MIA VOJAĜO AL JAPANIO (18)

Vendredon, la 24-an de oktobro

Matene ni preparis nin por forvojaĝo al la urbo Kaga kie okazos kunveno de Japanaj SAT-anoj. Antaŭ la foriro al Kaga, per eta aŭto de Viola, ni iris al najbara vilaĝo kie okazis speciala merkato de profesiaj librobrokantistoj. En la aŭton ni metis skatolojn kun libroj kiujn ili volis vendi kaj ni tri (Viola, Mako kaj mi) forveturis al tiu merkato. Por mi estis interese vidi kiel aspektas tiu merkato kiu estas organizita nur por profesiuloj. Mako restis tie por komerci kaj kontakti kun aliaj kolegoj, dum Viola kaj mi daŭrigis aŭte al Kaga. Ni iris aŭte rekte al la stacidomo por atendi la unuajn SAT-anojn alvenintajn al Kaga per trajno. La unuaj alvenis k-doj NONOMURA Yô, NISIKAWA Satoru kaj nia peranto TANI Hiroyuki. Ni havis sufiĉe da tempo por iri al la kunvenejo, ĉar la renkontiĝo komenciĝos nur vespere. Do ni decidis iri buse al apuda urbeto kie troviĝas termalaj banejoj. Survoje al Kaga, nia juna kamarado Nisikawa falis kaj havis doloron en la maleolo. Li apenaŭ povis marŝi.

Per buso ni atingis tiun termalan banejon. Unue ni iris promeni tra belega naturo apud la rivero kaj restis nur 40 minutoj por bani sin en la termoj. Fine, ni revenis al Kaga. Viola kun mi iris al la granda vendejo por aĉeti ĉion necesan por la estonta kuirado kaj aliaj iris rekte al la kunvenejo kiu estis belega moderna konstruaĵo mirinde bone ekipita.

En la granda magazeno, Viola aĉetis amason da legomoj, rizon, fiŝaĵojn, viandojn ktp por ke ĉiuj el ni povu kuiri niajn manĝaĵojn. Mi aĉetis por mi persone la pakon da algoj kaj bambuan necesaĵon por la rulado de suŝioj (maki-oj).

Ŝarĝitaj ni veturis al la kunvenejo kie jam ĉiuj alvenis. Ĉar ni ne estis tre nombraj kaj virinoj estis nur du (Masakato alvenis nur morgaŭ) ni ricevis grandan ĉambron por viroj kaj malpligranda estis rezervita al virinoj. Nur Alano deziris havi apartan ĉambron pro la ronkado. La unuan vesperon devis esti Masakato kaj mi kiuj preparos vespermanĝon, sed ŝi ne venis pro la malsano kaj tiam Viola decidis helpi al mi kaj instrui kiel fari la suŝiojn (maki-ojn).

Ni havis je nia dispono grandegan kuirejon por la kuirinstruado kun multaj tabloj kaj ĉio kio necesas por la kuirado. Tuj aliĝis por helpi al ni sinjorino IE Harumi kaj kelkaj aliaj. Je la dispono estis ankaŭ du aŭtomataj maŝinoj por la kuirado de la rizo. Ni do preparis rizon, lavis la legomojn kaj fiŝaĵojn kaj komencis prepari la rulaĵojn. Ni faris tre multajn tiel ke ni ĉiuj bonege manĝis kaj ankoraŭ restis por morgaŭ. Post la bonega vespermanĝo estis decidite kunveni en la ĉambro de viroj por pli bone interkonatiĝi kaj babili. (vidu foton maldekstre). Nia babilado daŭris ĝis post la noktomezo kiam la virinoj foriris al sia ĉambro kaj ni viroj preparis niajn kuŝlokojn. En la muraj ŝrankoj troviĝis 10 futonoj kun necesaj kovriloj kaj kusenoj.

Oni ankaŭ povis uzi komunan banejon, tamen aparte por viroj kaj por virinoj. La necesejoj estis tre modernaj kiel mi jam priskribis kaj eĉ oni ne bezonis lumigi ĉar la lumo aŭtomate aperis post la eniro en la ejon.