en la aero. Tio vere surprizis min en Japanio. Tiu ĉi lando estas tre evoluinta kaj la vivnivelo estas tre alta. Ĉio estas elektronika, kaj tamen la elektraj fadenoj estas ekstere videblaj. En Eŭropo ĉiuj estas subtere kaj oni ne vidas ilin. Vere la eksteraj videblaj fadenoj ne estas belaj. Tamen, tiel estas en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj en Japanio. En tiu ĉi strato troviĝas multaj vendejoj de ceramikaĵoj kaj porcelanaĵoj, kio interesis Nobuyuki. Evidente ĉio estas tre multekosta. Intertempe komenciĝis pluvo kaj ni aĉetis malmultekostajn pluvombrelojn el plastaĵo. Por havi memoraĵon pri tiu agrabla promenado kun mia amiko Nobuyuki ni petis iun s-ron ke li fotu nin en la parko de unu el la temploj.
Nobuyuki montras al mi KIoton


Tagmeze ni devis reveni al la hotelo, kie atendis nin sinjorino Keiko kaj ni kune iris lunĉi. Ni manĝis nudelojn “Soba” (fagopiro en supo) kaj “Tenpura” (frititaj fiŝaĵoj kun legomoj) - por mi nova japana specialaĵo kiun mi antaŭe ne ankoraŭ gustumis.

Post la manĝo alvenis Masakato. Ni ĝisrevidis niajn geamikojn kiuj revenis al Tokio kaj mi kun Masakato rapidis al la urbo Takatuki (Ôsaka). Mi vizitis Takatuki-Esperanto-Societon kie bonvenigis min naŭ esperantistoj. Mi parolis pri “7000 tagoj en Siberio”. Iuj el ĉeestantoj pli-malpli spertis tiaman epokon en la dua mondmilito. Ili rakontis pri siaj travivaĵoj.
Ni revenis sufiĉe malfrue vespere hejmen.

© Published at 15:05 / 3 comments / 178 visits
This post is public

March 14, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (9)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (9)

Merkredon, la 15-an de oktobro

Tiu ĉi tago estis tre speciala kaj impresoplena. Per bicikle jam matene ni foriris viziti plurajn interesajn lokojn en Kioto. Ni vizitis Internacian Pacmuzeon de Universitato Ritumeikan, kie okazis ekspozicio “Mond-Ĵurnalistaj fotoj en 2003”.

Pacmuzeo kun rozo A. Frank.png
Antaŭ la muzeo estas plantitaj du memorrozoj. Dekstre staras rozarboj de “Anne Frank”, kies patro travivis la kruelan holokaŭston fare de Hitlerismo. Li donacis al Japanoj la rozarbojn, memore al sia filino Anne.

Masakato kun rozo Kuboyama Aki…
Maldekstre staras rozarboj de “Akiti kaj Suzu” (vidu foton). KUBOYAMA Akiti, ŝipano, estis unu el la viktimoj de radioaktivigita fiŝŝipo “Dai-Go-hukuryû-Maru” en Bikini-insularo sekve de la usona eksperimento de hidrogena bombo. La vidvino Suzu donacis rozarbojn, kiujn ŝia edzo Akiti amis. Mi nepre deziris havi memoraĵon pri tiuj viktimoj de la homa frenezeco, des pli ke mim mem tre ŝatas florojn.

Fotoj-mondaj jxurnalistoj
Enirinte la muzeon ni unue vizitis Ekspozicion “Mond-ĵurnalistaj Fotoj en 2003”. En tiu speciala okaza ekspozicio estis prezentitaj ducent fotoj de diversaj mondaj ĵurnalistoj kiuj per siaj fotobjektivoj markis la eventojn. Temas pri akcidentoj, damaĝoj, suferantaj infanoj pro la militoj, naturo kaj mediprotektado, scienco kaj tekonoligio, arto, sporto en 2003. Kelkaj el tiuj fotoj estas jam internacie konataj televide, ĵurnale, gazete.

La konstanta muzea prezentado estas tre serioza - pri la paco kaj kontraŭ militoj. Oni vidas armeojn kaj soldatojn el la 15-jara milito (1931-1945); tutlanda mobilizado por la militoj; kontraŭmilita movado en Japanio; koloniigo kaj okupacio; la dua mondmilito; respondeco pri la militoj; paŝoj al milito kaj paco; militoj kaj paco en moderna epoko; nuklea armado ktp. La muzeo tre impresas kaj oni ne eliras el ĝi indiferenta. Dankon al Masakato kiu havis tiun bonegan ideon montri ĝin al mi.

Aparte en angulo troviĝas “Mugon-kan” (Senvorta Muzeeto) de la lasitaj verkoj de studentoj, kiuj pereis en la pacifika milito (1941-1945).

Flambirdo
En la enirsalono de la Pacmuzeo du muroj estas tute dekoraciitaj per belaj desegnaĵoj de la “Flambirdo” (Fenikso) de TEZUKA Osamu, la fama Manga-isto (vidu dekstre la foton). En 2001 japana Esperanto-Kongreso havis lokon en la urbo Takarazuka, kie aktivis la mangaisto TEZUKA Osamu, kies unu el la verkoj “La Flambirdo” estis esperantigita kiel kongresa memoraĵo.

Vespere ne okazis esperanta kunsido de Suita Esperanto-Societo en la urbo Suita, Ôsaka. Do, mi ne devis iri tien kaj mi profitis por resti kun Masako kaj babili kun ŝi. Por vespermanĝi ni iris al la Picejo kie oni povis manĝi laŭvole kaj laŭ la stomaka kapablo (suba foto). Ni fartis tre bone, nenio urĝis kaj ni multe babilis pri diversaj temoj. Pri kelkaj aferoj ni ne samopiniis kaj Masakato estis malkontenta. Tio amuzis min ĉar ŝi estis tiel malkontenta pri miaj opinioj ke ŝi venis al jena konkludo: ”Por ŝanĝi la mondon oni devas mem ŝanĝi sin. Kreŝo ne volas ŝanĝi sin.” Per niaj bicikloj ni revenis hejmen post kvarhora diskuto en la picejo. Survoje mi plian fojon konstatis kiel estas malfacile bicikli en Kioto ĉar oni biciklas sur trotuaro kaj oni devas daŭre “navigi”, “slalomi” inter multaj piedirantoj. Krome, por tiu, kiu kutimas rigardi unue maldekstren por vidi ĉu estas iu danĝero, estas malfacile konscii ke nun oni devas unue rigardi dekstren ĉar de tie venas la danĝero.

Reveninte hejmen, ni daŭrigis nian diskuton kiu fariĝis preskaŭ disputo. Mi vidis sur la vizaĝo de kara Masakato ke en ŝi bolas la kolero, kaj ŝia vizaĝo fariĝis krispita kaj tre pala. Jen la kialo de nia disputo. Foje mi diris, ke al mi, dum mia unua E-kongreso tre plaĉis bela juna japanino en kimono, kiu estis elektita kiel Miss Esperanto (tio estis sum la IJK - TEJO kongreso en Pécs (Hungario) en 1966). Masakato tuj saltis reage, ke mi ne rajtas diri tion, ĉar se mi diras, ke mi ŝatas belajn junulinojn, mi ofendas malbelajn kaj ne plu junajn. Pri tia konkludo mi tute ne konsentis. Ŝi aldonis, ke krome, ne gravas la aspekto, la ekstero, sed gravas la interno. Jes, tion mi scias kaj konsentas pri tio. Sed kiam mi vidas belan virinon, mi ne povas scii kia estas ŝia interno. Mi vidas nur la eksteron kaj ŝi plaĉas al mi. Povas esti, ke se mi povus pli bone koni ŝin kaj ŝian internon, mi juĝus ŝin alimaniere kaj ŝi kiel homo ne plaĉus al mi. Bone, Masakato ne volis kompreni tion, klarigante al mi ke japaninoj en kimono tre suferas ĉar tiu vestaĵo estas tre malkomforta kaj malagrabla.  Povas esti, mi diris, kaj mi tre bedaŭras se ŝi suferas en kimono, sed mi ne devigis ŝin surmeti ĝin. Ŝi faris tion ĉar ŝi tion volis. Masakato reagis: “Jes, ŝi faris tion por plaĉi al viroj malgraŭ la sufero. Kompreneble vi estas influita de la okcidentaj amasmedioj kiuj prezentas japaninojn en kimonoj. Vi ŝatas la eksteraĵon, la pupon. Sed tio tute ne gravas. Por mi ne gravas la eksteraĵo sed intelekto”. Do, nia diskuto fariĝis pli kaj pli “varma” kaj ŝajnis ke ni neniel sukcesos interkonsenti. Mi daŭre restis ĉe mia aserto ke plaĉas al mi bele vestitaj virinoj. Masakato ankoraŭ pli koleris, ĉar dum la kongreso ŝi surmetis kompleton kiun ŝi malŝatas kaj sentas sin malbone en ĝi, sed tion mi ne sciis. Laŭ miaj okuloj ŝi estis bela en ĝi kaj tion mi diris al ŝi. Ŝi estis tute kolera, ke mi tion diras, ĉar laŭ ŝi, ŝi tute malŝatas tiun vestaĵon. Jen stranga disputo inter ni. Finfine mi provis glatigi la aferon kaj la konkludo estis ke malgraŭ la fakto, ke Kreŝo ne volas ŝaĝi sin, ke ni havas malsamajn opiniojn, ni daŭre restas bonaj amikoj. Evidente jes, mi ŝatas Masakaton kiel ajn ŝi estas vestita, ĉar ŝi estas bona amikino kaj bona homo, kio estas la ĉefa afero.

Tre malfrue, mi reiris al mia ĉambro, dum Masakato restis atendante la revenon de ŝia edzo, kiu ĉiam revenas malfrue, kaj ŝi en iu ajn horo de la nokto preparas al li vespermanĝon.

© Published at 12:56 / 1 comment / 234 visits
This post is public

March 18, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (10)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (10)

Ĵaŭdon, la 16-an de oktobro

Masakato -muzeo


Hodiaŭ matene per trajno ni vojaĝis al urbo Ôsaka por viziti Muzeon de Homaj Rajtoj. Tre interesa muzeo kiu ankaŭ enhavas diversajn okazajn ekspoziciojn. Ni vidis ekspozicion “Shaheed, 100 vivoj...vivi kaj morti en Palestino”. Temas pri unuaj cent viktimoj de la Dua Intifada (rezistmovado de palestinanoj kontraŭ la israela okupado) en la fino de septembro 2000. Dum la lastaj du kaj duon-jaroj pli ol 2500 palestinanoj pereis, inkluzive de 496 infanojn. “Shaheed” signifas arabe “Martiro”. Familianoj de viktimoj donacis al la ekspozicio foton de la pereinto kaj ian objekton, ŝatatan de li aŭ ŝi. La ekspoziciejon oni preskaŭ mallumigis, por ke la vizitantoj mem profunde pensu antaŭ la objektoj kaj profiloj de la pereintoj. Granda parto de la viktimoj estas palestinaj viroj, sed ne mankis virinoj kaj eĉ unu Germano. La objektoj estas ligitaj per sekigitaj herboj, kiuj kreskas sur palestina tero. Krom la nomoj en la japana, araba kaj angla lingvoj, tie troviĝas neniu alia klarigo.

Ankaŭ la konstanta ekspozicio pri la temo “Homaj Rajtoj” estas tre interesa. Jam en la mezepoko ekzistis en Japanio kasto-sistemo. La plej supran “Tennô” (imperiestro), sekvis nobeloj, militistoj, kuracistoj,  instruistoj, juĝistoj, kamparanoj, metiistoj ktp. Aparte estis diskriminaciitaj homoj, kiuj devis fari “malpurajn laborojn” kiel buĉistoj, felometiistoj, sandalistoj, forĵetistoj de kadavroj el sur la stratoj. Post ilia morto eĉ tomboŝtonoj devis havi specialajn esprimojn por esti diskriminaciataj. Nun budismaj temploj pentas kaj pardonpetas pro ilia pasinta kulpo diskriminacii eĉ sur la tomboŝtono. Sed inter la diskriminaciitaj homoj estis eĉ bonegaj aktoroj, komediistoj, ĝardenistoj, artistoj, ktp.

Estis multaj bataloj por demokratiigi la mondon. Nun en Japanio oni malpermesas diskriminacii la etnajn minoritatojn kiel Koreojn, Ĉinojn, Ainojn, Okinava-anojn kaj virinojn. Fakte jam ne plu funkcias la kasta sistemo, sed tamen inter la homoj oni foje vidas la kaŝitan diskriminaciemon en la reala vivo.

En KLEG -Mine
Post la muzeo ni iris al la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-grupoj) en la urbo Toyonaka, Ôsaka, kie atendis nin k-do MINE Yositaka, la libroservisto de KLEG. K-do MINE klarigis kiel la oficejo de KLEG bone funkcias fare de la volontulaj esperantistoj. Li invitis nin al la restoracio kie ni vespermanĝis bonajn ĉinajn specialaĵojn.
Tute kontentaj ni revenis hejmen.

© Published at 09:46 / 2 comments / 216 visits
This post is public

March 20, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (11)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (11)

Vendredon la 17-an de oktobro.

Matene Masakato kaj mi unue iris, ŝarĝitaj per diversaj ekspoziciaĵoj, al la fervoja ĉefstacio de

Preparo de ekspozicio en Kioto
Kioto, al la Kioto-Gubernia Internacia Centro, kie oni devis instali ekspozicion pri Esperanto, kiu devus daŭri ĝis la 31-a de oktobro. Kvin membroj de Kioto-esperanto-Societo venis por prepari la ekspozicion.

Masakato kaj mi ne povis resti longe por helpi al la preparo de la ekspozicio ĉar en la urbo Kobê atendis nin k-do NONOMURA Yô. Per trajno do ni iris al Sannomiya en Kôbe. Kiel ĉiuj el vi scias, urbo Kôbe suferegis en la jaro 1995 pro terura katastrofa tertremo.

Alvene al Sannomiya, tie atendis nin nia kamarado, kiu okupiĝas tie kiel volontulo pri senhejmuloj. K-do Yô, eksa katolika pastro, forlasis la pastrecon pro malkonsento kun la Eklezio. Bedaŭrinde, lia ideo pri Kristo kaj tiu de Eklezio ne kongruis. K-do Yô interkonsentis kun unu el senhejmuloj, ke ni posttagmeze vizitu lin. Antaŭ ol fari tiun viziton, k-do Nonomura invitis nin al bona restoracio, kie
Manĝante "Syabusyabu" kun Nono…
oni povas manĝi malmultekoste pastaĵon “Syabusyabu” kun senlima kvanto da legomoj. Kiel viandon oni povis elekti bovaĵon, porkaĵon aŭ kokidaĵon. Tio estis menuo speciale servata por lunĉhoro. Por mi, tiu restoracio kaj manĝo estis tre surpriza kaj interesa. Meze de la tablo apud kiu ni sidis, troviĝis varmigiloj (rapidega varmigo) kun ujoj plenaj da akvo. En la mezo de la restoracio troviĝas grandega tablo plenplena de diversaj legomoj, lavitaj kaj tranĉitaj. Oni povas servi sin laŭvole kiom ajn oni volas. La viandon (se oni volas) oni ricevas aparte. Ĉiu boligas sian akvon kaj oni enmetas legomojn en la bolantan akvon - ankaŭ la viandon, kaj tuj manĝas. Tio tre similas al la eŭropa “fondu”, sed temas pri legomoj kaj viando en akvo, ne oleo. Fine de la kuirado en la ujo restas tre bongusta supo kiun ankaŭ oni manĝas (trinkas) se oni volas. Mi vere regalis min per nekutima sed tre bongusta (kaj originala) manĝaĵo. Elkoran dankon kamarado NONOMURA.

Amiko NONOMURA akompanis nin al unu senhejmulo al kiu li de tempo al tempo volontule helpas. Tiu senhejmulo loĝas sub la superstrata ponto en Kôbe, kie li “konstruis” al si “loĝejon” kun muroj el kartonoj. Temas pri 55-jara viro, senfamilia, kiu tie vivas kun hundeto. Tiu senhejmulo permesis al
Senhejmula hundeto Kobe
mi foti ĉe li kaj mi dankas al li pro tio. Tiel ni povas montri al vi tiun teruran kontraston en supermoderna kaj tute rekonstruita Kôbe. Tiu viro loĝas tiel jam de la jaro 1995 kiam Kôbe trafis terura tertremo. Ĝis tiam li laboris kiel domkonstruisto dum 19 jaroj, kiam japana ekonomio plej prosperis. Tiam li loĝis kun aliaj laboristoj en la komuna loĝejo, sed li ĉion perdis dum la tertremo. Pro peza laboro li krome malsaniĝis kaj sekve li ne plu povis trovi nek laboron nek loĝejon. Senmona, li devis elturniĝi kaj ekde tiam loĝas en tiu kartona ŝirmejo. Bedaŭrinde, eĉ tie li ne estas trankvila ĉar foje revene post la nokta “laboro”, li konstatis ke oni volis bruligi lian "loĝejon". Por sin nutri, dumnokte li surstrate serĉas aluminiajn skatolojn de bieroj aŭ aliaj trinkaĵoj por vendi ilin al recikligejo. Foje li sukcesas ricevi malfreŝajn manĝaĵojn, kiujn vendejo donacas al senhejmuloj, anstataŭ forĵeti. Kiam ni vidis lin, li ne manĝis (nek hundeto) jam de tri tagoj. Li parolis mallaŭte pro manko de fortoj (tamen li fumis!). Liaj dentoj mankas, ĉar li ne povas viziti dentiston. Feliĉe ne mankas akvo, ĉar proksimas parko, kiu havas manlavejon kaj necesejon.

Post tiu vizito, ni vizitis kun k-do Yô alian parton de la urbo kie ni ne rekte vizitis senhejmulojn, sed
Senhejmuloj sub ponto
li montris al ni ponton sub kiu estas instalitaj pluraj senhejmuloj. (vidu foton dekstre). Tie loĝas sep aŭ ok homoj, kiuj daŭre riskas ke la akvo subite alvenu kaj forportu ilin.

Tiu fakto, ke ekzistas senhejmuloj en Kôbe tre ŝokis min. Ja, la urbo estas brile nova, tre tre moderna kaj komplete (aŭ preskaŭ) rekonstruita. Estas preskaŭ neimageble, ke tie vivas senhejmuloj. Evidente, post la tertremo estis ege multaj homoj senhejmaj. La urbo kaj registaro konstruis por ili provizorajn loĝejojn kaj poste oni donis al ili novajn. Bedaŭrinde, inter tiuj homoj estis ankaŭ tiuj, pri kiuj neniu volis zorgi. Alia malagrabla fakto ŝokis min. Ĉiuj benkoj en la parkoj estas baritaj per bariloj tiel ke sur unu benko estas tri sidlokoj disigitaj per bariloj, por malebligi al la senhejmuloj kuŝi sur la benkoj.

Kun impresoj tre fortaj, ni dankis al Yô NONOMURA pro tiu interesa posttagmezo kaj per trajno forvojaĝis al urbo Ôsaka kie mi devis viziti Ôsaka-Esperanto-Societon, kie atendis nin ĉirkaŭ 10 membroj.

Tiun tagon okazis nova esperanto-kurso, gvidata de 17-jara knabo, tre bona esperantisto, TAKAHASI Yûki. Por la kurso anoncis sin telefone tri, sed venis kvar lernontoj. Por ne ĝeni la kurson, ni ĉiuj iris en la salonon de la domo de “Ôsaka Junulara Centro”. La etoso estis tre agrabla kaj ni multe babilis. Kvaronhoron antaŭ la fino de la kurso ni revenis en la kursejon kie mi iom animis la lernantojn per iomete rekta metodo. La lernantoj estis entuziasmaj ĉar ili konstatis ke jam la unuan tagon ili sukcesis iom paroli en Esperanto kaj eĉ kun eksterlandano. Ĉiuj decidis daŭrigi la lernadon.

© Published at 11:45 / 3 comments / 155 visits
This post is public

March 24, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (12)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (12)

Sabaton, la 18-an de oktobro

Hodiaŭ matene, Masakato kaj mi biciklis al la plej proksima trajnstacio de ŝia hejmo. Ja en Japanio estas kelkaj privataj fervojoj plus la ŝtata. Do, oni facile perdiĝas en tiu afero. Ni iras al la urbo Uzi, Kioto, kie okazas studkunveno al kiu Masakato regule partoprenas. Masakato rimarkas ke mi rigardas virinojn en la trajno. Antaŭ ŝi sidis junulino kun tute strangaj ŝtrumpoj, blankaj, kiuj troviĝas sub la genuo kaj estas ramburitaj. Laŭ mia gusto tio estas tre malbela kaj mi faras tiun rimarkon al Masakato. Nu, ŝi klarigas al mi, ke tio estas modo, kaj ke la junuloj ŝatas kontraŭi al la kutimoj de plenkreskuloj. Temas simple pri provoka modo.

De la stacidomo ni rapidis al la Studkunveno pri Yamasen (mallongigo de YAMAMOTO Senzi, 1889-1929), kiu estis mortigita de dekstrulo pro siaj progresemaj ideoj. Li estis progresema politikisto, seksologo, naskolimigisto, edukisto por kamparanoj kaj laboristoj, aktivisto por paco kaj kontraŭ milito. Li kandidatiĝis kiel deputito de Laborista-Kamparana Partio kiu tiam ekzistis, kaj li estis elektita. Unu jaron kaj duono poste li estis ponardita en Tokio, ĉar al la dekstrulo malplaĉis liaj progresemaj ideoj. Yamasen estis kontraŭ la Leĝo pri Publika Ordo, laŭ kiu polico rajtis facile aresti progresemulojn, komunistojn, socialistoj, anarkiistojn. Li mem ne estis komunisto, nek socialisto, nek anarkiisto, sed li simpatiis kun ĉiuj.

Lia kadavro estis transportita al Uzi, lia hejmloko, kie laboristoj, kamparanoj kaj aliaj okazigis funebran ceremonion. Nia tre bedaŭrata SAT-kamarado NAKAMURA Hideo, loĝanta en Uzi, survoje al la funebro estis arestita, ĉar Yamasen kaj liaj kamaradoj estas “danĝeraj homoj”. Eĉ tomboŝtonon oni devis kaŝi, ĉar polico havis potencon kontraŭ liberaj esprimoj.

Yamasen estis denaske malforta kaj ŝatis florojn. Por estiĝi floristo aŭ ĝardenisto, li, 18-jara, vojaĝis al Kanado por studi floristan kaj ĝardenistan metion. Liaj gepatroj havis grandan gastejon, kiu nomiĝas Hanayasiki (Flor-domo). Eĉ nun ĝia nomo restas sama kaj funkcias kiel gastejo kaj restoracio.

En Uzi atendis nin sinjorino MITUKAWA Sumiko kiu venis pli frue ol ni. Ŝi estis preta promenigi min se mi enuos aŭskultante japanlingvan paroladon. Post unuhora sidado sur tatami kaj teotrinkado, mi foriris kun s-ino Sumiko por viziti budaisman templon Byôdôin, kiu estas videbla sur la 10-jena japana monero. Post  la fino de la studado, Masakato retrovis nin kaj ni rendevuis kun ĝenerala

En muzeo Yamasen kun ĝia sekre…
sekretario de Uzi-Yamasen-Asocio, s-ro KOMATU Masaaki. Li akceptis nin en eta muzeo (ankoraŭ ne tute finaranĝita) kun studaĵoj, libroj, fotoj, afiŝoj, desegnaĵoj, mortomaskoj kaj diversaj materialoj de kaj pri Yamasen. Tie abundas multaj eŭropaj libroj en kelkaj lingvoj. Masakato fotis min en la muzeo kun sinjorino Sumiko (vidu foton dekstre).

S-ro KOMATU klarigis ĉion pri Yamasen kaj Masakato tradukis. Mi estis vere impresita kaj eĉ kortuŝita. Yamasen estis murdita en la Tokia parlamento pro siaj progresemaj ideoj, de la dekstrulo, en la jaro 1929. Unu jaron antaŭe (1928) en tiama reĝa Jugoslavio, kroata deputito Stjepan Radiĉ,
En muzeo skribas
progresemulo kaj esperantisto, same kiel Yamasen, gvidanto de la kamparana partio, estis murdita de la serba reĝa deputito (dekstrulo), pro siaj tro progresemaj ideoj. Nekredebla simileco! Kaj preskaŭ en la sama tempo. Tiun fakton mi reliefigis en la skribaĵo kiun mi lasis al la muzeo. La diferenco estas ke la nuna kroata ŝtato honorigas sian heroon Stjepan Radiĉ, dum la japana ŝtato daŭre “forgesas” sian Yamasen. Tiuj miaj impresoj estos afiŝitaj en la muzeo, en Esperanto kaj en la japana lingvo. La tradukon faris Masakato.

Jen la teksto kiun mi skribis en la muzean memorlibron:
“18.10.2003 .
Mi elkore dankas al miaj esperantistaj amikinoj kiuj ebligis al mi konatiĝi kun tiu granda japano.
Kiel granduloj naskiĝas en diversaj partoj de la mondo! En Japanio naskiĝis kaj aktivis Yamasen -- erudiciulo kaj progresemulo, batalanto por la pli bona vivo de kamparanoj kaj laboristoj. Kiel deputito li estis mortigita en la parlamento.
Preskaŭ samtempe en malproksima kaj malgranda lando Kroatio, samcele agadis por kamparanoj kaj laboristoj, deputito kaj esperantisto Stjepan Radiĉ. Ankaŭ li estis tro progresema kaj danĝera por la tiama reĝimo. Ankaŭ li estis mortigita en la parlamento. Iliaj vivoj estis mallongaj, sed ili vivos eterne. Hodiaŭ la kroata ŝtato oficiale honorigas sian heroon kaj mi esperas kaj deziras ke baldaŭ la japana ŝtato honorigu kaj fieru pri sia Yamasen.
Kreŝimir Barkoviĉ
ĝenerala sekretario de
Sennacieca Asocio Tutmonda”



Post la muzeo ni kune iris al la urba tombejo kie troviĝas tombo de Yamasen. Ĉiujare la 5-an de
Tombo Yamasen
marto, lia mortotago, Uzi-Yamasen-Asocio organizas memorviziton kaj “Festo Antaŭ Tombejo”n. Nia kamarado NAKAMURA Hideo ĉiujare partoprenis ĝis sia tro frua forpaso.

Dankante al s-ro KOMATU Masaki, kiu tiel afable dediĉis sian tempon por ni, ni trajnis al suda parto de Kioto kie troviĝas kafejo “Libre”, en kiu ĉiusabate posttagmeze renkontîĝas esperantistoj, trinkante, manĝante kaj babilante. Tie oni ne krokodilas. Estas bela okazo por praktiki Esperanton. La ĉeestantaj esperantistoj tre afable akceptis min, manĝigis min kaj ni pasigis tre agrablan tempon kune.

Post la kafeja kunsido ni trajnis pli norden en la urbo. Mi havis maloftan liberan vesperon. Promenante tra la stratoj kaj rigardante la urboplanon unuavide ŝokis min multegaj svastikoj. Mi ne bone komprenis pri kio temas. Demandinte, mi komprenis ke tio estas budaisma simbolo kiu reprezentas sunon, kaj ĝi signalas sur la urbaj mapoj ĉiujn budaismajn templojn same kiel krucoj en Eŭropo. Tio estas origina svastiko kiu venas el Hindio kun la budaismo. La nazioj uzis inversitan svastikon.

Promenante tra la urbo ni vagadis tra la homplenaj stratoj, kun vendejoj, restoracioj, amuzejoj, kinejoj. Rapide ni rigardis kiaj varoj troviĝas en la 100-enaj vendejoj. Multaj diversaj varoj troviĝas tie kaj ĉio kostas 100 enojn. La plej granda parto de aĵoj venas el Ĉinio. Laŭdire, malriĉaj geknaboj estas ekspluatataj por produkti la varojn, laborante en fabriko dum multaj horoj, kaj ne vizitante lernejon. Ĉu vera? Oni bezonus konfirmon.

Ĉe iu placo troviĝis strataj muzikistoj el Peruo. Masakato tre ŝatas sudamerikajn ritmojn kaj muzikon, kaj ŝi tuj komencis laŭritme balanci sin. Dum sufiĉe longa tempo ni aŭskultis la muzikon kaj finfine ni ambaŭ donacis monerojn al la lertaj muzikistoj, kiuj cetere - laŭ mia kompreno, sufiĉe bone parolis japane.
Fine ni revenis kontentaj hejmen.

© Published at 15:46 / 0 comments / 71 visits
This post is public

March 27, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (13)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (13)

 

Dimanĉon, la 19-an de oktobro

Matene, per bicikloj, ni iris kune al Kioto-Urba Internacia Domo, kie devus okazi mia prelego “Kroata Printempo kaj mi - 1971-2003”, organizita de Kioto-Zagreba Asocio. Masakato jam fartis ne tre bone kaj sufiĉe multe penis por bicikli. Kutime la monata kunveno de la Asocio okazas la 2-an dimanĉon en la monato, sed, ĉar mi devis ĉeesti en la Japana Esperanto-Kongreso, la Asocio ŝanĝis la daton de la kunveno. Verŝajne pro la ŝanĝo de la tago, malmultaj membroj povis ĉeesti. La prelego povis okazi ĉu en la kroata lingvo kun la tradukado de la asocia prezidanto japanen, ĉu en Esperanto. Mi preferis paroli esperante kun la tradukado de Masakato japanen.

La kunvenon ĉeestis ses esperantistoj kaj 1 Servas-ano, kiuj venis eĉ el malproksimaj urboj, danke al la propagando de sinjorino MITUKAWA Sumiko, kun kelkaj aliaj neesperantistoj.

Kio estas “SERVAS”? Ĝi estas internacia hejmgastiga servo, kiel esperanta Pasporta servo. La fondinto de Servas estis esperantisto kaj eĉ en ilia himno, parto estas en Esperanto. La nomo Servas devenas el esperanta “Mi servas al vi”. La celo de Servas similas al Esperanto: paco. Sed oficiala lingvo estas la angla. Ĉe "Servas" gastiganto jam anticipe ekzamenas la gaston. Se gastiganto konsentas, gasto rajtas tranokti nur du noktojn. Eĉ se gasto deziras pli longe loĝi, li/ŝi ne rajtas peti tion. Dependas nur de la propono de la gastiganto mem. Tio eble estas bona sistemo por eviti malbonajn gastojn.

Alvene al la Internacia Centro mi renkontis prezidanton de Kioto-Zagreba Asocio, prof. HUZIMURA Hiroyuki, kiu diris al mi “Dobar dan” (kroate: Bonan tagon) kaj daŭrigis paroli kroate. Mi estis tre surprizita, fakte agrable, aŭskultante japanon kiu sufiĉe bone parolas mian gepatran lingvon. Li estas edziĝinta al zagrebanino kaj kun ŝi havas gefilojn. La edzino kaj infanoj (kiuj nun jam estas ĉiuj plenkreskaj) vivas daŭre en Zagrebo kaj la patro instruas en la universitatoj de Tokio kaj Kioto. Li plurfoje jare vojaĝas al Zagrebo por viziti sian familion. Li do lernis la kroatan, dum liaj familianoj ne parolas japane kio estas vere bedaŭrinda.

La prelego okazis en sufiĉe granda salono kaj sen mikrofono. En mia prelego mi prezentis iom historion de eksa Jugoslavio ekde la fondiĝo en 1918, tra la reĝa kaj komunista periodo, ĝis la jaro 1971 kiam okazis "Kroata printempo"(sociala movado), en kiu, kiel studento, mi partoprenis, ĝis mia forvojaĝo al Francio. Masakato, malgraŭ sia malsano (malbonfarto) tre bone interpretis japane. En kelkaj malfacilaj tradukoj, la prezidanto helpis (al kiu mi klarigis la aferon kroate). Sekvis tre interesa diskuto kun multaj demandoj.

Post la prelego

Post la prelego, pluraj ĉeestantoj invitis nin komune tagmanĝi. Dum la tagmanĝo daŭris la demandoj kaj diskutoj (vidu foton dekstre).

Estas interese, ke post kelkaj tagoj alvenis japanlingva danko al mi, de la sekretario de Kioto-Zagreba Asocio, sinjorino AMEMIYA Mutuko. Masakato tradukis ĝin. Jen la teksto:

“.......En la oktobra kunsido ni aŭskultis prelegon de s-ro Kreŝimir Barkoviĉ en Esperanto, organizita kunlabore kun Tahira Masako. S-ro Barkoviĉ tre ĝentile rakontis pri sia vivo en kiu estis multe da ŝanĝiĝoj. Mia koro pleniĝis de emocio. Kio estas nacio, kio estas ŝtato, kio estas homoj? La penso pli kaj pli premis mian koron. ... En la tago ĉeestis la prezidanto de la Asocio kaj 7 membroj. Dume, esperantistoj al kiuj apartenas Tahira, multope venis. Ne mankis aŭskultantoj por tia grava prelego. Mi ĝojas. Kara Tahira, koran dankon pro via kunlaboro aŭskultigi valoran prelegon. Dankon pro via interpretado japanen. Mi pensas, ke estis tre bona okazo havi unikan eventon en nia asocio...”

Post gaja kaj bonega manĝo, sinjorino MITUKAWA gvidis nin tra la stratetoj proksime de la templo Nanzenzi. Survoje okazis speciala malfermo de bela ĝardeno “Syokuhôen”. Ni ne eniris la ĝardenon ĉar oni devis pagi, sed en la vendejon oni povis senpage eniri. La belegaj objektoj el silko estis tre tre karaj.

Revene ni vizitis ŝintoisman sanktejon “Heian-Zingû”. Turistoj ne scias ke tiu sanktejo estas nova, kun mallonga historio. En Meizi-epoko (1868-1912), en 1895 post 1100-jariĝo de Heian-epoko, 2555-jariĝo laŭ Tennôisma kalendaro, japana registaro konstruis ĝin por ke Japanoj havu naciisman animon sub Tennôismo kaj bone militu kontrau Ĉinio (jam komencinta en 1894) kaj poste kontraŭ Rusio.

La emblemo de ŝintoisma sanktejo estas krizantemo. Ĝi estas ankaŭ familia emblemo de Tennô (imperiestro). Japana pasporto havas sur la kovrilpaĝo “Krizantemon”, kvankam la Japanoj ne estas familianoj nek parencoj de Tennô. Jen la penetro de naciismo en la vivon de Japanoj.

Sino MITUKAWA akompanis min en la belegan ĝardenon de la sanktejo, kie, kiel ĉiuj japanaj ĝardenoj estas tre bele prizorgita. La ĝardeno havas belan promenvojon kun floroj, arboj, lagetoj, pontoj. Eĉ la unua tramo en Japanio estas ekspoziciata.

Hazarde en la sanktejo Uta okazis festo. Uta estas japana poemo, mallonga kun kvar linioj. Ĝi estis populara inter nobeloj en la fino de Heian-epoko. Eĉ hodiaŭ, uta-istoj en kostumoj de Heian-epoko, uta-umas.

Revene hejmen, Masakato preparis la pastaĵon “Syabusyabu”, kiu en Kôbe tre plaĉis al mi.

© Published at 16:22 / 4 comments / 123 visits
This post is public

March 31, 08

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (14)

MIA VOJAĜO AL JAPANIO (14)

Lundon, la 20-an de oktobro

Matene, mi havis liberan tempon ĉar nur posttagmeze mi devis forvojaĝi al Tokio. Masakato malbone fartis kaj devis viziti kuraciston, do mi ne volis lacigi ŝin. Laŭ la indiko de miaj geamikoj SYÔZI, mi devis atingi Tokion post la 15-a horo.

Tahira Minoru kaj mi kun flava…


Al Tokio de Kioto mi vojaĝis per “Ŝinkansen” - ekspreso Nozomi (la plej rapida). Estis la problemo pri mia granda valizo, sed afabla edzo de Masakato, Minoru (foto dekstre), akceptis akompani min al la stacidomo kaj entrajnigi min zorgante pri mia vojaĝbileto kaj loko por mia granda valizo. Li restis kun mi ĝis la foriro de la trajno. Dankon kara amiko.

Antaŭ la forvojaĝo, kara Masakato transdonis al mi la monujon, la kaslibron pri la konto “Inviti Kreŝon” kaj indikis al mi kiel reveni se ŝi estos enhospitaligita. Ŝi mirinde kaj tre detale ĉion preparis.
Shinkansen
En la trajno mi havis tre bonan lokon por mia valizo kaj mi sidis apud la fenestro. Ŝinkansen estas rapidega trajno, tre simila al la franca TGV. Dum la tuta vojaĝo mi rigardis tra la fenestro, kaj kio surprizis min estas la fakto ke oni apenaŭ vidas la kampojn. Preskaŭ ĉie estas domoj, daŭre domoj.

Alvene al Tokio, sinjorino SYÔZI Keiko atendis min sur
Stacidomo-Tokio
la kajo, apud mia vagono. Fakte, antaŭ la forvojaĝo, Minoru, edzo de Masakato, telefonis al ŝi por diri en kiu vagono mi estas. Feliĉe ke ŝi atendis min, ĉar la stacidomo de Tokio estas grandega, kaj mi estis tute analfabeta en Japanio. Mi mem malfacile elturniĝus. Per alia trajno kaj subtera fervojo ni iris al la domo de familio Syôzi en la kvartalo Nisinippori. Mi daŭre tiris mian grandegan kaj pezan valizon, sed feliĉe ni sufiĉe rapide atingis la celon. La domo de miaj geamikoj estas tute nova kaj vere belega. Ĉe la eniro staris du aŭtoj, el kiu unu apartenas al la filo de gesinjoroj Syôzi. Enirinte la domon mi tuj rimarkis belecon kaj modernecon de tiu domo. Interne de la domo troviĝas lifto por iri en subteretaĝon kaj en suprajn etaĝojn. En la plej supra etaĝo estas aparta loĝejo de la filo Syôzi kaj en la subteretaĝo estas ĉambro por la gastoj, akceptsalono kaj biblioteko kun multege da libroj. Sino Keiko mem estas tre tre aktiva kadre de JEI (Japana Esperanto-Instituto - Japana neŭtrala landa asocio, ligata al UEA). Krome ŝi mem eldonas E-librojn inter kiuj eldonaĵoj estas ekzemple tre konata “Nudpieda Gen”, ktp. En tiuj ĉi ejoj ĉiumarde okazas dum la tuta tago E-kursoj. Cetere, mi estas invitita morgaŭ partopreni kaj eĉ animi tiujn kursojn.

Mi havis je la dispono belegan gastĉambron kun kompleta komforto, aparta necesejo (elektronika, pri kiu mi jam skribis!), aparta seĝo por masaĝo de la dorso. Vespere revenis mia amiko Nobuyuki el sia laboro kaj alvenis ankaŭ juna bonega esperantisto, USUI Hiroyuki. Unue ni ĉiuj trinkis aperitivon kaj tiam per taksio iris al restoracio por komuna vespermanĝo. Ni vizitis tre belan
Familio Syozi kaj Usui Hiroyuk…
modernan sed japanstilan restoracion, kie en aparta ĉambro, nur por ni, ni vespermanĝis kaj gustumis bonegajn manĝaĵojn, kun varma kaj malvarma sakeoj. Vere surprizis min la servado en la restoracio. Belaj servistinoj en kimonoj surgenue servis nin, portis al ni la pladojn kaj ĉiam estis je nia servo. Kvankam mi scias ke tio estas japana tradicio, mi iamaniere sentis min ĝene rilate al tiuj junaj virinoj kiuj tiel humile servis nin. Ja, mi preferus ke ili estu egalaj al ni kaj ne iamaniere humiligitaj. Sed kion fari? Neniu el ni postulis tion, sed tiel estas en tiu lando kie oni ŝatas tiun tradicion. Amiko Nobuyuki demandis al unu el ili, ĉu tiu kimono apartenas al ŝi kaj la respondo estis negativa. Kimono estis laboruniformo de tiu restoracio kaj ĝi apartenas al la posedantoj de la restoracio.
Post bonega vespermanĝo ni revenis hejmen. Antaŭ la enlitiĝo ni ankoraŭ trinkis digestivon kaj enlitiĝis ĉirkaŭ noktomezo.

© Published at 16:00 / 3 comments / 139 visits
This post is public

( 12 posts )