PRI MIA PERSONA NOMO - KREŜIMIR

Pluraj el miaj amikoj kaj konatoj miras pro mia "stranga" persona nomo Krešimir. En Francio plej ofte oni nomas min Kazimir ĉar tiu ĉi persona nomo estas konata pro sufiĉe multaj polaj enmigrintoj. Kiam mi diras al ili ke mi havas nenion kontraŭ la nomo Kazimir sed ke tio ne estas mia persona nomo, la respondo plej ofte estas: "Sed Kreŝimir - Kazimir estas la sama afero".

Aliaj demandas min de kie venas tiu nomo. Do jen mi klarigas. Tio estas pure kroata persona nomo kiun (laŭ mia scio) oni trovas en neniu alia slava popolo. En la kroata historio ekzistis kvar kroataj reĝoj kiuj nomiĝis Kreŝimir: Kreŝimir I (935-945); Kreŝimir II (949-969); Kreŝimir III (1000-1030) kaj Petar-Kreŝimir IV (1058-1089). La plej konata kaj plej potenca estis tiu lasta. Kiel vi povas rimarki ĉe tiu lasta estas du nomoj ligitaj Petar + Kreŝimir. Kial? Tute simple ĉar Kreŝimir ne estas nomo de iu sanktulo kaj ĉar ĉiu devis havi sian sanktan protektanton, oni ligis Kreŝimir kun Petar (Petro). Tiel en la kroata katolika kalendaro oni trovas Kreŝimir la 29.06. - kiam estas tago de sankta Petro.

Krom gravaj politikaj atingoj kaj unuigo de Dalmatio kun norda Kroatio (kreiĝis "Regnum Dalmatiae et Chroatiae"), li multe subtenis konstruon de urboj en Dalmatio. Unu el konataj dalmataj urboj Šibenik - nomiĝas "Urbo de Kreŝimir".

Ĉar kelkaj el miaj esperantistaj konatoj deklaris ke mi estas burĝo kiu posedas riĉecon en Kroatio, mi do ĉi tie publike agnoskas ke tio estas vero. Mi posedas tie urbon Ŝibenik - kiu estas la urbo de Kreŝimir. Ĉar multaj homoj preferas pli mallongajn nomojn ĝenerale oni nomas min - KREŜO. Krome, ĝi estas pli esperantista (ĉar finiĝas per o).