TVOJA ZEMLJA - VIA LANDO

Ĉi tie vi ĉiam trovos domon,

koron kiu batas por vi,

manon por akompani vin,

patrinon por kompreni vin,

vi scios ĉion kion oni devas scii.

Vi scios kiel doloras la ploro

kiam via lando suferas.

Sed ĉefe vi certe scios kion signifas por vi tiu lando.

Tio estas via lando,

ĉi tie konstruu domon,

ĉi tie estas malnova fundamento,

ĉi tie sur via karsto.

Fremduloj kaj tempestoj

rompadis ĝin

sed ĝi ankoraŭ estas ĉi tie

tiom longe dum ni estas ĉi tie.

Vi estos riĉa kiel ni,

reĝo kiu ne scias kio estas krono,

sed sur sia grundo

kiel tiuj ĉi homoj

vi estos granda kiel ni.

Tio estas via lando,

ĉi tie konstruu domon,

ĉi tie estas malnova fundamento,

ĉi tie sur via karsto.

Fremduloj kaj tempestoj

rompadis ĝin,

sed ĝi ankoraŭ estas ĉi tie

tiom longe dum ni estas ĉi tie.