Parisoserk Published on June 13, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
TRE INTERESA VIZITO
Posted on November 4, 2009
10 comments (latest 11 hours ago)
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
Posted on September 22, 2009
12 comments (latest 37 hours ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
6 comments (latest 28 hours ago)
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
4 comments (latest 14 hours ago)
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
7 comments (latest 4 days ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
5 comments (latest 37 hours ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 153 times

DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG

Saturday June 13, 2009 at 05:30PM

Kiel jam dirite en la lasta parto de Historio de Kroatoj, dum la lasta milito estis kreitaj multaj kanzonoj por subteni la moralon kaj kuraĝon de la popolo. Jen unu el kelkaj kiujn mi prezentos. Mi tradukas la tekston por ke miaj geamikoj povu kompreni pri kio temas. La kanzonon vi povas aŭskulti ĉe la muzika angulo de mia hejmpaĝo.

Bascanska ploca
Bascanska ploca

DE SEPA JARCENTO



Iuj pensis ke ni ne plu ekzistos.

Sian ĝojon ili ne kapablis kaŝi.

Oni devas nin transmigrigi por ke ni estu malplinombraj

Tiam ili diros, ke ni neniam estis ĉi tie.


Ni vivu en fremdaj landoj kaj ne konu nian originon,

sen lingvo la popolo ne plu feliĉas.

Niaj infanoj ne konos historion

kaj tiam Kroatoj ne estos hejme en sia lando.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Tiuj, kiuj tiel ne pensas, eraras.

Kion per sango oni defendas, oni ne facile lasas.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Ni estas ĉi tie jam delonge, tion ĉiuj devas scii,

tio estas nia lando, ĉi tie vivas Kroatoj.


Tra malfacilaj tempoj kaj en akraj bataloj

ni defendis honore niajn hejmojn.

Niaj praŭloj gardis tiun nian naskiĝgrundon,

por la libereco ili ne pereadis vane.


Kaj nun jen denove nova auroro tagiĝas,

post longaj jaroj Kroatio vekiĝas.

Ĉi tie sur nia grundo, nia flago flirtas,

ruĝa-blanka-blua ne plu kaŝiĝas.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas,

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Ni estas ĉi tie jam delonge, tion ĉiuj devas scii,

tio estas nia lando, ĉi tie vivas Kroatoj.


Sur malmola ŝtono pri tio estas skribite

de sepa jarcento ĉi tie Kroatoj spiras.

4 Comments / add your comment?

rughulo says:
Kia abomenaĵa kanto
Posted 7 days ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Por ne legi aŭ aŭskulti "abomenaĵojn" bonvolu eliri el mia ipernity amikaro, aŭ mi mem forigos vin.
Posted 4 days ago. ( permalink )
Parisoserk edited this comment 4 days ago.
rughulo says:
Vi rajtas masakri amikojn - estas tre simpla forigi min - vi nur demandu G. - Lieblang kaj R. Schneller - ili ankaŭ ne toleris min.
Posted 37 hours ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Ĉu vere? Kaj kial do ili ne toleris vin? Neniam mi masakris iun ajn, kaj certe ne amikojn. Sed, ĉu vere vi estas mia amiko? Tion mi tute ne sentas en viaj rimarkoj. Neniu el miaj amikoj tiel reagis kiel vi. Evidente ke mi nepre volas konservi miajn geamikojn, ĉar mi bezonas ilin kaj ilian amikecon. Mi ne bezonas malamikojn.
Posted 27 hours ago. ( permalink )
Parisoserk edited this comment 14 hours ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...