Parisoserk Published on November 4, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
TRE INTERESA VIZITO
3 comments (latest 13 hours ago)
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
Posted on September 22, 2009
6 comments (latest 26 hours ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
2 comments (latest 5 days ago)
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 76 times

TRE INTERESA VIZITO

Wednesday November 4, 2009 at 02:06PM

TRE INTERESA VIZITO

Antaŭ iom da tagoj unu el miaj kolegoj proponis al mi kune viziti la kastelon de Nicolas FOUQUET (Nikolao FUKE) en la parizregiona urbeto Vaŭ le Vicomte (Vo-l-vikonte). Mi devas agnoski ke mi nenion sciis pri ĝi kaj kun plezuro mi akceptis la inviton. Dimanĉe matene per aŭtomobilo ni kvar kolegoj

Tri kolegoj - tri nacioj
Tri kolegoj - tri nacioj
(François DUHAMEL (franco), Ludoviko LAZARO (portugalo), Mohamed MASRIA (arabo-marokano) kaj mi mem) forveturis al 55 km distanca urbeto Vaŭ-le-Vicomte, kie troviĝas belega kastelo el 17a jarcento, kiu provokis la konstruon de la kastelo de Versailles (Versaj) kaj kostis la vivon al Nicolas Fouquet. (Sur la foto mankas Francisko Duhamel kiu fotis). Alveninte surloken mi estis impresita pri la beleco de la loko kaj la riĉeco de la muzeo (kastelo kaj la ĝardeno).



HISTORIO DE LA KASTELO

Komence de la 17a jarcento, oriente de Parizo, inter la reĝaj kasteloj de Vincennes (Vansen) kaj de Fontainebleau (Fontenblo), troviĝis malgranda kasteleto ĉe la kunfluejo de du riveretoj. Tiu ĉi loko nomiĝis Vaŭ le Vicomte; En 1641, juna, 26-jara deputito, Nicolas FOUQUET, aĉetis tiun ĉi kastelon kaj terenon. Dekkvin jarojn poste tie aperis unika majstraĵo: kastelego kaj ĝardeno plej bela de Francio.

La kastelo
La kastelo
Tiu ĉi genia majstroverko estas komuna realigo de tri artistoj elektitaj de Fouquet: arkitekto Le Vau (L-Vo), pentristo-dekoraciisto Le Brun (L-Bra) kaj la ĝardenisto-pejzaĝisto Le Nôtre (L-Notr)

Ili ne estis solaj; la poeto La Fontaine (La-Fonten), Molière (Molier) aŭtoro kaj aktoro, Madame de Sévigné, Pellison, Scarron alportis tie siajn kontribuaĵojn.

Intertempe Nicolas Fouquet iĝis la ĉefministro post la morto de kardinalo Mazarin. Colbert (Kolber), ĵ

Ludoviko la 14a kaj Colbert
Ludoviko la 14a kaj Colbert
aluza ministro, akuzas Fouquet ĉe la reĝo ke li riĉiĝis ŝtelante la monon kiu apartenis al la reĝo.

En Vaŭ le Vicomte okazis unu el plej belaj festoj de la 17a jarcento, plena de beleco, imponego sed ankaŭ de dramo.

Nekonscie pri danĝero, Nicolas Fouquet organizis la 17an de aŭgusto 1661 belegan feston en sia kastelo de Vaŭ le Vicomte, kie li kunigis la plej grandajn talentojn de tiu tempo: Molière, La Fontaine, Corneille ktp. Je la 18a horo alvenis en la kastelon la reĝo

Alveno de reĝo
Alveno de reĝo
kun la kortego kiuj atendis ke la somera varmego malaperu. Tiam ili iris admiri la ĝardenojn bruantajn de virinaj krinolinoj kaj murmurado de korteganoj. La reĝo estis mirigita per la beleco de la ĝardenoj. Sekvis reveno en la kastelon por vespermanĝo preparita de la fama Intendanto Vatel, kaj akompanata de muzikado de 24 violonistoj. Je la unua horo matene la festo preskaŭ finiĝis. Tute neatendite kaj subite, je la granda surprizo de la reĝo, de la kupolo estis elpafitaj mil raketoj. Pli ol du mil kandeloj estis instalitaj. La reĝo sentis sin humiligita per la grandega lukso de sia ministro kaj forlasis la feston antaŭ la fino. Iom poste li donis ordonon pri la aresto de Fouquet. Samtempe li ordonas la konstruon de la kastelo de Versailles, kiu devas est pli bela kaj pli luksa ol tiu de Fouquet..

Dekkvin tagojn poste, d'Artagnan

Aresto fare de d'Artagnan
Aresto fare de d'Artagnan
arestis Fouquet en la urbo Nantes. Tio estis decidita de reĝo kiu ne volis ke oni arestu lin en Parizo, kie li havis tro da simpatiantoj kaj subtenantoj. La proceso daŭris tri jarojn, kiujn li pasigis en la malliberejo de la Bastille. Li estis kondamnita je la ĝismorta ekzilo, sed la reĝo pligravigis tiun kondamnon per ĝismorta enprizonigo en la fortikaĵo de Pignerol. Liaj posedaĵoj estis konfiskitaj. Dek jarojn poste, lia edzino sukcesis reakiri la posedaĵojn.



La cirkonstancoj de la morto de Fouquet en la jaro 1680 restas obskuraj kaj kontribuis al la kreo de legendo pri la malliberulo kun « Fera masko ».

Kiu estas li?
Kiu estas li?
Iuj pensas ke tiu mistera malliberulo estis Fouquet, aliaj, ke temas pri sekreta filo de la reĝo, aŭ filo de reĝino kun kardinalo Mazarin, aŭ filo de reĝo de Anglio? Ĝis hodiaŭ tiu mistero restas mistero.

En la jaro 1705 la patrino de Fouquet kiu postvivis lin, vendas la kastelon al mareŝalo de Villars, kaj Vaŭ le Vicomte, ŝanĝas nomon al Vaŭ le Villars. Mareŝalo heredigis la kastelon al sia filo, kiu konservis ĝin dum 30 jaroj sed nenion

Rigardo el la fundo de la ĝardeno
Rigardo el la fundo de la ĝard…
alportis al ĝi dum tiu periodo.



En 1764 aĉetas ĝin duko Gabriel de Choiseul-Praslin kaj Vaŭ le Villars iĝas Vaŭ-Praslin. Lia filino sukcesis savi la kastelon dum la nigra periodo de la Franca revolucio konvinkante la specialan Komisionon de Artoj pri la neceso konservi la kastelon. Dum tiu periodo estis faritaj multaj renovigaj kaj plibeligaj laboroj en la kastelo kaj ĝardenoj.



En 1875 la industriisto Alfred Sommier aĉetas kastelon dum la publika vendo. Li estas la sola akiranto. En 1908 lia filo renovigas la ĝardenon.

La aktula posedanto, Patrice de Vogué heredas la kastelon de sia patro. Por povi prizorgi la tuton, la kastelo kaj la ĝardeno estas proklamitaj « historia monumento » kaj en la jaro 1968 malfermitaj al la publiko. Proksimume 200.000 vizitantoj ĉiujare vizitas tiun mirindan bienon en Vaŭ le Vicomte.

Se vi pasigos kelkajn tagojn en Parizo aŭ Pariza regiono, nepre vizitu tiun ĉi lokon. Vi ne bedaŭros. Pli vi povas trovi sur la retpaĝoj de la bieno:

en la angla: http://www.vaŭ-le-vicomte.com/en/index.php

en la franca: http://www.vaŭ-le-vicomte.com/chateau_introduction.php



3 Comments / add your comment?

Masakato says:
Kara Kreŝo,
Vi fartas tre bone, mi ĝojas.
Postmorgaŭ mi vizitos Violan, kiu ricevis novajn ĉarmajn familianojn:
bebo kaj katido.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Tjeri says:
Indas koni la devizon de Fouquet: "Quo non ascendet" (Kien ĝi ne supreniros?) kun emblemo de sciuro. Ankaŭ tio povus aperi kiel defio al la reĝo.
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Dimitrije Janicic says:
Kara Kreŝo,
Dankon por rakonto pri miaj la plej ŝatataj herooj de Dima.
Posted 13 hours ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...