Kiel mi promesis, jen plia kanto kiu estiĝis dum tiu diabla milito. Vi povas aŭdi ĝin kaj mi ĉi tie libere tradukis la vortojn de la kanto. Fine de la teksto mi aldonis kelkajn klarigojn por pli bone kompreni la vortojn.
FIERA KROATIO – PONOSNA HRVATSKA
Mi sidas sur la sojlo de mia vilaĝa vojo,
mi donos al neniu mian kroatan domon.
|
| Osijek, ĉefurbo de regiono Sla… |
Vukovar estas fiero de ĉiuj Kroatoj.
Osijek kaj Vinkovci estas frato apud frato.
Slavonio tuta diris NE
Kroatio fieras pro tio.
Slavonio tuta diris NE
Kroatio fieras pro tio.
|
| Split, ĉefurbo de regiono Dalm… |
Istrio estas kara, ĝi neniam ploras
La kantgrupoj de Ŝibenik pli forte kantas
Ĉiam sur Marijan nia flago flirtos
Stradun malnova apartenos al dubrovnikanoj.
Dalmatio tuta diris NE
Kroatio fieras pro tio.
Dalmatio tuta diris NE
Kroatio fieras pro tio.
|
| Zagreb, kroata ĉefurbo |
Lika estas ŝtona kiel neniam ĝis nun.
Sisak estas denove historia urbo.
Malnova Varaĵdin estas en mia koro.
Zagreb donis filon por la Patrolando.
Kroatio tuta diris NE
Kroatoj fieras pro tio.
Kroatio tuta diris NE
Kroatoj fieras pro tio.
-------------------
Klarigoj:
Vukovar, Osijek, Vinkovci estas urboj en regiono Slavonio.
Istrio – duoninsulo en norda parto de kroata Adriatiko
Ŝibenik – dalmata urbo
Marijan – monto en la dalmata urbo Split
Stradun – plej bela strato en Dubrovnik.
Lika – regiono en meza Kroatio kie troviĝas konataj Lagoj de Plitvice.
Sisak – historia kroata urbo kie estis haltigitaj otomanaj invadoj
Varaĵdin – baroka urbo en Norda parto de Kroatio, iama ĉefurbo de Kroatio, antaŭ Zagreb.
Zagreb – ĉefurbo de Kroatio.
Send a message
Search for members



Masakato says:
Vi tre sopiras al Kroatio, ĉu ne?
En la venonta dimanĉo en Kioto, ĝemela urbo de Zagrebo, okazos Kroata Bazaro kun
kroataj vinoj, ĉokoladoj, tablotukoj, lavendaj aromsaketoj, uniformoj de kroata teamo en
Monda Pilko-konkurso kaj aliaj folkloraĵoj. La Bazaron organizas Kioto-Zagreba Amikeca
Asocio, kiu iam invitis vin prelegi pri "Kroata Printempo". Se mi havus monon, mi ŝatus
inviti vin en la Bazaro kaj petus vin prelegi pri Zagrebo en Esperanto kun mia interpreto
en la japanan.
Parisoserk replies:
dankon pro via vizito kaj rimarko. Jes, mi sopiras pri Kroatio, ĉar mi ne havas okazon ofte iri tien. Mi tre ĝojas pri tiu Bazaro kiu okazos en Kioto. Mi bone memoras pri mia prelego en tiu Asocio kaj via bonega tradukado malgraŭ la malbona stato en kiu vi tiam estis pro la malsano. Ankaŭ min impresis la prezidanto de tiu ĉi asocio, alta, bela Japano, kun kiu mi parolis kroatlingve. Por mi estis granda surprizo ke Japano parolas la lingvon de tiu malgranda popolo. Ankaŭ mi tre bedaŭras ke Japanio estas tiel malproksime de Parizo ĉar mi volonte venus por prelegi pri mia naskiĝurbo en la landon al kiu mi enamiĝis, kun helpo de mia kara Masakato. Eble tamen foje tio ankoraŭ okazos. Nur sanon al ĉiuj.Ĉu vi mem partoprenos? Poste rakontu pri ĝi aŭ eble aperigu raporteton en via ipernity paĝo.
Elkore, Kreŝo