Kiel komenton al la teksto pri ĵus mortinta kroata kantisto Vice Vukov, "Via lando", Tilio diris ke ŝi plej ŝatas lian kanton "Bodulska balada" (Balado de insulanoj) en kiu oni povas bone konstati liajn voĉajn kapablojn. Ĝi estas konata ankaŭ sub la titolo "Maro nia blua" (More naŝe plavo). Fakte ŝi pravas. Mi enmetas tiun kanton inter miaj muzikaj pecoj kaj vi povos konstati la belecon de lia voĉo kaj kantkapablo.