MIA VOJAĜO AL JAPANIO (17)

Ĵaŭdon, la 23-an de oktobro

Post la matenmanĝo miaj valizoj jam estis pretaj kaj mi foriris, akompanate de sinjorino Keiko al la enlanda flughaveno Haneda de Tokio por flugi al Komatu (Isikawa). Por atingi tiun flughavenon ni devis uzi unurelan trajnon. La flughaveno (kiel cetere multaj japanaj flughavenoj) troviĝas sur artefarita insulo en la maro. Dankante al sinjorino Syôzi mi adiaŭis ŝin kaj eniris la rezervitan atendejon de la flughaveno por vojaĝantoj. Evidente mi estis ĉirkaŭata nur de japanoj kaj ĉio estis skribita japane kaj angle. Jam estis preskaŭ horo por la enaviadiliĝo kaj mi nenie vidis iun kiu kontrolas flugbiletojn. Subite en iu loko estis aparato kaj estis skribite en la japana kaj angla “Bonvolu enmeti vian flugbileton”. Mi faris tion kaj la maŝino demandis al mi la karton de Japana Flugkompanio. Mi ne havis ĝin sed nun mi ne plu havis mian flugbileton. Kion fari? Do mi serĉis iun el la flughavenaj oficistoj por ke oni helpu min reakiri mian bileton kiu troviĝis en tiu diabla maŝino. Iel per la franca mi klarigis al uniformita oficistino ke mi enmetis mian flugbileton en la maŝinon kaj nun ne plu havas ĝin. Ŝi petis de mi la samon: karton de JAL. Mi klarigis ke mi ne havas ĝin. Do, fine ŝi lasis min kaj foriris. Mi estis tre embarasita ĉar mi ne povis klare klarigi kaj diskuti pri tio, kion fari. Ja mi neniam lernis la anglan kaj miaj konoj de aliaj lingvoj ne utilis. Ĉu mi povos finfine forflugi? Sinjorino Keiko jam certe revenis al sia hejmo. Tute senespera mi staris apud tiu diabla maŝino kaj jam aliaj vojaĝantoj komencis eniri en la aviadilon, kiam neatendite la maŝino "elkraĉis" mian flugbileton. Do, mi estis savita kaj eniris kure la lasta en la aviadilon. Flugo daŭris proksimume unu horon super la japanaj montoj. La vetero estis pluva kaj malbela. Alveninte al Komatu, tie mi vidis belan ridantan vizaĝon de Viola kaj de s-ro SAITÔ Tadasi. Ili atendis min per aŭtomobilo kaj ni ĉiuj veturis al la urbo Kanazawa ĉe Viola.

Viola afable gastigis min en sia loĝejo kie ili havas apartan japanan ĉambron kun tatami por la gastoj. Ŝi prezentis al mi sian tre simpatian kunulon Mako, kun kiu mi deziris iom pli interŝanĝi sed bedaŭrinde la lingva baro estis tre granda. Li ja parolas nur la japanan lingvon. Do mi povis komuniki kun li nur helpe de Viola. Viola loĝas en la sama loko kie troviĝas ŝia librobrokantejo. Ŝi havas en la vendejo tre grandan elekteblon de libroj pri diversaj temoj. Evidente, temas ĉefe pri japanlingvaj libroj, sed tamen ŝi havas angulon kun esperantaj libroj.

Post la manĝeto Viola proponis al mi iom viziti ŝian urbon Kanazawa, malgraŭ la pluvo kaj sufiĉe malvarma vento. Kun plezuro mi akceptis. Afabla Mako restis zorgi pri la butiko dum Viola akompanis min kaj gvidis tra la bela urbo Kanazawa. Pro pluvo kaj freŝeco ŝi pruntis al mi kontraŭventan jakon. Urbo Kanazawa estas tre bela malgranda urbo kun belaj riveroj kaj pontoj. Fakte ni intencis promeni laŭlonge de la rivero kie en printempo abunde floras ĉerizarboj, sed pro la malbela vetero tiu promenado estis mallonga. Tamen ni vizitis kelkajn belajn lokon de la urbo el kiuj estas ankaŭ tiu bela domo antaŭ kiu Viola fotis min. Ŝi ankaŭ montris al mi la loĝdomon de mia amiko Semanto. Revene al ŝia hejmo Viola haltis ĉe la vendejo kiu vendas freŝajn suŝiojn, rulaĵojn de rizo kaj fiŝaĵo aŭ io alia, envolvita en algojn. Ŝi aĉetis plurajn por Mako, ŝi kaj mi. Ili estis vere tre tre bongustaj kaj tiel plaĉis al mi ke mi ekdeziris lerni fari ilin. Bedaŭrinde dum la SAT-kongreso en Ĉaŭdefono (CH), kiam Viola faris sian kurson al la kongresanoj, mi ne povis partopreni. Nu, ĉar oni decidis ke en Kaga ĉiuj el ni devos kuiri por la aliaj, Viola kaj mi decidis fari tion, kaj tiel mi havos okazon lerni.

Vespere alvenis ĉe Viola mia amiko Semanto kaj s-ro SAITÔ. Semanto invitis nin ĉiujn vespermanĝi en restoracion. Ni pasigis tre agrablan vesperon en amika babilado. Post la vespermanĝo ni revenis ĉe Viola kie mi tranoktis.