ANKAŬ MALGRANDAJ POPOLOJ HAVAS GENIULOJN
Jen kion inventis Kroatoj -



- Studento Tomislav Uzelac inventis en 1997 la AMP, unuan MP3 legilon. Du usonaj studentoj adaptis lian AMP por Vindozo kaj kreis Winamp (Windows + AMP).


- Ĉu vi scias ke la esplorskipo de la kroata farmacia firmao « Pliva » kreis « sunamed » kaj doktoro Kajfež « apaurin » ?



- La aparaton per kiu oni mezuras la rapidecon de aŭtomobilo inventis kroato el Istrio, Josip Baluŝiĉ kiu naskiĝis en 1847 apus urbo Labin. Li prezentis sian inventaĵon en Parizo. Ĝi notis la rapidecon, daŭron de veturado kaj starado, nombron de vojaĝantoj kaj tempon de ilia eniro kaj eliro.


- Ante Maglica- inventis konatan manlampon (torĉon). Ĝi nomiĝas « Maglite » kaj estas tre bonkvalita kaj rezista. Ĝin portas eĉ usonaj policanoj, fajrobrigadistoj kaj soldatoj. Ĝi estas fabrikita el aluminio kaj ofte diverskolora .


- Kroato inventis kiel malkovri banditon pere de fingrospuro. Ĉu vi scias kio estas daktiloskopio ? Tio estas metodo de identigo pere de fingrospuro. La inventisto estas Ivan Vuĉetiĉ naskiĝinta en 1858 sur insulo Hvar.


-Pago de parkejo pere de SMS.
Eble vi jam rimarkis ke la homoj sur la parkejo sendas pertelefonan mesaĝon (SMS). Tiel ili pagas parkejon kaj tio nomiĝas M-parking. Ĝin inventis kroataj specialistoj.


- La unua akvoelektrejo en Eŭropo estis konstruita apud urbo Ŝibenik en 1895 kaj ekfunkciis la 28an de aŭgusto. Tio estis realigita laŭ ideo de Marko Ŝupuk, filo de tiama urbestro de Ŝibenik.



- Li inventis pli ol 80 inventaĵojn, de elektra broso ĝis aviadilo. Kvankam li ne naskiĝis en Kroatio, Penkala elektis esti Kroato kaj ŝanĝis sian antaŭnomon al Slavoljub. Laŭ li la kemia skribilo havas nomon penkala.


- Faust Vranĉiĉ parolis ec 7 lingvojn kaj li inventis paraŝuton. Unu el liaj konataj verkoj estas ankaŭ vortaro de kvin eŭropaj lingvoj, kroata, latina, itala, germana kaj hungara.


- Cepelin, aerŝipo kiu unua flugis metron super la tero.
David Schwarz, lignokomercisto el Zagrebo, inventis cepelinon. Li naskiĝis en 1852 kaj kvankam oficiale li ne estis tre instruita, li sciis multon pri aerŝipoj.


- Kroato el Rijeka, Ivan Lupis inventis la unuan torpedon.
Ivan naskiĝis en 1813 en Rijeka kaj estis maristoficiro en la aŭstro-hungara mararmeo.


- Kroatio estas la patrio de kravato. Kroata parlamento (Sabor) proklamis 18an de oktobro « Tago de kravato ».


-







Bajadera, Vegeta kaj ĉokolado kun rizo estas kroataj produktoj




- Marcel Kiepach el Križevci, nur 16-jara inventis ŝipokompason. Ankaŭ li inventis dinamon por biciklo kaj ankoraŭ kelkajn inventaĵojn. Bedaŭrinde li pereis dum la unua mondmilito, nur 21-jara.

Fonto: junior.24sata.hr