Parisoserk Published on June 1st, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
Posted on September 22, 2009
12 comments (latest 8 days ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
7 comments (latest 4 days ago)
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
5 comments (latest 4 days ago)
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
7 comments (latest 11 days ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
5 comments (latest 8 days ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - UNUA PERIODO
Posted on April 25, 2009
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 201 times

HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo

Monday June 1st, 2009 at 08:54PM

HISTORIO DE KROATOJ - Tria periodo

SUB HABSBURGOJ

Pro la daŭra invado kaj forto de la Osmana imperio (Turkoj), Hungaroj kaj Kroatoj perdas multajn batalojn kaj la turkoj daŭre progresas. La sola forto kiu povis helpi en tiu situacio estis habsburga imperio subtenata de la Germana imperio, ankaŭ gvidata de Habsburgano, Karolo V.

Pro tio, en la jaro 1527, Kroatoj elektis libere kaj sendepende de Hungario, por sia reĝo, Ferdinandon I, Habsburgon, sed sub kondiĉo ke li helpu al Kroatio kaj agnosku ĉiujn malnovajn rajtojn kaj sendependecon. Tiamaniere Kroatio konfirmas elementojn de sia ŝtateco kaj statuson de libera reĝolando. En la Habsburga monarhio, Kroatoj konservis sian Parlamenton (Sabor) kun banuso ĉekape de la registaro, sed en multaj militoj kontraŭ Turkoj ili perdis grandajn partojn de sia teritorio.

Unu el la plej grandaj venkoj de kristanaj armeoj kontraŭ Turkoj estis la batalo ĉe la urbo Sisak, kiu estis por Turkoj unu el plej grandaj malvenkoj. Tio estis grandega sukceso de la kroata banuso

BanusoToma Bakač Erdödy en zagreba katedralo
BanusoToma Bakač Erdödy en zag…
Toma Erdödy kiun laŭdis kaj glorifis tuta kristana Eŭropo. Sisak tiam savis mezan Kroation kaj ĉefe Zagrebon de okupado kaj fortranĉo de ĝia teritorio.

Post la dekjara centraligo, germanigo kaj apsolutismo de Jozefo II, kiu volis krei eŭropan kaj germanan Aŭstrion kaj negi ĉiujn rajtojn al Kroatio kaj Hungario, Kroatoj decidis pli ligiĝi kun Hungaroj kaj kune kontraŭstari tiujn klopodojn de Vieno. Pro tio, ili kreis komunan registaron, ĝis la liberigo de kroataj teritorioj sub turkaj kaj veneciaj okupoj kaj reunuigo de ĉiuj kroataj teritorioj (1790). Tio estis portempa decido kiun la Hungaroj provis ekspluati kaj trudi al Kroatio sian lingvon, leĝojn kaj administradon. Ekde tiam komenciĝas politika batalo de Kroatoj duflanke: kontraŭ hungara hegemonismo kaj aŭstria centralismo kaj germanigo. Post la Franca revolucio komenciĝis Napoleonaj militoj kiuj rilatis ankaŭ al Kroatio. En 1797 malaperis Venecio kaj kroatajn okupitajn teritoriojn sur orienta parto de Adriatiko transprenis Aŭstrio kaj tiel denove unuiĝis sub la sama regno Kroatio kun Slavonio kaj Dalmatio. En 1805 tiujn teritoriojn prenis de Aŭstrio Francoj kaj per nova milito en 1809 okupis teritoriojn sude de rivero Sava kaj tie kreis t.n. Iliriajn provincojn kiuj daŭris ĝis 1813.

Pro la daŭra premo de germanigado kaj hungarigado kaj de interna evoluo, riĉa kulturo kaj ŝtata tradicio, Kroatoj plirapidigis sian nacian renesancon. Dank' al la klopodoj de Ljudevit Gaj

Ljudevit Gaj en Zagrebo
Ljudevit Gaj en Zagrebo
kaj ĉefe
Janko Draŝkoviĉ
Janko Draŝkoviĉ
Janko Draŝkoviĉ, kroatoj normigis sian literaturan lingvon kaj skribon, aperigis gazetojn, modernajn revuojn, kreis naciajn instituciojn, forĵetis oficialan latinan lingvon, malakceptis trudatajn germanan kaj hungaran lingvojn, kaj ekde 1847 enkondukis en oficialan adminstradon nur sian – kroatan lingvon. Tiamaniere ili kunigis ĉirkaŭ Zagrebo ĉiujn kroatajn teritoriojn kaj influis la renesancon ĉe Kroatoj en Dalmatio, Istrio, Bosnio kaj Hercegovino. Slovenoj parte akceptis tiun renesancon kaj pro tio Kroatoj donis al la movado neŭtralan nomon: « Ilira renesanco ». Serboj forĵetis ĝin kaj la neŭtralan iliran nomon, kaj aperadis nur kun la serba nomo kaj ideo pri sendependa Serbio.

Banuso Josip Jelaĉiĉ
Banuso Josip Jelaĉiĉ
La revolucio de 1848 tuŝis ankaŭ Aŭstrion, Hungarion kaj Kroation. Kroatoj kreis sian politikan programon kaj kiel banuso estis elektita kolonelo Josip Jelaĉiĉ. Li interrompis ĉiujn rilatojn kun Hungario, ĉefe la decidon pri la komuna registaro el 1790, forigis servutecon, kreis sendependan kroatan registaron. Pro la minacoj el Hungario, li komencis prepari sin por la eventuala defendo de la lando.

En Hungario okazis revolucio kiu ne agnoskis iun ajn alian popolon krom hungaran, kaj ili minacis Kroation per milito. Baldaŭ estiĝis milito inter Kroatio kaj Hungario, sed nur post malsukcesintaj traktadoj, kaj kun la subteno de Aŭstrio. Jelaĉiĉ per sia armeo eniris Hungarion, rekonkeris kroatan regionon Medjimurje, sed post kelkaj bataloj li devis batali por defendi Aŭstrion. Kiam, helpe de Rusoj, estis venkita Hungara revolucio, nova imperiestro Francisko-Jozefo I proklamis apsolutismon kiu estis trudita al ĉiuj kaj ankaŭ al Kroatoj, kiuj helpis al Habsburgoj. Jelaĉiĉ restis banuso, kiu ĉefe kontribuis al la evoluo de Kroatio, disigo de kroata katolika episkopejo de la hungara administrado. Zagreb tiam iĝas unika urbo kaj kiel ĉefepiskopejo iĝas ĉefurbo de ĉiuj Kroatoj.

Post la malvenko de Aŭstrio en Italio (1859), la caro devis nuligi apsolutismon kaj reenkonduki konstitucion. Tiam unuafoje aperas modernaj politikaj partioj. Post la nova malvenko en milito kontraŭ Italio kaj Prusio, Aŭstrio kiel centralisma ŝtato devis transformiĝi en duecan ŝtaton: Aŭstrio kaj Hungario, oficiale Aŭstro-Hungario. Pro la fakto ke Kroatoj havis siajn plurjarcentajn rajtojn, ŝtatan statuson de reĝolando, devis okazi aparta interkonsento inter Hungaroj kaj Kroatoj en 1868. Tiam estis subskribita aparta dokumento (interkonsento) nomata « Kroato-hungara interkonsento ».

Post la kroata popola renesanco estiĝis diversaj politikaj partioj inter kiuj la plej forta estis Popola

Josip Juraj Strossmayer
Josip Juraj Strossmayer
partio gvidata de episkopo Josip Juraj Strossmayer. Tiu ĉi partio zorgis pri la instruado de la popolo kaj arigo de ĉiuj Sudaj Slavoj ĉirkaŭ Zagrebo, surbaze de sudslava ideo. De 1861 ekzistas ankaŭ la « Stranka prava » (Partio de rajtoj) kiu volas sendepedan kroatan ŝtaton kaj kontraŭas kontraktojn kun Aŭstrio, Hungario aŭ Serbio. En tiu politika batalo en triangulo inter Vieno, Budapeŝto kaj Beogrado kaj en klopodoj kunigi ĉiujn kroatajn teritoriojn en Kroatio, plifortiĝis sudslava ideo kun celo eliri el Aŭstro-Hungario kaj krei komunan ŝtaton de Sudaj Slavoj.

Fino de 19a kaj komenco de 20a jarcentoj en Kroatio estis stampita per kontraŭhungaraj manifestacioj de kroata opozicio. En 1895 zagrebaj studentoj bruligis en Zagrebo hungaran flagon kiel simbolon de hungarigado. Tion ripetis en 1903 kroataj kamparanoj, kiam demisiis banuso-hungariganto Khuen Hédervary. Pro la fakto ke lokaj zagrebaj Serboj en sia revuo « Srbobran » aperigis pamfleton en kiu ili anoncis al Kroatoj militon ĝis ekstermo, komenciĝis en Zagrebo en 1902 unuaj kontraŭserbaj manifestacioj.



INTER DU MONDMILITOJ

Serbio estis venkinto en Balkanaj militoj (1912-1913), pligrandigis sian teritorion kaj planis la atencon en Sarajevo kiu estis preteksto por la Unua mondmilito. En la komenco ĝi sukcese militis laŭlonge de rivero Drina, sed en 1915 ĝi estis okupita kaj devis retiriĝi kun Montenegro sur insulon Krf (Korfu) kaj en Grekion, de kie en 1917 kun okcidentaj aliancanoj ĝi ekiris al la trarompo de la Soluna fronto. Sekvis liberigo de ĝia teritorio kaj okupado de Bosnio, parto de Kroatio kaj Aŭstro-Hungario.

Aŭstro-Hungario konsistanta el diversaj popoloj disfalis post 1918. Italio, venkinto en la milito havis t.n. Londonan interkonsenton kiu donis al ĝi rajton je parto de kroata Adriatika marbordo.

La 29an de oktobro 1918 kroata parlamento decidas rompon de ĉiuj ŝtato-juraj rilatoj kun Aŭstrio-Hungario kaj tiel estiĝis provizora ŝtato de Slovenoj-Kroatoj-Serboj (SHS) kun centro en Zagrebo. Venkinta Serbio proponas unuigon en centralistan monarĥion kun serba dinastio Karadjordjeviĉ. La gvidantoj de SHS, kroata Serbo Svetozar Pribiĉeviĉ kaj Sloveno Anton Koroŝec akceptas unuiĝon kaj la 1an de decembro 1918 estis proklamita en Beogrado reĝolando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (SHS) kun centro en Beogrado. Italio, kiel venkinto en la milito prenis de Kroatoj (kaj Slovenoj) Istrion, plej grandan kroatan havenon Rijeka, ĝis tiam ĉefurbon de Dalmatio Zadar kaj plurajn insulojn.

Tiun decidon pri la unuiĝo neniam konfirmis kroata parlamento nek kroata popolo. Nova monarĥio estis nedemokrata kun dominado de Beogrado kaj ĝia dinastio, en kiu al neserbaj popoloj ne estis agnoskitaj iliaj naciaj rajtoj. Ĉiuj registaroj, ministroj, generaloj (90 %) estis Serboj kaj Montenegranoj. Kiam en 1927 kreiĝis en Kroatio « Kamparano-demokrata koalicio » (Radiĉ-

StjepanRadiĉ
StjepanRadiĉ
Pribiĉeviĉ), en la beograda parlamento estis mortigitaj la gvidantoj de kroata popolo (deputitoj) ĉekape kun Stjepan Radiĉ (1928). Stjepan Radiĉ estis esperantisto kiu celis enkondukon de Esperanto en lernejojn -ndlr.

Venontan jaron estis proklamita diktaturo de reĝo Aleksandro Karadjordjeviĉ. Komenciĝis persekutoj de Kroatoj el kiuj pluraj fuĝis en eksterlandon kaj kreis kroatan liberigan organizon. Tio estis t.n. ustaŝoj (de kroate ustati = leviĝi). Ilia ĉefa celo estis detruo de la reĝolando SHS kaj kreo de libera Kroatio. Ilia gvidanto estis Ante Paveliĉ. Por la detruo de tiu ŝtato, kiu de 1929 nomiĝa s Jugoslava reĝolando, tiam estis ankaŭ komunistoj.

La rilatoj en la lando ŝanĝiĝis post la atenco kontraŭ reĝo Aleksandro (1934) en Marseille, kiun realigis makedonaj revoluciuloj (Veliĉko Kerin membro de VMRO) kun helpo de ustaŝoj. La reĝa Jugoslavio pli kaj pli distanciĝas de politiko de franca kaj

Veliĉko Kerin
Veliĉko Kerin
versajeca Eŭropo. Kroata Kamparana Partio (HSS) gajnas pli kaj pli da voĉoj kaj ĝi devigis beogradan registaron permesi la kreon de « Banovina Hrvatska » al kiu estis redonita aŭtonomio kaj parte atributoj de ŝtateco kiun ĝi perdis per unuiĝo en 1918. Tio estis paŝo al federaciigo de la ŝtato kaj solvo de kroata demando, sed ĉion malhelpis Dua mondmilito.



daŭrigota

7 Comments / add your comment?

Anjopro says:
Gratiulon al vi! Mi atendas la daŭrigon de tiu ĉi mirinda verko.
Plej amike, Anjo
Posted 6 months ago. ( permalink )
Parisoserk replies:
Dankon Anjo pro viaj afablaj vortoj.
Plej amike, Kreŝo
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kara Parisoserk, ankaŭ via nacio havis malfacialjn jarojn, jardekojn. Mi bedaŭras, ke inter niaj landoj estis problemoj, militoj. Kio okazis en 1848 en Hungario estis libereclukto. Ni provis elbatali nian sendependecon de la Habsburgoj, mi ne scias pri ĝi ke dume ni volintus minaci aliajn naciojn. Nu, kio okazis jam estas historio. Mi esperas kaj deziras ke en la futuro niaj landoj vivos en paco amike.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Parisoserk replies:
Kara Mielo, dankon pro tiuj afablaj vortoj. Jes tio estas historio kaj oni devas akcepti ĝin. Ĉiakaze, laŭ mia scio, nun la rilatoj inter niaj du landoj estas bonegaj kaj mi esperas ke tiel restos. Sed la politiko (bona aŭ malbona, justa aŭ maljusta) estas ĉiam la afero de politikistoj. La popolo sekvas ĉar ne povas fari aliel. Evidente, estas terure kiam ĉekape de la lando estas fanatikuloj kaj ekstremistoj kiuj manipulas la popolon kaj gvidas ĝin ofte en stultajn militojn en kiuj nur popolo suferas; ne tiuj kiuj gvidas ilin. Do pacon, pacon kaj amikecon inter la popoloj. Tion ni provas fari per nia kara lingvo Esperanto.
Posted 6 months ago. ( permalink )
rughulo says:
La historion skribis nur historiistoj. Kiel Esperantisto mi estus skribanta alian historion . mi nepre konsiderus la opiniojn kaj agadon de esperantistoj,
Mi renkontis lastjare E- iston kiu militis en kroatio ch. jaro 1995 . Tial mi tute ne kredas je la alvoko " paco, paco"
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Parisoserk replies:
Sen komento ! Al tiaj "brilaj" reagoj ne indas respondi. Ili parolas de si mem.
Posted 11 days ago. ( permalink )
rughulo says:
leginda estas verko de Spomenka Stimec : la kroata nokta militlibro
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...