MIA VOJAĜO AL JAPANIO (24) - FINO KAJ IMPRESOJ

Ĵaŭdon la 30-an de oktobro

Post la matenmanĝo per taksio ni iris al la stacidomo kaj de tie per superekspresa trajno al la Kansai Internacia Flughaveno. La flughoro de la aviadilo estis ŝanĝita kaj ĝi devis forflugi dudek minutojn pli frue. Ĉar mankis seĝoj en la ekonomia klaso, mi ricevis lokon en la komercista klaso, multe pli luksa. Post la ŝanĝo de japanaj enoj en eŭrojn mi ankoraŭfoje fotis mian “fenestron” en Japanio, Masakaton, en la flughaveno (vd. foton ĉi dekstre). Tiam venis momento de adiaŭo. Mi dankis al Masakato pro vere mirinda laboro kiun ŝi faris rilate al mi malgraŭ sia neatendita malsano.

La vojaĝo al Parizo estis tre agrabla kaj okazis sen iu ajn problemo. Bedaŭrinde, la vetero kiu atendis min en Parizo, estis tre malagrabla, malvarma kaj pluva, dum en Japanio estis ĉiam (aŭ preskaŭ) tre bela kaj milda. Mi eĉ ne estis bone vestita por la pariza vetero. Do, mi uzis taksion por reveni hejmen, kvankam la veturado tre longe daŭris pro tro da trafiko.

Tiel finiĝis mia vojaĝo al Japanio, kio certe estis mia vivvojaĝo. Dankon al ĉiuj kiuj ebligis ĝin.

**************

MIAJ IMPRESOJ

Ĝis nun vi povis sekvi mian itineron kaj ĉion kion mi faris dum tiuj tagoj. Nun fine de mia raporto, mi donu al vi kelkajn ĝeneralajn impresojn kaj surprizojn kiujn mi havis en Japanio. 

PURECO - Vere mi estis surprizita kiel puraj estas la urboj en Japanio. Nenie oni povas vidi iun ajn papereton aŭ malpuraĵon. Oni daŭre purigas. En komercaj centroj aŭ publikaj lokoj estas daŭre purigistoj kiuj senĉese purigas, ekzemple la tenilojn de moviĝantaj ŝtuparoj aŭ aliajn publikajn surfacojn. En la aŭtobusoj, trajnoj - ĉio estas tre pura. En la fervoja stacio de Kioto mi atendis trajnon. Kiam trajno alvenis, kaj ĉar estis la lasta haltejo, ĉiuj vojaĝintoj eliris. En tiu momento, junaj virinoj, uniformitaj, eniris ĉiujn vagonojn, metis sur la pordojn informon ke oni ne povas eniri kaj tuj purigis la vagonojn. Nur post tio la novaj vojaĝantoj povis eniri.

ALTA VIVNIVELO
- tion mi juĝas laŭ la vivnivelo de lokoj en kiuj mi estis. Ĝenerale la urboj estas tre bone prizorgitaj kaj elektronigitaj. Mi konstatas ke la elektroniko estas tre uzita ĉie en la vivo. En la stacidomoj preskaŭ ne ekzistas giĉetoj. Ĉie estas maŝinoj kiuj vendas la biletojn aŭ aliajn varojn. Ĉie estas elektronikaj indikoj pri diversaj aferoj. En la surstrataj bushaltejoj ĉie estas aŭtomataj elektronikaj indikoj pri la alveno de nova buso, post kiom da minutoj ktp. En la busoj, ĉe ciu sidloko troviĝas butono por haltigi la buson, sur la muroj estas elektronikaj indikoj pri la venontaj haltejoj kaj ĉe la ŝoforo estas maŝinoj por kontroli la biletojn aŭ pagi per mono. Ĉiuj pasantoj (aŭ preskaŭ) en Kioto promenas kun portebla telefono, ludante per ĝi aŭ simple uzante ĝin.
Malgraŭ tre forta aŭtomatigo en la ĉiutaga vivo, surprizas la fakto ke ĉiuj elektraj fadenoj en la urbo estas ekstere (kiel en Usono!!!) kaj ne subtere kiel en Eŭropo. Laŭ mi tio estas sufiĉe malbela, sed la klarigo estis ke tiel estas pli facile ripari eventualajn paneojn.
Ĉiuj homoj estas bone vestitaj kaj nenie oni vidas almozulon. Evidente, tio ne signifas ke ne ekzistas malriĉuloj kaj senhejmuloj, ĉar ilin mi eĉ persone vizitis kaj vidis en Kôbe. 

TAKSIOJ - Tre surprizis min taksioj kaj ilia aspekto. Estas tre multaj taksioj kaj tre multaj taksikompanioj. Por distingi la kompanion, ĉiu havas sian propran signon. Do sur la tegmento de taksioj vi povas vidi diversajn lumsignojn - ekzemple : koro, karo, kubo, kuglo, ktp. La pordoj de taksioj malfermiĝas kaj fermiĝas automate kaj la ŝoforoj estas uniformitaj kaj stiras kun blankaj gantoj. Samaj estas la ŝoforoj en publika transporto.

SALUTADO - En Japanio oni ne premas la manon de la alia nek interkisas. Oni salutas per plurfoja kliniĝo antaŭ la alia kaj tio estas reciproka. Mi havas la impreson ke per tiu maniero oni devas honorigi la alian kaj montri sin humila antaŭ li. Eĉ kiam la homoj interŝanĝas kelkajn afablajn vortojn ili tion faras en la kliniĝinta pozicio. Laŭ mi tio estas humiliga.
En la trajno mi rimarkis, ke kiam la kontrolisto de biletoj eniras en la vagonon, li malfermas la pordon, haltas, formetas sian kaskedon, salutas kaj dankas al pasaĝeroj kaj nur tiam remetas la kaskedon kaj komencas kontroladon de biletoj. Ĉe la fino, li returnas sin al la pasaĝeroj, denove dankas, salutas kaj tiam eliras el la vagono. La samo valoras por vendistoj de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kiam ili eniras la vagonon kaj eliras.

RELIGIOJ - La du ĉefaj religioj de Japanio estas ŝintoismo kaj budaismo. Kvankam la ŝintoismo estis unua en Japanio kaj estas la religio de Tenoo (imperiestro), budaismo estas hodiaŭ pli forta. Multegaj ŝintoismaj sanktejoj kaj budaistaj temploj troviĝas ĉie. Laŭdire en Kioto estas 2800 diversaj temploj. Ĉiakaze, ili estas ĉie. Oni ĉiam diris al mi ke budaismo ne estas religio sed estas filozofio. Tamen, mi tion ne komprenas ĉar estas tiom da temploj en kiuj estas grandegaj budaoj al kiuj oni iras preĝi, lumigas kandelojn kaj praktikas ritojn, ke estas malfacile kompreni, ke tio ne estas religio. Estas ankaŭ multaj budaistaj monaĥoj kaj monaĥejoj. Estas interese ke kiam mi demandis klarigojn al miaj japanaj geamikoj, mi konstatis ke ili mem ne komprenas multon pri tio, sed tio estas iu tradicio kiun oni praktikas. Por ili la plej grava “religia” momento estas enterigo kaj enteriga ceremonio. Ili ĉiuj esperas post la morto iri al paradizo (nirvano). Post la morto oni ŝanĝas sian nomon por la tomba ŝtono kaj oni pagas tre multekoste por tiu nova postmorta nomo. Evidente oni pagas tion al bonzo, kiu principe ne devas postuli tiun monon sed oni devas pagi al li. La koston de la nova nomo oni negocas inter bonzo kaj familio. Iu mia amiko diris al mi ke lia patro ŝparis dum sia tuta vivo por povi pagi sian postmortan nomon. Li pagis ĝin pli ol unu milionon da enoj.
Homoj ofte aĉetas budaistajn altarojn kiujn ili havas hejme por tie preĝi kaj havi parton de iu osto el la gorĝo de la mortinto. Alia parto de la sama osto troviĝas en la tombo. Tiujn tradiciojn praktikas ĉiuj, eĉ tiuj, kiuj principe tute ne estas religiemaj.
En Kioto mi vidis kelkajn kristanajn preĝejojn kaj tio surprizis min ĉar tre malmultaj Japanoj estas kristanoj. Tamen mi ofte vidis homojn (ĉefe virinojn) kiuj portas ĉirkaŭ la kolo cenon kun kruco. Tio surprizis min sed klarigo estis ke tio estas modo kaj havas nenian rilaton kun la religio.
Unu el la simboloj de budaismo estas la svastiko (alispeca kruco), kiu devenas el Hindio (same kiel budaismo) kaj reprezentas la sunon. Mi estis tre surprizita vidante diversflanke tiun simbolon kiu havas evidente malbonajn konotaciojn. Nu, estas vero ke tiu nazia svastiko estis inversita, sed unuavide oni tion ne rimarkas.

UNIFORMOJ
- Krom la ŝoforoj kaj aliaj ŝtataj kaj privataj oficistoj, ankaŭ ĉiuj lernejanoj estas uniformitaj. Diversaj lernejoj havas siajn proprajn uniformojn. Dum la ekskursoj mi povis tion konstati kaj same vespere kiam la lernejanoj revenas hejmen.

VIROJ-VIRINOJ
: Kvankam iom mapli nun, virinoj estas daŭre duagradaj homoj. Tion oni povas konstati diversmnaiere. Jam en parolmaniero. Viroj parolas virece kaj virinoj, virinece. Tion mi eksciis hazarde ĉar mi aŭdis pri iu Japanino kiu edziniĝis al Bulgaro kaj ili vivas en Bulgario. Ili havas filon kiu laŭdire tre bone parolas japanan sed kvankam knabo, li parolas virinece. Mi petis la klarigon. Jes, ĉar li lernis la lingvon de sia patrino, li parolas kiel ŝi, virinece. Mi volis scii kia estas diferenco kaj jen la klarigo: Virino diros al la viro: “Ĉu vi estus tiel afabla bonvoli doni al mi libron?” kaj la viro diros al virino: “Donu al mi libron!”
Virina rolo en la domo kaj en la familio estas tute klara - ŝi servas la edzon kiu estas domestro kaj familiestro. Evidente tio ne validas ĉe kelkaj homoj, kiel ekzemple en la domo de nia k-dino Viola, kiu certe ne estas plimulto en Japanio. 

KULPOSENTO
- Multaj Japanoj havas tre grandan kulposenton rilate al Koreanoj kaj Ĉinoj (tamen ĉefe Koreanoj), pro teruraj krimoj kiujn faris japana armeo dum sia okupado de tiuj landoj, kaj sklavigo de tiuj popoloj (multaj sekssklavinoj). Ankoraŭ nun en la koreaj lernejoj oni instruas al la lernantoj kiel aĉaj kaj danĝeraj homoj estas Japanoj. Pro tio kreiĝis multaj asocioj de koreo-japana amikeco, kie Japanoj provas helpi la koreanojn finance kaj per aliaj manieroj. Ili ofte vojaĝas al Koreio por doni alian bildon pri Japanoj kaj montri ke ne ĉiuj Japanoj estas aĉuloj, kaj ke nunaj generacioj ne kulpas pri la krimoj de iliaj antaŭuloj.

SIMPATIO KAJ AMIKECO
- Mi renkontis dum la vojaĝo vere multajn novajn nekonatajn esperantistojn kaj mi konstatis ke ili ĉiuj estas tre simpatiaj kaj amikemaj. Evidente, nun mi ne povas paroli ĝenerale pri Japanoj sed nur pri japanaj esperantistoj. Ĉie, kie mi estis, mi estis akceptita kun multe da simpatio kaj ĉarmo. La personaj kontaktoj estis vere tre varmaj kaj amikaj kaj mi sentis min tre tre bone inter tiuj novaj geamikoj. Vere mi ne sentis min fremda, malgraŭ la kompleta analfabeteco rilate al la japana lingvo kaj skriboj. Danke al la sindonemo de tiuj karaj homoj, la lingvaj baroj ne vere ekzistis, kaj por mi estis plia pruvo ke kiam oni ne havas komunikproblemon, la koroj de la homoj estas tuj malfermitaj. Do dankon al vi ĉiuj, miaj karaj japanaj geamikoj, kiuj ebligis al mi senti min en via bela lando kaj inter vi kiel hejme. Ni ne estis japanoj kun kroato/franco sed nur homoj kun homo (kiel antaŭ  100 jaroj tion konstatis kaj diris doktoro Zamenhof). Ĉion bonan kaj sukceson al vi ĉiuj elkore deziras via
Kreŝo