MIA VOJAĜO AL JAPANIO (12)

Sabaton, la 18-an de oktobro

Hodiaŭ matene, Masakato kaj mi biciklis al la plej proksima trajnstacio de ŝia hejmo. Ja en Japanio estas kelkaj privataj fervojoj plus la ŝtata. Do, oni facile perdiĝas en tiu afero. Ni iras al la urbo Uzi, Kioto, kie okazas studkunveno al kiu Masakato regule partoprenas. Masakato rimarkas ke mi rigardas virinojn en la trajno. Antaŭ ŝi sidis junulino kun tute strangaj ŝtrumpoj, blankaj, kiuj troviĝas sub la genuo kaj estas ramburitaj. Laŭ mia gusto tio estas tre malbela kaj mi faras tiun rimarkon al Masakato. Nu, ŝi klarigas al mi, ke tio estas modo, kaj ke la junuloj ŝatas kontraŭi al la kutimoj de plenkreskuloj. Temas simple pri provoka modo.

De la stacidomo ni rapidis al la Studkunveno pri Yamasen (mallongigo de YAMAMOTO Senzi, 1889-1929), kiu estis mortigita de dekstrulo pro siaj progresemaj ideoj. Li estis progresema politikisto, seksologo, naskolimigisto, edukisto por kamparanoj kaj laboristoj, aktivisto por paco kaj kontraŭ milito. Li kandidatiĝis kiel deputito de Laborista-Kamparana Partio kiu tiam ekzistis, kaj li estis elektita. Unu jaron kaj duono poste li estis ponardita en Tokio, ĉar al la dekstrulo malplaĉis liaj progresemaj ideoj. Yamasen estis kontraŭ la Leĝo pri Publika Ordo, laŭ kiu polico rajtis facile aresti progresemulojn, komunistojn, socialistoj, anarkiistojn. Li mem ne estis komunisto, nek socialisto, nek anarkiisto, sed li simpatiis kun ĉiuj.

Lia kadavro estis transportita al Uzi, lia hejmloko, kie laboristoj, kamparanoj kaj aliaj okazigis funebran ceremonion. Nia tre bedaŭrata SAT-kamarado NAKAMURA Hideo, loĝanta en Uzi, survoje al la funebro estis arestita, ĉar Yamasen kaj liaj kamaradoj estas “danĝeraj homoj”. Eĉ tomboŝtonon oni devis kaŝi, ĉar polico havis potencon kontraŭ liberaj esprimoj.

Yamasen estis denaske malforta kaj ŝatis florojn. Por estiĝi floristo aŭ ĝardenisto, li, 18-jara, vojaĝis al Kanado por studi floristan kaj ĝardenistan metion. Liaj gepatroj havis grandan gastejon, kiu nomiĝas Hanayasiki (Flor-domo). Eĉ nun ĝia nomo restas sama kaj funkcias kiel gastejo kaj restoracio.

En Uzi atendis nin sinjorino MITUKAWA Sumiko kiu venis pli frue ol ni. Ŝi estis preta promenigi min se mi enuos aŭskultante japanlingvan paroladon. Post unuhora sidado sur tatami kaj teotrinkado, mi foriris kun s-ino Sumiko por viziti budaisman templon Byôdôin, kiu estas videbla sur la 10-jena japana monero. Post  la fino de la studado, Masakato retrovis nin kaj ni rendevuis kun ĝenerala sekretario de Uzi-Yamasen-Asocio, s-ro KOMATU Masaaki. Li akceptis nin en eta muzeo (ankoraŭ ne tute finaranĝita) kun studaĵoj, libroj, fotoj, afiŝoj, desegnaĵoj, mortomaskoj kaj diversaj materialoj de kaj pri Yamasen. Tie abundas multaj eŭropaj libroj en kelkaj lingvoj. Masakato fotis min en la muzeo kun sinjorino Sumiko (vidu foton dekstre).

S-ro KOMATU klarigis ĉion pri Yamasen kaj Masakato tradukis. Mi estis vere impresita kaj eĉ kortuŝita. Yamasen estis murdita en la Tokia parlamento pro siaj progresemaj ideoj, de la dekstrulo, en la jaro 1929. Unu jaron antaŭe (1928) en tiama reĝa Jugoslavio, kroata deputito Stjepan Radiĉ, progresemulo kaj esperantisto, same kiel Yamasen, gvidanto de la kamparana partio, estis murdita de la serba reĝa deputito (dekstrulo), pro siaj tro progresemaj ideoj. Nekredebla simileco! Kaj preskaŭ en la sama tempo. Tiun fakton mi reliefigis en la skribaĵo kiun mi lasis al la muzeo. La diferenco estas ke la nuna kroata ŝtato honorigas sian heroon Stjepan Radiĉ, dum la japana ŝtato daŭre “forgesas” sian Yamasen. Tiuj miaj impresoj estos afiŝitaj en la muzeo, en Esperanto kaj en la japana lingvo. La tradukon faris Masakato.

Jen la teksto kiun mi skribis en la muzean memorlibron:
“18.10.2003 .
Mi elkore dankas al miaj esperantistaj amikinoj kiuj ebligis al mi konatiĝi kun tiu granda japano.
Kiel granduloj naskiĝas en diversaj partoj de la mondo! En Japanio naskiĝis kaj aktivis Yamasen -- erudiciulo kaj progresemulo, batalanto por la pli bona vivo de kamparanoj kaj laboristoj. Kiel deputito li estis mortigita en la parlamento.
Preskaŭ samtempe en malproksima kaj malgranda lando Kroatio, samcele agadis por kamparanoj kaj laboristoj, deputito kaj esperantisto Stjepan Radiĉ. Ankaŭ li estis tro progresema kaj danĝera por la tiama reĝimo. Ankaŭ li estis mortigita en la parlamento. Iliaj vivoj estis mallongaj, sed ili vivos eterne. Hodiaŭ la kroata ŝtato oficiale honorigas sian heroon kaj mi esperas kaj deziras ke baldaŭ la japana ŝtato honorigu kaj fieru pri sia Yamasen.
Kreŝimir Barkoviĉ
ĝenerala sekretario de
Sennacieca Asocio Tutmonda”



Post la muzeo ni kune iris al la urba tombejo kie troviĝas tombo de Yamasen. Ĉiujare la 5-an de marto, lia mortotago, Uzi-Yamasen-Asocio organizas memorviziton kaj “Festo Antaŭ Tombejo”n. Nia kamarado NAKAMURA Hideo ĉiujare partoprenis ĝis sia tro frua forpaso.

Dankante al s-ro KOMATU Masaki, kiu tiel afable dediĉis sian tempon por ni, ni trajnis al suda parto de Kioto kie troviĝas kafejo “Libre”, en kiu ĉiusabate posttagmeze renkontîĝas esperantistoj, trinkante, manĝante kaj babilante. Tie oni ne krokodilas. Estas bela okazo por praktiki Esperanton. La ĉeestantaj esperantistoj tre afable akceptis min, manĝigis min kaj ni pasigis tre agrablan tempon kune.

Post la kafeja kunsido ni trajnis pli norden en la urbo. Mi havis maloftan liberan vesperon. Promenante tra la stratoj kaj rigardante la urboplanon unuavide ŝokis min multegaj svastikoj. Mi ne bone komprenis pri kio temas. Demandinte, mi komprenis ke tio estas budaisma simbolo kiu reprezentas sunon, kaj ĝi signalas sur la urbaj mapoj ĉiujn budaismajn templojn same kiel krucoj en Eŭropo. Tio estas origina svastiko kiu venas el Hindio kun la budaismo. La nazioj uzis inversitan svastikon.

Promenante tra la urbo ni vagadis tra la homplenaj stratoj, kun vendejoj, restoracioj, amuzejoj, kinejoj. Rapide ni rigardis kiaj varoj troviĝas en la 100-enaj vendejoj. Multaj diversaj varoj troviĝas tie kaj ĉio kostas 100 enojn. La plej granda parto de aĵoj venas el Ĉinio. Laŭdire, malriĉaj geknaboj estas ekspluatataj por produkti la varojn, laborante en fabriko dum multaj horoj, kaj ne vizitante lernejon. Ĉu vera? Oni bezonus konfirmon.

Ĉe iu placo troviĝis strataj muzikistoj el Peruo. Masakato tre ŝatas sudamerikajn ritmojn kaj muzikon, kaj ŝi tuj komencis laŭritme balanci sin. Dum sufiĉe longa tempo ni aŭskultis la muzikon kaj finfine ni ambaŭ donacis monerojn al la lertaj muzikistoj, kiuj cetere - laŭ mia kompreno, sufiĉe bone parolis japane.
Fine ni revenis kontentaj hejmen.