Lucija BORČIĆ

LA INSULOJ KORNATOJ

Supernatura titano

surŝultre kun sako ia

atingis el lontano

al la bordo Adria.

 

La sako estis peza,

la titan' tro lacis

kaj fine furioza

li kapitulacis.

 

La sakon deŝultris

kaj ĝian enhavon

la titan elŝutis

en la bluan maron.

 

La enhav' ne dronis,

insuloj alsurfacis,

tie ili ektronis

kaj tie ekpacis.

 

Tial centkvardek kapoj

el Adrio kiel granatoj

elstaras kaj sur mapoj

markitas insuloj Kornatoj.