MIA VOJAĜO AL JAPANIO (5)

Sabaton, la 11-an de oktobro

Ĉe Oomoto la reguloj estas sufiĉe striktaj. Oomotanoj leviĝas tre frue kaj je la sesa matene ili jam estas en la sanktejo (preĝejo) por komune preĝi. La matenmanĝo, kiun sincere dirite mi tre malŝatis, ĉar por mia eŭropeca buŝo ĝi ne plaĉis al mi. Fakte ĝi eĉ ne plaĉis tiagrade, ke mi dum la tuta kongresa periodo ne plu matenmanĝis. Post la matenmanĝo ni ĉiuj iris al la templo de Oomoto kie okazis religia ceremonio okaze de la 80-jariĝo de Esperanto-Propaganda-Asocio de Oomoto. Invititaj esperantistoj, eksterlandaj kaj enlandaj havis preparitajn seĝojn por sidi dum la ceremonio, dum aliaj oomotaj esperantistoj kaj neesperantistoj sidis rekte sur planko kun tatami matracoj. La ceremonio daŭris pli ol du horojn kun ŝintoisma rito. La riton aktive partoprenis krom la Oomota pastraro (celebrantoj) ankaŭ la Supera spirita gvidantino de Oomoto. Estas interese ke Oomoto estas unu el raraj religioj kie la Supera spirita gvidanto estas ĉiam kaj devige virino. La aktuala Spirita gvidantino de Oomoto estas tre bela juna virino kiu antaŭ la konsakriĝo estis profesie farmaciistino. Ŝi lernas aktive Esperanton kaj bonege jam elturniĝas kun tre bona prononcado. Ŝi estas daŭre fraŭlino kaj ŝin ĉirkaŭas amaso da sopirantoj, sed ĝis nun ŝi ne faris elekton.

Post la religia ceremonio sekvis salutoj de kelkaj gastoj kaj kultura parto de la ceremonio. Gejunuloj prezentis teatraĵeton en Esperanto kun la japana tradukado skribe sur ekrano. Sekvis kantado de ĥoruso kiu inter la aliaj kantis “La Esperon” en tute alia, sed tre bela aranĝo kiun Oomotanoj trovis antaŭ nelonge.

Post tagmanĝo mi promenis tra la botanika ĝardeno kiu troviĝas kadre de la granda Oomoto-tereno (kun sciencaj esploroj pri flaŭro). Fine kun kelkaj junuloj ni vizitis monumenton de Oomoto kun la skribo: “Unu Dio, unu Mondo, unu Interlingvo”.
Poste mi iris iom ripozi ĉar vespere mi estis invitita de kelkaj oomoto-amikoj, ĉefe s-roj SAITÔ Tadasi kaj lia frato, al popola restoracio en Kameoka. En tiu tre interesa popola restoracio ni sidis laŭ la tradicia japana maniero sur niaj kruroj planke. Ni trinkis tre bongustan bieron (sufiĉe multe) kaj manĝis popolan manĝaĵon Okonomiyaki (japanstila pico, io kiel itala pico, Tizimi-korea, aŭ takoso -meksika), kiun mi trovis tre bongusta. La etoso estis tre tre amika kaj ni multe ridis kaj ŝercis. Ili deziris scii kiaj estas miaj impresoj pri Japanio kaj pri ilia Supera spirita gvidantino. Mi tute sincere diris ke la Supera gvidantino estas tre bela, inteligenta juna virino  kiu tre plaĉas al mi. Kompreneble ili ĉiuj tute konsentis kun mi kaj esprimis bedaŭron ke ŝi ankoraŭ ne trovis al si edzon. Se mi ne eraras iliaj koroj tre forte batas kiam ili estas kun ŝi aŭ en ŝia proksimo. Ankaŭ ĉi foje mi volas elkore danki al tiuj simpatiaj amikoj pro tre agrabla kaj interesa vespero en simpla, popola japana restoracio.