De la 13a de septembro 2013 ĝis 20 de januaro 2014, ekspozicio :

DEZIROJ KAJ VOLUPTO EN LA VIKTORIA EPOKO

Ekspozicio « Deziroj kaj volupto en la viktoria epoko » invitas vin malkovri famajn artistojn el Anglio de la reĝino Victoria en 19-a jarcento, inter kiuj Sir Lawrence Alma-Tadema (1836-1912), Sir Frederic Leighton (1830-1896), Edward Burne-Jones (1833-1898) au ankorau Albert Moore (1841-1893). La komuna eco de artistoj el tiu epoko estas celebrado de la « kulto de beleco ».


La plej forta monda ŝtato, sub le rego de Victoria (1837-1901), Granda Britio malfermas pordon al profundaj ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj. En tiu ĉi konteksto markita per puritanismo, la pentristoj esprimas pere de siaj sentemoj arton kiu kontrastas kun la krudaĵoj de tiu epoko kaj ĝia kruda moralo : reveno al antikva tempo, nudaj virinoj, riĉa dekoracia pentrado, poetaj kaj literaturaj esprimoj kun mezepokaj kompozicioj, heredantoj de antaurafaelismo...
La serĉo de estetiko estas la bazo de tiuj artistoj kiuj faras el beleco absoluton kaj vivmanieron. La baza principo de tiu ĉi artista movado, nomata « Aesthetic Movement » (Estetika Movado), estas la virino. Ŝia korpo ne plu estas kaŝita kiel en ĉiutaga vivo, sed nuda, kaj ĝi simbolas formon de volupto kaj deziro. Prezentitaj en reinventita vivmedio, virinoj estas heroinoj antikvaj au mezepokaj. Abunda naturo, riĉegaj palacoj estas dekoracio por tiuj sublimaj virinoj, diboĉaj, malĉastaj, enamiĝintaj, bonfarantaj au malbonaj. La pentraĵo iĝas realigita revo, abunda de simboloj.

Pentraĵoj ekspoziciotaj en Muzeo Jacquemart-André, el kiuj certaj estas veraj ikonoj de la brita arto (La Rozoj de Héliogabale de Alma-Tadema, Grekaj junulinoj kolektantaj ŝtonetojn ĉe la marbordo de Leighton, Kvarteto de Albert Moore, Andromedo de Poynter…) apartenas al unu granda privata kolekto de pentraĵoj el viktoria epoko : la kolekto Pérez Simon el Meksikio.

La pentristoj Lawrence Alma Tadema, Edward Burne Jones, John William Godward, Frederick Goodall, Arthur Hughes, Talbot Hughes, Frederic Leighton, Edwin Long, John Everett Millais, Albert Moore, Henry Payne, Charles Edward Perugini, Edward John Poynter, Dante Gabriel Rossetti, Emma Sandys, Simeon Solomon, John Strudwick, John William Waterhouse et William Clarke Wontner, famegaj el tiu viktoria epoko, estas reprezentitaj ĉi-okaze.

Poste, la sama ekspozicio estos prezentita en Romo en Chiostro del Bramante de 15a de februaro ĝis 5a de junio 2014, kaj en Muzeo Thyssen-Bornemisza en Madrido, de 23a de junio ĝis 5a de oktobro 2014. Fine ĝi estos prezentita en Leighton House Museum de Londono.