MIA VOJAĜO AL JAPANIO (14)

Lundon, la 20-an de oktobro

Matene, mi havis liberan tempon ĉar nur posttagmeze mi devis forvojaĝi al Tokio. Masakato malbone fartis kaj devis viziti kuraciston, do mi ne volis lacigi ŝin. Laŭ la indiko de miaj geamikoj SYÔZI, mi devis atingi Tokion post la 15-a horo.

Al Tokio de Kioto mi vojaĝis per “Ŝinkansen” - ekspreso Nozomi (la plej rapida). Estis la problemo pri mia granda valizo, sed afabla edzo de Masakato, Minoru (foto dekstre), akceptis akompani min al la stacidomo kaj entrajnigi min zorgante pri mia vojaĝbileto kaj loko por mia granda valizo. Li restis kun mi ĝis la foriro de la trajno. Dankon kara amiko.

Antaŭ la forvojaĝo, kara Masakato transdonis al mi la monujon, la kaslibron pri la konto “Inviti Kreŝon” kaj indikis al mi kiel reveni se ŝi estos enhospitaligita. Ŝi mirinde kaj tre detale ĉion preparis.
En la trajno mi havis tre bonan lokon por mia valizo kaj mi sidis apud la fenestro. Ŝinkansen estas rapidega trajno, tre simila al la franca TGV. Dum la tuta vojaĝo mi rigardis tra la fenestro, kaj kio surprizis min estas la fakto ke oni apenaŭ vidas la kampojn. Preskaŭ ĉie estas domoj, daŭre domoj.

Alvene al Tokio, sinjorino SYÔZI Keiko atendis min sur la kajo, apud mia vagono. Fakte, antaŭ la forvojaĝo, Minoru, edzo de Masakato, telefonis al ŝi por diri en kiu vagono mi estas. Feliĉe ke ŝi atendis min, ĉar la stacidomo de Tokio estas grandega, kaj mi estis tute analfabeta en Japanio. Mi mem malfacile elturniĝus. Per alia trajno kaj subtera fervojo ni iris al la domo de familio Syôzi en la kvartalo Nisinippori. Mi daŭre tiris mian grandegan kaj pezan valizon, sed feliĉe ni sufiĉe rapide atingis la celon. La domo de miaj geamikoj estas tute nova kaj vere belega. Ĉe la eniro staris du aŭtoj, el kiu unu apartenas al la filo de gesinjoroj Syôzi. Enirinte la domon mi tuj rimarkis belecon kaj modernecon de tiu domo. Interne de la domo troviĝas lifto por iri en subteretaĝon kaj en suprajn etaĝojn. En la plej supra etaĝo estas aparta loĝejo de la filo Syôzi kaj en la subteretaĝo estas ĉambro por la gastoj, akceptsalono kaj biblioteko kun multege da libroj. Sino Keiko mem estas tre tre aktiva kadre de JEI (Japana Esperanto-Instituto - Japana neŭtrala landa asocio, ligata al UEA). Krome ŝi mem eldonas E-librojn inter kiuj eldonaĵoj estas ekzemple tre konata “Nudpieda Gen”, ktp. En tiuj ĉi ejoj ĉiumarde okazas dum la tuta tago E-kursoj. Cetere, mi estas invitita morgaŭ partopreni kaj eĉ animi tiujn kursojn.

Mi havis je la dispono belegan gastĉambron kun kompleta komforto, aparta necesejo (elektronika, pri kiu mi jam skribis!), aparta seĝo por masaĝo de la dorso. Vespere revenis mia amiko Nobuyuki el sia laboro kaj alvenis ankaŭ juna bonega esperantisto, USUI Hiroyuki. Unue ni ĉiuj trinkis aperitivon kaj tiam per taksio iris al restoracio por komuna vespermanĝo. Ni vizitis tre belan modernan sed japanstilan restoracion, kie en aparta ĉambro, nur por ni, ni vespermanĝis kaj gustumis bonegajn manĝaĵojn, kun varma kaj malvarma sakeoj. Vere surprizis min la servado en la restoracio. Belaj servistinoj en kimonoj surgenue servis nin, portis al ni la pladojn kaj ĉiam estis je nia servo. Kvankam mi scias ke tio estas japana tradicio, mi iamaniere sentis min ĝene rilate al tiuj junaj virinoj kiuj tiel humile servis nin. Ja, mi preferus ke ili estu egalaj al ni kaj ne iamaniere humiligitaj. Sed kion fari? Neniu el ni postulis tion, sed tiel estas en tiu lando kie oni ŝatas tiun tradicion. Amiko Nobuyuki demandis al unu el ili, ĉu tiu kimono apartenas al ŝi kaj la respondo estis negativa. Kimono estis laboruniformo de tiu restoracio kaj ĝi apartenas al la posedantoj de la restoracio.
Post bonega vespermanĝo ni revenis hejmen. Antaŭ la enlitiĝo ni ankoraŭ trinkis digestivon kaj enlitiĝis ĉirkaŭ noktomezo.