MIA VOJAĜO AL JAPANIO (13)

 

Dimanĉon, la 19-an de oktobro

Matene, per bicikloj, ni iris kune al Kioto-Urba Internacia Domo, kie devus okazi mia prelego “Kroata Printempo kaj mi - 1971-2003”, organizita de Kioto-Zagreba Asocio. Masakato jam fartis ne tre bone kaj sufiĉe multe penis por bicikli. Kutime la monata kunveno de la Asocio okazas la 2-an dimanĉon en la monato, sed, ĉar mi devis ĉeesti en la Japana Esperanto-Kongreso, la Asocio ŝanĝis la daton de la kunveno. Verŝajne pro la ŝanĝo de la tago, malmultaj membroj povis ĉeesti. La prelego povis okazi ĉu en la kroata lingvo kun la tradukado de la asocia prezidanto japanen, ĉu en Esperanto. Mi preferis paroli esperante kun la tradukado de Masakato japanen.

La kunvenon ĉeestis ses esperantistoj kaj 1 Servas-ano, kiuj venis eĉ el malproksimaj urboj, danke al la propagando de sinjorino MITUKAWA Sumiko, kun kelkaj aliaj neesperantistoj.

Kio estas “SERVAS”? Ĝi estas internacia hejmgastiga servo, kiel esperanta Pasporta servo. La fondinto de Servas estis esperantisto kaj eĉ en ilia himno, parto estas en Esperanto. La nomo Servas devenas el esperanta “Mi servas al vi”. La celo de Servas similas al Esperanto: paco. Sed oficiala lingvo estas la angla. Ĉe "Servas" gastiganto jam anticipe ekzamenas la gaston. Se gastiganto konsentas, gasto rajtas tranokti nur du noktojn. Eĉ se gasto deziras pli longe loĝi, li/ŝi ne rajtas peti tion. Dependas nur de la propono de la gastiganto mem. Tio eble estas bona sistemo por eviti malbonajn gastojn.

Alvene al la Internacia Centro mi renkontis prezidanton de Kioto-Zagreba Asocio, prof. HUZIMURA Hiroyuki, kiu diris al mi “Dobar dan” (kroate: Bonan tagon) kaj daŭrigis paroli kroate. Mi estis tre surprizita, fakte agrable, aŭskultante japanon kiu sufiĉe bone parolas mian gepatran lingvon. Li estas edziĝinta al zagrebanino kaj kun ŝi havas gefilojn. La edzino kaj infanoj (kiuj nun jam estas ĉiuj plenkreskaj) vivas daŭre en Zagrebo kaj la patro instruas en la universitatoj de Tokio kaj Kioto. Li plurfoje jare vojaĝas al Zagrebo por viziti sian familion. Li do lernis la kroatan, dum liaj familianoj ne parolas japane kio estas vere bedaŭrinda.

La prelego okazis en sufiĉe granda salono kaj sen mikrofono. En mia prelego mi prezentis iom historion de eksa Jugoslavio ekde la fondiĝo en 1918, tra la reĝa kaj komunista periodo, ĝis la jaro 1971 kiam okazis "Kroata printempo"(sociala movado), en kiu, kiel studento, mi partoprenis, ĝis mia forvojaĝo al Francio. Masakato, malgraŭ sia malsano (malbonfarto) tre bone interpretis japane. En kelkaj malfacilaj tradukoj, la prezidanto helpis (al kiu mi klarigis la aferon kroate). Sekvis tre interesa diskuto kun multaj demandoj.

Post la prelego, pluraj ĉeestantoj invitis nin komune tagmanĝi. Dum la tagmanĝo daŭris la demandoj kaj diskutoj (vidu foton dekstre).

Estas interese, ke post kelkaj tagoj alvenis japanlingva danko al mi, de la sekretario de Kioto-Zagreba Asocio, sinjorino AMEMIYA Mutuko. Masakato tradukis ĝin. Jen la teksto:

“.......En la oktobra kunsido ni aŭskultis prelegon de s-ro Kreŝimir Barkoviĉ en Esperanto, organizita kunlabore kun Tahira Masako. S-ro Barkoviĉ tre ĝentile rakontis pri sia vivo en kiu estis multe da ŝanĝiĝoj. Mia koro pleniĝis de emocio. Kio estas nacio, kio estas ŝtato, kio estas homoj? La penso pli kaj pli premis mian koron. ... En la tago ĉeestis la prezidanto de la Asocio kaj 7 membroj. Dume, esperantistoj al kiuj apartenas Tahira, multope venis. Ne mankis aŭskultantoj por tia grava prelego. Mi ĝojas. Kara Tahira, koran dankon pro via kunlaboro aŭskultigi valoran prelegon. Dankon pro via interpretado japanen. Mi pensas, ke estis tre bona okazo havi unikan eventon en nia asocio...”

Post gaja kaj bonega manĝo, sinjorino MITUKAWA gvidis nin tra la stratetoj proksime de la templo Nanzenzi. Survoje okazis speciala malfermo de bela ĝardeno “Syokuhôen”. Ni ne eniris la ĝardenon ĉar oni devis pagi, sed en la vendejon oni povis senpage eniri. La belegaj objektoj el silko estis tre tre karaj.

Revene ni vizitis ŝintoisman sanktejon “Heian-Zingû”. Turistoj ne scias ke tiu sanktejo estas nova, kun mallonga historio. En Meizi-epoko (1868-1912), en 1895 post 1100-jariĝo de Heian-epoko, 2555-jariĝo laŭ Tennôisma kalendaro, japana registaro konstruis ĝin por ke Japanoj havu naciisman animon sub Tennôismo kaj bone militu kontrau Ĉinio (jam komencinta en 1894) kaj poste kontraŭ Rusio.

La emblemo de ŝintoisma sanktejo estas krizantemo. Ĝi estas ankaŭ familia emblemo de Tennô (imperiestro). Japana pasporto havas sur la kovrilpaĝo “Krizantemon”, kvankam la Japanoj ne estas familianoj nek parencoj de Tennô. Jen la penetro de naciismo en la vivon de Japanoj.

Sino MITUKAWA akompanis min en la belegan ĝardenon de la sanktejo, kie, kiel ĉiuj japanaj ĝardenoj estas tre bele prizorgita. La ĝardeno havas belan promenvojon kun floroj, arboj, lagetoj, pontoj. Eĉ la unua tramo en Japanio estas ekspoziciata.

Hazarde en la sanktejo Uta okazis festo. Uta estas japana poemo, mallonga kun kvar linioj. Ĝi estis populara inter nobeloj en la fino de Heian-epoko. Eĉ hodiaŭ, uta-istoj en kostumoj de Heian-epoko, uta-umas.

Revene hejmen, Masakato preparis la pastaĵon “Syabusyabu”, kiu en Kôbe tre plaĉis al mi.