Drago Gervais

TRI AVINETOJ

Tri avinetoj oldaj

Antaŭ la domo staradis

kaj kritikadis:

Kanjon, Bepinon kaj Helon

metis sub langomartelon.

Unu ke estas tia,

la dua tute alia.

Ke edzon aspiras unua,

maldiligenta ke estas la dua,

la tria forspezas ĉion,

la kvara valoras nenion.

Eĉ la mondo ke iĝis fripona

kaj antaŭe ĝi estis pli bona.

 

Tri avinetoj oldaj

kritikadis

de la oka ĝis tagmezo,

kaj kiam la tagmezo alvenis

unu al hejmo sin trenis.

 

Restis tiam la du

kaj ŝin kritikadis plu.