MIA VOJAĜO AL JAPANIO (9)

Merkredon, la 15-an de oktobro

Tiu ĉi tago estis tre speciala kaj impresoplena. Per bicikle jam matene ni foriris viziti plurajn interesajn lokojn en Kioto. Ni vizitis Internacian Pacmuzeon de Universitato Ritumeikan, kie okazis ekspozicio “Mond-Ĵurnalistaj fotoj en 2003”.

Antaŭ la muzeo estas plantitaj du memorrozoj. Dekstre staras rozarboj de “Anne Frank”, kies patro travivis la kruelan holokaŭston fare de Hitlerismo. Li donacis al Japanoj la rozarbojn, memore al sia filino Anne.

Maldekstre staras rozarboj de “Akiti kaj Suzu” (vidu foton). KUBOYAMA Akiti, ŝipano, estis unu el la viktimoj de radioaktivigita fiŝŝipo “Dai-Go-hukuryû-Maru” en Bikini-insularo sekve de la usona eksperimento de hidrogena bombo. La vidvino Suzu donacis rozarbojn, kiujn ŝia edzo Akiti amis. Mi nepre deziris havi memoraĵon pri tiuj viktimoj de la homa frenezeco, des pli ke mim mem tre ŝatas florojn.

Enirinte la muzeon ni unue vizitis Ekspozicion “Mond-ĵurnalistaj Fotoj en 2003”. En tiu speciala okaza ekspozicio estis prezentitaj ducent fotoj de diversaj mondaj ĵurnalistoj kiuj per siaj fotobjektivoj markis la eventojn. Temas pri akcidentoj, damaĝoj, suferantaj infanoj pro la militoj, naturo kaj mediprotektado, scienco kaj tekonoligio, arto, sporto en 2003. Kelkaj el tiuj fotoj estas jam internacie konataj televide, ĵurnale, gazete.

La konstanta muzea prezentado estas tre serioza - pri la paco kaj kontraŭ militoj. Oni vidas armeojn kaj soldatojn el la 15-jara milito (1931-1945); tutlanda mobilizado por la militoj; kontraŭmilita movado en Japanio; koloniigo kaj okupacio; la dua mondmilito; respondeco pri la militoj; paŝoj al milito kaj paco; militoj kaj paco en moderna epoko; nuklea armado ktp. La muzeo tre impresas kaj oni ne eliras el ĝi indiferenta. Dankon al Masakato kiu havis tiun bonegan ideon montri ĝin al mi.

Aparte en angulo troviĝas “Mugon-kan” (Senvorta Muzeeto) de la lasitaj verkoj de studentoj, kiuj pereis en la pacifika milito (1941-1945).

En la enirsalono de la Pacmuzeo du muroj estas tute dekoraciitaj per belaj desegnaĵoj de la “Flambirdo” (Fenikso) de TEZUKA Osamu, la fama Manga-isto (vidu dekstre la foton). En 2001 japana Esperanto-Kongreso havis lokon en la urbo Takarazuka, kie aktivis la mangaisto TEZUKA Osamu, kies unu el la verkoj “La Flambirdo” estis esperantigita kiel kongresa memoraĵo.

Vespere ne okazis esperanta kunsido de Suita Esperanto-Societo en la urbo Suita, Ôsaka. Do, mi ne devis iri tien kaj mi profitis por resti kun Masako kaj babili kun ŝi. Por vespermanĝi ni iris al la Picejo kie oni povis manĝi laŭvole kaj laŭ la stomaka kapablo (suba foto). Ni fartis tre bone, nenio urĝis kaj ni multe babilis pri diversaj temoj. Pri kelkaj aferoj ni ne samopiniis kaj Masakato estis malkontenta. Tio amuzis min ĉar ŝi estis tiel malkontenta pri miaj opinioj ke ŝi venis al jena konkludo: ”Por ŝanĝi la mondon oni devas mem ŝanĝi sin. Kreŝo ne volas ŝanĝi sin.” Per niaj bicikloj ni revenis hejmen post kvarhora diskuto en la picejo. Survoje mi plian fojon konstatis kiel estas malfacile bicikli en Kioto ĉar oni biciklas sur trotuaro kaj oni devas daŭre “navigi”, “slalomi” inter multaj piedirantoj. Krome, por tiu, kiu kutimas rigardi unue maldekstren por vidi ĉu estas iu danĝero, estas malfacile konscii ke nun oni devas unue rigardi dekstren ĉar de tie venas la danĝero.

Reveninte hejmen, ni daŭrigis nian diskuton kiu fariĝis preskaŭ disputo. Mi vidis sur la vizaĝo de kara Masakato ke en ŝi bolas la kolero, kaj ŝia vizaĝo fariĝis krispita kaj tre pala. Jen la kialo de nia disputo. Foje mi diris, ke al mi, dum mia unua E-kongreso tre plaĉis bela juna japanino en kimono, kiu estis elektita kiel Miss Esperanto (tio estis sum la IJK - TEJO kongreso en Pécs (Hungario) en 1966). Masakato tuj saltis reage, ke mi ne rajtas diri tion, ĉar se mi diras, ke mi ŝatas belajn junulinojn, mi ofendas malbelajn kaj ne plu junajn. Pri tia konkludo mi tute ne konsentis. Ŝi aldonis, ke krome, ne gravas la aspekto, la ekstero, sed gravas la interno. Jes, tion mi scias kaj konsentas pri tio. Sed kiam mi vidas belan virinon, mi ne povas scii kia estas ŝia interno. Mi vidas nur la eksteron kaj ŝi plaĉas al mi. Povas esti, ke se mi povus pli bone koni ŝin kaj ŝian internon, mi juĝus ŝin alimaniere kaj ŝi kiel homo ne plaĉus al mi. Bone, Masakato ne volis kompreni tion, klarigante al mi ke japaninoj en kimono tre suferas ĉar tiu vestaĵo estas tre malkomforta kaj malagrabla.  Povas esti, mi diris, kaj mi tre bedaŭras se ŝi suferas en kimono, sed mi ne devigis ŝin surmeti ĝin. Ŝi faris tion ĉar ŝi tion volis. Masakato reagis: “Jes, ŝi faris tion por plaĉi al viroj malgraŭ la sufero. Kompreneble vi estas influita de la okcidentaj amasmedioj kiuj prezentas japaninojn en kimonoj. Vi ŝatas la eksteraĵon, la pupon. Sed tio tute ne gravas. Por mi ne gravas la eksteraĵo sed intelekto”. Do, nia diskuto fariĝis pli kaj pli “varma” kaj ŝajnis ke ni neniel sukcesos interkonsenti. Mi daŭre restis ĉe mia aserto ke plaĉas al mi bele vestitaj virinoj. Masakato ankoraŭ pli koleris, ĉar dum la kongreso ŝi surmetis kompleton kiun ŝi malŝatas kaj sentas sin malbone en ĝi, sed tion mi ne sciis. Laŭ miaj okuloj ŝi estis bela en ĝi kaj tion mi diris al ŝi. Ŝi estis tute kolera, ke mi tion diras, ĉar laŭ ŝi, ŝi tute malŝatas tiun vestaĵon. Jen stranga disputo inter ni. Finfine mi provis glatigi la aferon kaj la konkludo estis ke malgraŭ la fakto, ke Kreŝo ne volas ŝaĝi sin, ke ni havas malsamajn opiniojn, ni daŭre restas bonaj amikoj. Evidente jes, mi ŝatas Masakaton kiel ajn ŝi estas vestita, ĉar ŝi estas bona amikino kaj bona homo, kio estas la ĉefa afero.

Tre malfrue, mi reiris al mia ĉambro, dum Masakato restis atendante la revenon de ŝia edzo, kiu ĉiam revenas malfrue, kaj ŝi en iu ajn horo de la nokto preparas al li vespermanĝon.