KRAVATO EN HISTORIO



Kravato, ĝenerala simbolo de ĝentileco kaj bonedukiteco, estas ligata al Kroatoj. Nu, ili ne "patentis ĝin", sed tamen kiel modan detalon en la 17-a jarcento ili disvastigis ĝin tra Eŭropo, tiel ke ĝi sub kroata nomo estiĝis kaj restis ĝis hodiaŭ neevitebla moda aldonaĵo.

Kia estas pli ol 3-jarcenta historio de la kravato? Post la kreo de la "Vojna krajina" (defendo-regiono kontraŭ otomanaj invadoj sur la kroata teriotorio,) kroataj soldatoj militis en diversaj eŭropaj armeoj. Ili partoprenis en la germana "Tridekjara milito" (1618-1648) kaj estis rekoneblaj laŭ tuko ĉirkaŭ la kolo, antaŭulo de la nuna kravato. Ekde 1635, kroataj soldatoj servis al la franca reĝo kaj pro tio en la jaro 1667 estis fondita aparta regimento nomata "Royal Cravates", ricevinta la nomon laŭ Kroatoj. Simplaj soldatoj portis kravatojn el lina ŝtofo kaj nobeloj el puntaĵoj aŭ muselino. Kiam la franca reĝo Louis XIV komenci porti la kravaton, tio estis instigo por tuta Eŭropo. En la franca kortego estis kreita nova profesio "kravatisto", kiu ĉiutage proponis al la reĝo kelkajn kravatojn. Post tio, kravato disvastiĝis en Eŭropo. Unue akceptis ĝin Belgoj kaj Nederlandanoj, kaj de tie ĝi iris al Anglio kio estis gravega por ĝia disvolviĝo. La Angloj kreis el ĝi veran kulton; enkondukis novajn nodojn kaj kolorojn. ĉar ĝis la 19a jarcento kravatoj estis blankaj.

ETIMOLOGIO DE LA NOMO KRAVATO

Termino "tie" (kravato) estiĝis en la angla lingvo el la diraĵo "to tie a cravat" (ligi kravaton), sed la vorto "cravat" devenas el la franca vorto "cravate" - "Croat", ĉar la kroataj soldatoj portis tukon ĉirkaŭ la kolo.

Enciclopedia Britannica diras ke ĝi estiĝis el Crabate, Cravate, Croatian, kaj ĝian aperon ĝi datumas en la jaro 1656.

Diderot-D'Alambert-enciklopedio el 1754 ligas la Kroatojn kun la kravato.

Kravato – tuko aŭ ĉifonpeco portata ĉirkaŭ la kolo.




CRAVAT (necktie, tie)angle
CRAVATEfrance
CORBATAhispane
GRAVATAportugale, greke
KARAFATTAarabe
KRAWATTEgermane
CRAVATTAitale
KRAVATturke
KRAWATpole
KRAWATKAukraine
KRAVATTIfinne
KRAVATEalbane


En la jaro1997 estis fondita en Zagrebo asocio nomata "ACADEMIA CRAVATICA" kies celo estas disvastigi kravaton kiel aŭtentan kroatan inventaĵon.

Unu el iliaj agadoj estis meti la plej grandan kravaton en la mondo ĉirkaŭ la konata romia areno de la urbo Pula. Tio okazis en la jaro 2003. Temis pri la kravato 808 metrojn longa, 25 metrojn larĝa. Por tio necesis 8250 kvadrataj metroj da ŝtofo, 120 km da fadeno, 300 laborhorojn kaj ĝi pezis 450 kg.

Ekzistas pli ol 80 diversaj manieroj nodi la kravaton.Vi trovu ĉi tie unu el la plej simplaj kaj plej kutimaj.

Vi povas ankaŭ vidi malgrandan filmeton pri la kravato. Bedaŭrinde la subtitoloj estas en la angla lingvo, kaj mi ne trovis la samon en Esperanto.