MIA VOJAĜO AL JAPANIO (16)

Merkredon, la 22-an de oktobro.

Hodiaŭ matene post la matenmanĝo per propra aŭtomobilo, mia amiko Nobuyuki transportis min unue al sia firmao. La vetero estis malbela kaj tre pluva. En la entrepreno li montris al mi ĉiujn etaĝojn kaj prezentis min al siaj kunlaborantoj. Ankaŭ alvenis la filo de Nobuyuki kiu laboras en la entrepreno kaj kiu post du jaroj heredos ĝin de sia patro, kiu intencas emeritiĝi. Kun lia filo mi jam antaŭe konatiĝis en Parizo. Li ankaŭ parolas Esperanton. Post unuhora restado en la entrepreno, Nobuyuki decidis iom montri al mi Tokion malgraŭ la pluvo. Per aŭto ni iris en la centron de Tokio por ke li montru al mi la Imperiestran palacon kaj la administrajn partojn de ŝtataj organoj. Ankaŭ ni vizitis la faman tokian straton Ginza, kaj kelkajn grandajn magazenojn, ĉar li volis aĉeti ludilon por sia nepo. Bedaŭrinde ni ne povis vidi multon pro vere malbela vetero. Tagmeze ni iris tagmanĝi (lunĉi) en malnovan tipan popolan manĝejon kien Nobuyuki ne iras kun sia edzino ĉar ŝi malŝatas ĝin. Tie ni manĝis japanajn nudelojn kaj aliajn popolajn manĝaĵojn. Mi estas danka al Nobuyuki ke li montris al mi ankaŭ tiuspecan restoracion. Tie ni trinkis tre bonan sakeon kiu venas rekte el barelo.

Posttagmeze ni ankoraŭ iomete promenis tra la urbo, vizitis tre modernan muzeon kaj revenis hejmen. Survoje ni aĉetis du botelojn de sakeo en speciala vendejo.

Vespere mi estis invitita al la vespermanĝo kun svisa kliento de mia amiko Nobuyuki. Kun ni iris al tiu vespermanĝo ankaŭ lia filo. Per taksio ni iris al la hotelo kie atendis nin tiu svisa kliento. Unue ni kune trinkis aperitivon kaj gustumis koktelon. Mi gustumis japanan viskion. Sekvis tre bongusta kaj abunda vespermanĝo tiagrade ke mi eĉ ne povis fini. Sinjoroj SYÔZI parolis kun sia kliento en la angla lingvo, mi parolis kun li france kaj kun miaj japanaj amikoj mi parolis esperante. Tiel konversacio tute bone funkciis. Post la vespermanĝo filo Syôzi revenis hejmen dum ni aliaj iris en alian privatan klubon kie ni pasigis tre agrablan momenton. Por mi ĉio estis nekonata kaj nova. Tre interesa sperto. La vesperon ni finis en Karaoke kantejo, ĉar la svisa kliento tre ŝatas tion. Por mi tio estis la unua fojo kaj unua sperto. Por tiuj kiuj ne scias kio estas Karaoke kantejo mi klarigu. Temas pri trinkejo kie oni trinkas kaj povas mendi kanton kiun oni deziras kanti (ekzistas dika libro kun multaj konataj kantoj por elekti). Sur la ekrano aperas teksto de la kanto kaj la orkestro kiu muzikas. Per mikrofono oni kantas legante la tekston.
Hejmen ni revenis post la noktomezo kaj tiel finiĝis mia lasta tago en Tokio.