Parisoserk Published on September 22, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
TRE INTERESA VIZITO
Posted on November 4, 2009
3 comments (latest 19 hours ago)
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
6 comments (latest 32 hours ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
2 comments (latest 5 days ago)
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 195 times

DANĜERO DE NOVA TOTALISMO

Tuesday September 22, 2009 at 12:35PM

Mi ankoraŭ ne revenis el mia vojaĝo sed mi trovis tiun ĉi suban tekston, kiun mi trovas tre bona kaj nun mi prezentas ĝin al vi. Mi tradukis ĝin el la kroata.

Danĝero de nova totalismo!

Totalismajn reĝimojn de la dudeka jarcento – komunismo kaj faŝismo – karakterizis inter aliaj faktoroj ankaŭ monopola kontrolo super la informmedioj kaj komunikadmedioj. Tiu kontrolo ebligis al regantaro efikan ideologian indoktrinadon kaj politikan propagandon en ĉiuj sferoj de la socia vivo. Sed, pro la fakto, ke tiuj reĝimoj posedis monopolon super la perfortrimedoj kaj estis karakterizitaj per polica teroro kaj perforto, monopolo super la medioj estis nur unu el radetoj garantiataj ilian ekziston. Al la regantoj ne tro gravis kion la homoj pensas sed kion ili faras. Do, la homoj ne devis devige konsenti pri la reganta politiko, sed tiom longe, dum ili faris tion kion oni postulis de ili, ili estis relative sekuraj.

Kontraŭuloj de tiaj reĝimoj estis enkarcerigataj, mortigataj, torturataj, humiligataj. Deportataj aŭ subigataj al diversaj formoj de fizika teroro. Fizika subpremo estis mejloŝtono de totalismo de la dudeka jarcento.

En la aktuala demokrata regsistemo, kvankam la reganta elito disponas pri certa fizika perfortebleco, ĝi ne sufiĉas. Pro tio estas necese kontroli ne nur kion homoj faras sed kion ili pensas. Ja, pensoj gvidas al ago, kaj ekzistas danĝero ke pensoj materialiĝu. Ĝuste pro tio estas necese ĉe la fonto neniigi la potencialan danĝeron por reganta elito, kaj tio estas – penso. Sed estas necese, en demokrata sistemo, pro fikcio de objektiveco kaj libereco de esprimiĝo, difini la kadron de permesebla penso, respektive supozebla penso (Chomsky); limon kiun oni ne rajtas transpaŝi. Tiu kiu tamen transirus la limon, rapide estus sub la kontrolo de pensa polico. Efektive, li ne estos murdita, sed povas atendi diversajn aliajn formojn de socia ekskludo kaj ĉikanado. Se ni povas diri, ke medioj (tio kio ne estas en medioj, tio hodiau fakte ne ekzistas) estas grava regilo de la hodiaŭa elito; iaspeca surogato de fizika forto sur kiu baziĝis iamaj fiaskintaj sistemoj.

Hodiaŭa demokrata sistemo principe enhavas esprimigliberecon kaj liberecon de medioj, sed, kiel aliaj sistemoj, ankaŭ ĝi ne estas imuna kontraŭ totalismo. Ke uzado de maldemokrataj rimedoj ne estas fremda ankaŭ en demokratioj, ni bone povis vidi sur ekzemplo de civilmurdado en Hiroŝimo, Nagasaki kaj Dresdeno. Do, ĉiu ideo, kaj same demokratia, ne rezistas al malbona uzo. Pro tio ĉiam ekzistas potenciala danĝero, ke nome de iu ideo, kiel ajn bona ĝi estas, komencu disvastiĝi nova formo de totalismo.

Tian danĝeron eblas vidi ankaŭ en la hodiaŭa egaleca demokratio. Specon de tia kaŝita totalismo – kiun ni povas facile nomi totalismo de medioj kaj konsumeca totalismo – paradigme tre bona, montras daŭra centraligo kaj monopoligo de medioj fare de grandaj korporacioj kiuj praktike havas povon de manipulado super la mondo kiel « globaleca vilaĝo ». Por montri ĝis kie la procezo de centraligo de medioj alvenis, sufiĉas diri, ke ses kunigitaj mediaj konglomeraĵoj hodiaŭ kontrolas praktike tutan mondan median strukturon. Temas pri media monopolo karakteriza ĝuste por totalismaj sistemoj. Kaj, ke ankaŭ okcidentaj demokratioj ne estas rezistaj al manipulado de civitanoj kaj iliaj liberecoj, rimarkis ankoraŭ meze de la dudeka jarcento, Gerge Orwell en sia konata romano « 1984 ». Al tio oni devas aldoni, ke tre estimata germano-juda politika teoriulino Hannah Arendt ankoraŭ antaŭ kelkaj jardekoj rimarkis, ke totalismo ne estas ebla, se la tuta komunik-informa sistemo ne estas en la manoj de unu interesgrupiĝo. Kaj grandaj multnaciaj kompanioj, tio estas konata, hodiaŭ posedas povatributojn, kiujn antaŭe havis naciaj ŝtatoj. Ili ne nur kontrolas komunik-informajn sistemojn, sed eĉ ankaŭ jurajn instituciojn, informservojn kaj informsliparojn.

Do, sendube, hodiaŭa globaleca kapitalismo komplete sensignifis la rolon de ŝtato-nacio, je kies placo venas grandaj multnaciaj kompanioj kaj monda financa oligarĥio. Tiun notorecon montris en sia konata libro « Esti digitala », konata informadika sciencisto Nicholas Negroponte (1995) per vortoj: « simile kiel kugleto kontraŭ tineo transiras el kruda al gasa stato, ankaŭ la nacia ŝtato elvaporiĝos. Sen ia dubo, la rolo de nacia ŝtato dramece ŝanĝiĝos kaj por naciismo ne restos pli da spaco ol estas por variolo ».

Komunismo kaj faŝismo strebis al radikala ŝanĝo de socio; fakte la tutan socian realecon ili deziris konduki al unueco. Oni povas diri, ke ili strebis al kreo de unuforma modelo de « ideala homo » - « perfekta ariulo » aŭ « perfekta proleto ».

Pro tio la kontraŭulojn de tia sistemo, tiujn kiuj kontraŭis la kreon de tia « ideala homo » oni laŭvorte elradikigadis. Ne eblas eviti la impreson ke ankaŭ hodiaŭa globaligo en la politika, ekonomia kaj kultura planoj, strebas ke oni transformu tutan planedon en grandan homogenan komercejon, en kiu ankaŭ ekzistos unu samtipa homo, homo kiu adoptos mensajn strukturojn de « homo oeconomicus ». Tio estas homtipo kiun ekskluzive interesas mono, profito, intereso, povo, gloro, sekso, persona kontento; unuvorte: materio.

Temas pri produkto de utileca antropologio kaj etiko kiu instruas, ke en iu ajn socia agado, homo estas gvidata ekskluzive de sia persona profito, aŭ, profito de societo, kio implicas, ke la sola senco de la homa vivo estas akiro de profito kaj utilo. Premiso por la kreo de tia nova homogena socio kaj de t.n. Nova monda ordo estas redukto de varioj de diversaj kulturoj, popoloj, sistemoj de valoroj kaj vivmanieroj. Oni inicas kaj trudas novajn ideojn, novajn pensojn, novajn kredojn, novajn valorojn, ĉion kun celo, ke ili iĝu komunaj de la tuta globaligita mondo. Ni povas prave diri, ke ni estas atestantoj de fenomeno de totala renverso de valoroj, kie ĉiuj ĝisnunaj valoroj sur kiuj estis konstruita kristana Okcidento, estas proklamitaj reakciaj kaj retrogradaj, kaj anstataŭe, oni promulgas novajn ideojn de militanta individualismo, hedonismo, kosmopolitismo kaj ateista humanismo. Tiaj procedoj evidente konvenas al certaj politiko-ekonomiaj grupoj, kiuj en globaliga mondo vidas okazon de nova megalomana riĉiĝo, sed kiuj en si mem entenas latentan kulturocidan karakteron kaj totalisman inklinon.

Kontraŭuloj de tiu procedo, evidente, ne estos mortigitaj nek arestitaj, sed ili estas medie komplete marĝenigitaj, ĉikanataj kaj silentigataj. Metodoj de likvido de kontraŭuloj kaj nesampensantoj tiel iĝis multe pli subtilaj kaj pli efikaj.

Konata angla verkisto Aldous Hŭley jam delonge skribis, ke vere totalisma ŝtato estas tiu « en kiu ĉionpovaj politikistoj kaj ilia armeo de funkciuloj kontrolas la civitanojn transformitajn en sklavoj, kiujn oni ne bezonas devigi al io ajn ĉar ili ŝatas sian servutulan pozicion ». Hodiaŭa « bigbraderizeco », « estradeco », « shopingeco », kaj sportaj eventoj estas tre sukcesaj metodoj kiuj devojigas tre sukcese la atenton de homoj de gravaj sociaj kaj politikaj problemoj. Malgranda nombro de junaj homoj hodiaŭ legos Matoŝ, Kranjĉeviĉ aŭ Ujeviĉ*, sed ili ne maltrafos eĉ unu epizodon de « Farme », « Big Brother » aŭ futbalmatĉon. Alivorte, al gejunuloj, anstataŭ idealojn oni proponas idolojn. Kaj, tiu kiu ne legas, malfacile povas kompreni politikajn sociajn kaj internaciajn moviĝojn.

Anstataŭigo de libro per televido kaj spektado de sensencaj « TV Show »-oj mortigas en la homo deziron pensi, kaj per senvolaj marionetoj estas pli facile manipuli ol per konstruita personeco. Homo kiu ne legas, ne pensas, kaj tiu kiu ne pensas, estas simpla figuro kiun oni facile manipulas. Tiel ni venas al la tipo de homo pri kiu aludas Hŭley – homo kiu akceptas sian sklavan pozicion; homo kiu fakte ne konscias pri siaj sklavaj ĉenoj. Tio estas homo, por kiu sufiĉas plenigo de liaj ekskluzive materiaj bezonoj, kiu rigardas ekskluzive sian personan utilon, dum li komplete neglektas sian spiritan dimension. Sed homo estas laŭnature ne nur fizika sed ankau spirita estaĵo. Neglektante sian spiritan komponenton homo sin malhomigas. Kaj totalismoj ĝuste strebas al proprigo ne nur de homa korpo, sed ankaŭ de homa animo.

Avantaĝo de la hodiaŭa sistemo ke ĝi, male de komunismo kaj naziismo, ne uzas fizikan reprimon, kaj pro tio estas malfacile rekoni politikan kontraŭulon. En tio grandan rolon havas medioj, kiuj laŭ instrukcio de grandaj mondaj korporacioj, manipulas la publikon kaj kreas pseŭdorealan digitalan mondon en kiu unuopulo perdas sian identecon kaj orientas sin laŭ mezuroj kiujn trudas masmedioj.

Malmultaj kritike ekzamenas informojn el masmedioj kaj plimulto estas konformistoj kiuj ĉion akceptas kiel veron. Solvo por eliri el tia imagita realeco kaj profunda morala, politika kaj kultura krizo en kiu troviĝas tuta okcidenta mondo, estas akceli la legadon (ĉefe ĉe junuloj), disvolvi kritiksenton rilate al informoj kiujn proponas masmedioj, instigi kulturan kaj intelektan laborojn cele al instruiĝo kaj kreo de memkonsciaj kaj kritikaj personecoj. Kontraŭe, atendas nin sorto kaj situacio de tio kion Chomsky difinis kiel « konfuzita grego de pasivaj observantoj », kaj tio ĝuste estas – nova totalismo.

Davor Dijanović
« Politički Zatvorenik »

6 Comments / add your comment?

Masakato says:
Kara Parisoserk,
Ĉu vi nun vojaĝas en Kroatio?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Stelo says:
"svako vreme nosi breme".... eble novaj generacioj pli bezonas idolojn ol idealoj, eble por novaj produkt-rilatoj pli konvenas maledukitaj laboristoj..... multaj kialoj por ne perdi tempon kun idealoj.....
amike Danica
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Roland says:
Mi ne povis imagi, ke la idiota teorio de "totalismo" ankoraŭ trovas anojn inter kleraj esperantistoj. Socialismo kaj komunismo ne etas kompareblaj kun faŝismo.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Ĉu Stalina komunismo, aŭ tiu de Pol Pot aŭ de Granda gvidanto de Norda Koreio ne estas kompareblaj kun faŝismo? Karlo Ŝtajner, kiu, kiel konvinkita komunisto, pasigis 20 jarojn en Siberiaj gulagoj, nomis tion "Ruĝa faŝismo". Mi konsentas.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Sulko replies:
Vi, multe pli ol mi, konas Karlon Ŝtajner, ĉar vi esperantigis lian libron pri tiu pasigo.
Mi interesiĝas pri via takso - kiu estas komunisto - Karlo Ŝtajner, aŭ Pol Pot, Kim il Sung, Stalin kaj iuj similaj personoj (totalistoj, sed neniel komunistoj!)?
Posted 32 hours ago. ( permalink )
Tetu Makino says:
Malnova totalismo ankoraux restas. En Cxinio jxurnalistoj kiuj krititkas la registaron estas maldungitaj, kaj civitanoj kiuj kritikas la registaron estas arestitaj. Yahuo kaj Guglo kunhelpas la cenzuron. Rememoru ke Sovietunio de Stalin paktis neagreson reciprokan kun Gernana Naziismo kaj Japana Imperiismo, kaj ke Usono longe hezitis ekbatali kontraux Naziismo.
Posted 4 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...