MIA VOJAĜO AL JAPANIO (23)

Antaŭlasta tago

Merkredon la 29-an de oktobro

Matene sinjorino ITÔ venis ĉe sinjoro AKADA. La edzino de sinjoro AKADA servis verdan teon “Ousu”, kio estas speciale preparata verda teo tre densa kun forta aromo. Post la bonega matenmanĝo, sinjorino ITÔ kaj sinjoro AKADA akompanis min por vidi Akasi Pontegon, kiu ligas ĉefinsulon “Honsyû” kun insulo “Sikoku”. Tiu ĉi pontego estas vere impresa. Ŝajnas ke ĝi estas la plej granda pendanta ponto en la mondo. Ĉi sube vi povas vidi du fotojn. La unua montras la dikecon de portantaj dratoj de la ponto. Sur la dua estas la ponto mem. Ni ne restis longe ĉe la ponto ĉar mi devis baldaŭ envagoniĝi por iri al Kioto kie Masakato devis atendi min sur la kajo por daŭrigi la vojaĝon al urbo Siga. Por ke mi ne tro serĉu la bonan trajnon por daŭrigi tiun vojaĝon, ni interkonsentis ke Masakato atendu sur la kajo kaj ke mi estos en la antaŭlasta vagono. Subite estis informo ke la trajno malfruos pro la homa akcidento. Kompreneble, mi ne povis kompreni tion, sed Masakato tion aŭdis kaj tuj telefonis al sinjoro AKADA por informi lin. Mia bileto jam estis aĉetita kaj mi adiaŭis kun afablaj geamikoj el Kôbe. Feliĉe la trajno ne tro malfruis kaj sur la kajo troviĝis mia “anĝelo” kiu fidele kaj daŭre zorgis pri mi. Masakato eniris kaj per la sama trajno ni daŭrigis vojaĝon al Siga. Ĉe la stacidomo JR-Kusatu, Siga, atendis min k-do ÔNISI Sin’iti kaj s-ro KUDÔ Hisasi. Ili estis tie per aŭto. Pro dekminuta malfruiĝo de la trajno ili jam iom maltrankviliĝis. Masakato transdonis min al la du amikoj kaj revenis hejmen.

Per la aŭto ni iris al la lago Biwako, la plej granda lago en Japanio. En tiu ĉi loko troviĝas muzeo “Siga-Gubernia Muzeo de Biwako” kiu enhavas multajn akvariojn kun diversspecaj fiŝoj. Inter diversaj specioj ni eĉ vidis fiŝojn kiuj ne havas masklojn, do la nuraj femaloj naskas idojn per la spermoj de alispecaj fiŝoj. Krom la fiŝoj ni vidis aliajn ekspoziciaĵojn etnografiajn. Ekzemple, kiel la Japanoj lavis vestaĵojn per lavtabulo en pelvo kaj ĝian evoluon ĝis primitiva lavmaŝino kaj fine ĝis tute moderna. Same oni vidis etnografiaĵojn pri la vivo en la kamparo.

K-do ÔNISI donacis al mi belan libron pri la “Lagoj en la mondo” en Esperanta-traduko. Tiun tradukon faris lokaj esperantistoj el Siga laŭ la originalo de Biwako-Instituto.

Post tiu vizito, kiu estis tre interesa por mi, kaj antaŭ la renkontiĝo kun kelkaj esperantistoj de Ôtu/Konan Esperanto-Societo, ni iris serĉis bangladeŝan esperantiston, s-ron Roy. Li estas blinda junulo, kiu jam de ok jaroj vivas en Japanio kaj perfekte lernis la japanan lingvon. Li lernis la akupunkturon kaj nun instruas akupunkturon en la lernejo. Kun li ni iris renkonti la aliajn esperantistojn. Poste ni ĉiuj kune vizitis restoracion kie ni vespermanĝis. Ĉi-foje mi mendis nur tre bonan salaton.
Post tiu renkontiĝo, mi dankis al miaj japanaj geamikoj kaj kun k-do ÔNISI vojaĝis per trajno al Kioto. Li akompanis min ĝis la stacidomo de Kioto kie ni adiaŭis unu la alian. Tiel fakte finiĝis mia lasta tago en Japanio. Per la buso 26 mi veturis al la domo de Masakato ĉar mi devis ankoraŭ paki miajn valizojn. Ĉi-foje mi ne maltrafis mian haltejon kaj tute sen problemo retrovis la loĝejon de Masakato.

Antaŭ mia foriro mi deziris havi foton kun miaj karaj gastigantoj kiujn mi ĝenis plej longe sed kiuj neniam montris al mi ke mia ĉeesto pezas al ili. Temas pri Masakato kaj Minoru TAHIRA. Mi volas aparte danki al ili pro ilia amikeco.  Mi finfine pakis mian grandan valizon kaj enlitiĝis.