MIA VOJAĜO AL JAPANIO (11)

Vendredon la 17-an de oktobro.

Matene Masakato kaj mi unue iris, ŝarĝitaj per diversaj ekspoziciaĵoj, al la fervoja ĉefstacio de Kioto, al la Kioto-Gubernia Internacia Centro, kie oni devis instali ekspozicion pri Esperanto, kiu devus daŭri ĝis la 31-a de oktobro. Kvin membroj de Kioto-esperanto-Societo venis por prepari la ekspozicion.

Masakato kaj mi ne povis resti longe por helpi al la preparo de la ekspozicio ĉar en la urbo Kobê atendis nin k-do NONOMURA Yô. Per trajno do ni iris al Sannomiya en Kôbe. Kiel ĉiuj el vi scias, urbo Kôbe suferegis en la jaro 1995 pro terura katastrofa tertremo.

Alvene al Sannomiya, tie atendis nin nia kamarado, kiu okupiĝas tie kiel volontulo pri senhejmuloj. K-do Yô, eksa katolika pastro, forlasis la pastrecon pro malkonsento kun la Eklezio. Bedaŭrinde, lia ideo pri Kristo kaj tiu de Eklezio ne kongruis. K-do Yô interkonsentis kun unu el senhejmuloj, ke ni posttagmeze vizitu lin. Antaŭ ol fari tiun viziton, k-do Nonomura invitis nin al bona restoracio, kie oni povas manĝi malmultekoste pastaĵon “Syabusyabu” kun senlima kvanto da legomoj. Kiel viandon oni povis elekti bovaĵon, porkaĵon aŭ kokidaĵon. Tio estis menuo speciale servata por lunĉhoro. Por mi, tiu restoracio kaj manĝo estis tre surpriza kaj interesa. Meze de la tablo apud kiu ni sidis, troviĝis varmigiloj (rapidega varmigo) kun ujoj plenaj da akvo. En la mezo de la restoracio troviĝas grandega tablo plenplena de diversaj legomoj, lavitaj kaj tranĉitaj. Oni povas servi sin laŭvole kiom ajn oni volas. La viandon (se oni volas) oni ricevas aparte. Ĉiu boligas sian akvon kaj oni enmetas legomojn en la bolantan akvon - ankaŭ la viandon, kaj tuj manĝas. Tio tre similas al la eŭropa “fondu”, sed temas pri legomoj kaj viando en akvo, ne oleo. Fine de la kuirado en la ujo restas tre bongusta supo kiun ankaŭ oni manĝas (trinkas) se oni volas. Mi vere regalis min per nekutima sed tre bongusta (kaj originala) manĝaĵo. Elkoran dankon kamarado NONOMURA.

Amiko NONOMURA akompanis nin al unu senhejmulo al kiu li de tempo al tempo volontule helpas. Tiu senhejmulo loĝas sub la superstrata ponto en Kôbe, kie li “konstruis” al si “loĝejon” kun muroj el kartonoj. Temas pri 55-jara viro, senfamilia, kiu tie vivas kun hundeto. Tiu senhejmulo permesis al mi foti ĉe li kaj mi dankas al li pro tio. Tiel ni povas montri al vi tiun teruran kontraston en supermoderna kaj tute rekonstruita Kôbe. Tiu viro loĝas tiel jam de la jaro 1995 kiam Kôbe trafis terura tertremo. Ĝis tiam li laboris kiel domkonstruisto dum 19 jaroj, kiam japana ekonomio plej prosperis. Tiam li loĝis kun aliaj laboristoj en la komuna loĝejo, sed li ĉion perdis dum la tertremo. Pro peza laboro li krome malsaniĝis kaj sekve li ne plu povis trovi nek laboron nek loĝejon. Senmona, li devis elturniĝi kaj ekde tiam loĝas en tiu kartona ŝirmejo. Bedaŭrinde, eĉ tie li ne estas trankvila ĉar foje revene post la nokta “laboro”, li konstatis ke oni volis bruligi lian "loĝejon". Por sin nutri, dumnokte li surstrate serĉas aluminiajn skatolojn de bieroj aŭ aliaj trinkaĵoj por vendi ilin al recikligejo. Foje li sukcesas ricevi malfreŝajn manĝaĵojn, kiujn vendejo donacas al senhejmuloj, anstataŭ forĵeti. Kiam ni vidis lin, li ne manĝis (nek hundeto) jam de tri tagoj. Li parolis mallaŭte pro manko de fortoj (tamen li fumis!). Liaj dentoj mankas, ĉar li ne povas viziti dentiston. Feliĉe ne mankas akvo, ĉar proksimas parko, kiu havas manlavejon kaj necesejon.

Post tiu vizito, ni vizitis kun k-do Yô alian parton de la urbo kie ni ne rekte vizitis senhejmulojn, sed li montris al ni ponton sub kiu estas instalitaj pluraj senhejmuloj. (vidu foton dekstre). Tie loĝas sep aŭ ok homoj, kiuj daŭre riskas ke la akvo subite alvenu kaj forportu ilin.

Tiu fakto, ke ekzistas senhejmuloj en Kôbe tre ŝokis min. Ja, la urbo estas brile nova, tre tre moderna kaj komplete (aŭ preskaŭ) rekonstruita. Estas preskaŭ neimageble, ke tie vivas senhejmuloj. Evidente, post la tertremo estis ege multaj homoj senhejmaj. La urbo kaj registaro konstruis por ili provizorajn loĝejojn kaj poste oni donis al ili novajn. Bedaŭrinde, inter tiuj homoj estis ankaŭ tiuj, pri kiuj neniu volis zorgi. Alia malagrabla fakto ŝokis min. Ĉiuj benkoj en la parkoj estas baritaj per bariloj tiel ke sur unu benko estas tri sidlokoj disigitaj per bariloj, por malebligi al la senhejmuloj kuŝi sur la benkoj.

Kun impresoj tre fortaj, ni dankis al Yô NONOMURA pro tiu interesa posttagmezo kaj per trajno forvojaĝis al urbo Ôsaka kie mi devis viziti Ôsaka-Esperanto-Societon, kie atendis nin ĉirkaŭ 10 membroj.

Tiun tagon okazis nova esperanto-kurso, gvidata de 17-jara knabo, tre bona esperantisto, TAKAHASI Yûki. Por la kurso anoncis sin telefone tri, sed venis kvar lernontoj. Por ne ĝeni la kurson, ni ĉiuj iris en la salonon de la domo de “Ôsaka Junulara Centro”. La etoso estis tre agrabla kaj ni multe babilis. Kvaronhoron antaŭ la fino de la kurso ni revenis en la kursejon kie mi iom animis la lernantojn per iomete rekta metodo. La lernantoj estis entuziasmaj ĉar ili konstatis ke jam la unuan tagon ili sukcesis iom paroli en Esperanto kaj eĉ kun eksterlandano. Ĉiuj decidis daŭrigi la lernadon.