Kaskado

"Slap", Dobriŝa CESARIĆ (1902-1980),  elkroatigis Lucija BORČIĆ

 

Fluas kaj fluas, kaskad' falfluas;
Ĉu al ĝi mia guteto influas?

Jen, ĉielarko en akvo ekestas,
Bunto milmila brilas, tremetas.

Ke kaskad' ĉi revon povu reflekti,
Eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti.