MIA VOJAĜO AL JAPANIO (1)
06.10.-30.10.2003


Ideo inviti min al Japanio naskiĝis en la kapo de Viola, post ŝia unua vizito al la SAT-sidejo kaj nia amikiĝo. Revene al Japanio ŝi proponis al la japanaj SAT-anoj kolekti monon por tiu celo. Ili kreis apartan konton nomitan «Inviti Kreŝon» kaj pluraj SAT-anoj kaj ne-SAT-anoj kotizis al tiu ĉi konto. Aparte aktiva en la kolektado de mono estis Tahira Masako (Masakato), kiu dum diversaj kongresoj kaj E-renkontiĝoj en Japanio kaj en eksterlando aŭkciadis diversajn esperantaĵojn favore al la konto SAT-Japanio kaj «Inviti Kreŝon». Post la konstato ke la mono alvenas, mi estis informita pri tiu afabla invito.

Pro la fakto ke mia amiko el Tokio, Syozi Nobuyuki, kiu relative ofte vizitas Parizon, kie ni renkontiĝas, esprimis foje deziron inviti min, mi informis la aliajn pri tiu propono. La organizantoj tuj kontaktis lin kaj li esprimis sian pretecon pagi al mi flugbileton. Tiel efektive okazis, kaj la necesa mono venis al mi tra la konto de UEA.

La proponita restadperiodo por mi en Japanio estis fiksita de la 6-a de oktobro ĝis la 30-a de oktobro 2003, por ke mi povu partopreni al la 90-a Japana Kongreso en Kameoka ((2003-10-11/13). Miaj japanaj gekamaradoj preparis tre detalan itineron kiun mi reproduktas ĉi sube:

ITINERO DE KREŜO EN JAPANIO
07(ma) Bonvenon al Kansai-Internacia Flughaveno!
<tranokto ©e TAHIRA Masako>


08(me) Kioto-Botanika flardeno, Nisizin-Teks-Centro
<gvidos MITUKAWA Sumiko>
Kioto-Esperanto-Societo en Kioto


09(ĵa) Uzi/Gyôyô-Esperanto-Rondo en Uzi, Kioto


10(ve) Bankedo por la 80-jarifio de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (www.epa.jo/jek90)
<Tranokto en Oomoto-domo>


11(sa) Ceremonio por la 80-jariĝo de EPA de Oomoto
<Tranokto en Oomoto-domo>


12(di) La 90a Japana Kongreso en Galleria-Kameoka
<Kreŝo salutos en Malferma Soleno (13:00-14:30)>
Fakkunsido de SAT (16:00-18:00)
<Kreŝo ĉeestos>
<Tranokto en Oomoto-domo>


13(lu) Prelego de Kreŝo “’7000 tagoj en Siberio’, premiita verko
de OSIEK” (10:30-11:30)
Kreŝimir Barkoviĉ
<prezidos Semanto KAWANISI Teturô>


14(ma) *Takatuki-Esperanto-Societo en Takatuki, Ôsaka
15(me) Ekspozicio “Mondaj Ĵurnalistaj Fotoj 2003” kaj Ekspozicio por Paco en Internacia Pacmuzeo de Universitato Ritumeikan en Kioto
<eventuala intervjuo kun muzeistoj>
*Suita Esperanto-Societo en Suita, Ôsaka


16(Ïa) Ekspozicio “Shaheed, 100 Vivoj---Vivi kaj Morti en Palestino---” en Ôsaka-Homrajta Muzeo
Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj en Toyonaka, Ôsaka
<eventuala intervjuo de la redaktoro de “La Movado” kun MINE Yositaka>


17(ve) Vizito al homoj sen hejmoj en Kôbe
<akompanos NONOMURA Yô>
Ôsaka-Esperanto-Societo en Ôsaka


18(sa) Studkunveno pri YAMAMOTO Senzi, progresema politikisto mortigita de dekstrulo en 1929, en Uzi, Kioto
<interpretos TAHIRA. Masako>
Vizito al Muzeeto kaj tombo de YAMAMOTO Senzi
Kafeja Esperanto-Rondo en Kioto
<akompanos MITUKAWA Sumiko>


19(di) Kioto-Zagreba Asocio en Kioto-Internacia Domo (10:00-12:00)
homepage2.nifty.com/zagreb
<Prelego de Kreŝo: “Kroata Printempo kaj Mi en 1971-2003”
(Malferma por publiko kun interpreto. Esperantistoj bonvenaj!)


20(lu) Al Tokio per trajno
<Tranokto ĉe SYÔZI Keiko kaj Nobuyuki en Nisinippori, Tokio>


21(ma) Nisinippori-Esperanto-Klubo ĉe ge-SYÔZI
Amika kunsido kun la temo “SAT kaj la Esperanta Civito”
ĉe Japana Esperanto-Instituto en Sinzyuku, Tokio
www2s.biglobe.ne.jp/~jei/esperanto.html
<prezidos YAMASAKI Seikô>
Amika vespermanĝo en restoracio
(ĉeestontoj aliĝu al JEI: jei@mre.biglobe.ne.jp)


22(me) ĉe ge-SYÔZI


23(Ïa) Al Komatu, Isikawa, per aviadilo
<Tranokto ©e Viola en Kanazawa>


24(ve) -26(di) Al Kaga, Isikawa
La dua (21-jarcenta) SAT-ana Kunveno en Japanio
Membriĝontoj al SAT bonvenaj


26(di) <Tranokto en hotelo invitite de Semanto>


27(lu) Al Ôzi, Nara per trajno
Nara-filio de JEI
<tranokto ©e TABATA Kazuhiro>


28(ma) Kôbe-Esperanto-Societo en Kôbe, Hyôgo
<Tranokto ĉe AKADA Yosihisa en Kôbe>


29(me) Ôtu/Konan-Esperanto-Societo en Ôtu, Siga
<Tranokto ĉe TAHIRA Masako en Kioto>


30(j^a) ĝis revido el Kansai-Internacia Flughaveno!
-------------------------------------------
prizorgantoj:
TANI Hiroyuki (peranto de SAT en Japanio)
Viola (kunlaboranto por la hejmpaĝo de SAT)
Semanto KAWANISI Teturô (konsiliano de JEI)
TAHIRA Masako (membro de SAT)
--------------------------------------------

Atendante la forirtagon, mi preparis miajn prelegojn kaj donacetojn por miaj japanaj geamikoj. Interkonsente kun ili mi preparis apartan CD-ROM kun kelkaj dokumentoj. Unue sur la disko troviĝis video-dokumento en kiu mi dankas al ĉiuj pro tiu afabla invito. Sekvis son-dokumentoj en kiuj mi legas du leterojn de Lanti, kiujn li sendis al Parizaj gekamaradoj el Tokio, kiam li vizitis ĝin en la jaro 1937. Tiuj dokumentoj estas tre interesaj por ni ĉiuj, ĉar li priskribas siajn impresojn pri la tiama Tokio kaj ties gelofĝantoj. Fine estis dokumento en PDF-formato, en kiu mi tradukis 60 paĝojn de la dua libro de Karlo Ŝtajner “Reveno el Gulago”. Temas pri tiuj paĝoj kiuj alportas novajn informojn al la unua libro “7000 tagoj en Siberio”.

Lunde la 6-an de oktobro, mia filo Boris akompanis min al la Pariza aviadilejo Charles de Gaulle de kie per la kompanio Air-France mi devis forflugi al Japanio per rekta flugo Paris-Oosaka. La flugo startis je la 13h30 ĉar estis ia malfruo. Mi flugis per la aviadilo airbusse - tre komforta kaj grandega. Ĉiu vojaĝanto posedas sian propran TV-ekranon sur kiu oni povas rigardi plurajn filmojn, filmseriojn, novaÏojn kaj eĉ ludi. Krome, oni povas sekvi la flugon de la aviadilo kaj scii en ĉiu momento kie la aviadilo troviĝas. Pere de aparta kamerao oni povas vidi eksteron de la aviadilo, sed dum la flugo oni vidas nur nubojn kaj nenion alian.
Mia flugo daŭris ĉirkaŭ 13 horojn kaj ni atingis la internacian flughavenon Kansai (Oosaka), matene je la 8h40 minutoj laŭ loka tempo. Dum la tuta vojaĝo mi ne povis dormi - do mi rigardis ĉiujn elekteblajn filmojn. Mi devas agnoski ke mi estis iom nerve streĉita pro la fakto ke mi neniam en mia vivo lernis la anglan lingvon, kaj la fakto ke mi lernis kelkajn frazojn en la japana lingvo tute ne kuraĝigis min ĉar ne sufiĉas nur demandi. Ja oni devas kompreni la respondon!
Elirinte el la aviadilo mi unue iris retrovi mian grandan valizon kaj nur poste mi pasis tra la doganejo kaj fine tra la pasporta kontrolo. Juna policistino demandis min en la angla kie mi loĝos, kiom longe mi restos kaj kial mi venas al Japanio. Tion mi sukcesis kompreni sed mi ne kapablis respondi. Fakte mi respondis france sed ŝi nenion komprenis. μi provis germane kaj ŝi ne komprenis. Ankaŭ en Esperanto ŝi nenion kompenis. Fine ŝi ekkoleris sed vidante ke ne ekzistas solvo, finfine ŝi lasis min pasi.

Feliĉe ekstere atendis min Masakato (Tahira Masako) kiun mi kun ĝojego ĉirkaŭbrakis, ĉar ŝi estis savo por mi. Ja, mi ne plu havos lingvan problemon. Per speciala aŭtobuso ni ekveturis al Kioto kie Masakato loĝas. Tra la fenestro mi rigardis la unuan aspekton de Japanio. ĉie grandaj domegoj kaj industriaj centroj kun uzinoj kaj deponejoj. Ni veturis tra la Urbo Oosaka al Kyoto kien ni alvenis post duhora veturado. La lasta haltejo de la buso estas la Stacidomo de Kioto.

 

Antaŭ la stacidomo troviĝas pluraj haltejoj de la urba publika transporto. Per la buso numero 26 ni daŭrigis la vojaĝon al la loĝejo de Masakato, kiun ni atingis post duonhora veturado. Kiaj estas miaj unuaj impresoj? Tre agrable surprizis min la pureco de la urboj kaj de ĉiuj publikaj transportiloj. Ĉe ĉiu bushaltejo elektronika maŝino indikas la alvenon de venontaj busoj, eĉ post kiom da minutoj venos la unua, dua kaj tria. En la buson oni eniras tra la pordo ĉe la malantaŭa flanko de la buso kaj oni pagas nur ĉe la eliro. Elirejo troviĝas apud la ŝoforo, kie ankaŭ troviĝas pagmaŝino, en kiun oni enmetas ĉu la bileton, ĉu monerojn. En la buso troviĝas indikilo kiu skribe kaj parole anoncas ĉiun venontan haltejon (feliĉe ankaŭ per latinaj literoj, ne nur per ĉinaj ideogramoj). En Japanio oni veturas maldekstre. La busŝoforoj kaj taksiistoj estas uniformitaj kaj stiras kun blankaj gantoj sur la manoj.
Masakato loĝas en iom malnova parto de Kioto kiu estis malnova ĉefurbo de Japanio, gardanta parte sian tradician aspekton. Ĝi estas vera kultura trezorego de Japanio kun pli ol 2800 temploj kaj sanktejoj kaj aliaj historiaj objektoj. Estas interese noti ke dum la usona bombardado de Japanio, Kioto ne estis bombardita, danke al la interveno de iu influa Franco, kiu sukcesis konvinki usonanojn ne tuŝi tiun mondan valoraĵon. La domo de Masakato kiun ŝi luprenas, estas tipe tradicie japana ligna konstruaĵo.

 

Enirinte, mi la unuan fojon spertis la japanan kutimon, ke ĉe la enirejo oni devas formeti la ŝuojn kaj lasi ilin en la pozicio de la eliro. La ĉambroj havas plankon el tradicia tatami sur kiu oni sidas kaj vespere instalas futonon por dormi. Estas tre malmulte da mebloj kaj la tabloj estas tute malaltaj, tiel ke oni sidas sur siaj genuoj, tamen sur kusenoj. Masakato havas sian komputilon sur tia malalta tablo kaj por labori per komputilo, ŝi devas tiel sidi. Mi mem decidis komplete vivi laŭ la japana maniero kaj ankaŭ mi sidiĝis tiel ĉe la komputilo por kontroli miajn retmesaĝojn kaj informi miajn familianojn pri mia bona alveno. Post dekminuta sidado en tiu japana pozicio mi sentis doloron en la kruroj kaj pikadon pro malbona sangocirkulado. Mi leviĝis kaj diris al Masakato, ke mi admiras Japanojn, ĉar mi ne povus tre longe resti en tiu pozicio, pro la "formikoj" en miaj kruroj (tio estas franca diraĵo!). Tio tre amuzis ŝin kaj ŝi sendis mesaĝon al japanaj SAT-anoj ke “Kreŝo havis formikojn en la kruroj” pro la japana sidmaniero. Tamen ŝi agnoskis al mi ke ankaŭ por Japanoj tio ne estas facila. Cetere, por la manĝotablo ili speciale konstruigis “fosaĵon” sub la tablo por povi sidi normale kaj meti la krurojn sub la tablon.
Masakato unue afable montris al mi la logejon kaj instalis min en la ĉambro de sia filino Amiko, kiu ne plu loĝas kun siaj gepatroj. Tiu ĉambro troviĝas en la unua etaĝo kaj havas normalan skribotableton kun seĝo kaj eŭropan liton.

Tiu lito estas nun rezervata por gastoj, do momente por mi. Temas krome pri tipe malnovstila japana ĉambro kun tatami sur la planko, lignaj muroj kaj glitanta pordo. Sur la plafono troviĝas lampo kun specialaj tuboj kiuj ŝparas la elektron. Oni lumigas kaj estingas la lampon tirante la pendantan ŝnuron. Estas tre interesa sistemo. Kiam oni tiras ĉiuj tuboj lumiĝas. Se vi denove tiras, estingiĝas nur du el kvar tuboj; vi tiras duan fojon kaj nun estingiĝas du aliaj sed lumas malgrandeta lumeto, kaj post tria tiro, ĉio estingiĝas. La alia surprizo por mi estas la necesejo kaj banejo. En la banejon kaj necesejon oni eniras per speciale disponigitaj pantofloj. En la banejo estas duŝo kaj aparta kvadratforma bankuvo. Unue oni devas duŝi sin kaj bone lavi per sapo aŭ simila produkto kaj nur kiam oni estas tute pura, bone lavita, oni
eniras en tre varman akvon kiu estas preparita en la bankuvo, por tie ĝui la agrablan akvon. Tiu varma akvo servas por ĉiuj personoj. La alia surprizo estas tre moderna elektronika necesejo, kiu estas varmigata. Post la finita necesago, per premo de butono varma akvo ŝprucas kaj lavas la postaĵon. Per premo de alia butono, varma “vento” (aero) sekigas la postaĵon. Estas aparta butono por viroj kaj alia por virinoj ĉar la sistemo de lavado ne estas la sama.

Post la konatiĝo kun la domo kaj la du katoj (nigra kaj flava), ni manĝis. Masakato proponis al mi dormi (ripozi), ĉar mi ne sukcesis dormi en la aviadilo. Sed, mi tute ne estis laca kaj deziris tuj komenci la viziton de Kioto. Do ni kune iris al la urbo kaj tie pasigis tutan postagmezon de la 7-a de oktobro. Mi havis ŝancon, ke la vetero estis daŭre tre bela kaj tre agrabla. Ni vizitis Manlaborcentron kie metiistoj faras artisman verkon - ĉizistoj, desegnistoj, presistoj, kudristoj. Mi mem spertis presi desegnaĵon per ligna gravuraĵo. Post tio ni iris promeni al la Nisiki-Merkato. Survoje mi miris pri la amaso da homoj kiuj estas surstrate kaj same mirigis min la fakto ke la multaj biciklantoj biciklas sur trotuaroj kaj “slalomas” inter la marŝantoj.
Nisiki-Merkato, alinome “Kuirejo de Kioto” estas kovrita strato en kiu oni vendas manĝaĵojn, ĉefe peklitajn legomojn. Mi havis okazon gustumi ilin. La elekto de legomoj kaj fiŝaĵoj estas ege granda.
Ni daŭrigis la promenadon kaj vizitis “100-enan butikon”, en kiu ĉiu objekto vendebla kostas 100 enojn.

 

Samsence ni vizitis “100-enan suŝi-manĝejon kie ni vespermanĝis. Temas pri restoracio kun rondiranta tablo. Antaŭ vi pasas teleroj kun diversspecaj suŝioj kaj vi prenas tiun kiu plej pla©as al vi. Estas tre granda elektebleco ĉar oni povas fari suŝion el ĉio: fiŝaĵo, viandaĵo, kokidaĵo, legomoj, fruktoj ktp. Ĉiu telero kostas 100 enojn. Oni pagas laŭ la nombro de malplenaj teleroj antaŭ vi. Estis tre interesa (kaj bongusta!) sperto kaj mi dankas al Masakato ke ŝi invitis min vespermanĝi al tiu loko. Ankaŭ ŝi estis kontenta vidante ke tiuj suŝioj plaĉis al mi.
Post la manĝo ni iris al teatro kie oni prezentas en unu horo fragmentojn de teceremonio, floraranĝo “ikebana”, Koto-muziko, kortegaj dancoj kaj muziko, komedio, Kioto-danco, pupteatro. Masakato havis preskaŭ konsciencriproĉon invitante min al tiu teatro, ĉar ŝi opiniis ke ŝi havos riproĉon de SAT-anoj, ke ŝi invitas min al burĝaj aranĝoj. Ŝi skribis en sia raporto: “Mi scias, ke tiaj tradiciaj artaĵoj estis por burĝuloj. Sed kial ne almenaŭ unu fojon aprezi? Antaŭ multaj jaroj iuj aktoroj kaj artistoj estis diskriminaciitaj homoj sub kamparanoj, metiistoj, komercistoj, ĉu ne?” Mi trankviligis ŝin, ke ĉio interesas min ĉar ĉio tio estas parto de la japana kulturo kaj tradicio.
Revene, post la teatraĵo, ni promenis tra ŝintoisma sanktejo Yasaka-zinzya, parko Maruyama, budaisma templo Nanzen-zi, kie antaŭe la ĉefbonzo estis konata esperantisto SIBAYAMA Zenkei.
Reveninte hejmen, Masako volis ke mi tuj enlitiĝu kaj dormu. Nu, tamen, antaŭ la enlitiĝo, mi rapide verkis tekston de mia salutparolado, ĉar la Loka Kongresa Komitato de la 90-a Japana Kongreso en Kameoka petis ĝin havi anticipe. Ili deziris ke mi salutu ne nur nome de SAT sed ankaŭ nome de ĉiuj eksterlandaj partoprenantoj. Tiun tekston ili deziris havi pro la samtempe tradukado japanen. Finverkinte mi revenis al Masakato kaj transdonis ĝin al ŝi. Kaj nun al mia unua nokto en Japanio. Sufiĉe laca sed tre kontenta mi rapide endormiĝis.
Jam estis malfrue sed mi sciis ke Masakato nur nun komencos labori, respondadi al multaj retmesaĝoj, sendi unuan raporton pri mia restado al ĉiuj japanaj SAT-anoj kaj al miaj familianoj, kaj prepari vespermanĝon por sia edzo kiu ĉiam revenas hejmen tre malfrue.

(daŭrigota)