MIA UNUA ESPERANTO-KONGRESO

Kiel tute freŝa "Esperantisto" kun ĵus akirinta unuagrada diplomo, mi preparis min vojaĝi al mia unua E-Kongreso. Evidente mi iom timis pro mia nesufiĉe altnivela kono de Esperanto, sed tamen mi kuraĝe ekiris al tiu aventuro. Al Pécs mi vojaĝis per trajno. Tiun tagon la trajno estis sufiĉe plena kaj mi restis en la vagona koridoro rigardante tra la fenestro la naturon kaj pejzaĝojn. Evidente, mi havis nenian lingvan problemon ĉar kun mi vojaĝis kroatoj. Post iom pli ol unuhora vojaĝo ni atingis la landliman urbon Koprivnica. En tiu ĉi haltejo subite ĉiuj kroatoj forlasis la trajnon kaj mi restis sola en la vagono. Kun multaj pensoj en la kapo, mi rigardis tra la fenestro kaj kun scivolemo mi volis vidi la faman interŝtatan landlimon. Ja, por la unua fojo en mia vivo mi vojaĝas al eksterlando. Kiam la praktike malplena trajno ekveturis, mi povis konstati ke ekstere la tero estis la sama, la plantoj, herboj kaj arboj estis la samaj, la bestoj estis la samaj kaj nenie oni vidis iun ajn spuron de ia limo. Fakte por miaj okuloj nenio ŝanĝiĝis. Post kelkminuta veturado la trajno atingis la hungaran landliman urbon, kaj amaso da homoj eniris la vagonon. Nur tiam mi povis konstati ke ili parolas por mi tute nekompreneblan lingvon, kaj fine tio estis pruvo ke mi troviĝas en eksterlando. Eĉ aspekte, tiuj homoj praktike estis tute samaj kiel la kroatoj kiuj eliris en Koprivnica. La sola diferenco estis, ke ili ne parolis la saman lingvon. Mi ne plu povis komuniki kun tiuj simpatiaj homoj. Mi ne povis demandi al ili post kiom da tempo ni atingos la urbon Pécs. Do kiel fari, por ne maltrafi la bonan haltejon? Mi turnis min al la najbaraj kunvojaĝantoj, per la mano mi montris min mem kaj diris "Pécs, Pécs" montrante per fingro ke mi devas forlasi la trajnon en tiu ĉi urbo. Kun simpatio ili rigardis min, parolis pri io kion mi tute ne komprenis.

Kiam fine la trajno preskaŭ atingis la urbon Pécs, subite ĉiuj homoj en la vagono turnis sin al mi dirante, Pécs, Pécs. Kun danko, mi salutis ilin kroate kaj forlasis la vagonon. Sur la kajo mi vidis multajn gejunulojn kaj grandan banderolon sur kiu estis skribite "BONVENON!". Ha, mi estis tre ĝoja, ĉar fine mi komprenis tiun belan frazon. Pluraj gejunuloj tuj venis al mi demandante kiu mi estas kaj de kie mi venas. Mi multe pli bone komprenis Esperanton ol mi kapablis paroli. Jam estis vespero kaj mi esperis ke ni tuj iros al la ĉambroj, sed montriĝis ke la studentaj ĉambroj de la universitato estos liberaj kaj pretaj nur matene, venontan tagon. Tio signifis, ke ni devos pasigi nokton en la stacidomo. Ĉiuj alvenintaj kongresontoj kolektiĝis en aparta atendejo, kie oni povis lasi la pakaĵojn kaj sen ŝarĝo iri promeni tra la urbo. Estis tre bela, varma somera nokto . Mi estis scivolema pri la urbo kaj kun kelkaj aliaj gejunuloj ni foriris promeni. En nia grupo estis hungaroj, rusoj kaj poloj. En iu momente ni alvenis al la granda monumento kiu estis gardata de soldatoj. Unu ruso el nia grupo demandis: "Sed kial tie estas niaj (rusaj) soldatoj?". NI ĉiuj miris, kie li vidas rusajn soldatojn. Fakte, la monumento estis gardata de rusaj soldatoj. La respondo de la hungara amiko estis: "Sed ĉu vi ne scias kial ili estas ĉi tie?" Je la negativa respondo de rusa esperantisto, la sola komento estis: "Se vi ne scias, kiel ni aliaj povus tion scii!" Kompreneble, neniu kuraĝis diri pli. Ne estis normale ke en lando Hungario ne estis hungaraj soldatoj sed rusaj. Mi mem poste diskutis kun la ruso kaj efektive li ne sciis ke en Hungario estas multaj sovetiaj soldatoj, kiuj zorgas pri la "paco" de hungaroj.

Venontan matenon ni fine povis eniri en niajn ĉambrojn. Kiel mi jam diris, ni loĝis en studentaj ĉambroj. En mia ĉambro estis kvar unuetaĝaj litoj, do entute por 8 personoj. Mia loko estis en la supra lito. La organizantoj tre bone faris kaj tiel miksis nin, ke praktike ne eblis krokodili. Mi mem ne tro multe parolis ĉar multaj vortoj mankis al mi kaj mi ne havis sufiĉe da sperto. Tamen, mi ne povis silenti, ĉar miaj kunĉambranoj daŭre demandis ion. Tre ofte mi devis konsulti mian poŝvortaron por povi respondi.

La saman vesperon okazis interkonatiĝa vespero. La kongreson partoprenis 900 gejunuloj el la tuta mondo kaj ni okupis tri grandajn salonegojn. Mi esperis renkonti mian hungaran korespondantinon Eva, kiun mi ĝis tiam ankoraŭ ne renkontis kaj ne konis persone. Malgraŭ miaj klopodoj kaj serĉoj mi ne sukcesis trovi ŝin. Fine mi sidis ĉe granda tablo kun dudeko da aliaj gejunuloj el diversaj landoj. Mi ĉefe aŭskultis kaj povis konstati ke ni ĉiuj, senkonsidere de la devenlando, havas la samajn problemojn, la samajn ŝatojn kaj ĝojojn. Danke al Esperanto, ni ne plu estis fremduloj, sed geamikoj tre proksimaj.

En iu momento okazis al mi io tre agrabla. Tre bela junulino venis al mia tablo kaj turnis sin al mi per demando: Ĉu vi estas Kreŝo Barkoviĉ?" Mi tute ne konis ŝin. Ŝi havis tre nigrajn harojn kaj mirinde belajn, kiel ĉielo bluajn okulojn. Mi respondis jese kaj demandis ŝin kiel ŝi konas min. En tiu momento ŝi montris al mi mian foton. Do, la surprizo estas ankoraŭ pli granda. De kie ŝi havas mian foton? Tuj poste venis la klarigo. Ŝi estis amikino de mia rusa korespondantino Nataŝa, kiu mem ne povis veni, kaj petis al ŝi serĉi kaj saluti min. Ŝi klarigis, ke ŝi venas el unu sovetia Respubliko kiu troviĝas ĉe la Bajkala lago. Mi devis agnoski ke mi ne restis indiferenta antaŭ la brilo de ŝiaj bluaj okuloj.

Venontan tagon, fine, mia hungara korespondantino sukcesis trovi min kaj tiel ni ankaŭ persone konatiĝis. Ankaŭ ŝi estis tre ĉarma kaj simpatia junulino, kaj evidente dum la tuta kongreso ni restis kune.

Iu evento aparte markis min. Temas pri procesio de kongresanoj kiu trairis la urbon Pécs. Por montri la ideon de Esperanto kaj la fratecon inter la popoloj, la organizantoj petis al ĉiuj laŭeble vesti siajn naciajn kostumojn por tiu procesio. Ni ĉiuj donis la manojn unu al la alia kaj tiel marŝis tra la urbo. Multaj el la kongresanoj portis paperajn lumigitajn lampionojn. Vere en tiu momento mi sentis ke fakte ni ĉiuj estas nur homoj, kvankam diverskulturaj kun certaj detalaj diferencoj, tamen nur homoj. Estis vere mirinde kaj neforgeseble.

Kiel la tagoj pasis, tiel mi malpli bezonis mian vortaron kaj sentis min tre komforte en nia kara lingvo. Fine mi praktike ne plu bezonis ĝin (la vortaron).

Dum la adiaŭa vespero ankoraŭ plia evento markis min. Estis organizita elekto de "Miss Esperanto". Ĉiuj junulinoj ricevis numeron kiun ili devis alkroĉi sur la bruston kaj nur junuloj voĉdonis por iu numero. Mi mem, pro afableco, voĉdonis por mia korespondantino Eva kiu sidis apud mi, sed la venkinto estis belega japana junulino en kimono. Temis pri  f-ino NOZIMA (Noĵima) Natuko (Nacuko), 24-jara oficistino de Ŝtata Universitato Tokio. Ŝi tiel impresis min, ke dum longa tempo mi kredis ke mi nepre edziĝos al japanino. Mi trovis ke ŝi estis vere belega kaj tiel delikata en tiu bela japana kostumo. Mi havis la ideon ke japaninoj estas tiel delikataj kaj fragilaj ke oni devas atenti por ne difekti ilin per eventuala neintenca movo aŭ tuŝo. Evidente, poste mi konstatis ke tio estis naivaj junulaj revoj kaj falsaj ideoj kaj ke japaninoj estas same fortikaj kiel ĉiuj aliaj junulinoj en la mondo.

Tiel finiĝis mia unua neniam forgesebla esperanto kongreso. La fakto ke mi troviĝis inter 900 gejunuloj el la tuta mondo, en vera kosmopolita medio en kiu mi povis ĉiujn kompreni kaj komuniki. Sen lingva baro, ni ĉiuj estas samaj, senkonsidere de etaj eksteraj diferencoj, kaj tio repensigis min al miaj medicinaj studoj kie mi povis konstati la samon, sekciumante la kadavrojn en anatomia salonego. Se oni forigas la haŭton kiu povus esti iom alikolora, sub la haŭto ni ĉiuj estas ekzakte samaj, ĉiuj havas la samajn organojn, la saman sangon. Ekzistas nur kulturaj diferencoj, kiuj cetere alportas multon al tiu mirinda mozaiko kiu estas nia bela Mondo.

Do, mi decidis resti por ĉiam esperantisto kaj daŭrigi la plibonigon de mia lingva nivelo. Mi amis la tutan mondon danke kaj pere tiu mirinda ilo kiu estas nia kara lingvo Esperanto.

(eble daŭrigota)