MIA VOJAĜO AL JAPANIO (4)

Vendredon, la 10-an de oktobro.

Matene antaŭ la posttagmeza forvojaĝo al Kameoka kie okazos la Japana E-Kongreso kaj ankaŭ la 80-jariĝo

de Esperanto-Propagando Societo de Oomoto, ni vizitis la Nisizin-Teks-Centron en Kioto. Tie oni povas lerni kiel fari fadenojn el la silkraŭpoj, kiel kolorigi ilin, teksi mane kaj maŝine, kiel desegni ŝtofojn mane kaj maŝine, kiel fari Kimonojn kaj vestaĵojn. La Centro multon lernis pri la tekniko de silkistoj el Liono (Francio). Surloke oni povas ankaŭ aĉeti multajn jam pretajn objektojn. Ĉiuhore en la Centro ankaŭ okazas prezentado de kimonoj fare de sep belaj modelinoj. Mi rigardis ĝin dufoje kun granda plezuro kaj faris plurajn fotojn. Ŝajnas ke tiu mia ĝuado spekti tion iom surprizis Masakaton. Ankaŭ tie estis je la dispono manekeno por la fotado kaj mi profitis esti fotita kun kimonulino.

Posttagmeze ni kuris al la trajno kun pezega pakaĵo de libroj kaj aliaj necesaĵoj por mia prelego dum la japana Kongreso. Ni entrajniĝis ne en la centra stacidomo de Kioto sed en iu pli proksima trajnhaltejo de la loĝejo de familio Tahira. Okazis al ni “aventureto”. Babilante kun mi, Masakato iom eraris kaj ni subite troviĝis en la ĉefa stacidomo de Kioto. Fakte ni veturis al kontraŭa direkto. Nu, tio ne tro gravis ĉar tie ni renkontis kelkajn esperantistojn inter kiuj k-don Yamasaki, kiuj ankaŭ iris al Kameoka. Ni atingis la urbon Kameoka sufiĉe malfrue kaj ni devis kun ĉiuj pakaĵoj iri tuj al la restoracio en kiu devis okazi bankedo okaze de la 80-jariĝo de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto. Afablaj restoraciestroj disponigis al mi lokon kie mi povis ŝanĝi miajn vestaĵojn ĉar estis necese aperi dece vestita por tiu evento. Al la festo venis multaj esperantistoj kaj estraranoj (gvidantoj) de Oomoto. Dum la bongusta vespermanĝo pluraj gastoj el Japanio kaj eksterlando devis saluti kaj gratuli al Oomoto tiun jubileon. Unu el prestiĝaj gastoj estis s-ro Selten el Germanio (nobelpremiito). Inter la salutantoj estis ankaŭ mi kiu gratulis nome de SAT kaj je mia persona nomo. Mi parolis pri mia dankemo al miaj japanaj gekamaradoj kiuj ebligis al mi tiun ĉi vojaĝon kaj mi aludis pri la vizito de k-do Lanti al Japanio en la jaro 1937.


Fine de la bankedo, post konatiĝo kun multaj novaj geamikoj, ni iris al la Centro de Oomoto, kie ni loĝos dum la kongresaj tagoj. Kiel kutime, ĉe la eniro oni devis tuj formeti la ŝuojn kaj en la ŝtrumpoj daŭrigi la serĉadon de la ĉambro. En la granda japanstila tradiciaspekta ĉambro kun tatami surplanke mi loĝis kune kun bahaa aŭstraliano kiu nun vivas en Ĉinio. Li havas junan ĉinan edzinon kiu nun atendas bebon, (intertempe la bebo naskiĝis!!!) sed li devis veni al Japanio por havi rajton plilongigi sian restadpermeson en Ĉinio, kvankam li tie instruas la anglan lingvon. Li estas tre simpatia viro kaj ni tre rapide kaj facile amikiĝis. Lia nomo estas Paul Desailly. Kiam mi venis al la ĉambropordo, ĝi estis ŝlosita. Do mi uzis la ŝlosilon, provis malfermi, sed la ŝlosilo subite rompiĝis. Feliĉe alvenis mia suprenomita samĉambrano kiu iris al la akceptejo peti la duoblaĵon kaj tiel ni povis eniri. Paŭlo jam estis sperta pri la japana vivmaniero ĉar li jam plurfoje vizitis Japanion kaj eĉ dormis en tiu Oomoto-centro. Fakte, la tranoktado por esperantistoj estas tre malmulte kosta. Estas interese scii por tiuj kiuj vojaĝos al Japanio ke unu el la aneksoj de Oomoto Centro troviĝas ankaŭ en Tokio.
Do post babilado kun Paŭlo, mi endormiĝis ĉar la venontan tagon atendis nin tago kun tre densa programo.