MIA VOJAĜO AL JAPANIO (2)

Merkredo, la 8-an de oktobro.

Ĉirkaŭ 7-a horo matene mi aŭdis ke mia glitanta pordo malfermiĝas. Vere mi demandis min kiu estas kaj tiam mi konstatis ke eniras nigra kato, kiu per sia piedo tre lerte tiris la pordon, malfermis ĝin kaj eniris. Ĝi (ŝi) tuj venis al mi kaj komencis miaŭi. Tiel mi havis la unuan “bonan matenon” ne en la japana sed en kata lingvo.
Masakato matene estas en tre malbona stato (“matene mi mortas” - ŝi diras) kaj tion mi bone komprenas, ĉar ŝi ne sufiĉe dormas. Tre rapide Masakato preparas la matenmanĝon. Ĝi iom surprizis min ĉar ĝi ne estas kutima en Eŭropo. Japana matenmanĝo estas tre abunda. Oni havas bovlon da rizo, bovlon da miso-supo, legomojn, fiŝaĵon, japanan teon. Tamen, Masakato atentis pri mi kaj preparis ankaŭ kafon, kaj panon. Post la matenmanĝo ni per buso iris al Gubernia Botanika ĝardeno, kie s-ino MITUKAWA Sumiko atendis nin. Ŝi estas tre tre afabla sinjorino kaj mi havis grandan plezuron konatiĝi kaj amikiĝi kun ŝi. Ili sciis ke mi tre ŝatas florojn kaj por mi estis tre granda plezuro viziti kaj promeni tra botanika ĝardeno en kiu kreskas diversaj konataj kaj malpli konataj plantoj kaj floroj. Sur la folio de iu speciala arbo mi enskribis mesaĝeton en . Sinjorino Mitukawa konas multon pri la historio de tiu ĝardeno. Iu kapitalisto donacis sian terenon por tiu botanika ĝardeno. Post la dua mondmilito, usona okupanta armeo prenis la ĝardenon por konstrui siajn domojn. En la jaro 1961 la gubernio Kioto povis refunkciigi la Botanikan ĝardenon.
Post la promenado tra la ĝardeno, Masakato forlasis nin kaj mi restis kun s-ino Sumiko-san. Ni kune iris al la muzeo de Tinktur-arto. Tre interesa muzeo kaj sperto.
Vespere mi partoprenis kun Masakato kaj sinjorino Sumiko al la semajna kunsido de Kioto-Esperanto-Societo kiu okazas en privata loĝejo de unu membrino. Bedaŭrinde, ĉeestis nur kvar personoj, kiuj venis por prepari baldaŭan ekspozicion pri Esperanto (17.- 31-a de oktobro) en Kioto-Gubernia Internacia Centro.
Revene hejmen ni manĝis la plej malmultekostan rizaĵon kun bovaĵo “Gyudon” kiu kostas 280 enoj (ĉirkaŭ 2 eŭroj) en la manĝejo Sukiya, kie manĝas malriĉaj studentoj kaj laboristoj. Iom laceta kaj plena da impresoj mi endormiĝis trankvile por la dua fojo en Japanio.