KIEL MI ESPERANTISTIĜIS

En la jaro 1965 mi enskribiĝis en la unuan jaron de la medicina fakultato en Zagrebo. Konante neniun mi sidiĝis en la granda amfiteatro de la anatomia instituto por aŭskulti la unuajn prelegojn kaj komenci la unuajn praktikajn ekzercojn dum posttagmezaj horoj. Apud mi sidis samaĝa junulo kun kiu mi dum la paŭzo konatiĝis kaj amike babilis. Li nomiĝis Davor Doršić, kaj li poste iĝis unu el miaj plej bonaj amikoj. Sur lia brusto mi rimarkis verdan stelon kaj mi demandis lin ĉu li estas esperantisto. (Ja, mi jam konis la ekziston de Esperanto ĉar unu el miaj kuzoj estis esperantisto kaj membro de la grupo de junuloj, kiuj kadre de la Zagreba Observatorio verkis originalan sciencfikcian romaneton en Esperanto). Je mia demando, Davor respondis:
"Jes, mi estas esperantisto kaj eĉ vic-prezidanto de Studenta Esperanto Klubo, kiu troviĝas en Amruŝeva strato. Ĉu vi ne volus veni kun mi al la klubo kie vi renkontos aliajn esperantistojn? "
Mia respondo estis pozitiva, kaj post la finitaj studhoroj ni kune piedmarŝis al Amruŝeva. La sidejo de SEK troviĝis en la unua etaĝo. Enirinte la unuan ejon, mi vidis kelkajn junajn personojn kiuj inter si parolis en Esperanto. Mi evidente komprenis nenion. Aŭskultante ilin, mi diris al mi ke mi neniam povos lerni tiun lingvon, kvankam mia amiko Davor asertas ke ĝi estas facila.

Sur la muro de la ejo troviĝis bildo de granda krokodilo kaj estis skribite : NE KROKODILU! Evidente, mi tuj demandis kial estas tiu krokodilo kaj kion signifas tiu frazo. Oni klarigis al mi ke por esperantistoj, vorto krokodili signifas paroli la nacian lingvon inter si aŭ en E-ejoj. En la klubo estis malpermesate krokodili, kaj ĉiu, kiu malobservis tiun regulon devis pagi punon. Do ili ne krokodilis, krom kun mi, kiu estis ĵus alveninta novulo, neesperantisto. Davor prezentis min al la aliaj, kaj mi konatiĝis kun Zlatko Tiŝljar (Pajo), Roger Imbert, Kruno Tišljar kaj pluraj aliaj. Roger Imbert estas franco kiu edziĝis kun zagrebanino kaj vivis en Zagrebo. Ĝuste li morgaŭan tagon devis komenci gvidi novan E-kurson. Davor tuj venis al ideo ke mi povus enskribiĝi kaj jam de morgaŭ komenci sekvi la kurson. Tiel efektive okazis.

Kiam Roger komencis la kurson mi eĉ ne povis imagi ke kelkajn jarojn poste mi vivos en Francio kaj li restos en Kroatio. Ankaŭ mi ne povis imagi ke mi parolos lian lingvon (la francan) kiel li parolas la mian  (kroatan).  Mi ekkomencis la kurson kaj en la komenco ne estis tiel facile. Ja, por slavlingvano, multaj vortoj estis nekonataj. Apartan problemon mi havis por memori la korelativojn kaj inter ili, pro iu kialo nekonata, mi tre malfacile memoris la vorton "Kial?" Davor kaj mi interkonsentis, ke ĉiutage, post la fakultato, ni iros kune piede, kaj li paroligos min en Esperanto. Por helpi al mi memori la vorton "kial", mi devis parkerumi la frazon: "Kial vi ne scias "kial"?

En la klubo ekzistis diversaj aktivecoj kaj sekcioj, inter kiuj koresponda sekcio, drama sekcio ktp. Mi tuj eniris la korespondan sekcion, ĉar la korespondado certe povis helpi al mi en la lernado de la lingvo. Danke al la "Koresponda servo Mondskala" (servo de UEA), mi akiris plurajn adresojn de esperantistoj el la tuta mondo. Fine mi havis 20 korespondantinojn kaj unu korespondanton el Argentinio, kiu estis same medicinstudento. Tiu korespondado estis tre kara al mi kaj mi iĝis konata de mia leterportisto, kiu preskaŭ ĉiutage havis almenaŭ unu leteron por mi. Tiuj leteroj estis ĉiam belege afrankitaj kaj devenis el tre diversaj landoj. Kompreneble mi kolektadis bildkartojn, diversajn folkloraĵojn, ktp. Kun miaj korespondantinoj mi interŝanĝis multajn interesajn informojn, mi multe lernis pri diversaj landoj, kutimoj, kaj popoloj.

Krome, en la klubo la kompliceco kaj kamaradeco inter ni ĉiuj estis tre forta. Ni ĉion faris kune, kune ekskursis, kune amuziĝis, kune diboĉis. Por mi tiu klubo iĝis mia dua hejmo.

Alproksimiĝis la fino de la lernojaro 1966 kaj fino de nia kurso kun la ekzameno. Antaŭ la komisiono de Kroata Esperanto-Instituto mi sukcesis mian unuagradan bazan ekzamenon (diplomo A). Tiam mi ricevis tre bele faritan diplomon en Esperanto kun la subskribo de ekzamenantoj kaj oficiala stampo de la Instituto. Evidente mi estis tre ĝoja kaj decidis daŭrigi la kurson B en aŭtuno.

En tiu ĉi jaro, 1966, la internacia Junulara Kongreso devis okazi en la najbara hungara urbo Pécs kaj miaj geamikoj insistis ke mi partoprenu ĝin. Mi iom timis ĉar mi ne sentis min ankoraŭ sufiĉe forta lingve por partopreni. Aliflanke, tio estis bona okazo partopreni, ĉar Pécs estas relative proksima urbo kaj la tuto ne estis tro kosta. Mi do rakontis pri tio al mia patrino kaj ŝi promesis pagi al mi tiun vojaĝon kaj restadon. Fine, estis decidite. Mi vojaĝos al IJK en Pécs.


(daŭrigota)