MIA VOJAĜO AL JAPANIO (22)

Mardon, la 28-an de oktobro

Post la bonega matenmanĝo - tre abunda kaj eŭropeca (sinjorino Tabata faris pri tio ĉion eblan), ni foriris unue al la oficejo de k-do Tabata kaj poste per trajno al la malnova urbo NARA. Tie atendis nin sinjorino HUZIKAWA Zyunko kun kiu ni kune iris al la belega Nara-parko kie troviĝas multaj diversaj temploj, inter kiuj la konata templo Tôdaiji. Ĝi estis kreita en la 8-a jarcento, kaj estas plej granda ligna konstruaĵo en la mondo. Dufoje ĝi brulis kaj estis rekonstruita. En ĝi troviĝas granda Budao el ligno sidanta sur grandega lotusa floro. Tiu ĉi templo devis esti la ĉefa templo super ĉiuj temploj de Japanio.

En la grandega parko de Nara aparta atrakciaĵo estas cervoj kiuj tute libere cirkulas inter la turistoj. Temas pri centoj da bestoj kiuj estas tute malsovaĝaj kaj alkutimiĝintaj al la homoj.
Sur la maldekstra foto vi vidas Sinjoron TABATA Kazuhiro kun sinjorino HUZIKAWA Zyunko antaŭ la enirejo de la parko kaj sur la dekstre oni vidas cervojn kiuj tute libere cirkulas inter la gastoj kaj turistoj.

Nara estas la plej malnova ĉefurbo de Japanio (710-784) sub la nomo Heijo. En ĝi floregis la budaismo danke al mecenatoj, t.e. pluraj sinsekvaj imperiestroj. La ĉefaj turismaj partoj de Nara estas en la listo de UNESKO kiel “monda kultura heredaĵo”.  Multe da lernejanoj venas ĉiutage por lerni la japanan historion kaj admiri la artajn kapablojn de la homo.

Ĉe la ekstera muro troviĝas skulptaĵo el ligno kiu reprezentas sidantan Budaon. La skulptaĵo estas vestita per ruĝa vestaĵo kaj multaj piuloj venas por tuŝi la skulptaĵon kaj esprimi iun sian deziron.

Post tiu ĉi vizito de la ĉefa templo ni promenis tra la parko kaj vizitis kelkajn aliajn antaŭ ol iri tagmanĝi en la urbon. Ni manĝis en itala restoracio kaj poste iris al la stacidomo por trajne vojaĝi al la urbo Kôbe. Je la 14-a horo posttagmeze en la JR-Sannomiya en  Kôbe atendis min pluraj Kôbeanoj: s-roj AKADA Yosihisa, KIMURA Eizi, s-ino ITÔ Yoriko kaj k-do NONOMURA Yô kiun mi kun plezuro revidis jam la trian fojon. Do mi estis en Kôbe la duan fojon, ĉi foje por viziti la urbon kaj renkonti la E-grupon de Kôbe. Tiu ĉi urbo denove tre impresis min ĉar post terura detrua tertremo, ĝi estas komplete rekonstruita kaj nun ĝi estas denove supermoderna urbego kun multaj tre tre altaj konstruaĵoj.

Kun niaj geamikoj el Kôbe, unue ni iris viziti muzeon “Futura Muzeo por Prevento kaj Futura Muzeo por homoj”. Estis tre interese viziti tiun muzeon kiu aparte impresis min. En aparta salono speciale konstruita ni povis vidi kaj “vivi” la teruran tertremon de Kôbe. Fakte tiu salono estas speciala kino-salono kun multe da ekranoj sur la muroj. Dum la prezentado de filmo pri la tertremo oni samtempe sentas la tremon kaj skuojn. La sento estas teruriga kiam oni vidas kiel en kelkaj sekundoj la grandegaj konstruaĵoj komplete detruiĝas kaj disfalas, kiam oni vidas trajnojn sur la pontoj kiuj kune kun la ponto falas en la abismon. Inter ni estis amikoj kiuj mem vivis tion kaj kies domoj ne plu ekzistas. La du muzeoj estas vere vizitindaj. Revene al la urbocentro, ni vizitis la novan modernan urbodomon kie de la 24-a etaĝo oni povas admiri la panoramon de Kôbe kaj la montojn sur kiuj estas videblaj lumaj skriboj "KOBE". La urbodomo havas 30 etaĝojn. Mi vere demandis min kiel oni kuraĝis rekonstruante la urbon, denove konstrui tiel altajn konstruaĵojn, sed laŭdire la novaj konstruteknikoj principe permesas reziston al la tertremoj. Ni sincere esperu tion.

Post la belega vidaĵo ni uzis unurelan trajnon sen stiranto (ŝoforo) per kiu ni iris al la artefarita insulo en la maro, nomita “Port Islando”, kiu estas nova parto de la urbo Kôbe kaj kie loĝas multe da homoj. Fine de la vespero ni iris al la klubejo de la E-grupo de Kôbe kie ĵus okazis la kurso. Post la kurso ni ĉiuj iris al la restoracio por vespermanĝi. Kun mi vespermanĝis ge-sinjoroj: AKADA, NAKAMITI, KIMURA, HARANAKA, ITÔ, NONOMURA. Kiel vi povas vidi sur la foto la etoso estis tre gaja kaj tre tre agrabla. Post la agrablega vespero, tre afabla sinjoro AKADA Joŝihisa, kiu mem travivis la teruran tertremon en Kôbe kaj kies loĝejo estis detruita, ricevis novan modernan loĝejon en la apudurbo de Kôbe, Tarumi, invitis min tranokti ĉe si. Li akompanis min al sia loĝejo, kie lia ĉarma edzino, neesperantistino, same afable akceptis min kaj disponigis al mi belan japanecstilan ĉambron kun bona futona “lito”. En la moderna loĝejo troviĝas aparta tradicia japana ĉambro kun budaista altaro. Sinjoro AKADA klarigis al mi ke li aĉetis tiun ĉi altaron memore al sia patrino kiu mortis en tiu ĉi ĉambro. Sur la dekstra foto estas mia kara gastiganto apud la budaista altaro en sia loĝejo. Mi uzas ankaŭ tiun ĉi okazon por elkore danki al tiu ĉarma geedza paro pro ĉio kion ili faris por mi. Sinjoro Akada montris al mi tre belan panoramon kiu estas videbla el sia loĝejo. Post ioma babilado kaj tre agrabla banado mi kuŝigis por nokta ripozo.