MIA VOJAĜO AL JAPANIO (7)

Lundon, la 13-an de oktobro

Tuj post la matenmanĝo ni iris al la kongresejo, ĉar matene devis okazi mia prelego. Mi kontaktis kun mia amiko Semanto por interkonsenti kiel la tuta afero evoluos. Li devas prezidi la kunvenon kaj prezenti la preleganton.

Al la prelego alvenis pli ol 160 personoj. Mankis seĝoj kaj multaj ne povante sidi rezignis. Mi vere estis tre tre surprizita pri tiu intereso. Mia prelego okazis sen interpretado nur por esperantistoj, ĉar temis pri mia traduko de “7000 tagoj en Siberio” de Karlo Ŝtajner.

K-do Semanto (KAWANISI Teturô) tre afable prezentis min per sia tre bela Esperanto. Li akcentis ke ni du naskiĝis en la sama jaro, samjare ni esperantistiĝis, samjare komencis studi medicinon. Li parolis pri siaj impresoj kiujn li havis leginte la libron kaj fine transdonis al mi parolon.

Mi parolis pri la cirkonstancoj en kiuj mi decidis traduki la libron, pri miaj kontaktoj kun la aŭtoro Karlo Ŝtajner, pri la maniero kiel finfine la libro aperis kaj kial restis pluraj eraroj en ĝi, kaj kiel la korektita manuskripto perdiĝis. Same mi parolis pri la dua libro de Ŝtajner kiu nomiĝas “Reveno el GULAGO”, kaj kiu alportas plurajn pliajn informojn al la unua libro. Sekvis pluraj demandoj kaj diskuto. La prelego provokis grandan intereson pri la libro kaj ĉiuj libroj en la kongresa libroservo vendiĝis. Ili bedaŭris ne mendi pli sed neniu imagis ke estos tia interesiĝo de kongresanoj. Pluraj el la ĉeestantoj esprimis deziron foti sin kun mi. Vere mi estis tre kortuŝita.

Posttagmeze okazis solena fermo de la kongreso. Dum solenaĵo parolis Supera spirita gvidantino de Oomoto, fraŭlino DEGUĈI Kurenai, kiel Honora Prezidanto de la kongreso, kiu dankis al ĉiuj, ĉar la kongreso okazis helpe de Oomoto, kiu invitas la Japanan Esperanto-kongreson ĉiujn dek jarojn. Ŝi donis la rendevuon post dek jaroj.

La solenaĵon plibeligis la ĥoruso kiu kantis “La Esperon”, ĉifoje en klasika formo de ĉiuj konata, kaj la etuloj de Oomoto, kiuj kantis en Esperanto kaj muzikis. Ili estis tre fieraj povi montri siajn konojn kaj talentojn al tiel granda aŭskultantaro. Evidente ne mankis aplaŭdo.

Post la fermo de la kongreso sekvis ĝis-revidoj kun multaj gekongresanoj kaj poste ni rapidis al la tranoktejo, por preni niajn valizojn kaj per trajno urĝis al Kioto, ĉe la loĝejo de Masakato. Vespere ni havis rendevuon en la hotelo kun ge-Syôzi. Ni apenaŭ havis tempo por lasi niajn bagaĵojn kaj ni urĝis al la hotelo. Fakte ni sukcesis alveni ĝustatempe. En la hotelo kun ge-Syôzi ni trinkis aperitivon atendante la horon por kiu nia amiko Nobuyuki rezervis lokojn en la luksa restoracio de italaĵoj. Ni vere ĝuegis amikan etoson kaj multajn bongustaĵojn. Fine de la vespero Nobuyuki proponis ke mi revenu morgaŭon al la hotelo por ke ni promenu iomete en Kioto, antaŭ lia posttagmeza reveno al Tokio. Mi akceptis la inviton.