MIA VOJAĜO AL JAPANIO (10)

Ĵaŭdon, la 16-an de oktobro

Hodiaŭ matene per trajno ni vojaĝis al urbo Ôsaka por viziti Muzeon de Homaj Rajtoj. Tre interesa muzeo kiu ankaŭ enhavas diversajn okazajn ekspoziciojn. Ni vidis ekspozicion “Shaheed, 100 vivoj...vivi kaj morti en Palestino”. Temas pri unuaj cent viktimoj de la Dua Intifada (rezistmovado de palestinanoj kontraŭ la israela okupado) en la fino de septembro 2000. Dum la lastaj du kaj duon-jaroj pli ol 2500 palestinanoj pereis, inkluzive de 496 infanojn. “Shaheed” signifas arabe “Martiro”. Familianoj de viktimoj donacis al la ekspozicio foton de la pereinto kaj ian objekton, ŝatatan de li aŭ ŝi. La ekspoziciejon oni preskaŭ mallumigis, por ke la vizitantoj mem profunde pensu antaŭ la objektoj kaj profiloj de la pereintoj. Granda parto de la viktimoj estas palestinaj viroj, sed ne mankis virinoj kaj eĉ unu Germano. La objektoj estas ligitaj per sekigitaj herboj, kiuj kreskas sur palestina tero. Krom la nomoj en la japana, araba kaj angla lingvoj, tie troviĝas neniu alia klarigo.

Ankaŭ la konstanta ekspozicio pri la temo “Homaj Rajtoj” estas tre interesa. Jam en la mezepoko ekzistis en Japanio kasto-sistemo. La plej supran “Tennô” (imperiestro), sekvis nobeloj, militistoj, kuracistoj,  instruistoj, juĝistoj, kamparanoj, metiistoj ktp. Aparte estis diskriminaciitaj homoj, kiuj devis fari “malpurajn laborojn” kiel buĉistoj, felometiistoj, sandalistoj, forĵetistoj de kadavroj el sur la stratoj. Post ilia morto eĉ tomboŝtonoj devis havi specialajn esprimojn por esti diskriminaciataj. Nun budismaj temploj pentas kaj pardonpetas pro ilia pasinta kulpo diskriminacii eĉ sur la tomboŝtono. Sed inter la diskriminaciitaj homoj estis eĉ bonegaj aktoroj, komediistoj, ĝardenistoj, artistoj, ktp.

Estis multaj bataloj por demokratiigi la mondon. Nun en Japanio oni malpermesas diskriminacii la etnajn minoritatojn kiel Koreojn, Ĉinojn, Ainojn, Okinava-anojn kaj virinojn. Fakte jam ne plu funkcias la kasta sistemo, sed tamen inter la homoj oni foje vidas la kaŝitan diskriminaciemon en la reala vivo.

Post la muzeo ni iris al la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-grupoj) en la urbo Toyonaka, Ôsaka, kie atendis nin k-do MINE Yositaka, la libroservisto de KLEG. K-do MINE klarigis kiel la oficejo de KLEG bone funkcias fare de la volontulaj esperantistoj. Li invitis nin al la restoracio kie ni vespermanĝis bonajn ĉinajn specialaĵojn.
Tute kontentaj ni revenis hejmen.